Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Seks-akuzita esperantisto liberigita

Seks-akuzita esperantisto liberigita

de Redakcio Laste modifita: 2008-02-04 17:29
Vendrede la 1-an de februaro, post pli ol ses semajnoj en prizono, estis provizore liberigita la konata belga esperantisto akuzita pri seksaj atencoj kontraŭ juna knabino.

La esperantisto estis arestita de la polico, post kiam lia nun 23-jara lernantino formulis akuzojn, laŭ kiuj ŝi meze de la 1990-aj jaroj estis ripete sekse atencita de li. La lernantino mem nun suferas de serioza psika malordo.

La nuna liberigo estas kondiĉa, kaj ne signifas, ke la krim-esplorado jam estas fermita. Formala akuzo, por komenci proceson kontraŭ la jam pli ol 70-jara esperantisto, ĝis nun ne estas prezentita.  Ankoraŭ ne klaras, ĉu okazos proceso, aŭ ĉu la tuta afero estos fermita pro manko de sufiĉaj kulp-indikoj.

arkivita en: