Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / 1887 anoj de UEA uzas la retan Jarlibron

1887 anoj de UEA uzas la retan Jarlibron

de Redakcio Laste modifita: 2008-10-31 08:26
La nombro de individuaj membroj de UEA, kiuj registriĝis kiel uzantoj de la reta Jarlibro, atingis 1887 la 23-an de oktobro. Proksimume triono de la individuaj membroj utiligas tiun eblon, kiu estis enkondukita en aprilo 2005 kaj kies plej evidenta avantaĝo kompare kun la presita Jarlibro estas ĝia konstanta ĝisdateco. Ne nur la adresinformoj de delegitoj estas aktualaj, sed ankaŭ novaj delegitoj troviĝas tie tuj post la registro de ilia delegiteco en la Centra Oficejo.

Per la reta Jarlibro alireblas ankaŭ aliaj informoj konataj el la klasika Jarlibro, ekz. pri landaj kaj fakaj asocioj, kaj pri la gvidorganoj de UEA kaj TEJO. Granda faciligo, ankoraŭ ne sufiĉe konata, estas la eblo povi rekte skribi al la retadreshavaj delegitoj, komitatanoj, estraranoj, perantoj k.a. funkciuloj de UEA, TEJO k.a. asocioj, klakante tiucelan butonon ĉe la koncerna nomo.

Individua membro povas ankaŭ kontroli la personajn informojn pri si mem kaj sciigi la Centran Oficejon pri eblaj korektendaĵoj. Tion oni povas fari ene de la reta Jarlibro klakante butonon, kiu malfermas formularon por tio.

Tiuj, kies membrokotizo rajtigas je ricevo de la revuo "Esperanto", povas pere de la reta Jarlibro legi ĝian plej novan numeron jam, kiam ĝia papera versio ankoraŭ estas presata. Eblas elŝuti PDF-version ne nur de la plej lasta numero sed ankaŭ de pli fruaj numeroj ekde 2004. Junaj membroj kaj Patronoj de TEJO povas elŝuti numerojn de "Kontakto" ekde 2004 kaj de "TEJO tutmonde" ekde 2006.

Iom post iom oni aldonos pli da ebloj kaj servoj. Por utiligi la retan Jarlibron necesas unue registriĝi kiel uzanto ĉe la adreso http://reto.uea.org.

Same kiel inter la individuaj membroj ĝenerale, ankaŭ en la uzantaro de la reta Jarlibro la plej granda lando estas Francio, kun 196 uzantoj, t.e. 34,2% de la tieaj membroj. En la pinta deko troviĝas krome Usono (143 uzantoj - 46,6%), Germanio (137 - 26,1%), Brazilo (114 - 36,1%), Japanio (95 - 23,9%), Italio (75 - 36,4%), Nederlando (74 - 29,5%), Hispanio (65 - 45,1%), Rusio (63 - 30,7%) kaj Belgio (59 - 37,1%).

arkivita en:
vasall
vasall diras:
2008-10-27 20:53
Ho, kiom bela, jubilea nombro! :)