Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Zagreba Esperantisto pri la estraro de UEA

Zagreba Esperantisto pri la estraro de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2007-07-08 21:51
Lige kun la baldaŭa elekto de nova estraro de Universala Esperanto-Asocio, la gazeto "Zagreba Esperantisto" publikigis kvarpaĝan artikolon pri la temo. La ĉefa akcento de la teksto estas la konflikto pri la proponata elekto de Marija Belošević, kiu laŭ la aŭtoro de la artikolo estas maltaŭga persono por la proponata posteno. "Ekzistas aferoj pri kiuj oni ne povas silenti, kvankam la kroatiaj esperantistoj silentas jam 15 jarojn kaj lasas ŝin labori", la gazeto skribas. En la artikolo aperas ankaŭ la teksto de la protesta letero de Kroata Esperanto-Ligo, sendita al la komitato de UEA. Libera Folio publikigas la kompletan tekston de la artikolo, ĉar ĝi jam diversforme cirkulas en la reto.

Skandale
Redakcia kompilo

MARIJA BELOŠEVIĆ - ESTRARANO DE UEA?

Meze de junio, "Libera folio" (sendependa reta movada bulteno), cetere konata pro trafaj, ĝustatempaj kaj kompreneblaj komentoj de movadaj temoj, aperigis la tekston "Propono pri estraro revivigas kroatian skismon", kiu en sia enkonduko mallonge klarigas: "La propono de la elekta komisiono, ke Marija Belošević el Kroatio iĝu estrarano de UEA kun speciala respondeco pri servoj al "naciaj asocioj" kaŭzis iriton speciale en Kroatio. Ŝi komence de la 1990-aj jaroj fondis kaj plu gvidas asocion, konkurantan kun la oficiala landa asocio de UEA en Kroatio. Spomenka Štimec, la reprezentanto de Kroatio en la komitato de UEA, atentigis, ke Marija Belošević tute ne membras en la landa asocio de UEA en Kroatio kaj malutilas al la agado de la asocio. Edvige Tantin Ackermann, ano de la elekta komisiono, replikis, ke UEA ne bezonas la permeson de landaj asocioj kiam ĝi elektas estraranojn."

Post lanĉo de informo pri protestoj de kroataj esperantistoj rilate la proponon de la elekta komisiono, en la diskutgrupo komitato-de-uea@yahoogroups. com okazis vigla diskuto de la komitatanoj de UEA, al kiuj estis sendita listo de kandidatoj por la estraro, kaj kiuj, finfine, devos voĉdoni kaj tiamaniere decidi pri la konsisto de la estraro dum la ĉijara UK en Jokohamo. La diskuton aparte elvokis reago de Spomenka Štimec (vidu la tekston aldone), kiu donis privatan opinion, ĉar Kroata Esperanto-Ligo ankoraŭ ne diskutis pri la problemo.

En sia longa kaj detala letero reagis Edvige Tantin Ackermann, kiu, laŭ bone informitaj fontoj, kaŭzis la tutan "aferaĉon". Ŝi skribis jene:

La fakto ke Belošević ne estas membro de KEL havas nenian gravecon. Mi supozas ke en Kroatio, ek de iom da tempo, ne estas devige aparteni al iu difinita organizo. Verŝajne ni ĉiuj membriĝas en asocio, loka grupo aŭ simile, laŭ nia propra volo, emo kaj deziro. Same pri fondo de organizo: ankaŭ en tiu ĉi kazo, mi supozas ke en Kroatio oni povas tion tute libere fari. Ĉu tio plaĉas aŭ ne al KEL kaj al Spomenka Štimec. Oni rimarkis ke Belošević ne kontribuas al harmonia agado pri Esperanto en Kroatio. Ĉu???? Mi neniam legis/aŭdis atakojn de Belošević al KEL, aŭ al ĝiaj membroj. Sed mi legis/aŭdis plurfoje atakojn de KEL aŭ de ĝiaj membroj al Belošević. Cetere, Belošević neniam reagis al tiuj atakoj, kio estis grava eraro. Kiamaniere taksi la mesaĝon de Štimec, kaj la plusendon al la Komitato de la “plendoj” de aliaj du kroatoj? Ĉu ili kuraĝigas aŭ ĉu ili kontribuas al harmonia agado en Kroatio? La agadmaniero de Belošević kaŭzis damaĝojn al KEL. Kion signifas tio? Lanĉi akuzojn ne estas bona vojo al kunlaboro. Kaj oni povus aserti tute bone la kontraŭon. Ni ne estas juĝistoj, nek ni intencas transformiĝi en iun tribunalon. Mi miras ke oni agnoskas ŝian diligenton. Do, iajn kapablojn ŝi havas, ŝajne, TAMEN ne sufiĉajn por esti estrarano. Kiu taksas tion? Ĉu la individuaj membroj, kiuj jam kelkfoje permesis al ŝi fariĝi B-komitatano, ĉu la personoj kiuj proponis ŝin por la Estraro, ĉu malamikoj pro konkurencaj kialoj, kiuj evidente sentis sin ĝenataj de konkreta kaj sukcesa partopreno de Belošević en la internacia movado? La minacoj retiriĝi de UEA estas gravaj: ili indikas ke demokratio (kiu ofte plenigas la buŝon de multaj personoj - mi ne scias ĉu de kroatoj) bonas nur kelkfoje, kiam tio utilas kaj kiam ĝi ne utilas.... oni povas forgesi ĝin. Ni ĉiuj konscias ke oni ne povas havi la subtenon de ĉiuj, ke ni havas kontraŭulojn. Estu atentemaj: se oni sekvos la vojon elektitan de KEL, por la venontaj elektoj oni devos unue peti la landajn asociojn kaj la individuajn membroj, pretigi liston de neŝatataj homoj, kaj nur poste okupiĝi pri eblaj kandidatoj.

La reago de s-ino Ackermann havas nenion kun la demokratio pri kiu ŝi parolas. Estas evidente, ke jam delonge ŝi estas protektanto de la "atakata" Belošević. Tion konfirmas ankaŭ ŝia sinteno el 1997, kiam la estraro de UEA en sia jara raporto notis, ke "iom ĝenas" la laboron de Kroatia Esperanto-Ligo la ĉeesto de konkuranta asocio "pretendanta tutlandecon", je kio Ackermann reagis: "La du frazoj pri Kroatio estas kritikindaj. Ja estas vero, ke Kroatia Esperanto-Ligo agis modele, sed ĉu oni rajtas enmeti en Estraran Raporton aserton, ke pluekzisto de alia tutlanda asocio estas ĝena? Kial tiu alia ne estas menciita laŭnome? Kiu rajtas juĝi la preferon de kroataj esperantistoj aliĝi al tiu aŭ jena?"

La tiama prezidanto de UEA, Lee ChongYeong, atentigis, ke Kroatia Esperanto-Ligo fakte estas landa asocio de UEA. Kio do estas pli natura ol protekti la interesojn de sia landa asocio per tiel malforta esprimo "iom ĝena", se estas konataj la faktoj. Brian Moon komentis, ke vere temas pri tre milda vortumo, kaj akcentis ke, "estas strange, se la estraro ne rajtus diri tion". Ĉu el ĉio-ĉi ne sekvas, ke Ackermann provas havi superan povon al la estraro kaj dikti la regulojn? Tion ŝi ja faris ankaŭ en la kandidatiga kampanjo de Belošević. Ŝi pravas, ke laŭ la Elekta Regularo ŝi ne devis demandi iun ajn pri la kandidatoj. Tion diras la regularo, sed kion diras la moralo? Ĉu almenaŭ el vidpunkto de bona informiteco oni ne davus informiĝi pri la kandidato, kaj de kiu oni devus peti tiaspecajn informojn, se ne de la landa asocio?

Akcepti kritikojn je propra laboro ne estas facila afero. Simile reagus ĉiu atakito. Tamen, por povi kompreni la rolon de Belošević oni devus scii iomete pri ŝia agado, kiun Ackermann taksas sufiĉa por fariĝi estrarano.

Belošević aktivas dum jardekoj en diversaj sferoj. Tion neniu povas kaj eĉ ne volas malkonfirmi. Tamen, ekzistas aferoj pri kiuj oni ne povas silenti, kvankam la kroatiaj esperantistoj silentas jam 15 jarojn kaj lasas ŝin labori. Sed, pardonu s-ino Ackermann, labori en loka, landa aŭ eĉ internacia kampoj estas io alia ol fariĝi estrarano de UEA, ĉar tiam estas bezonataj iomete aliaj kapabloj! Bele skribis en sia diskuto komitatano Sjoerd Bosga, ke li "persone elektus prefere tiujn kiuj serĉas solvojn kaj kapablas kompromisi ol tiujn kiuj serĉas problemojn kaj montras per fingroj al aliaj". Belošević certe estas persono kiu laboras kaj serĉas solvojn, sed neniel kompromisas. Montras tion la evoluo de la rakonto pri Kroata Esperantista Unuiĝo (KEU), la konkurenca asocio de KEL.

La fondon de KEU iniciatis Radenko Milošević, kies kunlaboranto estis Marija Belošević, pro la fakto, ke li ne estis kontenta pri neokazinta eksmembriĝo de KEL el Jugoslavia Esperanto-Ligo en tempo kiam Jugoslavio disfalis. Li estis prezidanto de KEU kaj Marija Belošević ĝia sekretario. Kiam montriĝis, ke Kroatio havos gravajn konsekvencojn, kaj kiam estis necese ke UEA decidu pri landaj asocioj el noveformitaj landoj, la 21-an de julio 1992, senpere antaŭ la viena UK, estis subskribita komuna deklaro de ambaŭ ekzistantaj organizaĵoj en Kroatio: KEL kaj KEU. La plej grava riproĉo al (mal)kompromisemo de Belošević estas ĝuste malobeo de tiu deklaro, nome de ĝia alineo ke "Sesmembra komisiono de ambaŭ estraroj preparas unuiĝkunvenon", kiun cetere ŝi subskribis. La deklaro estis bazo sur kiu Kroatia (poste Kroata) Esperanto-Ligo estis elektita kiel oficiala landa asocio de UEA. Kvankam post tia decido Belošević forigis, helpe de kelkaj personoj la ĝistiaman prezidanton de KEU Milošević, la ĉefa celo de KEL estis atingita, kaj do ne nepris malhelpi la funkciadon de KEU, ĉar ĝi restis laŭleĝe registrita organizaĵo. Male al Ackermann, ĝuste tio estis la ĉefa eraro de kroataj esperantistoj, ĉar malfermiĝis libera spaco por poste okazintaj problemoj. Tamen, pro la demokratiaj principoj, nenio estis oficiale farita. Tre bonan komenton al la diskutgrupo de komitatanoj sendis Yves Bellefeuile, kiu diris: "Mi ne pensas ke necesas peti ke la elekta komisiono ŝanĝu sian raporton. La komisiono faris sian raporton, kaj la fina decido pri la estraro nun estas ĉe la komitato. (Mi jam diris, ke mi konsideras la nunan proceduron terure maldemokratia, ĉar oni apenaŭ povas paroli pri elektoj se estas nur unu kandidato.) Pli interesas min scii, ĉu la elekta komisiono konis tion, kion oni nun riproĉas al tiu kandidato kaj konkludis ke la riproĉoj ne estas validaj, aŭ ĉu ĝi ne konis tiujn riproĉojn." Evidentas, ke s-ino Ackermann konis la riproĉojn. Ĉu la aliaj? Supozeble ne, aŭ ne sufiĉe detale! Ĉu tio supozigas, ke Ackermann manipulis per voĉoj de membroj de la elekta komisiono? Pri la (mal)demokratia principo de la elektoj konsentas multaj membroj de UEA, kaj kiel videble eĉ la komitatanoj!

Renato Corsetti opinias, ke indus enkonduki regulon, laŭ kiu ĉiam devas esti pli da kandidatoj ol postenoj. Edvige Tantin Ackermann, aliflanke, rekomendas drastajn reformojn. Ŝi proponas ne nur ke nepre estu pli da kandidatoj ol da postenoj, sed ankaŭ ke nur B-komitatanoj, rekte elektitaj de la individuaj membroj, rajtu iĝi estraranoj de UEA. Ŝi diris ankaŭ: "Komitatanoj A reprezentas la landajn asociojn kaj similajn, do estas elektitaj de siaj organizoj ne ĉiam ĉar ili estas la plej taŭgaj kaj kapablaj. Komitatanoj C estas elektitaj de la komitato ne ĉiam laŭ la preskriboj de la Elekta Regularo, sed nur ĉar tiu estas amiko de amiko de amiko, aŭ ĉar oni ne kapablas diri “ne, vi ne plenumas la kondiĉojn por tio”. Pluraj personoj, kiuj ŝatus fariĝi komitatanoj kaj eĉ estraranoj, emas al kandidatiĝo kiel komitatano C. Oni opinias ke tio estas pli facila kaj malpli “riska”. Oni preferas eniri tra la fenestro anstataŭ tra la pordo. Pluraj personoj ne pretas fronti la prijuĝon de la Individuaj Membroj, eĉ homoj kiuj ricevus grandan konsenton. Tamen tiu, kiu volas gvidi la movadon, devas tion fronti kaj taksi la apogon de la individuaj membroj. Sen ĝi oni ne havas la sufiĉan forton. Laŭ mia opinio, la Elekta Komisiono tre atente prikonsideros la kandidatiĝojn por C-komitataneco, ankaŭ sekve de la ĵusaj rezultoj. Tia granda reformo tamen postulus komplikajn ŝanĝojn en diversaj regularoj kaj apenaŭ estas rapide realigebla, eĉ se la komitato tion dezirus."

La lastaj frazoj de Corsetti kaj Ackermann klarigos la tutan aferon al bonintenca leganto. Do, ne temas nur pri Belošević, sed pri ĝeneralaj principoj de demokratio. La komitatanoj de UEA, sur kies ŝultron estis metita la ŝarĝo decidi pri konsisto de la estraro, certe agos laŭ sia konscienco, sed antaŭ ol voĉdoni, oni devas havi disponeblajn informojn kaj pesi ilian pezon. Post la UK en Jokohamo ni volonte raportos pri ilia decido.


LETERO AL UEA-KOMITATANOJ

Karaj komitatanoj, mi deziras ke Universala Esperanto-Asocio prosperu. Havante sian 100-an jubileon, UEA devas havi kompetentan estraron je la nivelo de sia tradicio kaj je la nivelo de la epoko. Leginte raporton de la Elekta Komisiono kaj informiĝinte, ke Marija Belošević el Kroatio, kandidatas por la estraro (kaj ke ŝia intereso en ĝi estas Landaj Asocioj), permesu atentigi, ke Marija Belošević ne membras en kroata Landa Asocio, ke ŝi fondis kaj gvidas ekde 1991 sian apartan Esperanto-asocion konkurencan al Kroata Esperanto-Ligo. Marija Belošević ne kontribuas al harmonia agado pri Esperanto en Kroatio. Ŝia agadmaniero kaŭzis al Esperanto-Movado en Kroatio plurajn damaĝojn. Mi opinias ke – malgraŭ sia diligento, ŝi ne kompetentas esti estrarano de UEA. Mi petas akceptu la suprajn informojn kiel kompletigo de biografio de la kandidato por la estraro. La komitatanoj bonvolu elekti laŭ sia konscienco. Pluraj membroj de Kroata Esperanto-Ligo, ne nur Pleadin kaj Klobučar, kies leteroj cirkulas tra la reto, protestis ĉe mi, kaj kelkaj anoncis retiri sian membrecon el UEA, en kazo de elekto. La Prezidentaro de Kroata Esperanto-Ligo havos sian regulan kunvenon en julio. Pri ĝiaj starpunktoj mi volonte informos tiam.

Koran saluton
Spomenka Štimec
A-komitatno por Kroatio

RETMESAĜO DE RADENKO MILOŠEVIĆ AL KIU MARIJA BELOŠEVIĆ NE RESPONDIS

S-ino M.Belošević,

Mi proponas, ke vi retiriĝu por certe tempo el la kandidatlisto por Estraro de UEA!

La kialo de tiu mia propono estas, ke post dekjara silento mi decidis reagi pri la aferoj kiuj rilatas Vin kaj Vian agadon! Mi menciu nur la tempeston kiu okazis ene de Esperantujo, riproĉojn kaj laŭdojn pro via laboro diversflanke tra la mondo - ĉio ĉi estas malbona por Esperanto, nia Hejmlando Kroatio kaj, finfine, ankaŭ por Vi mem.

Al mi ŝajnas, ke krom Via obstina strebado kaj viaspeca agemo, vi povus esti misuzita de iuj, al mi nekonataj, Esperantoaktivuloj.

Vi havas kelkajn eblecojn:
(1) respondi al mia ret-letero,
(2) ne respondi,
(3) retiriĝi kaj
(4) pluiri laŭ Via volo!

La lastan eblecon mi ne rekomendus!

Mia pacienco kaj mia bonkora alta taksado de Via iama laboro kaj kunlaboro, povus finiĝi!

La batalon por Esperanto kaj samtempe per Esperanto por Vi mem – pli frue kaj ankaŭ en la lastaj dek jaroj mi rigardis sen amara koro!

Nerekomendinda estus tro granda rememor-streĉo – eble mi rememorus ĉion preterlasitan ekde la momento, kiam mi estis fondinto kaj prezidanto de “Kroata Esperantista Unuiĝo” kaj fondinto de “Kroata Esperantisto”, post kio mi estis forpelita per via agado!

Trankvilanime mi ĉion tion lasis preterpasi. Ja estis Hejmlanda Militego kaj miaj diversaj taskoj estis tro respondecaj, kvankam mi estis “nur guto en la hejmlanda akvofalo”.

Mi lasos al Vi kaj al Viaj eventualaj kunlaborantoj (inter kiuj, el tiama tempo – mi konas du!), ke vi pensu pri mia propono ene de kelkaj tagoj, ĉar post tiam mi sendos leteron aliflanken!

Salutas Vin
eksprezidanto kaj kunfondinto de Kroata Esperantista Unuiĝo
Mag. Radenko Milošević


OFICIALA STARPUNKTO DE KROATA ESPERANTO-LIGO

Estimataj komitatanoj, estimata sinjoro prezidanto, estimata sinjoro ĝenerala direktoro, Kroata Esperanto-Ligo, kiel Landa Asocio de UEA, en sia kunsido de la 2-a de julio 2007 esprimis malkontenton kaj akran proteston pri maniero kiel laboris la Elekta Komisiono de UEA, kiu proponis al la estraro de UEA personon el Kroatio, kiu ne membras en Landa Asocio, sed kiu fondis paralelan asocion en Kroatio kaj tiun asocion gvidas. Tiu propono malestimigas la laboron de Landa Asocio Kroata EsperantoLigo, kies laboroj kaj rezultoj estas respektataj enlande kaj eksterlande. Nia starpunkto estas, ke ne estas grave ĉu iu el Kroatio estas proponita por la estraro aŭ ne, sed gravas ke por la estraro estu proponitaj la plej kompetentaj esperantistoj el nia internacia komunumo. Laŭ ni, la Elekta Komisiono agis nekompetente, ĉar ĝi proponis nekompetentan personon. Ni, membroj de la Prezidantaro de KEL ne volas enmiksiĝi en la elekton de la estraro, sed ni deziras ke vi, la komitatanoj konu nian starpunkton.

Kun granda estimo, kore vin salutas
por la Prezidantaro Vjekoslav Morankić
vicprezidanto de Kroata Esperanto-Ligo


OPINIOJ


En sia letero al la ĝenerala direktoro de UEA, Radenko Milošević, unu el la vicprezidantoj de Kroata Esperanto-Ligo skribis, interalie: “Akcepti malserioze opinion de landa asocio kaj pluraj gvidaj esperantistoj el lando el kiu venas kandidato por tiel serioza funkcio, estus laŭ mi tre riska. Speciale rigardata en lumo de malbonaj rilatoj de la Estraro kun la oficistoj en la Centra oficejo, kio kaŭzis la krizon post la zagreba UK. Tian situacion UEA vere ne plu bezonas. Pri tio devas konscii ankaŭ la komitatanoj, kiuj sian voĉon donos eble al s-ino Marija Belošević.".

***

Zlatko Tišljar en "Libera folio" skribis: "En sia biografio Marija Belošević skribas, ke ŝi estas diplomita internacia pedagogo de Esperanto. Ĉu iu aŭdis pri universitato aŭ akademio kiu disponigas tian diplomon? Marija Belošević finlernis en meza ekonomia lernejo en Zagrebo kaj neniam finis iun ajn universitatan studon. Ŝi partoprenis en Ljubljana (samkiel mi) dusemajnan seminarion pri E-pedagogio kiun kune organizis la Filozofia fakultato en Ljubljana kaj la Budapeŝta universitatao Eötvös Lorand kaj en kiu ĉefprelegis dokotor Szerdahelyi. Por partopreno en tiu seminario ŝi ricevis atestilon. Estas granda trompo, kiun daŭre disvastigas Marija Belošević pri siaj studatingoj, levante la menciitan atestilon al la rango de diplomo."

arkivita en:
Johan_Derks
Johan_Derks diras:
2007-07-08 14:57
Resumo:
1. Marija Belosevic ne kunlaboris al plenumado de deklaro el 1992, ke "Sesmembra komisiono de ambau estraroj preparas unuighkunvenon."
La motivo estas nemenciita, sed deklaro ne jure devigas.
2. Marija Belosevic 'forigis' Radenkon Milosevic el la estraro de Kroata Esperanto-Unio kaj li montras sin nun shia granda malamiko.
Tio povas esti parto de demokrata procezo.
3. Post la definitiva aprtigho de KEL kaj KEU 'okazis problemoj' inter la du asocioj.
La anonima skribinto de la artikolo ne specifas ion pri tio.
4. La ceterajho de la artikolo estas interesa por tiuj kiuj shatas dividi la esperantistojn en kampojn, sed lau mi estas tute ne-atentinda por komitatanoj, kiuj havas la taskon elekti novan Estraron de UEA.
Mi havas nur unu demandon: Chu la redakcio de Zagreba Esperantisto ankau petis Marija Belosevic reagi al la artikolo, char bona jhurnalismo devigas al 'auskulto kaj kontrauauskulto'.
Josip
Josip diras:
2007-07-08 18:34
Jam tro dauras tiu sap-opero. Chu vere temas pri individua malamikeco kontrau Marija Beloshevich? Pluraj kroataj esperantistoj, vere: chiuj membroj de Kroata Esperanto-Ligo, atakas shin. Kial do neniu alia kroata esperantisto protektis shin kontrau la privataj atakoj? Almenau membroj de Kroata Esperantista Unuigho?
Kaj chu shi respondis kaj komentis ion ajn al la demando de "Libera folio" sendita en stilo de bona jhurnalismo, kiun shi certe ricevis?
Pri la divido de esperantistoj en kampojn: tion ja faris Marija Beloshevich, daurigante funkciadon de KEU.
Loren
Loren diras:
2007-07-09 01:11
Apenaŭ konante ŝian laboron, sed taksante laŭ la nivelo de la atakoj ĝis nun publikigitaj kontraŭ ŝi kaj de la veadoj pri ŝia kandidateco, mi esperas ke s-ino Belošević ja fariĝos estrarano de UEA.