Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Amsterdama universitato kunvenigos interlingvistojn

Amsterdama universitato kunvenigos interlingvistojn

de Redakcio Laste modifita: 2008-07-01 10:06
La Universitato de Amsterdamo meze de julio estos kunvenejo de kvardeko da reprezentantoj de universitatoj kie Esperanto kaj interlingvistiko estas instruataj. Labora konferenco kunvokita de CED, la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj, donos al la grupo okazon komune pridiskuti siajn studprogramojn, la kondiĉojn sub kiuj ili laboras en siaj diversaj institucioj, kaj plifortigon de kunlaboro – inkluzive bibliotekajn interŝanĝojn kaj interŝanĝojn de personaro.

La konferenco okazos laŭ invito de la lektorato pri Esperanto kaj interlingvistiko en la Amsterdama Universitato, kun aktiva subteno de la Fako pri Lingvistiko. La ĉefa motoro surloke estas Wim Jansen, kiu gvidas la lektoraton. Wim Jansen gvidos konferencan laborgrupon pri studprogramoj, Sabine Fiedler gvidos laborgrupon pri administrado de programoj, kaj Ulrich Lins gvidos laborgrupon pri interŝanĝoj.

- Nuntempe la programoj pri Esperanto kaj interlingvistiko en diversaj landoj de la mondo laboras esence en izoleco. Nia celo estas pliintensigi la konversacion inter la diversaj programoj por plifortigi iliajn poziciojn kaj doni reciprokan helpon, klarigas Humphrey Tonkin, direktoro de CED kaj unu el la organizantoj de la konferenco, en gazetara komuniko.

Programoj pri Esperanto kaj interlingvistiko estas ofte starigataj de unuopaj aktivuloj en difinitaj universitatoj, kaj mankas al ili kontinueco. Sekve, plekti ilin en la strukturojn de la koncernaj universitatoj estas tre grave, opinias la organizantoj de la konferenco. Ankaŭ la iniciatintoj de la studprogramoj ofte ne scias kiel kaj per kiuj studmaterialoj oni instruas en aliaj universitatoj, kaj tial CED esperas starigi komunikan reton inter la programoj.

La konferencon finance subvencias Esperantic Studies Foundation, ESF, nordamerika fondaĵo, kiu subtenas esplorojn pri interlingvistiko kaj internaciaj lingvaj problemoj. La konferenco estas nur por invititoj.

Laŭ gazetara komuniko de CED

arkivita en:
dennis
dennis diras:
2008-06-30 11:52
Mi antau nelonge malkovris liston (dank' al informo de Henri Masson) de la universitatoj kie instruighas Esperanto http://www.uea.org/agadoj/instruado/pirlot.html .

Tiun liston kompilis Germain Pirlot, kiun ni tutkore dankas, char ghi ebligas seriozan konversacion pri la stato de esperantaj kursoj en la universitatoj de la mondo.

Mi havas du demandojn: unue, chu eblas kompari la evoluon de la nombro de kursoj? Tio estas, kiom da kursoj ekzistis antau 10 jaroj? antau 3? antau ech 75? Tio povas helpi nin pli bone kompreni la enmeton de esperantaj kursoj. Ankau ghi povas esti mezurilo por sukceso je tiaj lernejoj.

Due, por havi pli kompletan ideon pri la instruado de Esperanto je chiu nivelo, chu ekzistas aliaj listoj, ekzemple, pri kiom da kursoj en mezlernejoj, ech en infanghardenoj kaj kulturcentroj? Mi supozas, ke la starigo kaj prizorgado de tiaj listoj estus ege malfacila,

Kaj chu ne estus bone, ke tiu informo trovighu che la ILEI retejo, eble en speco de biblioteko kiu enhavas informojn kiuj rilatas la instruadon de Esperanto? Ja la malnovaj IPR estas tie, sed se iu volas pristudi temojn pri esperanta instruado, estus pli bone kaj pli facile trovi la informojn unuloke se eble.

Sed en la parto Dokumentoj http://ilei.info/dok/index.php?lingvo=eo estas informo nur pri ILEI mem – jen alia ekzemplo de plibonigenda parto de multege da esperantaj organizoj kaj asocioj kiuj donas la impreson, ke ili ekzistas por servi ne al ekstera publiko, sed por servi nur la organizon au asocion mem. Tio estas, lau multaj vidpunktoj, komprenebla, sed tio ne prirapidigas la antauan movadon de Esperanto.

Dennis Keefe
Apro
Apro diras:
2008-07-01 21:55
Koran dankon pro via afabla komento pri mia modesta kaj amatora kompilado.
Vidu chi-sube la disvolviĝon inter 1977 kaj 2008; tio rilatas al miaj propraj ghisdatigitaj kompiladoj.

Klarigoj : [ ... ] la unua cifero indikas la nombron da landoj en kiuj estis tiaj kursoj
la dua cifero indikas la nombron da kursoj

Ekzemple : 1988 [24 landoj - 107 kursoj ]


Laŭ :

G.Pirlot, Oficiala situacio de la Esperanto-instruado en la mondo, memeldono [poshta kompilado]
1977 : 1-a eld., dec. 1977 [21-58]
1980 : 2-a eld., jan. 1981 [19-51]
1981 : 3-a eld., jan. 1982 [15-56]
1983 : 4-a eld., dec. 1983 [17-79]
1984 : 5-a eld., dec. 1984 [22-109]
1986 : 6-a eld., jun. 1986 [28-125]
1988 : 7-a eld., jun. 1988 [24-107]
1990 : 8-a eld., jun. 1988 [19-91]
1992 : 9-a eld., jun. 1992 [23-90]

G.Pirlot, Esperanto-kursoj en universitatoj kaj altinstituoj [reta kompilado]
2002 : nov. [20-43]
2004 : febr. [23-63]
2006 : jan. [26-75]
2008 : jan. [24-68]

Kompreneble ti








Apro
Apro diras:
2008-07-01 22:07
Mi tajperaris kaj mi ne havis la okazon fini mian frazon ! Eraro estas homa !!, chu ne?

Mi volis nur aldoni, ke tiuj ciferoj estas "relativaj" char ege malfacilas arigi tiajn sciigojn. Ofte estas nur hazarde ke mi legas pri organizo de kursoj, kaj nemalofte la kontaktitaj personoj silentas, ech post realvokoj. Kiam mi faris tiun kompiladon poshte, chiu ghisdatigo postulis inter 500 kaj 600 leterojn.

Se vi deziras pliajn informojn pri tiu agado, vi povas senpere kontakti min.

Germain Pirlot < gepir.apro @ pandora.be >
katalin25931
katalin25931 diras:
2008-07-03 16:43
Kara Dennis,
Vi demandis pri listo de lernejaj kursoj.
Cxe www.edukado.net jam de jaroj kompiligxas tia listo, je kvar niveloj kaj tipoj de lernejoj.
Ni kolektas tie informojn pri oficiale okazigitaj kursoj, klasoj, kaj donas detalajn informojn pri la instrutipo, kvanto de lecinoj, formo de taksado, uzataj lerniloj kaj ceteraj.
La kursojn devas registri la kursgvidantoj mem, kiuj poste lauxbezone povas modifi siajn informojn, t.e. cxiujare sxangxi laux la cirkonstancoj. Mi mane forigas tiujn el la listo, kiuj post pluraj alvokoj auxtune ne modifas siajn kursinformojn, cxar mi volas disponi pri aktuala listo.
Momente estas 57 lernejoj el 24 landoj kun entute 1374 lernantoj en la sekcio E-lernejoj.
Estas nia komuna intereso kolekti tiajn informojn, parte por helpi kunlaboron inter la similcelaj kaj -kondicxaj lernejoj kaj klasoj, parte por pledaj celoj, kiam oni volas konvinke argumenti pri la disvatigxeco de E-o kiel lerneja lingvo.
Jen vizitu la koncernan parton de edukado.net kaj por sercxi konkretajn lernejojn bv uzi la sercxopciojn de la pagxo.
jen la rekta ligo: http://www.edukado.net/pagina/E-lernejoj/154//

Amike kaj bonvenige al cxiu nova sinregistranto, Katalin Kovats, redaktoro de www.edukado.net


Laux mi malmulte, cxar la realo devas esti pli esperiga.
dennis
dennis diras:
2008-07-04 03:29
La listo de lernejoj de www.edukado.net (kune kun tiu de Germain Pirlot) estas tre bona novajho por Esperanto kaj por nia strategio. Kiel prave rimarkigis al ni Katalin, la listo de tiuj lernejoj kie Esperanto estas oficiale instruataj ludas gravan pedagogian kaj informadan rolon rilate la sukceson de Esperanto.

Kiel konstatas Katalin, aliloke en la diskut-listo EINS, Esperanto bezonas pli da lernejoj listigitaj, multe, multe pli. Montri al la amaskomunikiloj la liston kie trovighas nur eble 1600 gelernantoj de Esperanto en lernejoj tutmonde ne estus tre fruktodone kiam samtempe trovighas pli ol 30,000 lernantoj de la latina lingvo che universitatoj en Usono, kaj eble ech pli che sub-universitata nivelo (chu iu scias kiel trovi tiun statistikon?). Kaj ni povas imagi kiom da lernantoj studas la latinan je monda skalo, eble multoble pli.

Nun, la malfacila parto estas helpi al Katalin listigi tiujn kursojn. Chu la organizado de esperantaj asocioj landaj kaj lokaj povas iel esti plibonigata por, ke personoj kiel Katalin povu pli facile ricevi tiujn tre bezonatajn kaj tre valorajn informojn?

Mi ne havas konkretajn ideojn tiurilate, sed shajnas al mi ke eble oni povas lerni de la internaj komuniksistemoj de sukcesaj organizoj komercaj kaj nekomercaj. Kiu povas helpi tiurilate? Bonvolu doni viajn ideojn, kaj priparoli viajn spertojn. Certe rolos chi tie informatiko sed gravas ech pli la rilatoj inter homoj.

Dennis
www.linguafest.info
www.bekkurso.info
www.tritiko.cn

Lu
Lu diras:
2008-07-05 00:53
Feliĉe aliaj institucioj laboreme statistikumas. Tiel ni scias ekzemple, ke en la jaro 2001 entute 4565 hungaroj deklaris scii Esperanton, dum 19 904 deklaris scii la latinan. Ni scias, ke en la jaro 2000 oni enketis pri la uzado de diversaj lingvoj en la interreto kaj eltrovis la takson de 26.795.000 vortoj por Esperanto kaj 38.256.000 por la latina. Kelkajn jarojn poste, en la periodo 2006/7, oni taksis, ke estas ĉ. 1.842.389 retpaĝoj en Esperanto, sed nur 523.000 en la latina.

Ŝajne pli da homoj scias la latinan ol Esperanton - sed tamen nun ekzistas pli da retpaĝoj en Esperanto. Supozeble estas ankaŭ multe pli da homoj, kiuj lernas la latinan ol Esperanton - sed fine tamen relative multaj kapablas Esperanton.

Havante tiujn publike alireblajn statistikajn nombrojn mi sentas min bone ekipita por interparoli kun ĵurnalistoj. Mi sekve tendencas dediĉi parton de mia tempo al kontaktoj kun ĵurnalistoj - kaj ne tre emos statistikumi pri la oficiala lerneja instruado.