Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Arestita kongresano rakontas

Arestita kongresano rakontas

de Redakcio Laste modifita: 2008-08-06 13:55
Dum la UK en Roterdamo kongresano Gunnar Olsson el Svedio estis arestita de la polico, ĉar li rifuzis montri sian kongresan insignon. La ĵaŭda numero de la kongresa kuriero, kun frontpaĝa artikolo pri la okazaĵo, estis lastminute cenzurita de la Centra Oficejo, sed la teksto de la artikolo nun legeblas en Libera Folio. Ni ankaŭ intervjuis ĉeestintojn, kaj povas nun rakonti ilian version pri tio, kio okazis. ”La kongresinsigno estas tre praktika kaj utila informilo, sed mi ribelas kontraŭ tio, ke ĝi estas la ununura rimedo por pruvi vian anecon”, diras Gunnar Olsson, dumviva membro de UEA, kiu nun minacas forlasi la asocion. La direktoro de la Centra Oficejo rifuzis komenti la okazintaĵon en Libera Folio.
Arestita kongresano rakontas

Gunnar Olsson.

La konflikto de Gunnar Olsson kun la Loka Kongresa Komitato en Roterdamo komenciĝis jam en la unua tago de la kongreso. Gunnar Olsson bonorde pagis sian kotizon, sed fidela al sia kutimo rifuzis pendigi ĉirkaŭ sia kolo la kongresan nomŝildon. Anstataŭe li pendigis blankan paperpecon, tiel protestante kontraŭ la deviga nomŝildo. Same li faris en pli fruaj kongresoj, ĝis nun sen drastaj sekvoj.

Reprezentantoj de la LKK plurfoje atentigis lin, ke kongresanoj devas porti la nomŝildon videble, sed Gunnar Olsson rifuzis. La konflikto kulminis marde matene je la 10-a horo, kiam devis komenciĝi gitara koncerto en la granda salono Hodler.

Du tagojn post la okazaĵo la redaktoro de Libera Folio renkontas kongresanon Gunnar Olsson en la kongresejo, kie li daŭre ne portas la nomŝildon. Li volonte pozas por foto, kaj rakontas pri la okazintaĵo.

Laŭ la vortoj de Gunnar Olsson, li alvenis al salono Hodler iom antaŭ la komenciĝo de la koncerto kaj trankvile sidiĝis en seĝo proksime al la scenejo. Ĉar la halon de la kongresejo povis eniri ankaŭ nekongresanoj, la insignoj en Roterdamo estis kontrolataj ne ĉe la enirejo, sed tuj antaŭ la programeroj. Tial post iom da tempo kontrolisto aliris ankaŭ lin kaj petis, ke li montru sian nomŝildon, kiu ne estis videbla.

- Mi ne faris, ĉar li jam bone scias ke mi aliĝis al UK. Apudsidantaj homoj diris ke mi bone pagis, kaj kelkaj eĉ montris mian kongresnumeron en la libro. Post ankoraŭ iom da tempo venis tri, eble kvar, gardistoj por elĵeti min, sed mi restis en la seĝo. Fine venis du policistoj, kaptis min je miaj brakoj, kaj eltiris min el la salono. La tuta spektaklo daŭris eble duonan horon, rakontas Gunnar Olsson.

Jam en alia ĉambro de la kongresejo Gunnar Olsson fine montris al la policanoj sian kongresan insignon, sed jam estis tro malfrue. Li estis forveturigita al la apuda policejo kaj fermita en ĉelo dum du horoj, ŝajne ĉar li ne havis sian pasporton kun si. Li estis poste liberigita, kiam alia kongresano alportis lian pasporton.

Laŭ la impreso de la LKK-reprezentanto Gunnar Olsson minacis bati ŝin, kiam ŝi insiste petis, ke li montru sian insignon. Ŝajne ĝuste pro tio la neesperantistaj gardistoj de la kongresejo decidis voki la policon. Gunnar Olsson mem tamen nur ridas, kiam li aŭdas la akuzon.

- Ĉu mi batus virinon? Ĉu vi kredas tion?

Du tagojn post la incidento Gunnar Olsson plu ĉeestas en la kongreso, nun tute sen insigno, sed li ne opinias, ke li gajnis sian batalon.

- Ne, mi malgajnis. Mi estas dumviva membro de UEA, sed ĉi tiu estas mia lasta kongreso, mi ne plu volas partopreni. Mi forlasos ĉi tiun parton de la movado.

Kongresano Kristin Tytgat el Belgio helpis al Gunnar Olsson liberiĝi el la policejo. Ŝi malaprobas la agadon de la LKK:

- Mi ne povas kompreni kaj akcepti ke pro interna konflikto en Esperantujo oni vokas la policon. Se ekestas problemo, oni devas solvi ĝin interne de nia movado. Nun ni kongresis en Nederlando, sed ne en ĉiuj landoj de la mondo la polico reagus en tiu ĉi maniero! Due, mi ne povas kompreni ke konata esperantisto kaj mecenato povas esti traktita en tiu ĉi maniero. Ĉu por UEA gravas nur proceduraj demandoj?

La kongresa kurieroĈar la marda gitar-koncerto malfruiĝis duonhoron pro la okazaĵo, multaj kongresanoj mem vidis la agadon de la polico aŭ aŭdis famojn pri ĝi. En la kongresa kuriero oni tamen ne povis legi pri la afero, ĉar la artikolo estis lastmomente cenzurita.

- Estante redaktoro de la kuriero, kaj profesia ĵurnalisto, mi taksis mia devo verki pri tio artikolon, unue por atesti la okzintaĵon, due por esprimi mian propran perplekson kaj embarason, antaŭ tiel publika ago kontraŭ kongresano, kiu tamen pagis sian kotizon, rakontas Brunetto Cassini.

Li mem vidis la okazaĵon, kaj povis konfirmi al Libera Folio la ĉefajn punktojn en la rakonto de Gunnar Olsson.

La mallongan artikolon transprenis Roy McCoy, la ĉefa redaktoro de la kongresa kuriero. Ĝi estis lokita en la suba maldekstra angulo de la frontpaĝo, la gazeto estis sendita al la presejo, kaj preparita por publikigo en la retejo de la kongreso.

- Sekvant-matene, mi estis informita ke la Centra Oficejo decidis interrompi la presadon de la Kuriero, kiu enhavis mian artikolon, ĉar oni opiniis, ke ĝi povus kaŭzi pliajn problemojn (mi supozas, ekzemple, kontrastoj inter UEA kaj la LKK) kaj oni eĉ petis min helpi por anstataŭi la koncernan artikolon. Mi povis nur pardonpeti, ke mia teksto evidente ne al ĉiuj aspektis ekvilibra, kiel mi ĝin planis kaj supozis, kaj efektive mi helpis anstataŭi la koncernan artikolon, rakontas Brunetto Cassini.

Anstataŭ la malpermesita artikolo en ĝia loko aperis foto pri ekspozicio en la Centra Oficejo. Dum iom da tempo la gazeto efektive estis legebla en la retejo, kaj iom da ekzempleroj estis presitaj, sed poste la numero estis retirita. Kelkaj personoj tamen konservis la tekston, kaj helpe de ili la nun legeblas en Libera Folio.

Roy McCoy estis surprizita de la decido haltigi la numeron, kiun li mem preparis por publikigo.

- Mi ne sciis pri la cenzuro ĝis post kiam mi vekiĝis en la sekva tago, kaj mi aprobis ĝin nek tiam nek poste. Mi trovis la novaĵon en la artikolo sufiĉe interesa por aperigo, kaj la kritikon en ĝi sufiĉe milda, li rakontas al Libera Folio.

Ĝenerala direktoro Osmo Buller, kiu laŭ pluraj indikoj faris la finan decidon haltigi la koncernan numeron de la kuriero, rifuzis respondi al la demandoj de Libera Folio pri la temo. Ankaŭ la prezidanto de la LKK, Ans Bakker, ne respondis al retpoŝta demando de Libera Folio.

arkivita en: ,
miramaro
miramaro diras:
2008-08-01 22:31
Mi solidarecas kun Gunnar Olsson. Kiel li, mi ne sxatas vagadi tra la kongresejo kun nomsxildo cxirkaux mia kolo.
Se hazarde vi iam vizitis bov-merkaton, vi certe rimarkis cxe la kolo de tiuj kompatindaj bestoj sxildon kun diversaj informoj.
Kongresanon oni bonvolu trakti iom pli bone, minimume cxar li kontribuas finance al la movado kaj ties arangxoj.
La fakto ke oni vokis policiston por forporti la kongresanon... tio estas simpla skandalo kaj mi ege miras ke neniu cxeestinto protestis pro l'afero. Protesti kelkfoje utilas kaj povas helpi al restarigo de gxustaj proporcioj. Kiamaniere oni povis forporti iun sen reage?!!!
Jes, mi komprenas.... pli bone ne vidi, turni la kapon por eviti enmiksigxon kaj sekve ian gxenon. Gratulon al tiuj kiuj spektis.
Edvige Ackermann
dennis
dennis diras:
2008-08-01 23:54
En la lastaj du semajnoj mi havis grandan privilegion paroli au verspermanghi kun kvin elstaraj Esperantistoj : kvar el ili estas eksaj au nuntempa prezidantoj de UEA, kaj la alia estas Gunnar.

Mi renkontis Gunnar che la ILEI Koferenco de Parma, kaj poste che la UK en Florenco. Lastjare mi revidis lin che la UK en Jokohamo kaj che la ILEI Konferenco en Ranzan. Dum Roterdamo, mi parolis kun li eble kvinfoje. Li NENIAM plendis pri sia aresto. Mi vidis lin dum verspermangho vendrede post la aresto, kaj mi parolis kun li sabate matene post la Solena Malfermo. Li neniam plendis. Alia Esperantisto informis min pri la polica ago – kaj tio post tiuj du konversacioj kun Gunnar!

Kvankam li havas aud-handikapon, li parolas Esperanto flue, belsone, kaj gramatike bone. Mi neniam audis lin krokodili. Li volas, ke Esperanto kresku. Li volas helpi. Li kredas, ke la mondo estos pli bona loko se multe pli el ni parolos la internacian lingvon.

Estas paradokse ke ghuste li estis arestita, char Gunnar estas tre, tre akceptema, pacama persono. Li havas tre malferman, preskau infan-akcepteman koron. Mi eklernis post lia aresto, ke estas li unu el la malmultaj Esperantistoj, kiu sekrete pagas la membrokotizon de multaj samideanoj el nepagipovaj landoj chiujare !

Estas proksimume 6,000 membroj de UEA. Se chiuj el ni agus kiel Gunnar, estus eble 20,000 au ech pli. Faru mem la matematikon : en jaroj en kiuj Gunnar pagas kvin membrokotizojn (kaj se mi ne eraras, li pagis ech pli), se chiuj el ni farus simile, estas 30,000 anoj de UEA.

Nome de Gunnar, mi volas ankau helpi Esperantistojn en nepagipovaj landoj. Kiamaniere fari tion ?

Dennis Keefe
Dumviva Membro de ILEI




Dirk
Dirk diras:
2008-08-02 09:41
Kvankam mi ne komprenas, kial vi "nome de Gunnar" anstataŭ nome de vi mem au anonime volas helpi esperantistojn en nepagipovaj landoj, vi trovas la koncernajn informojn en la Jarlibro de UEA: ĉapitro "Fondaĵoj de UEA". Temas pri fondaĵo Canuto kaj Triamonda Kongresa Fondaĵo.
paulpeer
paulpeer diras:
2008-08-02 14:46
Unu el la ebloj helpi al esperantistoj en napagipovaj landoj, estas donaci al la Abonhelpa Fonduso de Monato. Ve eĉ povas mem difini, al kiu lando aŭ al kiu persono iru via helpo. Vidu: http://www.esperanto.be/fel/mon/fondus.php
slavik
slavik diras:
2008-08-02 01:05
Ĝenerale mi estas por portado de la ŝildoj, ĉar ja estas oportune.

Tamen mi estis malagrable impresita dum la roterdama UK, kiam helpanto postulis mian ŝildon en prezento de la politika partio EDE. Mi kutime ne portis la nomŝildon en stratoj kaj tiutage forgesis elpoŝigi ĝin ĉe la enirejo en la Borson (kongresejon). Mi estis tre malagrable impresita de tiu postulo tiam, ĉar mem la postulinto havis ŝildon kun la sola vorto sur ĝi... HELPANTO.

Se mi estus helpanto dum tiu kongreso, mi almenaŭ per skribilo aldonus mian nomon ie en la libera spaco por ne esti nur „emanacio de sistemo“, sed ankaŭ homo.
kani
kani diras:
2008-08-03 00:38
Estraroj de UEA cxiam fanfaronas, ke gxi estas la reprezenta asocio por cxiu esperantisto kaj por Esperanto mem. Nun gxi devos pardonpeti publike ne nur pri la kazo de Gunnar, sed ankaux je la nomo de cxiu kongresano. Mi, kiel kongresinto, sen tiam kaj tie ion ajn scii pri la afero, cxar mi tute ne ricevis informon pri gxi, sentas min gxisoste ofendita pro tiu kazo.
Mi devas diri, ke iam mi ricevis oportunegan helpon de Gunnar, kiu savis min el malfacila situacio. Tiam mi ne konis lin kaj nun ankoraux ne parolis post tio kun li. Mi opinias justega sian sintenon ne trudporti la sxildon, kvankam mi mem portas gxin kutime.
Mi estis dum la kongreso atestanto de preskaux simila situacio al tiu de Gunnar, sed kun tute alia fino. Cxe enirejo de iu programero en la granda salono ankaux helpanto petis sxildon de knabino, kiu ne portis gxin. Venis gravuleto de UEA (sxia akompananto) kiu diris ion al la helpanto cele, ke li komprenu kiu sxi estas. La helpanto akceptis sxian eniron sensxildan. Tiam mi komprenis, ke ili cxiuj bone agadis, cxar fleksebleco faciligis la funkciadon. Nun, kiam mi ekscias pri la situacio, kiun suferis Gunnar, mi ne scias kion pensi.
Unue, ke oni agis diference laux la personoj. Do, ne cxiuj estas egalaj. Due, mi jam havis multajn kialojn por ne plu partopreni en UKoj (gxis nun 7); nun mi havas plian. Mi tre versxajne ne partoprenos venontajn fojojn kaj mi esperas, ke la sinteno de UEA, kiu kritikas la sxtatemon de Civito, sed agadas kiel sxtato aux magnatentrepreno, sxangxu estontece.
La sinteno de la LKK estis tre influita de la premo de UEA aux inverse. Tiuj nederlanda LKK estis tre afabla kun la loka regularo kaj malafablega kun la kongresanoj, kiuj estis siaj klientoj, siaj pagintoj kaj siaj respondecopetontoj.
Pri stultajxoj de la regularo, por tiuj kiuj suferis la malakceptindajn regularojn de la fajrobrigado (ekzemple dum la koncerto de JoMo) mi povas aserti, cxar mi atestis tion, ke tiu fifanfaronega fairobrigadestro kiu paradis sian pompan uniformon la tutan kongreson kontrolanta nin, fumis cxe la enirejo de la kongresejo en loko kie multaj indikiloj malpermesas tion. Nun mi estas felicxa ke mi ne atentigis lin pri tio: mi estus povinta fini en la policejo.
Gloron al la UEApolico kaj mi jam ne volas plu esti UEAano.
Jorge
Jorge diras:
2008-08-04 14:13
Gratulon, Kani! Vi sukcesis esti pozitive citita en HeKo! Eble ili invitos vin "civitanighi", shanghi la ordon de viaj familiaj nomoj kaj, future, kushi en la sama panteono apud la ostoj de Giorgio, Perla, Ljubomir, Walter Zelazny, Bertil Nilson kaj aliaj eminentuloj!:

http://esperantio.net/index.php?id=628

Oni forbruligu la Centran Oficejon! Vivu anarhiismo! :)
mbavant
mbavant diras:
2008-08-04 19:36
Mi ja legas: "malafablega kun la kongresanoj, kiuj estis siaj klientoj, siaj pagintoj kaj siaj respondecopetontoj"
rplatteau
rplatteau diras:
2008-08-03 04:29
Ankaŭ mi kiel Edvige Ackerman mi subtenas kaj pensas ke li rajtas. Tiu kutimo surhavi nomŝildon, povas kompreniĝi ĝis tiam, kiam ĝi ne estas rigardita kiel deviga, sed nur kiel helpilo. Sed de la momento kiam tio estas konsiderata kiel devige kaj ke oni vokas pro tio policon, oni komprenas ke oni ne plu estas en civiliza socio, sed en policeca socio survoje al fascismiĝo, submetita al tiu tipike nuntempa perversa fievoluo, kiun Edvive kaj Gunnar prave denuncis. Ni bezonas pli da tiaj homoj. Multe pli.
msandelin
msandelin diras:
2008-08-03 10:09
Mi opinias la komparon kun polica ŝtato en "la afero Gunnar" forte troigita kaj rekte aŭdaca al la loĝantoj de veraj policŝtatoj.

La nomŝildoj havas facile kompreneblan funkcion, kies celo estas justeco kaj solidareco: oni certiĝu ke la kongresanoj kune financas la kongresojn. Se iu spitas kontraŭ kontrolo de tio, mi opinias tion adoleskeca kaj iom amuza. Eventuale ankaŭ la forta reago de LKK estis senproporcia, sed se iu agado ĉi-kuntekste estis "policŝtateca", do la cenzurado de la kuriero.

Maria Sandelin,
Svedio
pistike65
pistike65 diras:
2008-08-03 10:28
Tute konsentite kun Maria Sandelin. Kelkaj pliaj pensoj (eventuale ripetante jamdiritajxojn):
- devas ekzisti maniero kontroli ies rajton partopreni UK-on, alie gxi bankrotos. Nomsxildo ne estas la sola pruvilo, nek perfekta. Sed la plej praktika. Estas tute akcepteble se iu foje forgesas gxin, aux portas en la posxo pro nesxato de portado cxirkauxkola kaj montras gxin elposxe. (Mi mem tiel faras en mia laborejo, principe kontrauxregule sed akceptate.) Tamen, principe rifuzi gxian portadon signifas kaprice malfaciligi la laboron de la kontrolantoj. Tiuj cxi ne estas reprezentantoj de ia policsxtato, sed - ni mem, samlingvanoj, plejparte kunmembroj de UEA.
- laux mia scio, la policon alvokis ne esperantistoj, sed sekurec-homoj de la kongresejo. Estis tro malfrue malhelpi tion.
- la kongresejaj dungitoj k.s. ne estis aparte helpemaj cxi-jare. Fakte, krom la vicurbestrina alparolado, Roterdamo grandskale fajfis pri nia cxeesto. Por la laborantoj de WTC ni estis nur la minesciaskioma kunveno ene de gxiaj muroj, kie ili certigis al ni minimuman servon kontraux prezo... nu, mi ne scias cxu maksimuma. Tiu frosteta kunteksto certe kunklarigas la okazintajxon.
Amike
Istvan Ertl
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2008-08-03 10:31
Ĉi tiu incidento rememorigis al mi ion kion mi legis en "Hamburgo en Retrospektivo" de Ivo Lapenna. Jen sur paĝo 36:

| Fakte, la Deklaracio _per si mem_ ne estas malbona,
| nek ĝi tuŝas la neŭtralecon. Ĝi eĉ ne alportas ion
| esence novan [...]. Sed en la vicoj de TEJO mem, la
| Deklaracio de Tyresö - verkita sub influo de la
| fragila kaj mallongdaŭra t.n. "junulara ribelo",
| kiun la iniciantoj de la Deklaracio ŝajne rigardis
| kiel ian solidan fenomenon, en kies kadro oni povus
| formuli iun novan "politikon" - estis tuj
| interpretita kiel forĵeto de neŭtraleco kaj kiel
| signalo por liberaj partipolitikaj agadoj kaj luktoj,
| kiuj havas nenion komunan kun la politika aspekto
| de la lingva problemo. Jam en 1970, dum la 26-a
| kongreso de TEJO en Graz, okazis tre malagrablaj
| incidentoj pro la "maŭistoj", kiuj faris
| propagandon por siaj politikaj ideoj, eĉ
| eksplodigis iajn bombetojn dum la balo. La
| gvidantaro de TEJO, kiu evidente ne atendis la
| utiligon de la nova politika libereco ankaŭ por
| aliaj politikaj konceptoj, postulis ke ili foriru.
| La LKK, timigita, eĉ alvokis la policon, sed ĝi
| rifuzis interveni, kio ebligis al la "maŭistoj"
| aserti: "pruviĝis ke la LKK estas pli faŝista ol
| la polico". Poste la "maŭistoj" estis fizike
| elpelitaj. [...] Ĉio-ĉi okazis tuj post la UK
| en Vieno (1970), kiam d-ro Tonkin, la nuna
| prezidanto de UEA, organizis demonstracion de
| la "junularo" kontraŭ UEA (ĉefe, ĉar la Komitato
| ne nuligis la ŝuldon de TEJO, sed nur transformis
| ĝin en seninterezan prunton; poste ankaŭ tiu prunto
| estis forviŝita) sur la interna ŝtuparo de la
| palaco kun krioj "ŭa, ŭa - UEA". Sed ni nek alvokis
| la policon, nek fizike elĵetis ilin, sed simple
| rigardis la incidenton kiel iom infanecan eksceson
| [...] de ankoraŭ ne tre maturaj junaj homoj.

La nuntempaj UK-oj okazas en la spirito de la generacio de Tonkin, tiom pli kiam ili okazas en la UEA-rezidejo Roterdamo. Tiun generacion evidente plagas ia skizofrenio inter nervoza politikemo kaj ekscesa normalemo.
gbeglokoffi
gbeglokoffi diras:
2008-08-03 10:39
Domaghe, kaj vere domaghe, ke LKK arestigis kongresanon nur pro neportado de la shildo. Kaj la artikolon pri la evento la Centra Oficejo de UEA cenzuris. Che la programero LA CO RESPONDAS de la UKo en Rotardamo, oni rimarkis, ke nur Osmo BULLER respondis. Tute klaras, ke UEA diktatore regas Osmo BULLER. Vershajne li kontribuis ankau en arestado de la kongresano. Kial li rifuzis ion diri pri le okazintajho ?

Kion mi rimarkis kaj plurimarkas en UEA, tio estas, ke chio okazas lau la voloj de Osmo BULLER. Chu UEA farighis lia proprajho ? Baldau li dungos novan oficiston en la CO. Kiel tio okazos ? Oni jam proponis fari anoncon, ke chiu esperantisto povas kandidati. Ni vidos, chu Osmo BULLER respektos tion. Eble li jam havas sian oficiston kun la nomo Francisko VEUTHEY. Ni vidos.

Pri la arestado de la kongresano scias multon Osmo BULLER kaj tion li ne povas nei. Tiel li autokrate gvidas UEA-n, surtretante la estraranojn.
UEA-membroj konsciu pri tio.
harri
harri diras:
2008-08-03 12:37
La plej longedaŭra impreso pri la UK estas la glaciige obstina regulismo de la LKK. Oni ja rajtas kaj iumezure estas eĉ juste kontroli la kongresanecon. Se tamen la LKK volas esti strikta, ĝi striktu ĉe la enirejo, ne ĉikanu al la kongresanoj per eksterprogramaj spektakloj nek malhelpu al la artistoj fortranĉante parton el ilia prezentado. - Estas bele se la kunkongresanoj publike montras sian nomon, sed insiste postuli tion estas infanece. Okaze de nesolvebla konflikto, kiam al ambaŭ partioj mankas eblo venki kaj videblas nur ĝeno al aliaj, oni agu laŭ la regulo “La pli saĝa cedas”. Ĉi-okaze ŝajne la kongresano kaj la kontraŭstaranta kontrolisto estis precize egale saĝaj, kaj tial ne eblis elnodiĝo.
Jorge
Jorge diras:
2008-08-03 13:05
Mi emas konsenti kun Maria Sandelin kaj Harri Laine. Oni kontrolu che la enirejo de la kongresejo, au, kaze ke eksteruloj rajtas libere viziti la kongresejon, che la enirejo de la salono de chiu unuopa programero au spektaklo.

Estus utile disponigi ne nur la eblon de unutaga aligho, sed ankau de achetado de bileto por unuopa programero au spektaklo rekte che la koncerna enirejo. Tiel oni stimulu partoprenadon kaj vizitadon fare de eksteruloj, scivoluloj ktp.
probal90
probal90 diras:
2008-08-03 14:42
Estimataj,

Unue, mi havis la devon skribi al Gunnar Olsson; tion mi jam faris. Nun mi turnas min al vi.

Provante skribi en tiu chi forumo pri delikata temo, mi bone konscias, ke estraranoj komentariu "desupre" kaj do havas la respondecon unue kunmeti kiel eble plej kompletan informkorbon, studi ghin, konatighi kun la "desubaj" komentoj de diversaj membroj kaj nemembroj, de homoj kiuj cheestis au ne cheestis dum la incidento okazis, kaj simile.

Bedaurinde, en tiu chi momento, pluraj el la shlosilaj personoj, kun kiuj mi estus dezirinta interkonsilighi, ne estas - kaj sufiche longe ne estos - rete atingeblaj. Tial la dezirindan "desupran" komentarion mi ne povas "valide" verki nun. Mi tamen petas vian permeson verki sen tiuj antaupreparoj - kaj petas de vi tiurilatan komprenemon. Mi esperas povi reveni al la temo post pli fundaj esploroj, kiujn ebligos la postferia komunikado kun diversaj priaj personoj.

La rilatoj inter la asocia stabo, la asocia estraro, la LKK kaj la istaro de la kongreseja konstruajho ne povas chiam funkcii surbaze de chiuflanka travidebleco. Konkretaj personoj, ene de iu situacio, devas uzi sian bontrovon, kaj agi lau sia prudento. La proaj interreagadoj kelkfoje ighas ekscesaj au transpashas iujn limojn. Ne povas de antaue malhelpi tion iuj principoj au iuj reguloj.

Ni povas postfakte recenzi misan okazintajhon kaj atribui respondecon, kulpon kaj simile; sed tiuj recenzoj ne shanghas la bazan situacion pri la rilatoj inter la diversaj respondecularoj. Por helpi plibonigi tiun bazan situacion, ni chiuj bezonas montri pliege da komprenemo, kaj plibonigi nian jughpovon sub la kondichoj de ega laceco, de senpaciencigho, kaj simile. Tio ne estas afero de kongresaj au kongresejaj reguloj, sed de la interna ideo de Esperanto.

En la nomo de tiu interna ideo, mi petas vian permeson chi-pere _pardonpeti_ al la tuta kongresanaro - kaj al chiuj asocianoj kiuj ne cheestis sed povintus cheesti la kongreson - pro tio, ke okazis incidento, kiu makulis nian flegadon de la interna ideo. Mi petas vian kolektivan helpon _ripari_ la malutilon faritan al tiu flegado, kaj restarigi nian emon flegi tiun saman internan ideon.

Mi ne volas diri, ke maleblas atribui kulpon au respondecon; mi volas kulpigi nek chiujn nek neniun. Mi volas simple diri, ke shajnas al mi, ke atribuado de kulpo ne helpos en la laboro de la necesa riparado. Povas certe ekzisti iuj kialoj por identigi respondecojn kaj agi sur tiu bazo - kaj se jes, ankau tio do montrighos parto de la ripara laboro. Mi skribas por emfazi la gravecon de la ripara laboro mem, kaj al tiu laboro mi petas chies alighon.

Sincere salutas

Probal
miramaro
miramaro diras:
2008-08-03 22:01
Mi legis la iom longan tekston de la Prezidanto de UEA. Trifoje.
Mi eble ne sukcesis kompreni kion li intencis diri, kian starpunkton li havas. Kaj pardonu.... la "interna ideo"... gxi kusxas profunde... ie. Sed, kara Prezidanto, vi certe legis la asertojn de la fama kongresano: "mi ne faris,ĉar li jam bone scias ke mi aliĝis al UK. Apudsidantaj homoj diris ke mi bone pagis, kaj kelkaj eĉ montris mian kongresnumeron en la libro. Post ankoraŭ iom da tempo venis tri, eble kvar, gardistoj por elĵeti min, sed mi restis en la seĝo. Fine venis du policistoj, kaptis min je miaj brakoj, kaj eltiris min el la salono. La tuta spektaklo daŭris eble duonan horon".
Laux mi, vi ne devas enketi pri la okazintajxo cxe aliaj homoj (kiuj?) sed simple kaj rekte diri cxu vi konsentas kun tiuj kiuj eltiris Gunnar-n el la salono kaj portis lin al policejo.
Cxu vi opinias ke tia agado estas akceptebla aux ne, cxu vi opinias tiom grava kulpo tiun konduton por pravigi la solv-manieron kaj eventuale kaj precipe cxu vi zorgos ke tio ne plu okazu. Por tio suficxas kelklinia teksto, klara kaj rekta.
Plej kore,
Edvige Ackermann
mbavant
mbavant diras:
2008-08-03 22:23
Se la prezidanto "pardonpetis, ke okazis incidento, kiu makulis nian flegadon de la interna ideo", ne necesas esti granda kazuisto por kompreni, ke li ne aprobas, ke tiel okazis. Cetere lian peton, ke oni ne tro urgxu lin, ke li povu kontakti la koncernatojn, kaj juste pritaksi la kulpojn, mi trovas tute prudenta. Li tute pravas atentigante, ke en la kondiĉoj de laceco kaj nervozeco, kiuj regas ĉe la helpantoj kaj LKK-anoj, tiaj incidentoj estas apenaŭ eviteblaj. "Demandoj alfrontendaj" efektive, kaj en pluralo, sed estos pli facile ilin alfronti post kelka tempo.
probal90
probal90 diras:
2008-08-07 06:52
Saluton, Edvige,

Dankon pro via komento. De vi, en la elektokomisiono, kiu respondecis pri la instalo de la nuna estraro, mi kompreneble atendas recenzojn pri tio, kion ni faras au ne faras, precipe en malfacilaj momentoj. Estas valoraj al mi viaj prijughoj - kaj tiuj de aliaj intervenantaj en chi tia forumo.

Kelklinian kaj tute klaran pardonpetan tekston mi jam sendis al Gunnar, sed li ne vidos sian retposhton ghis la mezo de septembro, bedaurinde, char li vojaghas.

Eble helpos vin scii chi tion, chu? Kaj mi tre esperas, ke vi ja allasos al mi iom da tempo por konatighi kun la _perceptoj_ de diversaj rolintoj en tiu malfelicha incidento.

Amike

Probal
msandelin
msandelin diras:
2008-08-07 13:30
Kiel simpla membro ĵus paginta la membrokotizon por 2008, mi volas esprimi kelkajn vidpunktojn lige al la ĉi tie diskutata incidento.

La sinteno al tio kiel plej bone gvidi landon, asocion, lernejan klason aŭ familion evidente varias laŭ geografio kaj kulturo. Eĉ ene de Esperantujo, eĉ spite la priparolatan "internan ideon" tiuj malsimilecoj videblas.

Laŭ mia opinio, bona estrado estas klara, ne svaga. Tio inkluzivas lingvajn mesaĝojn, kiuj ne estu en literatura maniero libere interpreteblaj. Esenca estas ankaŭ ekzemple tio ke oni ne kaŝu de la civitanoj aŭ membroj informojn pro manko de respekto al la prijuĝkapablo de la subuloj. Alia, bedaŭrinda kaj nepra kompreno, estas ke ne eblas esti ĉies amiko. El tio sekvas ke kelkfoje necesas fari decidojn aŭ publikajn elpaŝojn kiuj ne plaĉas al ĉiuj.

Ĉi tio dirita kun plena respekto al Probal kiel persono, al lia inteligento kaj bona volo.

Maria Sandelin
pistike65
pistike65 diras:
2008-08-07 14:59
Pri ĉi tiu temo jam trafe komentis Marc Bavant:
http://www.liberafolio.org/2008/roterdamo5/#1217097724

Multaj problemoj de tiu ĉi kongreso fontas ĝuste ... el la nesufiĉe alta kaj larĝa estrado.

Amoke
István Ertl
mbavant
mbavant diras:
2008-08-07 19:16
Tre impresas min, ke István ĉiam kapablas aldoni profundon al la plej dudimensiaj aferoj. Mi efektive komentis pri la alto de la podio kaj ĵuras, ke ne temis pri kaŝa kritiko al la estraro, kies agadon mi kompetentas pritaksi nur... supraĵe :-)

Estas normale, ke Probal transprenis la respondecon reprezenti la asocion en tiu diskuto, sed cerbumi pri "bona estrado" kadre de tiu incidento estas eble ekstertema: ja mi dubas, ĉu entute la estraro estis informita, kaj se ĝi efektive ne estis, mi opinius tion tute normala.
Jorge
Jorge diras:
2008-08-07 09:07
Mi bedauras ke Probal uzis tiel svagan, glitan, ambiguan kaj miskompreneblan vortumon, nome "la interna ideo", anstatau pli klara esprimo. Lau la kunteksto, chi-kaze ghi shajne signifas "montri pliege da komprenemo"; lau NPIV, "kontribuo al pli granda frateco k justeco inter la popoloj"; ktp. Sed ghenerale mi aplaudas lian respondon, bonvenan kiel antidoto kontrau eventualaj atakoj de histerio.
gking
gking diras:
2008-08-06 00:00
Pluraj personoj jam tute adekvate prikomentis la okazaĵon mem. Mi ne estis tie, do mi nur legas tion kion mi legas. Sed unu-du personoj parolis pri bojkoto de estontaj kongresoj aŭ pri plendado ĉe UEA.
Tio estas erara. Unue, el la klara raporto evidentas, ke la kompatindan sinjoron primanipulis kaj eligis funkciuloj de la kongresejo, do ne personoj de UEA, ankaŭ ne de LKK. Do la vortoj de Gbeglo Koffi estas nur oportunismaj; ĉu Osmo Buller lezis la sinjoron? Ŝajnas al mi, ke ne.
Due, Universala Kongreso estas unuopa evento; unu kongreso estas organize alia ol la posta (eĉ se la programo foje tro similas...), deĵoras aliaj personoj, la eksteraj instancoj estas aliaj, k.t.p. Do bojkote kulpigi estontajn kongresojn pro misaĵoj de la ĵusa estus tute ne logika reago.
goncalo_neves
goncalo_neves diras:
2008-08-06 10:49
En la komento de Jorge Camacho oni trovas i.a. ligilon al jena civita pagho:

http://esperantio.net/index.php?id=628

Chi-paghe oni povas frandi vitriolajhon kontrau UEA, garnitan per la kutima civite sarkasma stilo sirope vortumita. Nenia novajho, krom eble jena plia ero de la civita dialekto:

"la polico intervenis por disperdi la protestantojn"

Por bone kompreni la supran surprizan vortumon, oni helpu sin per la itala-esperanta vortaro de Minnaja:

"disperdere = dispeli; disperdere i dimonstranti = dispeli la demonstraciantojn"

Evidente oni rapidu konsulti la paghon, char la civitaj provosoj certe ghin shanghos tuj post lego de la nuna komento, kaj tiel ili havos plian argumenton por nutri sian shatatan rolon de viktimo de kalumnio...

Gonçalo Neves
KenMiner
KenMiner diras:
2008-08-06 12:51
Jes, nun tekstas 'dispeli'. Iafoje mi rimarkis emon al italismoj en LF, sed ĝis nun ne en HeKo.
pistike65
pistike65 diras:
2008-08-06 15:22
Ve ve, mi jam notis tiun "disperdajxon" por mia rubriko "Splitoj de reduktoro" en La Ondo de Esperanto", kaj nun gxi malaktualigxis... Bv. venontfoje ne rimarkigi publike pri cxi-tiajxoj, cxar Vi formangxas mian panon :-)
aux liveru mem alian fusxon kompense...
Se HeKo, kiu perceptas sin kiel novajxagentejon (!) same pretus lerni ankaux el rimarkigoj pri gxia enhavo, gxi gajnus en kvalito. Sed gxi disperdus legantojn, cxar gxi igxus malpli frandinde groteska...

amike
Istvan Ertl
goncalo_neves
goncalo_neves diras:
2008-08-06 15:45
Ve, pardonu, mi tute ne intencis dispredi viajn splitojn :-) Kompense mi portos punzonon dum tri tagoj kaj devigos min tute ne legi la lindajhojn de HeKo dum almenau unu monato.

Gonçalo Neves
Jorge
Jorge diras:
2008-08-06 17:32
Mi vetas, ke Gonçalo ne eltenos unu monaton sen la preskau chiutaga dozo da HeKo-kretenajhoj. Biologie homoj kaj ghenerale primatoj bezonas motivojn por ridi, tio estas ja ech homa rajto! Krom se Gonçalo ricevas la paperan version de Heroldo, multe pli nutran.
Peter
Peter diras:
2008-08-06 22:56
"Chi-paghe oni povas frandi vitriolajhon kontrau UEA, garnitan per la kutima civite sarkasma stilo sirope vortumita. Nenia novajho, krom eble jena plia ero de la civita dialekto:

"la polico intervenis por disperdi la protestantojn" "

Hm, ke protestantoj ne estas ŝatatoj en precipe katolika lando, ne vere estas novaĵo. Tamen mi ne supozis, ke la Civita polico en tiu lukto partianiĝus.
Jorge
Jorge diras:
2008-08-06 17:27
Lau la foto oni povus pensi, ke la nederlanda polico konfuzis la arestoton kun Osama bin Laden.

(PS: temas pri sherco ;-> nur por montri, ke ankau en LibFol eblas absurdi preskau samgrade kiel en HeKo; cetere, en la hekajho oni skribis "batava polico", kvankam lau mia kompreno neniu policano batis la avon -- eble inverse)
unuel
unuel diras:
2008-08-07 10:24
Se policano batus avon, ŝli estus avbata policano. Batava polico eble konsistus el batemaj avoj? Aŭ ĉu temus pri aparta taĉmento de la polico, utiligata por kapti batemajn avojn?
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2008-08-07 15:40
Precipe se oni pripensas ke la kongreso fakte okazis en World Trade Center - kompreneble oni devis esti singarda pri talibansimilaj barbuloj!
jshemer
jshemer diras:
2008-08-08 13:00
El c^iuj estimataj kaj malestimataj reagintoj mi vers^ajne estis la sola, kiu hazarde sidis unu metron de Gunnar dum la fifama "polica" okazaj^o.
Unue, mi substreku, ke ne la (malsag^a kaj nervoza) Helpanto de la LKK invitis la policon. Li invitis nur la sekureculojn de la domo. Ili tiam petegis de Gunnar forlasi la salonon sed li tute ne reagis kaj dau`rigis sidi, sen paroli unu vorton. Tiam la sekureculoj invitis la policanojn per sia sendratilo.

Due, mi povas bone kompreni la koleron de tiu c^i Helpanto kontrau` Gunnar, c^ar temis pri dau`ra tritaga interludo de "Kato kaj muso". Sed li kompreneble nepre devus konsulti la prezidantinon de la LKK (au` la Konstantan Kongresan Sekretarion, Clay) antau` ol voki la gardistojn de la domo. Ja li povis antau`vidi ke poste alvenos la polico kaj kompreni ke tia ago kreos grandan negativan bruon, damag^os UEA kaj eble ec^ malbonigos la bonegan etoson regintan dum la UK.

Trie, mi substreku ke ne nur Anas Bakker-ten Hagen (prez. de la LKK) sed ankau` Osmo Buller NE estis engag^ita en la afero. Se li estus eksciinta pri tio surloke, li estus centprocente petinta de la Helpanto cedi sian honoron kaj ne plu altrudi la sens^ildan kongresanon.

Kvare, Libera Folio (pardonu, mia kara amiko Kalle) troigis dedic^ante al tiu c^i afero c^eftitolojn. Ja NE temas pri iu intenca politiko de UEA (CO, Estraro) au` de la Roterdama LKK. Temis simple pri malsag^aj^o farita de iu Helpano, kiu neniel reprezentas Osmon (la G^enerala Direktoro de la centra oficejo de UEA) au` Ans (La prezidantino de la LKK) au` Probalon (la prezidanto de UEA) au` min ...

Kvine, Tiuj kiuj skribis - c^i-loke kaj aliloke - pri "Polica movado" au` pri "diktatora Estraro/Centra Oficejo, kaj tiuj kiuj diris, ke ili nun forlasos UEA (la Civito arde akceptos iln...), agas senproporcie kaj malracie. Bonvolu ne fari elefanton el mus^o/muso (forstreku la nevalidan...).

Sese (kaj kompreneble s^erce...), kiel judo mi dirus, ke denove pruvig^is, ke c^iam kulpas la judoj. Kial? C^ar la programero, antau` kies komencig^o okazis la priparolita "skandalo", estis... koncerto de judaj kantoj.

C^iam bonhumure kaj humore,

Josi
PV
PV diras:
2008-08-08 14:53
" Post ankoraŭ iom da tempo venis tri, eble kvar, gardistoj por elĵeti min, sed mi restis en la seĝo. Fine venis du policistoj, kaptis min je miaj brakoj, kaj eltiris min el la salono. La tuta spektaklo daŭris eble duonan horon, rakontas Gunnar Olsson.

Jam en alia ĉambro de la kongresejo Gunnar Olsson fine montris al la policanoj sian kongresan insignon, sed jam estis tro malfrue. Li estis forveturigita al la apuda policejo kaj fermita en ĉelo dum du horoj, ŝajne ĉar li ne havis sian pasporton kun si. Li estis poste liberigita, kiam alia kongresano alportis lian pasporton. "

Mi pretas respekti Gunnar Olsson kiel samideanon kiu rajtas havi sian propran opinion, sed ne tian agon : kauzi artefarite bedaurindan spektaklon nur pro tio ke ne plachas montri sian kongresan insignon.

La "interna ideo", nia samideaneco, postulas reciprokan respekton kaj interhelpon, diskutojn kiam estas problemojn kaj neniam konfliktojn malutilajn.
Mi ne konas lin sed jam plurfoje kaj de antau multaj jaroj legis la nomon de Gunnar Olsson. Mi esperas denove legi ghin en pli bonaj okazoj ol la nuna.








Ale
Ale diras:
2008-08-08 20:07
Gxis kiam ne plu estos nacioj, por eniri iun ajn landon oni devas montri pasporton. Same okazas en kongresoj ajnaspecaj. Mi mem malsxatas kaj naciojn kaj identigilojn, sed nuntempe ili ekzistas kaj mi devas ilin akcepti.
Gunnar devintus kunporti identigilon, ecx se enposxe. La homoj kiuj alvokis la policon devintus agi iom pli "esperantistece".
Jen hejma pruvo ke lingvo ne estas la nura baro por interkomprenigxo. En teorio, ni agas laux la "interna ideo". En la praktiko, dumviva membro de UEA estis arestita.
Versxajne, esperantismo ne estas nur akuzativa dilemo. Tutcerte, alvenis tempo por ke ni agu praktike, materie.
Brakumon al Gunnar, al la policalvokintoj, al policanoj kaj al la nuna socia ordo, cxar dank´ al ili ni povas priparoli cxi aferon kaj eventuale plibonigi nian manieron interrilati.
Pace,
Ale.
enotero
enotero diras:
2008-08-12 16:22
Probable ne estas tute hazarde, ke tio okazis en Nederlando.
Ankaŭ mi estas dumviva membro. Mi nomiĝas Dominique Couturier, kaj estas francino.
Ĉar mi ne (vere) jam vizitis tiun landon (nur semajnfine en 1970!), mi ĝojis, ke la UK okazos en Nederlando, ĉar ĝi estas ne malproksime de Francio. La partopreno en Pekino kaj Yokohamo estis multekosta por mi kaj mia edzo (flugbiletoj, hoteloj, manĝoj...). En Nederlando, ni povos elspezi malpli, irante tien per la familia dormveturilo.Ĝi estas mez- (aŭ ĉu malgranda?) memaranĝita veturilo (nome Jumper Citroën).

Mi dezirus kompletigi tiun-ĉi diskuton per alia "lumigeto", nome kelkaj niaj travivaĵoj en Nederlando.
Ni kutime dormas en tendaroj, sed foje, kiam ni vojaĝas, haltas dum nur unu (aŭ maksimume du) noktoj sur diskretaj lokoj, atente ĝenante neniun. Poste, ni iras tri aŭ kvar tagojn en tendaro. Dependas de la kilometroj, de la vidindendaĵoj...
Sed, kelkaj semajnoj antaŭ la kongreso, mi malkovris ke en Nederlando, de proksimume du jaroj, oni tute ne rajtas dormi en iu ajn veturilo. Laŭ enretaj atestoj de vizitintoj de tiu lando, se oni tion faras, oni riskas esti vekita meze de la nokto de policanoj, aŭ ricevi altan monpunon, kaj eĉ forprenon de la veturilo al speciala punejo! Do, dum la du semajnoj post la kongreso, ni ne aŭdacis dormi eĉ unu nokto surstrate aŭ survoje. Tio ne faciligis nian vizitadon, ĉar, krom la fakto ke multaj tendaroj estas multekostaj, oni devas alveni frue: la akceptejoj foje fermas je la 17 horo! Ni obeis, ne ĉar la regulo ŝajnis al ni saĝa, sed pro --timo-- !

Kompreneble, ĉiu lando, per elekto de deputitoj, donas al si regulojn, leĝojn, kiujn ĉiu devas observi...
Tamen... Estas iuj signetoj, kiujn oni devus priatenti. Ili ja malkovras eblon de ontaj pli gravaj danĝeroj. Ke "normalaj" civitanoj venante al lando por ĝin ekkoni, sentu timon ĉiun finon de posttagmezo, ĉu tio estas "bona signo"?

Nederlando estas riĉega lando, mi tion povis mem konstati post la kongreso. Kaj en tiu riĉa lando, oni prefere estu riĉulo kaj... obeemega.

Jen kio okazis al ni, dimanĉe la 3 a de Aŭgusto, en norda tendaro de Nederlando (iom sude de Sneek).
Je la 10a horo matene, mia edzo estis tre malafable (kvazaŭ malmilde) mane forpeltita de iu dungito, for de la vira toaletejo (ne neĉecejo) kien li deziris eniri. Li jam sensukcese provis duonhore antaŭe. La purigado de la loko daŭris jam pli de unu horo. La dungito tute ne komprenis la anglan, do ne povis (sed verŝajne ankaŭ tute ne deziris) klarigi kial oni ne rajtis eniri... Sed tamen, ĉu logike purigi tendaran toaletejon inter la 9a kaj la 10a matene, kaj malpermesi al la uzantoj preni duŝon, sin razi antaŭ foriri?
Estas idiotoj en ĉiu loko de la mondo. Sed ĉu en Nederlando, blindeta, troa respektemo de "reguloj" ne permesas al kelkaj idiotoj reagi... idiote (eĉ instigas ilin)?
Feliĉe, ni ankaŭ renkontis multajn afablajn, helpemajn, eĉ amikemajn homojn.

Antaŭ kelkdekaj da jaroj, oni plendis pri manko de libero en la tiel nomitaj "socialismaj" landoj. Ĉu niaj "liberalaj" landoj estas nun tute senpekaj? Mi emas diri ke ne.

Revenante al la origina temo de la diskuto, mi ne komentos la sintenon de la helpanto, nek de UEA... Sed mi konsentas kun Probal atentigi --ĉiujn-- pri la filozofio de Esperanto, nome la interna ideo. Eble Gunnar iomete troigis, sed tamen, foje troigo utilas, por malkaŝi, evidentiĝi misfunkciadojn, nediraĵojn?
Laŭ mi, la ĉefa signifo de tiu incidento ne kuŝas /nur/ en la funkciado de UEA kaj LKK sed ja en la lando mem, nome ---parto--- (nur parto) de ties enloĝantoj. Ni do lernu de tia "konflikteto", sen kulpigi iun, aŭ iun alian. Kondiĉe... ke la partoprenintoj mem akceptu "lerni" el ĝi (mi ne aludas pri laborantoj de WTC, nek la policanoj, kompreneble!).

Fine, mi deziras diri ke mi tre ŝatis la petolemon de kelkaj reagoj (Istvan...Unuel, Alejandro, ktp...)