Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / 4 000-a elsendo de Radio Vatikana

4 000-a elsendo de Radio Vatikana

de Redakcio Laste modifita: 2008-10-04 20:07
La 5-an de oktobro 2008 Radio Vatikana disaŭdigos sian kvarmilan elsendon en Esperanto. La unua elsendo okazis en la nokto inter la 17-a kaj la 18-a de aprilo 1976 kadre de la paska programo "Kun ni en la nokto".

La unua elsendo konsistis nur el kelkaj vortoj de meditado, legitaj de s-ino Elizabeta Rzemnyi-Puracchio. Laŭ la
planoj ĝi devis esti pli ampleksa kaj komenciĝi duonhoron pli frue, sed pro la escepte longa daŭro de la paskaj ceremonioj oni devis lastmomente limigi la daŭron kaj prokrasti la elsendon.

Ekde la 25-a de aprilo 1976, kontraue, estis disaudigata kvinminuta programo, registrita de Elizabeta Rzemnyi-Puracchio kaj de patro Giacinto Jacobitti. Sekvis pli ampleksaj kaj regulaj elsendoj ekde la 2-a de januaro 1977.

Pli da informoj pri la elsendoj troviĝas en la retejo de la esperantlingva redakcio.

arkivita en: