Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Anonimaj francoj malantaŭ freŝa novaĵejo

Anonimaj francoj malantaŭ freŝa novaĵejo

de Redakcio Laste modifita: 2008-05-13 10:45
Jam de kelkaj monatoj ekzistas la freŝa esperantlingva novaĵejo Eventeo.net, sed dum la retejo estas en testa fazo, ĝiaj francaj kreintoj volas resti anonimaj. La registraj informoj de la retejo tamen montras, ke la adreso estis registrita de Marc Gassion, vikipediisto kaj ano de Pasporta Servo en Carcassone. Proksime al tiu urbo loĝas ankaŭ la konata vikipediisto Arno Lagrange. "Ni estas grupeto da personoj kiuj vivas en Francio kaj kiuj interesiĝas pri diversaj aferoj kiel informadiko, komputiloj, interreto, kaj ankaŭ internacia vivo", rakontas la teamanoj de Eventeo.net al Libera Folio.

La adreso Eventeo.net estis registrita en oktobro 2007, kaj la unuaj novaĵoj en la retejo estas datitaj en decembro 2007. Tamen la adreso ne estis publike diskonigita antaŭ la fino de marto, kiam Ret-Info anoncis, ke "antaŭ kelkaj tagoj komencis funkcii 'Eventeo', la nova internacia novaĵ-portalo en Esperanto, kie ĉiutage aperas novaĵoj, artikoloj el diversaj kontinentoj de la mondo."

Lunde la 14-an de aprilo la frontpaĝo de Eventeo.net rakontas, ke Kenjo trovas pacan solvon al sia politika krizo, grava bulgara ministro eksiĝas, en Oslo estis inaŭgurita nova nacia operejo, en Zimbabvo okazos rekalkulo de voĉoj, kaj en la irana urbo Shiraz okazis mortiga eksplodo. Informoj kun rilato al Esperanto aŭ la Esperanto-movado ne aperas.

La mallongaj novaĵtekstoj, ŝajne ĉefe tradukitaj el informoj dissenditaj de internaciaj novaĵ-agentejoj, estas lingve altkvalitaj, male ol en la mortinta novaĵ-retejo Ĝangalo, aŭ en la kaosa Raporto.info, nun redaktata de ŝtate dungita esperantisto en Ĉinio.

La aspekto de Eventeo.net estas plaĉa, sed la navigado iom surpriza: klakante ajnan novaĵon, la leganto transportiĝas al nova paĝo, kie la elektita novaĵo estas plej supre, kaj aliaj novaĵoj pli sube. Novaĵojn pli aĝajn ol kelkaj tagoj oni devas aparte serĉi, ili ne videblas en la frontpaĝo.

Libera Folio turnis sin al la administranto de la retejo Eventeo.net por ricevi pliajn informojn. Afabla sed anonima respondo, kun la subskribo "La EVENTEO-teamo", alvenis post kelkaj tagoj:

- Dankon pro via afabla kaj kuraĝiga mesaĝo. Nia retejo estas momente nur en testa versio, pro tio ne ĉiuj informoj kaj servoj nun aperas. Ni pardonpetas pro tio, kaj esperas, ke la retejo baldaŭ povos disvolviĝi kaj evolui al pli bona paĝaro.

La anonimaj teamanoj ne volis rakonti, kiuj ili estas.

- Por respondi al via demando, ni estas grupeto da personoj kiuj vivas en Francio kaj kiuj interesiĝas pri diversaj aferoj kiel informadiko, komputiloj, interreto, kaj ankaŭ internacia vivo, internaciaj rilatoj, kulturoj, politiko, pri lingvoj, kaj do kompreneble Esperanto! Pro tio ni decidis krei tiun retejon pri novaĵoj el la tuta mondo, en Esperanto. Ĉar ni pensas, ke Esperanto estas bona ilo por diskonigi informojn pri ĉio, kio okazas tra nia mondo.

Laŭ la teamanoj la novaĵoj venas el diversaj fontoj:

- Ni legas gazetojn el multaj landoj (Eŭropaj landoj, sed ankaŭ el Norda kaj Suda Ameriko, Azio, arabaj landoj ktp...), kompilas informojn, resumas ilin kaj tradukas esperanten. Ni provas ĉiutage aldoni novaĵojn pri ĉiaj temoj, ĉu pri scienco, ĉu sociaj temoj, foje eĉ amuzaj temoj, sed vere estas, ke foje gravaj okazaĵoj alprenas la unuan rangon!

PS: Post la apero de ĉi tiu artikolo, la teamanoj de Eventeo skribis al Libera Folio por diri, ke ili tute ne estas anonimaj, kaj ke iliaj nomoj estas Denis kaj Marc. Ili tamen ne respondis al posta demando pri la familiaj nomoj.  Skribis al Libera Folio ankaŭ Arno Lagrange, kiu atentigis, ke li ne havas rilaton al la projekto.

arkivita en:
bab
bab diras:
2008-04-15 18:48
Ho, Libera Folio!
Vi ne ŝanĝiĝis!

Ĉu oni ne rajtu esti anonima se oni tian deziron esprimas?
Ĉu la nomoj kaj identecoj de la Eventeo-teamanoj vere tiom gravas?

”Anonimaj francoj…” Ho, kiel alloga titolo! Mi volas legi pri tiuj preskaŭkrimuloj! :->
javergara
javergara diras:
2008-04-15 23:43
Lau mi la redaktisto de Libera Folio kutime scias kiel lerte titoligi la artikolojn por instigi al plia legado, kio estas fakte profesia aliro kiun oni bonvenigu.
bab
bab diras:
2008-04-15 23:46
Cit: ”ĝiaj francaj kreintoj volas resti anonimaj. La registraj informoj de la retejo tamen montras, ke la adreso estis registrita de Marc Gassion, vikipediisto kaj ano de Pasporta Servo en Carcassone”

Ĉu tasko de la gazetaro pene malkaŝi anonimemulojn?
javergara
javergara diras:
2008-04-16 02:44
Mi opinias ke estas tute normala profesia sinteno funde esplori diversajn flankojn de novajho, kion cetere la redaktisto de LF chiam au preskau chiam faras. Ankau tiurilate LF estas escepta che ni. En nia malgrandega E-mondo bedaurinde ne abundas novajhoj, aparte bonaj novajhoj, nek la novaj, iniciatemaj homoj, do la scivolemo pri kiuj staras malantau interesa iniciato estas tute komprenebla.
bab
bab diras:
2008-04-16 10:17
La scivolemon mi komprenas, sed ĉi-kaze ne ”benas”.

Laŭ mi, la jenaj du frazoj devus havi neniun sidlokon en la enkonduka parto:

La registraj informoj de la retejo tamen montras, ke la adreso estis registrita de Marc Gassion, vikipediisto kaj ano de Pasporta Servo en Carcassone. Proksime al tiu urbo loĝas ankaŭ la konata vikipediisto Arno Lagrange.


Tio montras rektan malrespekton al la deziro de la teamanoj resti anonimaj.
Ankaŭ la informoj pri la hobioj de s-roj Gassion kaj Lagrange neniel rilatas al la enhavo de la cetera artikolo.
Peter
Peter diras:
2008-08-02 00:01
"Ĉu oni ne rajtu esti anonima se oni tian deziron esprimas?"

Tiukaze ne.

"Ĉu la nomoj kaj identecoj de la Eventeo-teamanoj vere tiom gravas?"

Tiukaze jes.

"Ankaŭ la informoj pri la hobioj ..."

Profunda miskompreno, jen ne temas pri "hobio".

"Laŭ la teamanoj la novaĵoj venas el diversaj fontoj:
- Ni legas gazetojn el multaj landoj (Eŭropaj landoj, sed ankaŭ el Norda kaj Suda Ameriko, Azio, arabaj landoj ktp...), kompilas informojn, resumas ilin kaj tradukas esperanten."

Dume legantoj de iu ajn informo ĝenerale ne havas la ŝancon kontroli la valoron (verecon) de prezentita informo memstare, ili devas almenaŭ scii, kiu raportas kaj kie la koncerna persono ĉerpis siajn informojn. Ĉu la fonto estas serioza novaĵagentejo aŭ konata skandalfolio? Ĉu ĉe la fino de la informa reto troviĝas neregistrara asocio, registraro aŭ eĉ redaktoro enuanta kaj inventema? Sen ŝanco tion esplori aŭ taksi ĉiu serioza redaktoro devas opinii, ke temas senescepte pri (en ĵurnalisma senco) senvaloraj famoj.
La laboro de la "eventeo"-taĉmento povas esti multe tro altvalora, por neniigi ĝin simple per kaŝado de la fontindikoj.

Due - almenaŭ en Germanio - ĵurnalistaro ĝuas konstitucie garantiitajn liberecon ne esti cenzurita. Tamen tiuj liberoj trovas siajn limojn, kiam la ĵurnalistoj lezas la (personajn) rajtojn de aliaj kaj tiu lezo pezas pli ol la publika intereso pri informado. Por trovi ekvilibron inter la koncernaj rajtoj ĵurnalistoj estas devigataj, nomumi en ĉiu ajn publikaĵo la (en la senco de la presaĵa leĝaro) respondecajn redaktorojn. Tiu validas samsence ne nur por surpapere aperintaj periodaĵoj, sed ankaŭ por publikaĵoj en la interreto. Ĉu cetere ne apartenas al plenkreskuleco, sincere respondeci pri la propraj agoj?
mbavant
mbavant diras:
2008-08-02 10:12
Mi tute konsentas kun Bjørn. En la okazo de LF tia maldiskreteco kaj skandalemo povas esti amuzaj, ĉar LF iom karikature provas importi en nian operetan mondon la stereotipojn de kapitalisma ĵurnalismo (kiu evidente nun iĝas la "ĝusta" modelo de "demokratiaj" landoj).

Sed tiu modelo restas por mi aparte malalloga, se nur rigardi kiel gxi en la vera mondo funkcias, kvazaux la moto estus: oni montru al la klientoj, kiom "liberaj" oni estas per atakoj al la gravuloj, per pompe nomataj investigadoj ktp, kaj samtempe oni obeu al la ordonoj de la superuloj pri tio, kiujn kritiki kaj kiujn laŭdi. Malantaŭ sloganoj de "libereco", "rajto scii la veron" kaj "sendependeco" kaŝiĝas la plej ŝoka ligiteco kun ĉiuj aliaj povoj: politika, ekonomia, jura, religia... Mi rediras, ke mi ĉi-supre parolis pri la vera mondo, ne pri E-ujo kaj Libera Folio.

Trans la amuza flanko de la artikolo mi efektive demandas al mi, ĉu LF rajtas "senmaskigi" homojn, kiuj ne volis aperi publike? Evidente ne, krom se ili kulpus pri io leĝe puninda... kaj tiam pli bone denunci al la polico, ol al la publiko, ĉar kulpo devas esti unue pruvita. Sed eble la Eventeo-uloj mem instigis Liberan Folion al tia "enketo" por reklami sin? Jen ni refalas en operetan mondon...
vasall
vasall diras:
2008-04-16 18:58
Kompreneble ke tio estas ja tasko de gazetaro, LF respondas al deziroj de la legantoj kiel ĉiu profesia ĵurnalo. Malkaŝi sekreton antaŭ ol faros tion la aliaj ŝajnas al mi norma situacio en tiu ĉi medio, mi mem atendis novaĵojn pri Eventeo (eĉ se kelkaj mencioj estas sensaciecaj)