Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / La prezidanto de TEJO demisiis

La prezidanto de TEJO demisiis

de Redakcio Laste modifita: 2007-09-04 22:39
La 2-an de septembro demisiis la prezidanto de TEJO, David-Emil Wickström. La taskon de prezidanto post li transprenas la vic-prezidanto, Haris Subašić. Nova prezidanto kaj estraro de TEJO devis esti elektitaj en la IJK en Vjetnamio, sed tio ne eblis, ĉar ne kolektiĝis la bezonata kvanto da komitatanoj. Malĉeesta elekto de estraro laŭ la regularoj de TEJO ne eblas. Tial la malnova estraro devas ofici, ĝis la komitato de TEJO povos kunsidi fizike, plej frue en unu el la jarfinaj junularaj aranĝoj.

David-Emil Wickström en retpoŝta mesaĝo sendita al la komitato de TEJO anoncis, ke li pro familiaj kaj laboraj kialoj ne plu povas prizorgi la taskon de prezidanto de TEJO. La estraron de TEJO li sciigis pri sia decido pli frue.

- La transdono efektiviĝis jam, Hara estas prezidanto (li antaŭe estis vicprezidanto). En la praktiko tio signifas ke mi ne plu aktivas por TEJO kaj ke Hara gvidos la organizon ĝis la sekvaj elektoj. Kiam kaj kie okazos la elektoj, la estraro kune kun la komitato decidos, kaj ĝis nun neniu decido estas farita - sed plej verŝajne dum iu el la jarfinaj junularaj aranĝoj.

David-Emil Wickström estis elektita prezidanto de TEJO dum la IJK en Sarajevo en 2006. La antaŭa prezidanto, Heming Welde Thorbjørnsen, post unujara oficado tuj antaŭ la tiama IJK anoncis sian demision per letero sendita al la komitato de TEJO. En la elekto de prezidanto David-Emil Wickström ricevis 17 voĉojn. Kandidatis al la posteno de prezidanto ankaŭ Haris Subašić (7 voĉoj) kaj Katja Ignatieva (nul voĉoj).

Post la pasintjara elekto Haris Subašić iĝis vicprezidanto, dum Katja Ignatieva forlasis sian postenon kiel kasisto. En ŝia loko tiam estis elektita Adenjo Charrière, kiu ankaŭ reprezentis TEJO-n en la kunsidoj de la komitato de UEA en Florenco. Post monato ankaŭ Adenjo Charrière demisiis de sia nova posteno, kaj Katja Ignatieva reakceptis la taskon de kasisto.

Laŭ David-Emil Wickström, la plej grava atingo de TEJO dum la lastaj jaroj estas, ke la organizo nun havas juran personecon en Nederlando. Tio signifas interalie, ke TEJO pli facile povos interrilati kun oficialaj eŭrop-nivelaj instancoj kaj peti subvenciojn de ili.

Jam de pluraj jaroj TEJO strebas ankaŭ havi propran pagatan oficiston en la Centra Oficejo de UEA, sed tio ĝis nun ne efektiviĝis.

- Mi esperas, ke la nova estraro, post kiam la renovigoj en la CO finiĝos, povos ankaŭ tion atingi, komentas David-Emil Wickström.

Kiam li iĝis prezidanto antaŭ unu jaro, la utilo de TEJO kiel organizo laŭ li "ne estis multe konata".

- Mi esperas, ke ni en la estraro ekigis plian videbligadon de TEJO ene de la movado. Mi esperas ke miaj sekvantoj tion daŭrigos post mi. Pli konkrete (kaj kadre de tiu videbligado) mi ĝojas ankaŭ, ke ni sukcesis presi novajn informilerojn, kaj trovis novan logotipon, kiu pli bone respegulas nin. Laste, kvankam ni trovis novajn redaktorojn por TT, Kontakto kaj TEJO aktuale, kaj novan volontulinon, unu granda defio, kiu restas, estas trovi novajn aktivulojn - kaj tio ne estos facila.

Daŭre restas nedecidita la loko de la venontjara Internacia Junulara Kongreso. Laŭ David-Emil Wickström aperis novaj kandidatoj post la ĉi-jaraj kongresoj. Krome en Jokohamo oni serioze diskutis la eblecon almenaŭ venontjare aranĝi la Internacian Junularan Kongreson samloke kun la Universala Kongreso - en Roterdamo.

arkivita en:
andrejg
andrejg diras:
2007-09-03 00:16
Verŝajne estas fortaj kialoj, ke ĝis nun la afero ne solviĝis. Miamemore - unuafoje dum du-tri jardekoj.
La samlokeco kun UK (ĉu ankaux samtempeco?) povus esti interesa varianto, laŭ mi.
Fajro
Fajro diras:
2007-09-03 02:27
"Kiam li iĝis prezidanto antaŭ unu jaro, la utilo de TEJO kiel organizo laŭ li "ne estis multe konata"."

Cxu TEJO estas utila?

yves_bellefeuille
yves_bellefeuille diras:
2007-09-03 06:56
Mi estas eksa aktivulo de TEJO, kaj nuna aktivulo de UEA, kaj mi opinias ke TEJO ja estas utila.

Unu el la celoj de TEJO estas: "liveradi junajn fortojn al la esperanta movado". Mi nun konscias pri kiom grava tio estas.

El la vidpunkto de UEA, TEJO ofte estas tiuj junuloj kiuj ĉiam plendas kaj ne estas organizitaj, sed TEJO gravas al UEA pro tio, ke tie oni lernas organizi kongresojn, redakti bultenojn, rilati kun ne-esperantaj asocioj kaj gvidi esperantajn asociojn. Multaj nunaj aktivuloj de UEA lernis tion kaj ekŝatis tion en TEJO, kaj estas necese al UEA ke TEJO plu ekzistu kaj funkciu, por ke UEA mem povu renovigi sin.

Yves Bellefeuille
Jorge
Jorge diras:
2007-09-03 09:14
Mi konsentas kun Yves, "sed" siatempe, kiam mi (pli) junis, ĝenis min la impreso, ke TEJO kaj IJK iel disvojigas junajn fortojn for de resp. UEA kaj UK, kvazau junuloj ne devus miksighi en aferojn kaj kongresojn de olduloj. Male mi chiam pensis, ke chiuj, junaj kaj oldaj, devus povi ghui chies kontribuojn: Esperantujo sen limoj, ne nur landaj au lingvaj sed ankau klasaj kaj aghaj.