Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Vjetnamo iĝis prezidanto de TEJO?

Vjetnamo iĝis prezidanto de TEJO?

de Redakcio Laste modifita: 2007-08-06 16:27
Nguyen Thi Minh Nguyet el Vjetnamio dum la unua IJK en Vjetnamio estis elektita la nova prezidanto de TEJO. Tion skribas la vjetnamia novaĵagentejo VNA.

Laŭ VNA, entute 200 kongresanoj el 35 landoj partoprenis la ĉi-jaran Internacian Junularan Kongreson en Hanojo. La tuta estraro de TEJO devis ŝanĝiĝi en la ĉi-jara IJK, sed ankoraŭ mankas informoj el aliaj fontoj ol VNA. [Poste VNA korektis la informon en sia retejo, kaj montriĝis, ke temis pri nova prezidanto de VEJO.]

arkivita en:
blahma
blahma diras:
2007-08-04 02:11
Estante komitatano A de TEJO, mi tamen neniel konscias pri tio, ke dum la 63-a IJK en Hanoi estus atingita la necesa kvorumo - sufiĉe nombra ĉeesto de komitatanoj - por ke tiu organo, la komitato, kapablu elekti novan prezidanton de TEJO, kiel asertas la artikolo (kaj la novaĵagenteja anonco, de kiu ĝi fontas). Provizore, mi persone supozas, ke temas pri eraro de vjetnamia ĵurnalisto kaj konfuzo kun novelektita prezidanto de VEJO (vjetnamia landa sekcio de TEJO). Tamen mi tuj retpoŝte demandis la komitaton kaj la estraron de TEJO kaj atendas ilian oficialan reagon.
piter
piter diras:
2007-08-04 06:06
temas pri eraro de vna kaj iom tro hasta publikiĝo de libera folio. estis elektita nova prezidantino de vejo, ne tejo.