Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Prezidanto de TEJO en Vjetnamio

Prezidanto de TEJO en Vjetnamio

de Redakcio Laste modifita: 2007-05-18 08:44
La prezidanto de TEJO, David-Emil Wickström, en majo vizitis Vjetnamion por renkonti la Lokan Kongresan Komitaton de la ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso, kiu okazos en Hanojo. Li partoprenis diskutojn pri la kongresaj preparoj, kaj post la vizito estis tre kontenta pri la progreso. "Mi nun estas ege imponita pri tio, kion la LKK sukcesis fari - aparte rilate al la ŝtataj instancoj, kiuj vidas Esperanton kiel gravan lingvon ne nur por antaŭenigi pacon kaj interkompreniĝon, sed ankaŭ por disvastigi informojn pri Vjetnamio en la mondo", li skribas. Du televidkanaloj intervjuis lin dum la vizito. Demando de Libera Folio pri manko de demokratio en Vjetnamio laŭ li montras "tro eŭropecan rigardon pri la mondo".

Libera Folio: Vi esprimis apartan kontenton pri la agado de la vjetnamiaj ŝtataj instancoj favore al Esperanto. Ĉu ne ekzistas risko, ke per sia kongreso en nedemokratie regata lando, TEJO ŝajnos doni sian apogon al la registaro?

David-Emil Wickström: -Tio por mi iomete levas la demandon pri tio, kio estas "demokratie regata" lando, kaj montras tro eŭropecan rigardon al la mondo. Ĉu Danio estas demokratie regata lando kun sia iomete stranga rigardo al respekto de minoritatoj kaj esprimlibereco? Ĉu Francio? ĉu Rusio? Ĉu Usono? Ĉu ia politika sistemo kie elektitaj homoj prenas decidojn por aliaj estas demokrata? Se ni volas juĝi pri kiamaniere landoj funkcias (ankaŭ la eŭropaj), tiam TEJO kaj UEA nenie povas agadi. Mia respondo kompreneble estas mia persona opinio kaj ne oficala deklaro de TEJO.

-Rekte al via demando, TEJO estas politike neŭtrala organizo kaj neniam apogas ian landan registraron. (Cetere, ni ankaŭ ne publikas oficialajn deklaracojn pri konfliktoj kaj simile.) Kompreneble, malicaj homoj ĉiam povas misuzi kaj turni faktojn tiel ke ĝi donas malbonan bildon pri TEJO (aŭ alia organizo). Mia "kontenteco" rilate al la ŝtataj instancoj estis pozitiva miro pri tio, kiom multe la du unioj de amikecaj organizoj subtenas Esperanton kaj ĝian ideon (aparte kompare al kion mi konas el diversaj "demokratiaj" eŭropaj landoj) - subteno kiu ege gravas por la vjetnamaj esperantistoj - kaj por la IJK kaj en ili propra agado. La junaj vjetnamaj esperantistoj multe laboris por ekhavi tion apogon, kaj mi ege ĝojas ke ili sukcesis ricevi ĝin.

La prezidanto de TEJO faris retajn raportojn pri la vizito rekte el Vjetnamio pere de sia blogo en la retejo de TEJO. Laŭ li Hanojo estas "viva kaj multsona" urbo.

- Freneza sperto estas veturi sur motorbicikleto ĉi-tie. Ĝi ŝajne estas la plej kutima transportilo kaj veturas ĉie - vere ĉie. Hodiaŭ mi veturis kaj al kaj reen de la LKK-kunsido kiel pasaĝero. Oni la tutan tempon havas la impreson ke okazos akcidento, sed kvankam ĉiuj ĥaose veturas, la veturistoj havas bonegan kontrolon de siaj maŝinoj, li skribas en sia blogo.

Akcidento ne okazis, kaj poste la LKK-anoj kaj David-Emil Wickström havis komunan kunsidon kun reprezentantoj de la oficiala Vjetnama Unio de Amikecaj Organizoj, VUAO. La organizaĵo laŭ David-Emil Wickström forte subtenas la IJK-n.

- Por ili la IJK estas ebleco antaŭenigi amikecon kaj interhoman kompreniĝon - du gravaj idealoj por la loĝantoj de Vjetnamio - homoj, kiu suferis multajn miltojn en la 20-a jarcento.

Dum la lasta kunsido de la LKK, kiun partoprenis David-Emil Wickström, lin atendis surprizo: ĉeestis Vu Xuan Hong, la prezidanto de VUAO, kiu estas ankaŭ ano de la nacia asembleo ("parlamento") de Vjetnamio.

- Estis bona ebleco por mi praktiki mian rusan - li estis la persona tradukisto por Breĵnev kaj Gorbaĉov. Pli grave por ni, li asertis la plenan apogon de si mem kaj VUAO por la IJK, kaj ke li ĝis la IJK eĉ iomete lernos Esperanton.

La ĉi-jara IJK okazos en ejo de la pedagogia sekcio de la Universitato de Hanojo. La prezidanto de Vjetnama Esperanto-Asocio Nguyen Van Loi estas ankaŭ la ĉefo de la fremdlingva sekcio de la universitato. Ankaŭ kun li David-Emil Wickström renkontiĝis.

La kongresejo de la Vjetnamia IJK- Ni iomete priparolis la IJK-n kaj ĝenerale la Esperanto-movadon en Vjetnamio. Unu grava afero por li estas venigi volontulojn por instrui Esperanton en Vjetnamio - tiam la lernantoj pli bone vidas la utilon de Esperanto.

En libervolaj kursoj de la universitato jam estas instruata Esperanto, kaj dum la vizito de la prezidanto de TEJO okazis ceremonio kun disdono de diplomoj al 37 studentoj, kiuj faris bazan ekzamenon pri la lingvo. La ceremonio komenciĝis solene, kun la nacia himno de Vjetnamio, kaj kun La Espero.

- La Espero kun ege roka akompano - multege pli bone ol tio kio estas ludata dum UK-aj inaŭguroj. Poste iĝis iomete pli amuze, kiam la studentoj ekdemandis min pri TEJO kaj mi mem: "kial vi havas longajn harojn", "kio estas la diferenco inter UEA kaj TEJO", kaj simile.

Lige kun la vizito en la kongresejo, la prezidanto de TEJO kaptis la okazon inspekti la studentan gastejon, kie povos loĝi la IJK-anoj.

- Por tiuj kiuj interesiĝas, la partoprenontoj dormos en ok-litaj ĉambroj - ĉiuj ĉambroj havas du necesejojn kaj unu duŝon. Apud la manĝejo, nur kelkajn paŝojn de la dormĉambroj, estas retkafejo kun ebleco rete telefoni. Do eblas mesaĝi hejmen por diri kiom bona la IJK estas.

La IJK okazos de la 27-a de julio ĝis la 3-a de aŭgusto. Ĝis nun estas 133 nomoj en la reta listo de aliĝintoj, proksimume duono estas el Vjetnamio.

arkivita en: