Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / UK 2009 ne okazos en Varsovio

UK 2009 ne okazos en Varsovio

de Redakcio Laste modifita: 2007-04-20 23:52
La Universala Kongreso de Esperanto en 2009 ne okazos en Varsovio. Tion decidis la estraro de UEA en sia aprila kunsido. Restas du polaj urboj, inter kiuj elektos la nova estraro en Jokohamo.

En intervjuo donita al Pola radio Osmo Buller malkaŝis du freŝajn estrarajn decidojn, pri kiuj ĝenerala sekretario Ulla Luin ne informis la komitaton en sia cirkulero.

Laŭ la cirkulero, "En la jaro 2009 okazos universala kongreso (UK) en Pollando, laŭ principa decido de la estraro, pri kiu vi legos per la Gazetara Servo."

La estraro efektive decidis ne nur, ke la Universala Kongreso en 2009 okazos en Pollando, sed ankaŭ, ke ĝi ne okazos en Varsovio. Anstataŭe la kongreso okazos aŭ en Bjalistoko, aŭ en Poznano, rakontis Osmo Buller al Pola radio.

Aldone la estraro en sia aprila kunsido laŭ Osmo Buller decidis doni la aŭspiciojn de UEA al la kultura aranĝo Arkones, okazonta en Pollando.

arkivita en: