Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / La dilemo de la posteuloj

La dilemo de la posteuloj

de Redakcio Laste modifita: 2007-11-18 15:23
Malmultaj esperantistoj en 1968 protestis kontraŭ la okazigo de Universala Kongreso en la tiam nedemokratia Hispanio. Ziko van Dijk, kiu verkis disertaĵon pri la historio de UEA el politika vidpunkto, trovis informojn pri nur du eldiritaj protestoj. Aldone estas informoj pri unu persono, kiu deklaris, ke li ĉesos pagi la kotizon al UEA pro la "honora prezidanteco" donita al la tiama hispana diktatoro Franco. La tiama direktoro de la Centra Oficejo, Marianne Vermaas, responde atentigis, ke ne temis pri "honora prezidanteco", kaj ke neniu pli frue protestis kontraŭ kongresoj en same totalisme regataj orienteŭropaj landoj, rakontas Ziko van Dijk en sia artikolo speciale verkita por Libera Folio.

Preskaŭ ĉiu iom granda germana urbo konas la problemon: En 1933 Hitler fariĝis "honora civitano". Kiel oni traktu tiun fakton nuntempe? Ĉu lasi la koncernan paĝon en la volumo, aŭ ĉu forigi ĝin? En la unua kazo kelkaj homoj plendas, ĉar laŭ ili la urbo ne montras sian abomenon pri Hitler kaj la tiama honorcivitanigo. En la dua kazo aliaj (aŭ ĉu la samaj?) homoj plendas ĉar laŭ ili la urbo volas forsilentigi la hontindaĵon.

Similan problemon havas preskaŭ ĉiuj germanaj organizaĵoj kiuj ekzistis jam antaŭ 1945: Kiel aranĝi la vicon de portretoj de iamaj prezidantoj, ĉu prezenti la personojn el la nacisocialista epoko en la sama maniero kiel la aliajn? Ofte oni envicigas la nacisocialist-epokulojn, sed kun ia skriba aldono pri la cirkonstancoj.

Kelkaj hispanaj esperantistoj nun klopodas forigi la hispanan diktatoron Franco el "listo“ de la "honoraj prezidantoj“ de la Universalaj Kongresoj. Unu hispana diskutanto skribis pri „lavango“ de plendoj, kiuj siatempe protestis kontraŭ la kongreso en 1968, kiu tamen okazis. Kiam mi esploris por mia disertacio Die neutrale Sprache (vd. p. 321), mi ne estis kaptita de tia lavango.

Ĝenerala Sekretario Günther Becker sciis nomi nur du protestojn, unu de nederlandano kaj unu de germano. Al la Centra Oficejo de UEA skribis unu hispano vivanta en Belgio, Alberto Fernández, kiu "haltis pagi“ sian kotizon, ĉar, kiel li skribis en sia letero, Francisco Franco...

estas akceptinta la honoran prezidantecon de la UEA kongreso 1968 en Madrido. El tio mi deduktas ke UEA tion petis al la "hispana ŝtatestro". Mi do logike konkludas ke la neŭtraleco de UEA estas suspektinda kaj ĉiukaze makulita per tia "honora" prezidanto.

Fernández nomis sin fidela al Esperanto. Sed mi ne povas resti fidela al organizaĵo kiu simpatias kun la tirano de la hispana popolo, li skribis.

Direktoro Marianne Vermaas respondis ke ne temas pri honora prezidanteco, sed pri alta protektanteco. Estas kutimo ke la koncernaj kongreskomitatoj klopodas ke alta aŭtoritato en la kongreslando fariĝu tio. Ŝi atentigis pri la kreskanta libereco en Hispanio, kompare al Portugalio. Kaj en 1964 la nederlanda reĝino estis alta protektantino, en 1959 la pola ĉefministro, kaj ŝi menciis du pliajn altajn protektantojn en komunistaj landoj, 1963, 1966:

Same kiel [...] Hispanujo, ankaŭ tiuj tri landoj estas totalisme regataj landoj. Verŝajne vi ne havas iluzion, ke por la popoloj unu totalisma reĝimo estas pli dolĉa ol alia totalisma reĝimo. Tamen, el la tuta netotalisme regata mondo venis neniu protesto aŭ eksiĝo pro la altaj protektantoj de la kongresoj en en tiuj tri landoj. Laŭ nia memoro ankaŭ vi, tute prave, tiam ne protestis.

Anstataŭ dubi pri la neŭtraleco de UEA, oni devas konstati ke plej bona pruvo de la neŭtraleco de la asocio estas la fakto ke ĝi kongresas kaj en unu speco de totalisme regataj landoj kaj en alia.

Marianne Vermaas plu skribis, ke "la neŭtraleco en la UK" estos plene garantiita. Al kongresanoj en kiuj ajn landoj vizoj estos disponigitaj, ĉiaj kunsidoj povos okazi, la diservoj, ankaŭ la protestanta, povos libere okazi ktp. Plue, la LKK estis tute libere formita el malnovaj integraj esperantistoj-ne-politikistoj kaj tio estas pli ol oni povis diri pri la kongresoj en popoldemokratiaj landoj, kie inter la  membroj de la diversaj LKKoj estis ankaŭ partianoj kaj kie aŭtoritatuloj el la partio deziris enmiksiĝi en kongresaj aferoj. (Leteroj de 1967-06-10 kaj 1967-06-20.)

Vermaas verŝajne iomete eraris pri la LKK de 1968, ĉar ĝia estro Inés Gastón montriĝis fervora defendanto de la Franco-reĝimo. Ekzemple en letero al Germana Esperanto-Asocio (1971) ŝi plendis, ĉar en IS oni diskutis pri lingvaj liberecoj kaj Uwe Joachim Moritz skribis pri la temo (kaj Hispanio kun siaj lingvaj minoritatoj) en artikolo. Kiam Franco mortis, fine de 1975, Gastón estis redaktorino de la hispana organo Boletín kaj esprimis sian respekton kaj dankon en la nomo de la hispana esperantistaro.

Eble tiuj nuntempaj hispanaj esperantistoj, kiuj plendas pri UEA kaj la UK de 1968, unuavice okupiĝu pri la historio de la propra domo.

Nek en 1968, nek en 1933 (kongreso en Hitlera Germanio) venis lavango da plendoj, eble ĉar la plej multaj esperantistoj bone komprenas la problemojn kiuj ne dependas de la lokaj esperantistoj mem. Estas cetere frape, kiel jam aludis Vermaas, ke la plendoj kutime rilatas al kongresoj en dekstraj diktaturecoj, multe malpli en maldekstraj. Ĉu ekzemple la jugoslavia komunista reĝimo (UK 1953) ne havis simile multe da sango je siaj manoj kiel Franco? Evidente la komunistoj pli lerte prezentis sin en la propagando.

Fidel Castro (UK 1990) nomis sin „soldato de Esperanto“. Eble iuj esperantistoj estas tiaj maldekstruloj kiuj trovas diktaturon en la nomo de "progreso“ pli legitima ol diktaturon en la nomo de "tradicio“?

Ŝanĝi iun neekzistantan "liston“ de altaj protektantoj ne havas sencon. Tio aspektas kiel la fama "malfruiĝinta antifaŝismo“  – ne por ŝanĝi ion, ĉar la afero estas jam okazinta, sed por montri sin mem, por prezenti sin kiel superan moralan estaĵon, pli indan ol la multaj homoj kiuj ne subskribas en tia retpaĝo. "Herooj post militfino“, oni nomas tion en Germanio.

Se oni principe malŝatas ke nedemokratie elektitaj politikistoj estas foje altaj protektantoj de UK, oni devas ŝanĝi la nuntempajn regulojn. Sed estos malfacile trovi ĝenerale akceptatajn indikojn por la malindeco de politikisto, kaj oni venos baldaŭ al la fundamenta dilemo: UK povas esti misuzata de la politiko, sed aliflanke ĝuste la esperantistoj en subpremataj landoj des pli ĝojas pri la kontakto kun eksterlandanoj.

Ziko van Dijk





arkivita en:
gking
gking diras:
2007-11-15 00:29
La lasta frazo de Ziko estas aparte atentinda. Se oni komparas la falojn de diversaj diktatorecoj en la lastaj kelkdek jaroj, oni trovas ke kutime la eleksteraj kontaktoj de la civitanoj favoris tion, dum izoleco neniom helpas. Kompreneble ekster Esperantujo tio validas pli forte (ekzemple Olimpiko en Ĉinio) sed ankaŭ ni faru nian etan kontribuon, se tio iel eblas. Esperantistoj en Birmo, en Zimbavo, en Pakistano kaj aliloke certe alte taksos ĉiun eblan kontakton.
Jorge
Jorge diras:
2007-11-17 08:52
La dilemo do estas kiel helpi civitanojn de diktatorejoj k.s. sen "komplici" aŭ flirti kun la maldemokrataj aŭtoritatoj.
KenMiner
KenMiner diras:
2007-11-15 11:44
Jes, kiam ajn leviĝas la demando, kiel interagi kun homoj konsiderataj malbonaj, estas ĉiam du skoloj: (a) oni ne tuŝu ilin por montri malaprobon; (b) oni kunlaboru por ilin plibonige influi. Ne gravas ĉu oni elektas (a), ĉu (b), oni ricevos kondamnon de la alia skolo kaj ties sekvantoj.

Tamen estas unu laŭ mi grava diferenco inter (a) kaj (b): (b) povas utiliĝi cinike. T.e. oni kunlaboras ŝajnige por influi, sed en la realo por iel profiti. Aliro (a) aliflanke estas absoluta.
Jorge
Jorge diras:
2007-11-17 08:57
Sed ĉi-foje la demando havas plian elementon (c), nome la senkulpajn loĝantojn de regno regata de fiulo(j). La decido pri evitado aŭ pri kunlaborado (eĉ se nur por aranĝi kongreson) je aŭtoritatoj de tiaj reĝimoj devas enkonsideri ankaŭ la tieajn loĝantojn, konkrete la tieajn esperantoparolantojn kaj ĉi ties bezonojn.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2007-11-17 11:22
Kiuj regantoj ne estas fiuloj? Se mi aŭskultas la debatojn en la parlamento, mi rimarkas, ke la regantoj ĉiam estas rigardataj fiuloj almenaŭ de iuj, dum ĉiam troviĝas aliaj, kiuj kredas ilin honestaj kaj bonfaraj. La proporcio inter tiuj grupoj ŝanĝiĝas, sed ne la faritaĵoj.
msandelin
msandelin diras:
2007-11-17 14:07
La vidpunkto ke ĉiuj regantoj kaj regoformoj estus same bonaj aŭ fiaj kaj la sinteno ali ili simple esprimoj de kaprico kaj memcentriteco, estas ja tre cinika. Kvazaŭ demokratio, estante neperfekta, ne tamen estus humanisma atingo en la batalo kontraŭ la leĝo de la ĝangalo, kaj kvazaŭ tio ne estus memkomprenebla bonaĵo. Necesas iom da sento por proporcioj, alikaze oni plene perdiĝas.
Tonyo
Tonyo diras:
2007-11-17 17:01
Mi konsentas, kaj krome opinias ke asertoj kiaj "ĉiuj politikistoj estas fiaj" nur taŭgas por paralizi agadon kontraŭ la veraj fiuloj. Povas esti ke oni povas trovi fiecon en ĉiuj regantoj (eĉ en ĉiuj homoj), sed diri ke la diferenco inter diktatoro kaj membro de demokrata parlamento estas nur afero de proporcio, nur taŭgas en la praktiko por malhelpi la mobilizon de la civitanoj. Kaj eble ankaŭ por memkontentiĝi: "kiel bona mi estas kompare kun la politikistoj!"
Joxemari
Joxemari diras:
2007-11-15 18:09
Mi trovis sxoka la informon, ke en 1968 la tiama UEA-direktorino Marianne Vermaas pravigis la honorigon de Franco i.a. pro “la kreskanta libereco en Hispanio”. Tiu cxi perpleksiga novajxo, se gxi veras, liveras renversan perspektivon al la tuta afero: cxu estis tia, en 1968, la oficiala sinteno de UEA rilate al la hispana diktaturo? Cxu tiu estis unu el la motivoj, kial UEA decidis kongresi en Madrido?
Loren
Loren diras:
2007-11-15 22:53
Unue, ree mi diru ke estas tute ne universale konsentite, ke statuso de alta protektanto entute estas honorigo. Altan protektanton oni povas krome honori kaj honorigi; sed oni povas male konsenti al ties statuso de alta protektanto nur pro la efektiva protekto klare helpa aŭ eventuale ja necesa, tamen videble montrante sintenon ĉefe nur relative toleran rilate al li aŭ ŝi, kio nekontesteble konsistigus relativan malhonorigon, kompare kun la sintenoj jam montritaj al altaj protektantoj de antaŭaj kongresoj. S-ro Buller forte evidentigis ke tio lasta estas tio, kion faris UEA pri Franco. Konsentite, tio ne kontentigos ĉiujn, sed ĝi kontentigis la plej multajn koncernatojn, kaj restas ne konsentite ke en tio ili agis malbone.

Pri la ideo pri "kreskanta libereco en Hispanio" en 1967 kaj 1968: La plejparto el viaj legantoj, inkluzive de mi, neniel scias ke tio estas memevidente absurda aŭ fia. Se ni sciu tion, tiam iu diru al ni, kial ĝi estas tia.

Mi ne facile kredos ke UEA entute havis tiam "oficialan sintenon [...] rilate al la hispan[i]a diktaturo", sed se ene de UEA granda plimulto tiam kredis ke troviĝis "kreskanta libereco en Hispanio", tio ja povus esti "unu el la motivoj, kial UEA decidis kongresi en Madrido", kaj mi vidas ankaŭ en tio nenion malbonan. Konsentite, estis kaj restas bedaŭrinde, ke tiam pro la elekto de Madrido nemalmultaj Esperantistoj prave ne kuraĝos ĉeesti la kongreson tiujare aŭ sentos, kun dolorego, ke UEA devus anstataŭe rifuzi tian kontakton kun nedemokratia Hispanio por tiel plej bone influi ĝin. Sed tia kampanjo de nekontaktado tiam ne ekzistis pri Hispanio, kaj laŭ mi, kaj laŭ multaj, estus netaŭge se UEA provus iniciati ion tian.
Tonyo
Tonyo diras:
2007-11-15 22:52
Vi povas legi alian proteston, ankaŭ de hispana ekzilito, en http://www.nodo50.org/esperanto/artik72.htm.

Ziko, min iom frapis la magreco de komentoj en "Sed homoj kun homoj" pri tiu kongreso. Mi scivolas ĉu vi ne konis tiam la proteston de Alberto Fernández, jam en tiu jaro sufiĉe konata verkisto, aŭ ĉu vi ne konsideris tiujn protestojn sufiĉe gravaj.

Vi instigas nin okupiĝi pli pri historio. Nu, vi pravas, sed estas ĝuste la nunepoka zorgo pri historio kiu kondukis al tiu ĉi kampanjo. En epoko de Franco apenaŭ eblis serioze kaj libere okupiĝi pri historio, kaj ne estas hazardo ke la ĉefaj specialistoj pri historio de Hispanio estis ĝuste eksterlandanoj: Raymond Carr, Hugh Thomas, Bartolomé Bennassar, Pierre Villar, Stanley Payne, Edward Malefakis, Gabriel Jackson, Ronald Fraser, Anthony Beevor, ktp. Post la fino de la diktaturo la hispanaj historiistoj komencis okupiĝi pri tiuj periodoj, sed en la socio restis timo. Nun alia generacio venis kiu deziras scii pli kaj volas ke la plej hontindaj spuroj malaperu.

Nun venas la loko de la E-movado. Iom post iom vi vidos studojn pri tiu periodo de la hispana movado. Sed vidu, nur antaŭ kelkaj monatoj ni eĉ ne sciis kio okazis al iama prezidanto de Hispana Esperanto-Asocio en 1936, Sidonio Pintado. Nun ni scias ke li estis mortpafita. Post la milito. Fare de la reĝimo de tiu Alta Protektonto.
farri
farri diras:
2007-11-16 00:26
Koran dankon pro la sciigo, kara Tonyo. En tiu interesega artikolo skribita la jaron 1968 de hispana ekzilito Eduardo Vivancos, krom justan kaj kompreneblan indignon, mi vidas plenan kontraŭstarigon al la memkontento de Buller pro ekspluati la diktatoron. Vivancos skribas februare de 1968:

"[...] La Universala Kongreso de Esperanto utilos al Franco kiel pruvo de "toleremo kaj demokratemo". Franco profitos de la kongreso, sed la esperanto-movado, ne! En tiu kazo Esperanto estos utiligata por pravigi la trompon de senskrupula faŝisto. Kial do UEA pretiĝas al tiu trompo? Ĉu ne estas en UEA personoj politike konsciaj por eviti tian fian agon kontraŭ homa indeco? [...]"

Mi ankaŭ tre deziras danki vian mesaĝon ĉar ja estas esperiga legi saĝan opinion. Depost la lanĉo de la kampanjo, aperis unuflanke interesa kaj -laŭ mi- neecesa debato pri kia kaj kiela neŭtraleco, kaj feliĉiga konstato ke la prezidanto de UEA emas iel paroli kun la kampanjanoj. Tamen, aliflanke aperis bedaŭrinda oportunismo fare de tiuj kiuj profitas ĉion ajn por ataki UEA-n, kaj fare de tiuj kiuj suĉas lakton el UEA-mamoj, mi legis verajn perlojn klopodante pravigi alteprotektantigon, honorigon kaj ian kaĵolon al diktatoro, kiu, i.a., kulpas pri murdo kaj penado de granda kvanto da esperantistoj. Ofende!
pistike65
pistike65 diras:
2007-11-17 18:35
Pardonu, mi ne kaptis kie origine aperis la protesto reproduktita sub
http://www.nodo50.org/esperanto/artik72.htm

Amike antauxdankas pro la informo
Istvan Ertl
pistike65
pistike65 diras:
2007-11-15 23:16
Cxiam mi hezitas atentigi pri la mensproduktoj de la t.n. Civito, sed la suba ligo kondukos Vin al siagxenra majstropeco de fia manipulado: http://www.esperantio.net/index.php?id=450
Cxi-rilate indas elsercxi la sencon de la latinajxo "semper aliquid haeret".
Amike
Istvan Ertl
mbavant
mbavant diras:
2007-11-18 21:45
Nu tio almenaŭ pruvas, ke la aŭtoro atente legas Liberan Folion... kaj al mi ne malplaĉas la stilo: mi ne scias, ĉu "vesperte" estas objektiva priskribo, sed ĝi ĉiuokaze estas bela metaforo :-) Cxu "semper aliquid haeret"? Mi dubas.
pistike65
pistike65 diras:
2007-11-19 06:48
La stilo povas eĉ plaĉi, sed la enhavo...? Mi celis ke GS kaptas ajnan okazon por ĵeti koton al UEA, kiu nun fariĝas "la lasta sovetia respubliko en Eŭropo". (Laŭ kiu? Ne eblas scii. Laŭ "iu".) Sed la analizon de la Civita kvivitado jam trafe faris Camacho; ne indas ke mi detalu.
Amike
Istvan Ertl
farri
farri diras:
2007-11-19 10:02
Estas neevitebla bedaŭraĵo, ke tiu orgojlmalsana konsulo kaj ties cetera movadoĝena koterio, profitu je kio ajn por ataki UEA-n. Sincere, antaŭ nelonge ne nur apogis la amasan beatigon de la katolikaj pastroj mortigitaj de la malfrankistoj, kaj en plendo por la ne beatigo de elstara esperantisto, mortigita en 1934 (la puĉo kaj ties ĥaosaj sekvoj okazis en 1936). Historia manipulado, kontraŭdiroj kaj oportunismo videbligas kiaj ili estas.
Indas atenti pri ili kiel humuraĵo, ne multon pli.
pquintana
pquintana diras:
2007-11-15 23:54
Por tiuj kiuj komprenas la katalunan, mi skribis blogeron pri ĉi tiu arikolo. La blogero titoliĝas "Niaj puritanoj".

http://bits.quintanasegui.com/arxius/2007/11/15/els-nostres-puritans/
kani
kani diras:
2007-11-25 00:13
Kion perdus la estraro de UEA se gxi deklarus, ke nuntempe oni rifuzas tiaman honorigon de diktatoro? Ne temas pri sxangxo de la historio, sed kunlaboro kun progresema movado hispana kiu volas revizii la restajxon de la frankisma regximo. Se iu pensas, ke gxi estas historia afero, bv demandi pri cxisemajnaj ponardadoj faritaj de sekvantoj de Franko kaj Hitlero samtempe (gxis nun unu mortigo).
Bedauxrinde multaj hispanaj esperantistoj scias, ke Esperanto estas bela lingvo, sed tiu asocio UEA ne sercxas justecon sed nur efikon por organizi tiujn belajn kaj neutralajn UKojn. Aliaj faru politikajxojn.
Loren
Loren diras:
2007-11-27 08:02
Embarase multe kaj dise mi jam skribis por lerni pri tiu ĉi kampanjo. Espereble pli kohere kaj prudente ĝin mi ĵus resumis, enlitigis kaj provis luli ĉe

http://lorenmitchel.livejournal.com/2329.html