Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / UN deklaras 2008 Internacia jaro de lingvoj

UN deklaras 2008 Internacia jaro de lingvoj

de Redakcio Laste modifita: 2007-09-09 22:37
Unuiĝintaj Nacioj deklaris la jaron 2008 Internacia jaro de lingvoj. Laŭ gazetara komuniko de UN, ene de la organizaĵo temas ĉefe pri la egaleca traktado de la ses oficialaj lingvoj de UN, kaj ke oni interalie prioritatigu la tradukon de ĉiuj gravaj dokumentoj al tiuj lingvoj. Tamen la komuniko ankaŭ akcentas la gravecon provizi la helpatajn landojn per teknika helpo kaj edukado en la lokaj lingvoj. Ni publikigas tradukon de la gazetara komuniko de UN, faritan de Don Harlow, kaj ankaŭ la kompletan rezolucion en esperanta traduko.


ĜENERALA ASEMBLEO PROKLAMAS LA JARON 2008 INTERNACIA JARO DE LINGVOJ, KIEL PROVO AKCELI UNUECON EN DIVERSECO, TUTMONDAN INTERKOMPRENON.

La Ĝenerala Asembleo ĉi-posttagmeze, rekonante, ke vera plurlingvismo akcelas unuecon en diverseco kaj internacian interkomprenon, proklamis jaron 2008 la Internacia Jaro de Lingvoj.

Agante sen balotado, la Asembleo, ankaŭ rekonante, ke la Unuiĝintaj Nacioj subtenas plurlingvismon kiel rimedon por tutmonde akceli, protekti kaj konservi diversecon de lingvoj kaj kulturoj, emfazis la gravecon super ĉio de la egaleco de la ses oficialaj lingvoj (la araba, la ĉina, la angla, la franca, la rusa kaj la hispana) de la Organizaĵo.

Tiurilate, la Asembleo petis, ke la Ĝenerala Sekretario certigu, ke ĉiuj lingvaj servoj ricevu egalecan traktadon kaj ke ilin oni provizu per egale favoraj laborkondiĉoj kaj rimedoj. Oni cetere petis, ke la Ĝenerala Sekretario prioritate finu la taskon aperigi ĉiujn gravajn pli malnovajn dokumentojn de Unuiĝintaj Nacioj ĉe la TTTejo de la Organizaĵo en ĉiuj ses oficialaj lingvoj.

La Asembleo cetere emfazis la gravecon konvene uzadi ĉiujn oficialajn lingvojn en ĉiuj agadoj de la Fako pri Publika Informado, cele al forigo de la malegaleco inter la uzado de la angla kaj la uzado de la kvin ceteraj oficialaj lingvoj.

Prezentante la rezolucion (en dokumento A/61/L.56), la reprezentanto de Francio diris, ke la teksto certigos "tutmondan" aliron al plurlingvismo kaj la elformiĝon de konvenan alrigardo al plurlingvismo ĉe Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi helpos certigi obeadon al la principoj de plurlingvismo en la ĉiutagaj agadoj de la Organizaĵo kaj, la unuan fojon, substrekos la gravecon provizi la lokajn landojn per teknika helpo kaj edukadon en la lokaj lingvoj.

Parolantoj, inter ili la reprezentantoj de Tunizio, Andoro, la Rusa Federacio, Rumanio kaj Senegalo, emfazis, ke plurlingvismo en la Unuiĝintaj Nacioj servas por riĉigi la laboradon de la Organizaĵo. Lingva diverseco estas la fundamento de kultura diverseco. Sen taŭga atento al la afero pri konservado de lingva diverseco, la harmonia integrado de ĉiam pli multaj landoj en la praktika laborado de la Organizaĵo preskaŭ ne eblus.

Ili bonvenigis la laboron de la Fako pri Publika Informado rilate plurlingvecon en elektronikaj rimedoj, cetere tiun de la informcentroj de Unuiĝintaj Nacioj (UNICoj) rilate diskonigadon de informoj pere de lokaj lingvoj. Kelkaj parolantoj esperis, ke la posta rezolucio pri plurlingvismo enhavos eksplicitan mencion pri la bezono de lingva diverseco en pacigaj funkcioj.

La Asembleon oni informis, ke ĉiujn implicojn pri rimedoj rezultantajn de la rezolucio oni pritraktos en la raporto de la Ĝenerala Sekretario al la sesdek-tria sesio de la Asembleo pri plenumo de la rezolucio.

Traduko: Don Harlow

La kompleta rezolucio en Esperanto (Traduko Don Harlow)

arkivita en: