Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / La retejo de UEA estos refasonita en rusia kuirejo

La retejo de UEA estos refasonita en rusia kuirejo

de Redakcio Laste modifita: 2008-01-06 02:40
La retejo de Universala Esperanto-Asocio estas administrata el kuirejo en la urbeto Ŝumerlja, en la Rusia respubliko Ĉuvaŝio. Jam dum ses jaroj Andrej Grigorjevskij estas la ĉefa reta respondeculo de UEA. Dum vizito en Rusio, la redaktoro de Libera Folio kaptis la okazon por paroli kun Andrej Grigorjevskij pri lia laboro kaj la estontaj planoj de UEA rilate la retejon. Ni eksciis interalie, ke la planata baldaŭa renovigo ne nur ŝanĝos la aspekton, sed ankaŭ donos al la membroj de UEA la eblecon mem publikigi informojn en la retejo kaj alimaniere partopreni en la reta komunumo de UEA-anoj. Antaŭ kelkaj jaroj la rapideco de la haveblaj retligoj en Ĉuvaŝio estis nekontentiga, sed nun eblas relative malmultekoste havigi fiksan retligon en ordinara loĝejo.

Libera Folio: De kiam vi okupiĝas pri la retejo de UEA?

Andrej Grigorjevskij: Miaj agadoj pri la retejoj de UEA komenciĝis en 2001, baldaŭ post mia elektiĝo en la estraron de UEA - kun respondeco pri informado. Ĉar tiutempe mi ankaŭ profesie okupiĝis pri subtenado de retejoj, tute nature mi baldaŭ iĝis prizorganto de UEA.ORG. Unue mi kunlaboris kun aŭstralia volontulo, kiu jam antaŭe prizorgis la retejon, sed ĉar mi kredeble tro ofte ion de li petis, li iom po iom flankiĝis, kaj fine deklaris, ke li tute ne havas tempon. Do, mi devis iom studi teknikajn lernolibrojn kaj transpreni la aferon plene. Poste mi ricevis ĉiam pli da respondecoj, ĉar tiutempe la spertaj antaŭaj oficistoj de la CO demisiis kaj multegaj kampoj de agado, i.a. informadaj, restis senprizorgaj. Mi devis ekz. kompili kaj dissendi la "Gazetarajn komunikojn de UEA". Aliaj taskoj aperis pro miaj propraj iniciatoj, ekzemple en 2002 mi sukcesis interkonsenti kun la familio Kehlet, ke UEA administru la retejon Esperanto.net, kiu apartenas al ili.

Kiuj estas viaj ĉefaj taskoj?

Administrado de UEA.ORG, Esperanto.net, programa subtenado de la reta Katalogo de la Libroservo de UEA, reta Jarlibro, kaj de "Reta Oficejo de UEA" - tio estas sistemo de rete funkciantaj programoj, helpantaj en la agado de la oficistoj de UEA, estraranoj de UEA kaj TEJO, perantoj kaj ĉefdelegitoj.

Ĉu vere oni povas ĉiujn tiujn taskojn fari same bone el Ŝumerlja kiel el la Centra Oficejo?

Ne, certe, ne. La oficistoj ja ne estas programistoj, nek vere spertaj komputilistoj - ili posedas aliajn fakojn. Dum persona interparolo ili multe pli bone povas klarigi kiaspecajn programojn ili bezonas. Ankaŭ mi pli facile komprenas, kiam mi vidas ilian laboron. Sed eblas ankaŭ rete interkompreniĝi. Iom post iom, post pluraj retleteroj, ni kutime atingas la celon.

Kiel kaj kiom ofte vi havas kontakton kun la Centra Oficejo, kun la estraro?

Ordinare tio okazas rete. UK-ojn mi kutime ne vizitas, por nia familia buĝeto tio estas tro granda elspezo. Kiam oni nepre bezonas vidi min persone oni vokas min veni al Roterdamo. Kiel ekzemple ĉi-novembre laŭ la propono de la nova estraro oni venigis min por la seminario pri informado de UEA, okazinta tuj post la Malferma Tago. Lastan antaŭan fojon mi estis en Roterdamo en 2004. Do, la personaj renkontiĝoj ne oftas.

Kiuj decidas pri viaj taskoj?

Iam mi subskribis kun UEA interkonsenton laŭ kiu mi okupiĝu pri tio, pri kio mi okupiĝas. Alivorte subtenado de la retejoj kaj aliaj retaj servoj de UEA. Pri la konkretaj taskoj mi ricevas petojn aŭ atentigojn de la oficistoj. Plej ofte tio estas la sekretario de la CO, la libroservestro kaj la Konstanta Kongresa Sekretario. Iom malpli ofte venas petoj de la estraranoj kaj komisiitoj.

Ĉu oni pagas salajron por tia laboro?

Jes, mi ricevas certajn honorariojn, ne vere grandajn, sed ne malgravajn por mi. Miascie, la volontuloj, kiuj laboras en la CO, ricevas kelkoble pli, sed mi ja ne loĝas en Roterdamo, nek en iu super-urbo kiel Moskvo. Por mi la mono reale permesas liberigi necesan kvanton da horoj monate por plenumi miajn taskojn.

Kiaj estas la perspektivaj planoj de UEA pri la retejo?

Ekzistas planoj sufiĉe radikale rekonstrui la retejon UEA.ORG kaj ligitajn kun ĝi retajn servojn. Laŭ koncepto pridiskutita novembre la retejo UEA.ORG kaj la "Reta Jarlibro" kuniĝos. Ja UEA.ORG mem ĝeneralsence estas reta versio de Gvidlibro pri Esperanto-movado. Post la rekonstruo la vizitantoj daŭre vidos en la retejo amason da informoj, sed eĉ pli, se oni estas membro kaj entajpos sian pasvorton. Post tio oni ekhavos aliron al la informoj, kiuj nun estas en la reta Jarlibro - kaj iom post iom aldoniĝos pliaj servoj. Interalie estas planate aldoni multe pli da interaktiveco. La membroj povos publikigi siajn informojn, iujn aliajn oni rajtos redakti kaj simile. Ŝanĝiĝos ankaŭ la aspekto - nature kun la uzo de la jubilea simbolo de UEA-centjariĝo.

Kion oni pri tio diris dum la renkontiĝo en la Centra Oficejo lige kun la Malferma Tago?

Oni subtenis.

Ĉu estas aliaj volontuloj krom vi?

Pri UEA.ORG fojfoje okupiĝas ankaŭ Dirk Bindmann (Germanio). Estis li, kiu reaspektigis la retejon en 2003 - kaj Esperanto.net en 2002. Li konsentis kunlabori ankaŭ pri la estonta rekonstruo. Pri konfigurado de la serviloj, datumbazoj kaj simile laŭnecese helpas Joost Witteveen (Nederlando).

arkivita en:
bkolker
bkolker diras:
2007-12-25 05:16
Estas gratulinde, ke Andreo Grigorjevskij faras tiun valoran laboron por UEA. Li ja profesie havas tute alian fakon. Li lernis programadon memstare, kiel amatoro. Kial profesiaj programistoj (kiuj ja estas multegaj inter esperantistoj) faras prakrike nenion por la retejo de UEA?
DimaSxevcxenko
DimaSxevcxenko diras:
2007-12-25 17:07
Cxu UEA proponis tion al ili??
gking
gking diras:
2008-01-05 01:33
Ili proponu sin mem! Ankaŭ mi prizorgas sen multa teknika scio retpaĝojn - multe pli simplajn! - nome tiujn de Biblioteko Butler, kaj mi havis lastatempe tre agrablan sperton, ke vera fakulo proponis sian helpon, tute neatendite kaj sen peto mia. Kompreneble mi tuj akceptis!