Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Rekorda decembro por Libera Folio

Rekorda decembro por Libera Folio

de Redakcio Laste modifita: 2007-01-13 15:24
Decembro 2006 iĝis absolute rekorda monato en la historio de Libera Folio. Sume dum la monato la retejo ricevis pli ol 95.000 vizitojn, kaj estis legitaj 266.000 paĝoj. Unuafoje la mezuma ĉiutaga kvanto de vizitoj superis 3.000. Parte kulpas pri la granda kvanto de vizitoj la okazaĵoj ĉe la Esperanto-redakcio de Pola Radio, kiujn Libera Folio atente sekvis. Tamen ankaŭ la ĝenerala tendenco dum la lastaj monatoj, post somera trankviliĝo, estas klare supreniranta.
Rekorda decembro por Libera Folio

Klaku la bildon por grandigi.

Ankaŭ oktobro kun siaj sume 81.500 vizitoj (2.700 tage) estis rekorda monato. La antaŭa rekordo, 64.000 vizitoj monate, estis farita en majo. Tiam la mezuma ĉiutaga kvanto de vizitoj estis iom super 2.000. Proksimume same vigla estis junio, sed dum la nordhemisfere feriaj monatoj julio kaj  aŭgusto la kvanto de vizitoj iom stagnis. En septembro kaj oktobro la ĉiutagaj vizitoj daŭre restis ĉirkaŭ la cifero 2.000, kaj ekde la komenco de novembro la kresko rapidas.

En decembro estis mezume vizititaj 8.590 paĝoj ĉiutage. Ĉar la kvanto de vizitoj estis 3.083 tage, ĉiu vizitanto principe legis 2,8 paĝojn. Tiu cifero - samkiel ĉiaj statistikaĵoj pri populareco de retejoj - tamen estas nur simbola, ĉar ne eblas facile distingi, kiom el la vizitoj estas farataj de veraj homaj legantoj, kaj kiom de aŭtomataj serĉrobotoj.

Ankaŭ ne ĉiuj homaj vizitantoj vere legas la artikolojn - sendube parto el ili estas neesperantistoj, kiuj hazarde trafas la retejon. Indiko pri tio estas, ke ankaŭ en decembro la plej populara artikolo, kun sume 2.097 legoj, restis tiu pri la venko de la finna bando Lordi en kant-konkurso. Al tiu daŭra populareco sendube kontribuas la foto kiu montras la esperantistan kantistinon de Lordi sen masko.

Sur dua loko, kun 1.315 legoj, troviĝis la artikolo Juda Zamenhof ne taŭgas por Pola Radio, kaj sur tria loko, kun 1.153 legoj, estis la traduko de artikolo en Gazeta Wyborcza pri la Esperanto-elsendoj de Pola Radio.

Ankaŭ la retejo de la Esperanta Civito en decembro 2006 trafis novan rekordon. La mezuma kvanto de vizitoj - laŭ informoj publikigitaj el la retejo - kreskis ĝis 140 tage, kaj tiel atingis 4,5% el la populareco de Libera Folio dum la sama monato.

arkivita en: