Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007

2007

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2013-02-17 16:42
Artikoloj el la jaro 2007
Abako - projekto pri lingva statistiko en la reto de Redakcio — Laste modifita: 2007-12-16 14:28
Abako provas nombri la retpaĝojn en pluraj malgrandaj lingvoj.
Eŭropa ekzamen-normigo nun en Esperanto de Redakcio — Laste modifita: 2007-12-22 15:47
En januaro 2007, post kunlaboro inter la Konsilio de Eŭropo, UEA, la reta iniciato edukado.net kaj Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), aperis nova normiga broŝuro pri lingvoekzamenado kun la titolo "La Komuna Eŭropa Referenckadro - pri instruaj kaj taksaj metodoj por la akiro de modernaj lingvoj". Jam la apero de tiu broŝureto estis konsiderata granda sukceso, des pli ke samtempe la Lingva Departemento de la Konsilio de Eŭropo en Strasburgo donis permeson por la esperantigo de sia ĉefa dokumento pri la temo. La esperanta traduko de la 262-paĝa ĉefa dokumento nun aperis. Ĝi jam estas listigita apud la 31 nacilingvaj versioj en la retejo de la Konsilio de Eŭropo, kaj en la dua duono de la jaro 2008 povos okazi la unuaj lingvoekzamenoj de ILEI-UEA laŭ la komuna eŭropa normaro.
katalin kovats de zope — Laste modifita: 2007-12-18 23:51
kkovats de zope — Laste modifita: 2007-12-19 07:10
kovats2 de zope — Laste modifita: 2007-12-19 07:14
Roel Haveman de zope — Laste modifita: 2007-12-19 17:00
Ĉina-esperanta vortarego aperis post 14-jara laboro de Redakcio — Laste modifita: 2008-01-06 03:52
Post dek kvar jaroj da laboro aperis nova, ampleksa ĉin-esperanta vortaro. Ĝin kompilis Wang Chongfang, 71-jara emerita mezlerneja instruisto el la urbo Zhenjiang en la provinco Jiangsu. La vortaro havas pli ol 1200 paĝojn kaj enhavas sume preskaŭ 100.000 artikolojn, do ĝi estas komparebla nur kun la plej grandaj nacilingvaj-esperantaj vortaroj. Pli granda ol ĝi eble estas nur la ĉi-jare aperinta nova, preskaŭ dumilpaĝa versio de la germana-esperanta vortaro de Erich-Dieter Krause. Lige kun la publikigo de la nova vortaro Libera Folio intervjuis Wang Chongfang, kiu jam pli frue estis konata de multaj esperantistoj interalie pro siaj tradukoj el la ĉina klasika literaturo.
Ĉina-esperanta vortaro de zope — Laste modifita: 2007-12-22 15:43
El la nova ĉina-esperanta vortaro.
etavortarochina de zope — Laste modifita: 2007-12-22 15:45
grandavortarochina de zope — Laste modifita: 2007-12-22 15:46
La retejo de UEA estos refasonita en rusia kuirejo de Redakcio — Laste modifita: 2008-01-06 02:40
La retejo de Universala Esperanto-Asocio estas administrata el kuirejo en la urbeto Ŝumerlja, en la Rusia respubliko Ĉuvaŝio. Jam dum ses jaroj Andrej Grigorjevskij estas la ĉefa reta respondeculo de UEA. Dum vizito en Rusio, la redaktoro de Libera Folio kaptis la okazon por paroli kun Andrej Grigorjevskij pri lia laboro kaj la estontaj planoj de UEA rilate la retejon. Ni eksciis interalie, ke la planata baldaŭa renovigo ne nur ŝanĝos la aspekton, sed ankaŭ donos al la membroj de UEA la eblecon mem publikigi informojn en la retejo kaj alimaniere partopreni en la reta komunumo de UEA-anoj. Antaŭ kelkaj jaroj la rapideco de la haveblaj retligoj en Ĉuvaŝio estis nekontentiga, sed nun eblas relative malmultekoste havigi fiksan retligon en ordinara loĝejo.
Esperantistoj ĉinigis foto-retejon de Redakcio — Laste modifita: 2008-01-03 20:51
Nur iom pli ol monaton daŭris la tradukado de la foto-retejo Ipernity el Esperanto al la ĉina. La tradukado komenciĝis la 22-an de novembro, kaj la 27-an de decembro estis funkciigita la prov-versio en la ĉina. Jam estas tradukitaj ĉiuj tekstoj, kiuj aperas en la ĉefaj retpaĝoj. Mankas ankoraŭ tradukoj de la diversaj gvidlinioj. Antaŭ publika lanĉo necesos krome iom prilabori la ordon, en kiu aperas la ĉinaj vortoj en la retejo, rakontas Zhang Xuesong, la ĉefrespondeculo de la projekto.
Ĉina Ipernity de zope — Laste modifita: 2007-12-28 17:08
Gregor Hinker iĝis prezidanto de TEJO de Redakcio — Laste modifita: 2007-12-29 19:36
En eksterordinara komitata kunsido de TEJO en Germanio la 29-an de decembro estis elektita nova estraro de la organizaĵo. Prezidanto de TEJO iĝis Gregor Hinker el Aŭstrio.
Kunlaboro trans limoj arabigis la retejon "Lernu!" de Redakcio — Laste modifita: 2008-01-09 21:52
La Esperanto-instrua retejo "Lernu", kiu ĵus festis sian kvinjariĝon, nun havas version ankaŭ en la araba. Por krei la novan version kunlaboris Lernu-anoj el Jordanio, Usono, Israelo kaj Saud-Arabio. "Kvankam mi estas sufiĉe cinika persono, estis kor-varmige por mi, rimarki ke estis judaj israelanoj kiuj demandis pri la manko de araba traduko, kaj ke estas jordanianino kiu parolas (kaj amas) la hebrean, kiu faris la plejparton de tiu traduko", komentas, Erin Piateski, unu el la ĉefaj teamanoj de "Lernu".
Hind Hussein de zope — Laste modifita: 2008-01-04 07:59
Hind Hussein
Erin Piateski de zope — Laste modifita: 2008-01-04 07:59
Erin Piateski
Erin Piateski de zope — Laste modifita: 2008-01-04 11:08
kvalito1 de zope — Laste modifita: 2008-01-04 13:06
kvalito2 de zope — Laste modifita: 2008-01-04 13:08
kvalito2granda de zope — Laste modifita: 2008-01-04 13:09
Kvalito, ne kvanto - nemovada esperantismo de Redakcio — Laste modifita: 2008-01-06 00:54
La Esperanto-movado ade forpelas kvalitajn interesatojn, konstatas Ken Miner en sia teksto. Tipaj periodoj en la movada vivo de ordinara esperantisto estas unue la pinto de la interesiĝo, poste periodo de seniluziiĝo, sekvata de periodo de obstina optimismo, kaj fine la lasta pajlero, kiu gvidas al forlaso de la movado. Grava kialo de tio laŭ li estas, ke la organizita Esperanto-movado per sia "informado" kreas falsan bildon kaj misajn atendojn. "Ne eblas seniluziiĝi pri aferoj, kie neniam estis iluzioj. Do ni ne donu pliajn iluziojn al mondo jam ĝisnaze profundigita en iluziojn", li skribas.
Adel Dossary de zope — Laste modifita: 2008-01-06 11:32
Oded Gilad de zope — Laste modifita: 2008-01-06 21:17
Laborgrupo por la lingvojaro de Redakcio — Laste modifita: 2007-12-05 19:46
UEA starigis specialan laborgrupon por kunordigi agadojn dum 2008, Internacia Jaro de Lingvoj.
Peter Zilvar iĝis la Esperantisto de la jaro 2007 de Redakcio — Laste modifita: 2007-12-22 13:55
La germana esperantisto Peter Zilvar, prezidanto de Esperanto-Societo Sudharz, gvidanto de la Germana Esperanto-Centro en Herzberg, estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2007.
zilvar de zope — Laste modifita: 2007-12-22 13:55
Peter Zilvar
La papo bondeziris en Esperanto de Redakcio — Laste modifita: 2007-12-26 10:39
En 2005 la nova papo Benedikto la 16-a interrompis la multjaran tradicion de sia antaŭulo Johano Paŭlo la 2-a, kaj post sia kristnaska parolado "Al la urbo kaj al la mondo" ("Urbi et Orbi") ne eldiris kristnaskajn salutojn en Esperanto. Ĉi-jare, samkiel en 2006, li denove salutis la aŭskultantojn ankaŭ en Esperanto.