Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Buller esploras pri nova UK en Kubo 2010

Buller esploras pri nova UK en Kubo 2010

de Redakcio Laste modifita: 2008-02-13 23:34
Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA, vizitis Kubon de la 2-a ĝis la 9-a de februaro laŭ invito de Kuba Esperanto-Asocio. La celo de lia vizito estis esplori la kondiĉojn por okazigi la Universalan Kongreson de Esperanto en Havano en la jaro 2010. Kun subteno de ŝtataj, urbaj kaj turismaj aŭtoritatoj KEA invitas la esperantistan mondrenkontiĝon al Kubo jam por la dua fojo. Unuafoje la UK okazis en la kuba ĉefurbo en julio 1990.

Buller renkontis funkciulojn de diversaj instancoj, kies sinteno al la reokazigo de UK estas tre entuziasma. Li estis akceptita i.a. de s-ro Fernando Rojas, vicministro pri kulturo, kaj s-ro Conrado Martínez, prezidanto de la Kuba Kongresa Buroo kaj antaŭe urbestro de Havano. Krome li renkontis funkciulojn de la Ministerio pri Turismo, Kuba Libroinstituto, Fremdlingva Eldonejo José Martí, la nacia flugkompanio Cubana kaj Radio Havano.

Grava estis la rekonatiĝo de Buller kun la kongresejo, kiu en 1990 donis perfektajn kondiĉojn por la UK. Intertempe ĝi estis renovigita, kun alkonstruo de hotelo, kie la kongresejo disponas pri pliaj salonoj. La ĝenerala direktoro vizitis multajn hotelojn kaj restoraciojn, admirante la multobliĝon de ilia nombro kaj entute la radikalan disvolviĝon de turismo en Kubo dum la pasintaj 18 jaroj. Unu tagon li pasigis en la fama strandparadizo Varadero ĉ. 140 kilometrojn oriente de Havano.

Dum la vizitoj al unuopaj lokoj Buller estis akompanata de estraranoj de Kuba Esperanto-Asocio. Buller ankaŭ kunsidis kun praktike la tuta estraro de KEA dufoje en la bela sidejo de la Asocio. Surpriza kaj agrabla estis la konatiĝo kun s-ro Abdel Fattah Ezzeldin, ambasadoro de Egiptio, kiu lernis Esperanton en 1982 en Budapeŝto. Li invitis Buller kun reprezentantoj de KEA al sia rezidejo por vespermanĝo, kiun ĉeestis ankaŭ la ambasadoroj de Jamajko, Kamboĝo kaj Pollando, honora konsulo de Finnlando, direktoro de la oficejo de Unesko por la Kariba regiono, kaj prezidantino k.a. funkciuloj de la Nacia Unesko-Komisiono de Kubo.

Dum la vespero la ambasadoro pruviĝis lerta pledanto por Esperanto, kiu kun siaj Esperanto-kolegoj kompetente respondis al plej diversaj demandoj de la ne-esperantistaj gastoj.

Ĵaŭdon, la 7-an de februaro, okazis en la teatro de la Nacia Biblioteko José Martí simpozio pri la 100-jariĝo de UEA, kun partopreno de ĉ. 100-kapa publiko. La festparolanto estis Osmo Buller, kiu laŭdis la simpozion kiel "eble la unuan grandan aranĝon omaĝe al la jubileo de UEA". Pri sia esperantisteco kaj idealoj kaj avantaĝoj de la lingvo verve parolis ambasadoro Abdel Fattah Ezzeldin.

Prelegojn pri la historio de la movado en Kubo kaj ĝiaj ligoj kun UEA faris la prezidanto de KEA Julián Hernández Angulo, kunordiganto de la Amerika Komisiono de UEA Maritza Gutiérrez González, kaj la estraranoj de KEA Juan Ramón Rodríguez kaj Alberto Fernández-Calienes Barrios. Kiel omaĝon de la kuba esperantistaro al la forpasinta Claude Piron aktorino Yoandra Isabel Rodríguez deklamis lian poemon "La sufero de l´aliaj". Poemojn de Aquiles Nazoa kaj L.L. Zamenhof deklamis aktorino Georgina Almanza.

Lige kun esploroj pri estontaj UK-oj la ĝenerala direktoro de UEA havas en sia vojaĝplano almenaŭ Moskvon, kien li planas iri en majo.

Gazetara komuniko de UEA

arkivita en:
bab
bab diras:
2008-02-19 11:20
La hodiaŭa demisio de Castro devus esti bona novaĵo por la UK-planantoj.
Eble oni povos eviti trovi sin en tia situacio, kiun oni furore debatis rilate al la 1968-a UK en la tiam nedemokratia Hispanio de Franco. [Serĉu je ”Franco” en la serĉorubriko de Libera Folio.] (Nenia cetera komparo inter Franco kaj Catro, sed nedemokratiojn ili ja ambaŭ regis.)

Antaŭvideblas ankaŭ ke malpli akriĝos la rilatoj inter Kubo kaj Usono, tiel ke povos partopreni ankaŭ esperantistoj Usonaj.
pistike65
pistike65 diras:
2008-02-19 15:04
Komparo ja: Franco estis galego, Castro estas galegido.
Galegoj min pardonu, se mi sonus gal(eg)e.
Amike
István Ertl
Joxemari
Joxemari diras:
2008-02-20 02:39
Ambaŭ mortos... en la lito!
Calienes
Calienes diras:
2008-02-19 17:26
Ligi UK-planadon kun demisio de la Kuba ŝtatestro ŝajnas al mi iom tro aventura kaj alkroĉi tion al la debato pri Franco (AP en UK68) eĉ pli. Pravas tamen I. Ertl pri la galegeco... espereble en plej bona senco, ĉu ne? En 90 nia AP estis vicprezidanto de la Ŝtata Konsilio d-ro Carlos Rafael Rodríguez, kiu cetere, konatiĝis kun E jam en la infanaĝo dank’al onklino mem esperantistino kaj poste reveninta plurfoje al la temo dum siaj universitataj jaroj.
La prognozo pri malakriĝo de la rilatoj inter Usono kaj Kubo estas tre optimisma, kaj ambaŭ landoj certe profitus el tio, sed prognozoj... Usonanoj, tamen, ĉiam venadis – eĉ se iom kaŝe – al Kubo. Antaŭ kelkaj semajnoj Kuba-Usona esperantisto mallonge gastis ĉe mi!
Fakte, estis por ni tre inspirige akcepti kelkajn en 90 (kaj eĉ tre konatajn) kaj refoje en 06 kiam okazis en Havano la 6-a Tutamerika Kongreso de Esperanto. (Dankon ankoraŭfoje, Usonaj gekolegoj!). El Eŭropo oni ĉiam miras pri tio, sed malmultaj scias, ke Usonanoj vojaĝantaj al Kubo sen eksplicita permeso de Usona registara instanco alfrontas enormajn monpunojn se oni povas iel pruvi, ke ili tamen estis. Por iom helpi, la Kuba pasporta kontrolo ĉe la flughaveno ne stampas iliajn pasportojn!... dum ni (en UK kaj TAKE) sukcesis teni la gazetaron for de ili. Tia la viv´
esperanto
esperanto diras:
2011-08-21 23:42
La iama soldato de Eo farighis 85-jara. Cxu UEA gratulis al li? Mi ne povas rimarki tion en la retujo de UEA.

La Maldekstra Partio de Germanio gratulis - UEA povas utiligi tiun chi modelon:
http://www.cubadiplomatica.cu/[…]/Default.aspx
Reagoj en Germanio:
http://www.taz.de/!76623/
http://www.stern.de/politik[…]fuelltem-leben-1719031.html
Ankau Gysi honoris liajn "grandajn meritojn" (mi rezignas pri kritiko, char mi riskus enkasigi juran plendon)


Sed mi relegis la rezoluciojn de la 72a UK - el hodiaua vidpunkto tiuj rezolucioj estis verkitaj en naiva misia aktivismo kaj en unika - kaj senrespondeca - troigo. Por la rubajhujo.
esperanto
esperanto diras:
2011-08-22 15:16
Materialoj aperintaj en SPEGULO 2010

http://www.planlingvoj.ch/KUBO_Politika_raporto_2010.pdf
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-08-22 18:07
Mi estas usonano. Mi naskiĝis ĉi-tie - ne temas pri elekto. Mi decidis ne iri al Havano lastjare - ne nur ĉar nia registaro malpermesus tion (kiu ĉiam obeas sian registaron?) sed pli grave ĉar se oni havas kiel usonano problemojn kun iu oficialulo, nia registaro ne helpas. Jes, mi scias ke oni povas ŝteliri tien sed Usono ne havas diplomatajn rilatojn kun Kubo, do se usona turisto bezonas ion (ekz. iu ŝtelas la pasporton) tiu turisto estas sen rimedoj.
esperanto
esperanto diras:
2011-08-23 14:09
Sub tiu aspekto oni devas konsideri la vojaghon de la "usonano" Tonkin (kiu ne estas iu ajn), kiu posedas ankau britan pasporton, al Kubo en 2010 ne nur absolute senskrupula, sed ankau rompo de la lojaleco al shtato, al kiu li dankas ne nur sian shtatanecon, sed ankau sian profesian karieron. Mi pensas, ke tio estas morale absolute ne akceptebla por la plej elstara funkciulo de monda organizajho. Sed se oni estas lavita per chiuj akvoj (kiel diras germanlingvanoj) oni ne havas skrupulojn au moralon...

Mi pensas, ke la veturo de Tonkin al Kubo estis grava eraro, despli, ke ghi ne estis necesa. Per tio Tonkin ne faris grandan servon al UEA, almenau el la vidpunkto de Usono, kaj eble ech de Kubo, por kiu usonanoj en Kubo estas personae non gratae (sed ilia mono ja vershajne estas bonvena).
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-08-23 23:01
Mii ĉefe bedaŭras ke mi ne povis ĉeesti la UK pro kulpo ne-mia. UEA devus pripensi tion kiam ĝi akceptas iun lokon por UK. La elekto de Islando estas laŭ mi bonega elekto ĉar mi ne scias pri iu lando kiu malamikas kun ĝi. Ankaŭ Brazilo aŭ eble Kostariko (kie ĝis nun neniam okazis UK), lando SEN armeo. Ŝajnas al mi ke Svislando devus esti tre facila elekto. UK neniam okazis en Afriko. Eble afrika UK donus al afrikanoj verdan volon.
esperanto
esperanto diras:
2011-08-24 02:45
Mi dubas, chu Svislando estos nuntempe tre facila elekto, kiel vi supozas, pro diversaj kialoj, kiujn mi eble klarigos al vi alian fojon. Unue devus esti starigita tauga kaj kompetenta LKK, kiu invitus la UK al CH. UEA certe akceptus, se ghi konstatus, ke la kondichoj taugas. En 1979 la kondichoj (ankau por Esperanto) estis unikaj kaj brilaj, pro diversaj kialoj. Sed intertempe la kondichoj en CH kaj la tuta lando radikale shanghgighis.

Sed tio ne signifas, ke oni ne povus organizi UKn en CH. En CH vi povas en principo organizi kongreson iam ajn kaj ie ajn, se vi volas, char en CH dum la jaro okazas multnombraj diversaj kongresoj por mil ghis mil kvincent partoprenantoj (tio estas relative malgranda kvanto), kaj la averaghaj kostoj estus vershajne ne pli grandaj ol en Parizo, Berlino au Kopenhago, depende de la loko (en urbo pli kosta, en kamparo malpli). Ekzemple Tichino au Bazelo povus esti interesaj kongreslokoj (sed NEPRE NE La Chaux-de-Fonds....). Sed ne tio estas la problemo. UK en CH devus esti organizita ne de ambiciaj Eo-diletantoj, sed de profesiaj kongresaj organizantoj en kunlaboro kun e-istoj, kiuj volus realigi iom interesajn ideojn, do la UK en CH ne devus esti teda rutinajho kiel en Roterdamo, Vilno au Kopenhago, sed ghi devus esti io speciala, al kio necesus investi iom pli da mono ol kutime por la programo, kiu tenus siajn promesojn.

Alia problemo, kiu ghenas min tute persone en la nuntempa svisa turismo, estas la demando de la rilato inter gastamo kaj monoprofitemo: la svisa turismo estas nuntempe tro orientita je la paniko, ke pro la troa forteco de la svisa franko rilate al la euro kaj dolaro la turismaj servoj estas tro multekostaj kaj pro tio turistoj el eurolandoj forestas. Tio kauzas artefaritan panikon, char post grasaj jaroj sekvas nun la krizo. Pro tio estus preferinde, se en CH la UK estu organizita en simpatia loko, kie ekzistas certa gastamo ol en malbela urboparto, kie la anonimaj posedantoj de la kongresejo interesighas nur pri la mono de UEA. Aliflanke, pro la multeco de religiaj sektoj kaj esoteraj instalajhoj, ankau e-istoj renkontus skeptikon en certaj svisaj lokoj, sed tio ja ne devus gheni la e-istojn, chu. Eble ili kongresu ghuste en loko, kie la lokaj enloghantoj estas alkutimighintaj al religiaj sektoj kaj esotera publiko (ekzemple Seelisberg en kantono Uri, pitoreska loko en centra Svislando kun mirindaj migradoeblecoj al la montaro, inkluzive de senpaga fresha aero. Ankau tie eblas starigi tendon kiel en Bjalistoko...

Afriko vershajne iam sekvos kiel kongresloko, pri tio mi ne dubas. Iun mezbonan (eble ech pli ol tio) kongreson oni certe povus organizi tie, despli ke kelkaj homoj ligitaj kun Eo tie ekzistas. Sed eble ne nur surlokaj homoj, sed internacia teamo de spertaj iamaj LKK-anoj, kunlabore kun profesiaj kongresorganizantoj ne-eistoj, ghin organizos. La demando estas: kiun landon oni elektu?

Do, anstatau vane revi pri lingva demokratio kaj "kohera strategia koncepto por la estonteco" au similaj himerajhoj, chiaj tiuspecaj supre menciitaj praktikaj demandoj devus esti traktitaj ankau de la Strategia Komisiono ktp.
Gerrit
Gerrit diras:
2011-08-24 09:35
La sugesto, organizi UK-on en Svislando, eble havus kiel avantaghon, ke shtat-politike por la plimultaj homoj estus akceptebla elekto. Sed kiel statas pri la virinaj rajtoj, la rajto je enmigrado, rajtoj de islamanoj ktp? Lau mi por kiu ajn lando oni povas trovi kontrauargumentojn. Neniu lando estas "sankta" senmakula.
Multe pli grave estas por organizado de UK: kia estas la averagha preznivelo? En Kopenhago manghi restoracie estis tre koste; urba trafiko ne tiom, do akcepteblaj prezoj. Nur la loko de la kongresejo tiom distance de la urbocentro estis ghenega: oni ja devas povi iri kaj reiri al hoteloj kaj butikoj inter programeroj.
La programo mem de la Kopenhaga UK estis tute tauga: interesa kaj feliche ne senfina Nacia Vespero, same pri Internacia Vespero. Bona Kleriga Lundo ktp., sufiche da intereso pri koncertoj, prelegoj, autoraj duonhoroj k.s. - multe pli bonvinela ol en la antaua Roterdama UK.
Organizi UK-on kune kun eksterulaj nur turismaj instancoj - mi ege hezitas chu estas saghe. Organizi ghin ekster urbo, en vilagho au ech malpli loghata regiono - estas nepre ne akcepteble.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-08-24 11:12
UK devas okazi ĉiujare en nova lando, do nature ĝi neniam povos kontentigi ĉiujn, kaj eĉ la plej malsukcesa iom kontentigos iujn. Ni do ne rigardu ĉiun el ili izole, sed demandu nin por kio pli precize utilu la tuta institucio de ĉiujara monda movada ĉefkunveno – alivorte, ne tiom interesas kie ĝi estos, sed kien ĝi iras. Ekzemple, ĉu JUK, la junulara sekcio ene de la UK, efektive estas bona ideo? Mi redaktas la memboorganon de DEA, sed ne sukcesas ricevi raportojn pri la Kopenhaga JUK. Tamen mi ne havas la impreson ke ĝi estis iel malsukcesa; pli ke la hodiaŭa junularo ne estas tre atentigema pri si mem. Tio estas iom malavantaĝa se estu JUK-oj ankaŭ en Hanojo kaj Rejkjaviko, ĉar malfaciliĝas pludoni la spertojn.
esperanto
esperanto diras:
2011-08-24 13:14
Mi provas formuli novajn ideojn pri UK kun la celo emancipighi de tiu eterna Tonkin-Corsetti-Lins-Blanke-Fettes-Moon-Dasgupta-Pietrzak-koterio, kiu tro forte influas la programon de UK kaj kiu denove estas flate kaj infanece celebrata en la plej fresha numero de la revuo Esperanto, kiu farighis jam vera karikaturo de la movado. Nur kiam la UK sukcesos emancipighi de tiu bando, kiuj plenigas la paghojn de la revuo per amaso da sinprezentajhoj kaj sensencajhoj, mi vidos realan shancon por ia rekomenco.

Se la chefnarcisisto Tonkin, kiu chefe parolas pri si mem, en sia embarasa intervjuo opinias, ke la ideoj elcherpighis, li eraras: li ignoras la ideojn esprimitajn en Libera Folio, Spegulo ktp.

Por senighi de tiuj koterioj kaj bandoj, oni devus kapabli organizi Universalan Kongreson ekster la UEA-skemo. Sed tio shajnas al mi iom utopia. Se mi bone memoras, la UK en Bjalistoko (kiun mi observis de malproksime, sed tio sufichis por ricevi impreson) estis grandparte organizita sendepende de UEA, sed estas la sama UEA, precipe certaj personoj, kiuj chie volis enmiksighi kaj altrudighi kaj kiuj plendis, se oni ne konsideris ilin. Sed la kuragha LKK mem faris, kaj ech sufiche sukcese. Do, eviti UEAn estos tre malfacila, char fakte UEA posedas iusence la monopolon pri UK.

Brilaj konferencoj en la historiuo de la Eo-movado estis la Nitobe-simpozio en Vilno 05 kaj la jhurnalista konferenco en Vilno 08, kiujn mi havis la felichon mem cheesti. Sed char tie aperis ekzakte la samaj homoj kiel en UK, la programo kaj la diskutoj riskis farighi tedaj, char la samaj homoj kontribuis kaj prelegis pri la eterne samaj aferoj. Nur kelkaj ekster-Eo-movadaj personecoj, kiuj kontribuis en la Nitobe-simpozio, donis iom alispecan akcenton al la arangho, kaj plej multe mi profitis de la klarigoj de tiuj personoj, dum kiam elpashis la e-istoj, mi komencis dormi, au forlasis la salonon.

En Nederlando kaj Danlando vi havas ekzakte la samajn problemojn kun virinaj rajtoj, islamo, traktado de rifughintoj ktp. Sed tuj kiam la polico traktas krimulojn iom malghentile au krude, aro da homrajtaj asocioj tuj krias. Min multe pli ghenas la konstantaj ekscesaj financaj diskutoj chilande, kiuj respegulas certan mensan malsanon de la homoj kaj kiuj tedas min persone jam same ghissate kiel la diskutoj pri lingvaj rajtoj ktp. en UEA. Se vi enshaltas svisan TV au radion, vi tuj riskas kapti elsendon en kiu oni iu formo parolas pri mono. Sed Svislando chiam estis tia, kompreneble kun ekstrema evoluo nuntempa. Tamen oni faru ankau diferencon inter la problemoj de homaj rajtoj en NL, DK au CH unuflanke kaj Kubo, Vietnamio, Chinio, Irano ktp. aliflanke. E-istoj shajne tro malmulte faras tion.

Mi diris, ke UK en CH estas bonvena, sed mi persone kunlaborus en tia organizado nur sub certaj kondichoj.

esperanto
esperanto diras:
2011-08-24 17:25
Cetere kial la redaktoro de Esperanto chiam sentas sin daure devigata intervjui Tonkin (au Corsetti au simile?), kiuj neniujn novajn ideojn plu havas por aldoni, sed ripetas, esence, en la ombro de la ghenerala kritiko, siajn en oportunisma maniero lau la aktuala situacio adaptitajn vidpunktojn?
Hierau estis Mahtar M'Bow kaj Roman Malinowski, kiuj trompis chiujn kaj chies iluziojn, hodiau estas la interreto, kiuj probable ankau trompos chiujn iliuziojn (ekzemple esperanto.com).

Tonkin plendas en la intervjuo, ke "ni en UEA ne flegas sufiche la 'ordinarajn' esperantistojn".
Do, kial la redaktoro ne faras intervjuon kun t.n. ordinara esperantisto sinjoro Ivan Ivanovic Ivanov - kiu eble havas tute interesan opinion pri la tuta kacho. Kial ne intervjuo kun iuj el tiu cento da japanoj? Kiuj estis tiu homoj? Chu vere temas pri esperantistoj au nur pri "ordinaraj" japanaj turistoj, kiuj tra UEA mendis flugon por veturi al Kopenhago? Same pri la brazilanoj. Kial ne intervjuo kun Calienes el Kubo au kun unu el tiuj malmultaj ekzotaj landoj, kiuj estis reprezentitaj? Eble tio ja ankorau sekvos en la venonta numero, diablo scias. Chu ekzemple D-rino Susanna Baghdasaryan el Armenio, S-ro Latifou Gbadamassi el Benino, S-ino Marija Lajevskaja el Belorusio, S-ro Simo Milojević el Bosnio, S-ro Jérémie Sabiyumva el Burundo, Difei Xu el Cinio (hazarde elektita), S-ro Arthur Alfred Kobina el Ganao, S-ro Georgios Papoulias el Grekio, S-ino Marie-Line Jourdaine el Gvajano, D-ro M.H. Saheb-Zamani au S-ino Giti Ferdosnia el Irano, S-ino Elizabet Nelly Masemi Mbembi el Konga DR, S-ro Mauricio Fernandez el Kostariko, S-ino Justine Ralalarisoa el Madagaskaro, S-ino Lenĉe Efremova el Makadeonio, S-ro Hanson Tochukwu Ononiwu el Nigerio, S-ro Mario Serghio Rosales Donayre el Peruo, S-ro Ghulam Nabi Parvaz el Pakistano, S-ino Silvia Filip el Rumanio, S-ino Sonia Risso el Urugvajo, Sharifboy Mullodjanov elö Uzbekio au unu el la vjetnamoj reale cheestis la kongreson? Se jes, kial oni ne interesighas pri ili kaj intervjuos ilin?

Lau mi UEA tute ne interesighas pri tiuj publikoj, kiuj por UEA estas bonvenaj statistoj, prezento-figuroj kaj kotiz-pagantoj. Sed UEA shajne interesighas nur pri tio, ke Tonkin, Fettes, Corsetzi, Blanke, Pietrzak ktp. estas kiel eble plej ofte menciitaj en raportoj kaj montritaj sur fotoj. Kiam tiu neeltenebla situacio finighos?

Do, tiajn demandojn kaj respondojn mi shatus legi en intervjuoj kun Tonkin, kaj ne iujn formalajn preskau idiotajn banalajhojn. Chu li malgrau granda laboro de li gvidita kaj prezidita dormis bone dum la kongresa semajno totale ne interesa min, nek iun ajn alian inteligentan homon. En la fino la tuta stulta kulto ankorau finighas tiel, ke oni fotas chiujn necesejojn, kiujn Tonkin, Corsetti, Lins kaj Blanke vizitis por post 20 jaroj fari grandan ekspozicion kaj komencos pilgrimi al tiuj necesejoj.

Lau mi estas iluzio, ke pli da "oridnaraj" e-istoj partoprenus la kongreson, se la kongresejo trovighus ne en "ia antauurba duonderzerto", sed en la urbocentro.
Lau mi la partopreno de tiaj kongresoj ne dependus de tio, KIE la kongresejo trovighas, sed depende de tio, chu la programo estas alloga, interesa, grava kaj valora. Se oni nuntempe partoprenas UKn oni esence nenion maltrafas en sia vivo. Do, oni povas resti hejme au pasigi la kongresam semajnon aliloke, kun pli da valoaj impresoj kaj spertoj.

Tiuj vidpunktoj esprimitaj de Tonkin kaj aliaj estas komplete "apud la shuoj" (por citi alian germanlingvan esprimachon - kiun Simono povos kritiki).

Do, la diskuto devus iri en tute alian diekton. Sed mi ne povas vidi ghin, almenau ne en la revuo Eo.

simono
simono diras:
2011-08-25 13:16
"Tiuj vidpunktoj esprimitaj de Tonkin kaj aliaj estas komplete "apud la shuoj" (por citi alian germanlingvan esprimachon - kiun Simono povos kritiki)."

Volonte.

Mi konas: "apud la sulko (Spur)".

Kaj eble: "neben der Kappe" - kio estas nuance gradon alisignifa. :)

Sed ion ajn pri "ŝuoj" kun la laŭ la kunteksto supozeble celita signifo mi almenaŭ ĉi-momente ne konas. Kiun Germanaĵon vi celis?
esperanto
esperanto diras:
2011-08-25 17:40
en tiu chi kazo mi devas konkludi, ke vi tre malbone konas la germanan lingvon. :-)
simono
simono diras:
2011-08-25 18:06
>> en tiu chi kazo mi devas konkludi, ke vi tre malbone konas la germanan lingvon. :-)

Do eduku min. :)

Fakte, ne plu necesas. Mi intertempe trovis la esprimon - sub la rubriko Helvetismo. Evidente, oni en Germanujo malmulte aŭ eble eĉ neniam ajn uzas tiun ĉi esprimon. Ŝajnas esti io vere specife Svisdialekta. Aliflanke, ĝi laŭŝajne uziĝas iugrade ankaŭ en Aŭstrujo.

Simono
esperanto
esperanto diras:
2011-08-25 18:56
nu, finfine ankau helvetismoj apartenas al la germana lingvo. :-)) En la svisalemana tio cetere sonas "näb dä Schuäh" (preskau estone au live)
Sed mi ja ankau ne konas chiujn platdichajhojn, bavarajhojn kaj berlinajhojn, kvankam ili tre ofte treege amuzas min kiam mi rigardas TV-kanalojn el tiuj regionoj. En tiu senco vi estas senkulpigita :-)

esperanto
esperanto diras:
2011-08-25 19:00
Cetere tiujn vidpunktojn de s-ro T., kiujn mi nomis "apud la shuoj" oni povas eble esprimi en privata retforumo au en Libera Folio, sed ne en oficiala organo de granda mondorganizajho (sed se oni scias kiu redaktoro redaktas tiun organon, chio estas klara - kaj perdita). Char tio estas ridinda kaj ridiga kaj embarasa kaj neadekvata. Fakte tion chi mi esence celis diri, sed tiu diskuta fadeno jam perdighis kaj diskuti pri ghi evidente neniu emas, favore al iuj aliaj banalaj bagatelajhoj, kiuj fakte havas neniun sencon kaj al kiuj ech mi reagas... :-))
esperanto
esperanto diras:
2011-08-25 20:11
jen ankorau iuj klarigoprovoj:

http://forum.wordreference.com/showthread.php?t=1307370

http://www.brunnenmeister.ch/[…]/Reg_08.pdf (vd. p. 7)

La signifo de mia frazo estis: esti malghusta, esti maltrafa, malpravi, nerealisma, diri maltaugan aferon, sensencajhon, stultajhon, k.s.

Lige kun tio: trovighi en la malghusta filmo (im falschen Film sein). Ekzemple
http://www.brunnenmeister.ch/[…]/Reg_08.pdf
(esti en la malghusta loko, ejo, havi la impreson, ke oni trafis al malghusta loko, ejo)
esperanto
esperanto diras:
2011-08-26 15:05
Se vi estus kompetenta lingvisto, vi estus atentiginta pri jena ekspliko

http://www.redensarten-inde[…]mp;suchspalte%5B%5D=rart_ou
pistike65
pistike65 diras:
2011-08-25 22:09
"...necesejojn, kiujn Tonkin, Corsetti, Lins kaj Blanke vizitis"... necesejo, kiun Corsetti vizitas, estas jam videbla en la romaneto La Postdomo.
Pri la necesejoj de la Centra Oficejo eblas legi ankau che Gbeglo Koffi.
Do, la temo jam havas certan pritrakton en la fekliteraturo.

Amoke salutas
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2011-08-25 23:48
probable vi tamen volis skribi "fakliteraturo".
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-08-25 23:53
> probable vi tamen volis skribi "fakliteraturo".

Mi 100%-e certas, ke li ne volis skribi "fakliteraturo".
pistike65
pistike65 diras:
2011-08-26 00:20
f*kliteraturo

am*ke
Istvan
esperanto
esperanto diras:
2011-08-26 01:39
Mi timas, ke vi ne 100% komprenis la nuancon de mia sherco - sed eble vi tamen komprenis ghin, sed nur iom mallerte esprimis vin, kvazau vi ne komprenis ghin
:-?
simono
simono diras:
2011-08-24 15:30
"Sed se oni estas lavita per chiuj akvoj (kiel diras germanlingvanoj) oni ne havas skrupulojn au moralon..."

Kia fiasko! Kia hontindaĵo! Brito nun instruu Svison traduki Germanaĵon Esperanten!

La "akvoj" en "mit allen Wassern gewaschen" estas fakte "marakvoj" aŭ "akvejegoj". Temas pri esprimo deveninta de la marista fako. Ĝi rilatas al maristo, kiu jam privelis ĉiujn marojn de la mondo kaj pro tio estas laŭe spertiĝinta kaj elturniĝema. Do jen la ĝusta traduko, nun signife adaptita al la hodiaŭa Germana uzo de la esprimo:

"Sed se oni estas jam sperta maristo en ĉiuspeca maro, oni ne havas skrupulojn aŭ moralon..."

Evidente kelkaj fortigoj estas eblaj "... fisperta ...", "... pruvite fisperta ..."

Memkompreneble, se iu volas proponi pli bonan tradukon ... :)

=======================

Ĉiuokaze, mi tre volonte finu mian mallongan lingvaĵan atentigon iomete laŭ Lafonteno:

     La Korvo, konfuza kaj honta,
     Malfrue nun ĵuru pri klero estonta!

Simono


esperanto
esperanto diras:
2011-08-24 15:47
Via tradukpropono estas maloriginala. Krome, fisperta havas neniun sencon, neniu komprenas tion. Au oni estas sperta au malsperta.

Estas ghuste, ke la esprimo origine devenas el la marista jhargono, sed ghi ricevis novan signifon. Homo, kiu estas "lavita per chiuspeca akvo" (eble tiel) estas konsiderata kiel aparte ruza trompulo, karaktere malpura, malsincera tipo k.s.
En la Eo-movado ekzistas multaj tiaj, lau plej diversaj variantoj, sencoj kaj manieroj. Chefe ideologie, sed ankau monafere kaj ghenerale, karaktere.
akueck
akueck diras:
2011-08-24 17:06
Lau Wiersch (1995: 369): "er ist mit allen Wassern gewaschen; li pasis akvon kaj fajron kaj marchojn kaj marojn (Z); li estas superruza (SP)". En chi tio signifas "Z": lau Zamenhof; SP: lausence lau Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, SAT.

Referenco:

Wiersch, Hans kaj Kerstin (1995): "Parolturnaro. Frazoj, frazeroj, sintagmoj, dirmanieroj, idiotismoj, proverboj. 20000 elementoj". Leuven, Esperanto 2000 vzw, kunlabore kun Flandra Esperanto-Ligo.
esperanto
esperanto diras:
2011-08-24 18:15
zu viel des Guten - tro komplike, kvankam Zamenhofa.

Kiu esperantisto aplikas tian esprimon? Mi neniam audis tian esperantiston. Estas la sama artefarita provo kiel la miloj da artefaritaj provoj de Krause kun siaj gigantaj vortaroj, kiuj enhavas vortojn, kiujn neniu e-isto iam ajn uzis kaj ankau neniam ajn uzOs.

Shajnas ke tiun parolturnaron de Wirsch mi havas, sed neniam aplikis (uzadis, utiligadis, profitis). Min interesas precipe la idiotismoj... :-) Sed mi ne havas tempon. Por post la pensiigho.

simono
simono diras:
2011-08-25 12:43
Kial ne "fisperta", do "sperta pri fiaĵoj" aŭ "fie sperta"?

Aldone - se oni uzus "lavita per akvo" - aŭ eble eĉ "lavita per ĉiuspeca akvo", mi ne kredas, ke ne-Germanlingvano komprenus la celitan signifon.

Fakte temas - prae - pri "mare hardita" - sed ĝuste "mare" kaj "hardita" ne vere bone kunas. Aliflanke, "fajre hardita", nu, jen alia afero.

Tiu ĉi signifo de "ruza", kiun oni hodiaŭ en la Germana plej ofte donas al la esprimo, venas de la "harditeco" gajnita de maristo pro spertoj alfrontitaj en ĉiuj maroj.

Mi aldone atentigas, ke "Wassern" estas dativo p-l-u-r-a-l-a. En la pluralo la Germana radiko "Wasser" ne plu signifas "akvo". Jam pro tio, ke la vorto "Wasser", en la simpla, ĉiutaga, elkrana senco, tute ne havas pluralon en la Germana! (Pri Svisgermana mi ne kompetentas.)

Plurale temas pri uzo de la vorto - ĉi-okaze - egala al "Gewässer". Jen io pli en la direkto de "akvejo", "vasta etendiĝo de akvo", "lago", "maro", "riverego", "oceano", ktp.

Aldone, la signifo de la esprimo ne estas ĉiam "ruza", ĉu? Ofte ĝi limas al "ege sperta", "malfacile trompebla", ... aŭ simile.

Evidente, se iu havas pli bonan proponon ...

Fakte, ne estas ĉiam tre facile adekvate traduki aŭ anstataŭigi idiotismon. Erumante, oni ofte sentas la neceson devi skribi tutan alineon.

Kaj mi tute akordas, ke la Zamenhofaj elturniĝoj ne estas ĉiam la plej bonaj. Aldone ili iel plene misesplode mistrafas, kvazaŭ rekte en la nenion, se la "boska popolo" - (denove Lafonteno) - tute ne konas ilin. Kaj jen la plej ofta okazo.

Sed reen al la tradukota esprimo:

Fajro hardas ...

La suno tanas ...

Sed kion, damne, faru maroj al maristoj? Krom malsekigi kaj, iam kaj iam, dronigi ilin. :)

Eble "salbrulvundi"? :)

Do kiel plaĉus: "Ĉien-velinton simpla salakvo ne plu brulvundas"? :)

Simono
Sten
Sten diras:
2011-08-25 12:51
>Sed kion, damne, faru maroj al maristoj?

Impregni – aŭ prefere pekli.

Peklita de ĉiuj maroj!
simono
simono diras:
2011-08-25 13:19
"Peklita de ĉiuj maroj".

Bonege! :)
pistike65
pistike65 diras:
2011-08-25 22:14
Peklita en chiuj pekoj?
Au: Peklita en chiuj pek-litoj?
Nu, tio sugestus unu specon de sperto, kun siaspeca spico.

amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2011-08-25 23:41
kial bonege? nenial bonege. Tiun chi esprimon neniu komprenas (nu eble chino ai japano, diablo scias). Des pli, ke pekli signifas meti viandon, fishon au legomojn en salon, salpetron au salakvon (do bone, marakvon) por konservi ilin mangeblaj. Ekzemple: peklita kukumo, peklita viando/porko, peklita moruo, ktp. Sardelo estas peklita fisho.

Shustero, blejbu che viaj lejstenoj kaj lasu la kirkon en la dorfo.

esperanto
esperanto diras:
2011-08-25 17:41
naghu, naghu.... en la nebulo...
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-08-25 19:12
Malnova regulo de la tradukarto asertas, ke, se necesas elekti, oni traduku la sencon, ne la vortojn. Tial mi konsideras, ke ne nepre necesas trovi maristan esprimon por redoni la germanan "mit allen Wassern gewaschen".

La esprimo, sendepende de la marista deveno, celas montri la sperton akiritan de iu pro pli-malpli longaj k diversaj travivaĵoj. Tiu sperto, samtempe, ŝajnas igi la spertinton pli-malpli ruza. Cetere, ĝuste la saman sencon havas la hispana esprimo "es perro viejo", laŭvorte "li estas maljuna hundo", t.e., multe (tra)vivis k, sekve de tiuj travivaĵoj, fariĝis saĝa k ruza.

Kial do ne uzi la E-esprimojn "li estas malnova soldato" (vidu PIV) aŭ "li estas ruza vulpo"? Se, kiel AK asertas, la esprimon ricevis novan kromsignifon ("homo konsiderata kiel aparte ruza trompulo, karaktere malpura, malsincera tipo k.s."), estas facile adapti la esprimon en Esperanto: ruzaĉa vulpo.

Jen eta kontribuo al la esperanta tradukarto k al la LF-diskutemo.
Jorge
Jorge diras:
2011-08-26 20:34
Ruza vulpo ne scias pri kulpo.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-08-26 22:07
> Ruza vulpo ne scias pri kulpo.

Brile.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-08-26 22:14
Aŭ "Ruza vulpo ne zorgas pri kulpo".
Jorge
Jorge diras:
2011-08-25 19:56
Figurasence, kaj ech ne figurasence, ankau maroj hardas.
Jorge
Jorge diras:
2011-08-25 19:58
Se hardis vin maroj, troas moraloj.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-08-25 20:04
> Se hardis vin maroj, troas moraloj.

Ne malbona.

K tamen mi insistas, ke la fakto, ke la germana uzas tian origine mar(ist)an esprimon, ne implicas, ke oni nepre mar(ist)e esperantigu ĝin.
esperanto
esperanto diras:
2012-06-06 16:07
Hazarde mi trovis jenan legindan intervjuon kaj (ne) miris pri la absurdaj vidpuntkoj kaj konkludoj de iuj rusaj e-istoj, kiuj vizitis Kubon okaze de iuj Eo-kongresoj.

http://esperanto-plus.ru/kubo/kubo-turismo.htm

Ekzemple, pri Kubo ili opinias, ke temas pri "Socialisma lando kun tre malalta vivnivelo", sed tamen ke ghi "Estas la lando, kiu vivas en pozitivo!" Ktp.

Komento superfluas. Chi tiu teksto taugus por aperigo en la revuo Esperanto (UEA).
esperanto
esperanto diras:
2012-06-06 22:26
jenan reagon mi ricevis de e-isto, kiu bone konas Kubon:


kiom da kretanajhoj, la plej granda estas <Ili vivtenas sin je $10 tage, ili ne havas Interreton, ĉe ili mankas porteblaj telefonoj, al ili malfacilas veturi eksterlanden, sed ili estas tiom feliĉaj
10$ estas bona MONATA salajro en Havano. Kiel oni povas erari tiagrade? Chu ili estas felichaj estas alia afere, sed veras ke ili ne havas interreton nek porteblan telefonon, sed chiuj sopiras al ili kaj ili multe plendas kaj terure multaj klopodis fughi. Krome la fakto ke la kubaj esperantistoj malbone scipovas esperanton estas vera, do por la kongreso ili parkerigis siajn tekstojn.
esperanto
esperanto diras:
2012-06-07 19:07
Fakte la respondoj mem en tiu intervjuo estas altgrade primitivaj, malofte rekonteble en tiu formo. Oni povas sin demandi, chu indas lerni Esperanton kaj viziti Eo-kongresojn se oni renkontas tian nivelon. Per la angla, au hispana (en Kubo*) au ajna alia nacilingvo oni povas turismumi minimume samnivele, se ne pli altinivele (char se vi interkomunikighas nacilingve vi bonshancos trafi ankau aliajn normalalajn homojn).

*Mi memoras, ke en 1990 mi sufiche interese interparolis kun kubaj taksishoforoj pere de mia komencant-nivela hispana lingvajho-scipovo (diferenco: tiuj taksishoforoj estis simpluloj, sed neniel idiotoj).
esperanto
esperanto diras:
2012-06-08 22:25
aldone:

http://www.youtube.com/watch?v=KVYI5P7VXLc

La miraj reagoj de la moderatoroj pli malpli respegulas la realan situacion de Eo en la hodiaua mondo.

Interesa detalo: La moderatorino havis unue la impreson, ke Eo sonas kiel la itala, poste kiel la china. En posta demando pri instruado de Eo, la tre shatinda Sasha respondis, ke Eo estas allasata en Chinio (nur por la rusa publiko tio ja eble estas utile scii).

Kvankam la e-istoj propagandas de 125 jaroj sian lingvon kiel facilan, shajnas, ke neniu ghis nun konsideris tiun aserton serioza, char oni daure demandas: CHU ESTAS VERE KE ESPERANTO ESTAS FACILE LENEBLA? (La saman demandon cetere oni starigadas ankau en Svislando).

Sed la plej originala demando de la moderatorino estis: KIAL LA INTERESIGHO PRI ESPERANTO (ANKORAU) NE MALAPERAS?

Sed mi devas konfesi, ke la devushka en la komenco belege prononcis "Esperanto" (cetere tute ne rusece).

Interese ankau, ke dum la interne de la studioj modernighis, la interparoloj pri Eo restis la same stultaj.

Post la intervjuo sekvis elsendo pri "Armeaj ferioj"... ankau tauga temo por e-istoj...

KONKLUDE: TUTE NE ESTAS TIOM FACILE ADEKVATE RESPONDI STULTAJN DEMANDOJN.

Do, tiaj intervjuoj kompreneble havas same malmultan sencon kiel organizi UKn en Bonaero. Ghuste tiaj intervjuoj kulpas, ke neniu serioze konsideras Esperanton kaj ke Esperanto komplete ridindighas kaj restas ekster chies atento (krom al iuj jhurnalistoj en duonironiaj televido-elsendoj). Sed pri tio Sasha tute ne kulpas.