Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / TEJO denove strebas al sendependo

TEJO denove strebas al sendependo

de Redakcio Laste modifita: 2007-04-08 21:54
En sia printempa kunsido la estraro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) post kelkjara paŭzo denove entreprenas paŝojn direkte al "jura sendependeco". Tiu termino lastfoje estis populara antaŭ preskaŭ kvar jaroj, komence de la prezidant-periodo de Bertrand Hugon, sed poste ĝi estis silente enterigita. Jure TEJO estas parto de UEA, sed laŭ estraranoj de TEJO, la junulara asocio devas iĝi sendependa por povi ricevi pli da subvencioj. Decido pri la loko de Internacia Junulara Kongreso 2008 daŭre mankas, kaj TEJO sekretumas pri la ekzistantaj proponoj. Laŭ la fontoj de Libera Folio la kongreso okazos en Belgio.

En la lasta semajnfino de marto, kiu samtempe estis la unua semajnfino de aprilo, la estraro de TEJO kunsidis en Roterdamo. Unu el la ĉefaj punktoj en la tagordo de la kunsido estis la loko de la Internacia Junulara Kongreso de la jaro 2008.

Laŭ iuj fontoj la venontjara IJK devis esti aranĝita en Nederlando, kie ja okazos la Universala Kongreso. La Universalan Kongreson por la jaro 2008 ne invitis la landa asocio, kiel kutime, sed jubileanta UEA mem - en 2008 UEA iĝos centjara. Tamen ĝis la limdato, la 15-a de decembro 2006, ne venis invito de Nederlanda Esperanto-Junularo por la IJK 2008. Ankaŭ neniu alia landa asocio de TEJO faris inviton.

Kiel rezervan alternativon oni konsideris Belgion, sed en la tagoj antaŭ la estrarkunsido de TEJO estraranoj de la landa asocio en Belgio, Flandra Esperantista Junulara Asocio, daŭre hezitis pri sia kapablo aranĝi la kongreson. Kiel kialon de sia hezito estraranoj de FEJA menciis mankon de homfortoj kaj malfacilaĵojn trovi taŭgan kongresejon por akceptebla prezo.

En la printempa estrarkunsido de TEJO, kiel reprezentanto de FEJA ĉeestis Carsten Mischke. Responde al demando de Libera Folio li rakontis, ke li ja havas kontaktojn kun kelkaj eblaj kongresejoj, sed ke daŭre mankas bonaj kondiĉoj por IJK en Belgio.

Carsten Mischke- Mi sabate nur raportis malbonaĵojn, sed daŭre serĉas kaj telefonas kun eblaj ejoj.

Laŭ la Jarlibro de UEA, Flandra Esperantista Junulara Asocio pasintjare havis nur 42 membrojn, do eĉ malpli ol la nederlanda junulara asocio NEJ. Laŭ Carsten Mischke tio tamen ne signifas, ke FEJA ne havas sufiĉe da homfortoj por aranĝi kongreson.

- Laŭ mia sperto, (do mia opinio) tute egalas, ĉu landa asocio havas kelkajn membrojn pli ol aliaj, por esti pli efika, aŭ por havi pli da organiza talento/forto. Alikaze (aŭ inverse) mi ja povos demandi: kial preskaŭ neniu plu konas Esperanton? UEA havis pli ol 5.000 membrojn dum lastaj jardekoj, kaj tamen la homaro preskaŭ forgesis ĝian ekziston.

La estraro de TEJO
nun ricevis du kandidatiĝojn por aranĝi la IJK-n en 2008, diras la prezidanto de TEJO, David-Emil Wickström.

david-emil wickström- La estraro ricevis du seriozajn kandidatiĝojn por la IJK en 2008, kaj ni atendas pli da informoj de la kandidatoj dum la sekvaj semajnoj. Kiam ni ilin havos (post pli-malpli 4 semajnoj) ni espereble (ĉiam povas okazi malfruiĝoj) povas prezenti la IJK-landon al la ĝenerala publiko.

Ĉar la estraro petis pliajn informojn, la kandidatiĝoj evidente ne estas plenrajtaj oficialaj invitoj, surbaze de kiuj la estraro povus fari finan decidon pri la afero. La prezidanto de TEJO ne volis rakonti al Libera Folio, de kie venis la kandidatiĝoj aŭ kio mankas en ili.

- Kiel mi skribis, temas pri du seriozaj kandidatiĝoj, kaj antaŭ ol la estraro decidos, ni ne komentas la kandidatiĝojn, aŭ kiu kandidatiĝis, al la ĝenerala publiko.

Laŭ aliaj, bone informitaj fontoj de Libera Folio, la IJK en 2008 nepre okazos en Belgio. Tamen evidente daŭre ne estis trovita taŭga ejo por ĝi. Oni povas miri, kial TEJO volas sekretigi aliajn IJK-kandidatiĝojn, se tiuj efektive ekzistas, dum UEA neniam sekretigas UK-kandidatiĝojn, malgraŭ tio, ke UK estas multe pli granda aranĝo laŭ la nombro de partoprenantoj kaj el la financa vidpunkto.

La oficiala, malmultvorta komuniko de TEJO pri la printempa estrarkunsido tute ne mencias la diskutojn ĉirkaŭ la venontjara IJK. Aliflanke ĝi konstatas, ke la estraranoj subskribis dokumentojn, kiuj bezonatas por ke TEJO povu akiri juran sendependecon.

La diskutoj pri jura sendependiĝo de TEJO disde la plenkreskula UEA daŭras jam pli ol jardekon, kun varia intenseco. En 1997 la komitato de TEJO faris decidon favore al sendependiĝo, sed tiu decido neniam estis realigita.

Lastatempe la ideo reaperis en la jaro 2003, antaŭ la demisia krizo en TEJO. En la Universala Kongreso en Gotenburgo, jam post la protesta demisio de Holger Boos, la prezidanto de TEJO, kaj tri aliaj estraranoj, la komitato de UEA ricevis proponon esplori la avantaĝojn de jura sendependeco de TEJO.

Tiam reprezentantoj de TEJO argumentis, ke TEJO ne deziras proteste disiĝi de UEA, sed volas havi eblecojn regi siajn proprajn aferojn. La komitato de UEA konstatis, ke ŝanĝo en la statuso de TEJO postulus ŝanĝon en la statuto de UEA, kaj tial en la praktiko estus malfacile realigebla, eĉ se ĝi eventuale povus doni iujn avantaĝojn.

Post la demisia krizo en TEJO, la nova prezidanto de TEJO, Bertrand Hugon, indikis juran sendependecon de TEJO kiel unu el siaj ĉefaj prioritatoj.

- En la nuna situacio la planoj de la nova estraro kuŝas en havigo de propra jura personeco por TEJO kaj funkciigo de reta oficejo, komentis Bertrand Hugon en intervjuo de Libera Folio en septembro 2003.

La Esperanta Civito tuj entuziasme subtenis la ideon kaj dissendis gazetaran komunikon, laŭ kiu jure sendependa TEJO ne nur pli facile povus ricevi subvenciojn de eŭropaj instancoj, sed krome "povos akiri helpon ankaŭ aliloke en Esperantio".

La gazetara komuniko de la Civito krome asertis, ke UEA ĉiukaze ne estas vera gepatra organizaĵo de TEJO, ĉar la junulara organizaĵo laŭ la Civito naskiĝis "en SAT-medio". TEJO estis fondita en 1938 en Nederlando, neniam havis organizan ligon al SAT, kaj ekde 1956 estas junulara sekcio de UEA. En 1971 la financoj kaj administrado de TEJO estis plene integritaj kun tiuj de UEA.

En decembro 2003 Osmo Buller estis denove dungita kiel la ĝenerala direktoro de UEA. Restariĝis la normala funkciado de la Centra Oficejo, kaj la ideo pri jura sendependeco de TEJO estis fine silente enterigita. Dum la mallonga prezidado de Heming Welde Thorbjørnsen ĝi ne aperis publike.

David-Emil Wickström, la nuna prezidanto de TEJO, denove argumentas, ke propra jura personeco utilos por ricevi pli da diversaj subvencioj, celitaj al junularaj organizaĵoj.

- TEJO oficiale ne ekzistas, ĝi estas parto de UEA. Sed por ke ni petu kelkajn subvenciojn TEJO devas esti jure sendependa organizo, kaj la subskribo de la dokumentoj por la komerca ĉambro estas unu paŝo por iĝi jure sendependa. La proceso ekis en la TEJO-estraro kie Holger Boos estis prezidanto, diras David-Emil Wickström.

Holger Boos prezidis TEJO-n en la jaroj 2001-2003.

Se TEJO vere volus iĝi jure kaj fakte sendependa de UEA, registriĝo ĉe la Komerca Ĉambro neniel utilus. La efektiva jura stato de TEJO estas reguligita en la statuto de UEA, laŭ kiu TEJO estas "integra parto de UEA". Por ŝanĝi tion, necesus ŝanĝi la statuton kaj poste oficiale registri la novan statuton en Nederlando.

Osmo BullerLa ĝenerala direktoro de UEA (kaj TEJO) Osmo Buller, kiu ĉeestis en la kunsido de la TEJO-estraro, diras, ke eĉ se oni plu uzas la esprimon "jura sendependiĝo", la tiudirektaj strebadoj ne temas pri apartiĝo de TEJO disde UEA.

- Laŭ la nunaj regularoj TEJO ĝuas grandan aŭtonomion en UEA. Tiun faktan situacion ankaŭ la eŭropaj instancoj ĉiam rekonis, sed tio devis ofte esti dokumentita per multe da paperoj, kies preparado rabis tempon. Intertempe ni malkovris eblecon formaligi la statuson de TEJO ĉe la Komerca Ĉambro, kiu en Nederlando administras la oficialan registron de asocioj.


arkivita en: