Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Buller parolis Esperanton kun Lenino sur la Ruĝa placo

Buller parolis Esperanton kun Lenino sur la Ruĝa placo

de Redakcio Laste modifita: 2008-05-30 00:46
La ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, vizitis Moskvon por sondi la grundon por eventuala Universala Kongreso. Pli frue li faris similan vojaĝon al Havano, kaj Kubo kredeble havas pli grandan ŝancon ol Rusio ricevi la rajton aranĝi la Universalan Kongreson en la jaro 2010. En Moskvo Osmo Buller sur la Ruĝa placo renkontis Leninon kaj havis esperantlingvan konversacion kun li.

Osmo Buller alvenis al Moskvo sabate la 17-an de majo por rekonvojaĝo por inspekti la konformecon de Rusio por okazigo de Universala Kongreso de Esperanto. Dimanĉe Osmo Buller, akompanate de Gennadij Ŝilo, la estro de la privata universitato Justo, kaj Andrej Grigorjevskij, la prezidanto de Rusia Esperanto-Unio, ekskursis en Moskvo.

Lunde matene Osmo Buller prelegis al studentoj de la universitato Justo pri UEA. La studentoj multe demandis (en Esperanto, kvankam kun eraroj, sed ili ja ne longe studis la lingvon). La etoso estis agrabla, sentiĝis sincera intereso al la temo. Tagmeze okazis vizito al Centra Muzika Lernejo, kies direktoro i.a. rakontis pri la manieroj atingi ion grandan en Rusio (per la ekzemplo, kiel li sukcesis ricevi financadon por la lernejo). Okazis tagmanĝo kaj konatiĝo kun la ejoj de la Lernejo. Ĝi situas sufiĉe centre de Moskvo, je distanco de unu km de Kremlo.

Poste oni vizitis la kongresejojn Olimpijskij kaj Kosmos. Olimpijskij kun siaj 35 mil lokoj tamen ŝajnis iom tro granda. Poste okazis renkontiĝo de Osmo Buller kun moskvaj e-istoj en la E-klubo Leo Tolstoj.

Marde la 20-an estis la ĉefa tago de la vizito. Matene lokanoj kun Osmo Buller promenis en la Ruĝa Placo, okupita ĉi-foje per "futbala urbeto" kun pokalo de UEFA - kaj vicego por viziti ĝin, eĉ pli longa ol tiu por viziti la maŭzoleon de Lenin.

Pro la vicoj estis decidite al neniu el tiuj du lokoj. Tamen tuj apud Ruĝa Placo rekompence oni renkontis "vivan Lenin" - la Esperantoparolantan imitanton de Lenin, Anatolij Koklenkov. Anatolij rakontis pri sia laboro, kantis Internacion en Esperanto kaj fotiĝis apud la ĝenerala direktoro de UEA.

Je la 14.30 Osmo Buller, prof. Ŝilo, prof. Komkov, Svetlana Smetanina (kiel reprezentanto de la moskva E-klubo Leo Tolstoj) kaj Andrej Grigorjevskij (kiel REU-reprezentanto) estis akceptitaj de moskvaj oficialuloj. Ĉeestis A. V. Petrov (vicurbestro), reprezentanto de la internacia fako de la urbestrejo kaj vicestro de ties kleriga fako.

Post konatiĝo kaj enkondukaj vortoj Osmo Buller rakontis pri UEA, Universalaj Kongresoj kaj atendoj de UEA pri eventuala kongresado en Moskvo.

Responde A. Petrov ankoraŭfoje sonigis inviton nome de urbestro Luĵkov, ke UEA venu kongresi en 2010 al Moskvo. Je ĉiuj antaŭpreparitaj demandoj li plenkonfide respondis, ke tio estas facile solvebla kaj ne estas problemo. Pri la preparado de la teknikaj kondiĉoj de la invito estis komisiite zorgi al la fako pri klerigado. La kunsido entute daŭris unu kaj duonan horon.

Vespere la urbestraro aranĝis vespermanĝon por Osmo Buller en restoracio "Villa Rosa" (str. Pjatnickaja). Flanke de la urbestraro ĉeestis vicprefekto de la Centra Arondismento G. Borjatinskaja kaj respondeca oficisto el la internacia fako, K. Petrov. Flanke de la esperantistoj ĉeestis la samaj kiel dum la taga kunsido.

La vespermanĝo pasis, kiel oni diras en protokoloj, "en varma kaj amikeca etoso". Iam fine la oficistoj jam tute senĝene rakontis pri la specifaĵoj de la moskva burokrata maŝino kaj ĵuris ellerni Esperanton. Kaj lanĉi la instruadon de la lingvo en ĉiuj lernejoj de Moskvo.

La vizito finiĝis ĵaŭde, la 21-an, kiam rusiaj esperantistoj akompanis la ĝeneralan direktoron al la flughaveno.

Laŭ raportoj de Andrej Grigorjevskij en la listo esper-rus-informoj.

arkivita en: