Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / La sekretaj protokoloj de UEA

La sekretaj protokoloj de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2007-04-21 08:53
La estraro de UEA en sia aprila kunsido nuligis malnovan decidon pri la "disponeblo de la estraraj protokoloj". Laŭ Renato Corsetti la decido pri troa publikeco estis farita, en 1973, en historiaj kondiĉoj "nun malfacile kompreneblaj", kaj neniam estis observata. Dum la lastaj monatoj komitatanoj tamen kelkfoje apogis sin al la malnova decido, kiam ili postulis, ke la estraro rakontu pri siaj kunsidoj kaj ties rezultoj. Pri la rezultoj de la aprila kunsido la estraro efektive raportis al la komitato senprokraste, sed ĝi ne klare diris, ke la malnova decido pri publikeco nun estas nuligita. Tio iĝis evidenta nur, kiam Libera Folio starigis la demandon al Renato Corsetti. Tuj poste la koncerna decido estis krome forigita el la retejo de UEA. Eventualajn decidojn pri plia publikeco laŭ Renato Corsetti devos fari la nova estraro, elektota en Jokohamo.

La estraro en la aprila kunsido aparte diskutis la publikecon de siaj protokoloj, kaj "notis, ke pri informado al la Komitato validas paragrafoj en la statuto kaj regularo, kaj ke la estraraj protokoloj ĝenerale ne estas publikaj". Tiu frazo en la estrara komuniko al la komitato estis iom enigme formulita, ŝajne por fortiri la atenton de la fakto, ke la estraro ne nur "notis", sed efektive nuligis malnovan decidon pri relative vasta publikeco.

De pluraj jaroj en la retejo de UEA legeblis decido de la estraro, datita en 1973, pri "disponeblo de la estraraj protokoloj". Laŭ tiu decido [kompleta teksto jen] estis principe nuligita la konfidenceco de la estraraj diskutoj.

Laŭ Renato Corsetti la decido estis farita en specifaj historiaj kondiĉoj, kaj nur "erare" restis en la paĝaro de UEA.

- Tiu decido estis farita antaŭ la fama kongreso de Hamburgo en tute apartaj kondiĉoj, kiujn mi ne povas facile kompreni. Eventuale temis pri la ebleco disvastigi informojn pri eblaj kandidatoj al la posta elekto, pri kiuj la estraro tiam parolis. Mi nek scias kial oni faris ĝin, nek volas scii, ĉar tio estas utilega por historiistoj sed ne por nunaj disvastigantoj de Esperanto.

Efektive la decido pri plia publikeco estis farita jam en decembro 1972, longe antaŭ la Hamburga kongreso de 1974. En la junia numero de revuo Esperanto en la jaro 1973 (paĝo 101), Victor Sadler raportis pri la estraraj decidoj, kaj klarigis, ke dum la komitataj kunsidoj estas publikaj, tiuj de la estraro pli frue estis privataj. Sekve ankaŭ la protokoloj de la estrarkunsidoj estis konfidencaj, kaj oni publikigis nur la ĉefajn decidojn interesajn por la membraro.

- Bedaŭrinde pro tio foje okazis miskomprenoj. Tial la estraro decidis, ke ekde nun ĉiuj decidoj estu komunikataj al la komitato, kaj ke komitatano povas ricevi parton de la protokolo kiu interesas lin.

Aldone la estraro decidis, ke ĉiu estrarano havas la rajton libere citi el la protokoloj aŭ aliaj dokumentoj, krom pri aferoj eksplicite deklaritaj konfidencaj, klarigis Victor Sadler en 1973.

Renato CorsettiRenato Corsetti ne konas la historian fonon de la afero, sed laŭ li en postaj jaroj oni rifuzis ĉiajn petojn pri publikigo de estraraj protokoloj - spite la decidon kiu efektive validis, ĉar ĝi ĝis nun ne estis nuligita.

- Neniam en la postaj jaroj tiu decido estis aplikita, laŭ mia plej bona kono. Ĝi erare, tion mi povas supozi, restis en la paĝaro, ĉar mi spertis de tempo al tempo dum la postaj jardekoj, kiel estrarano aŭ komitatano, pri tio, ke oni postulis publikecon de la estraraj protokoloj, sed laŭ mia plej bona memoro, tiu publikeco estis ĉiam neata. Efektive persone mi opinias, ke postulado de tia publikeco simple portus al tio, ke la estraraj protokoloj ne plu enhavus la diskutojn faritajn. Simple la kunsidoj de estraroj ne estas publikaj, kiel la kunsidoj de parlamentoj aŭ komitatoj.  Tion finfine oni devas akcepti, kaj juĝi surbaze de la decidoj.

Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA, nun ne volis komenti la forigon de la decido de 1973. Kiam la publikeco de la estraraj protokoloj pasintfoje estis vaste diskutata, en 1997, li diris jene en teksto publikigita en Eventoj:

Osmo Buller-  Ekzistas decido el la 70-aj jaroj, laŭ kiu la Estraro devas komuniki siajn decidojn al la Komitato. Tial post ĉiu kunsido la Ĝenerala Sekretario cirkuleras al la komitatanoj pri la faritaj decidoj. Se iu komitatano volas pli da informoj pri iu afero, li rajtas ricevi kopion de la koncerna parto de la protokolo, escepte de la eroj, kiuj pro specialaj kaŭzoj, ekz. personaj, devas resti konfidencaj. Komitatanoj ŝajnas kontentaj pri tiu praktiko, ĉar kun pli ol 10-jara sperto mi ne memoras, ke iu petis eltiron el estrara protokolo.

En epoko multe pli interreta ol antaŭ dek jaroj, multe pli facilas por komitatano fari tian peton, kaj tial ŝajnas des pli mallogike forigi la eblecon, pri kiu "la komitatanoj ŝajnas kontentaj". Nun, kiam tiaj petoj kelkfoje estis faritaj en la komitataj diskutoj, tamen subite estis forigita la koncerna decido de la 1970-aj jaroj. Laŭ Renato Corsetti tio ne estos problemo, ĉar la estraro "ankoraŭ pli firme aplikos la antaŭvidon de la statuto" koncerne informadon al la komitato.

Formale la estraro tamen nun tute ne plu bezonas informi la komitaton pri siaj diskutoj, aŭ eĉ pri siaj decidoj. Laŭ la statuto de UEA sufiĉas, ke la estraro "informadas la komitatanojn de tempo al tempo pri la evoluo de la laboro".

Jam antaŭ la aprila estrarkunsido Libera Folio petis, ke la estraro konigu la tagordon de la kunsido, laŭ la demokratia kutimo de malfermaj asocioj. Al tio Renato Corsetti reagis kun surprizo.

- Ĉu vere en Svedujo oni informas pri la tag-ordo de kunsidoj de asocioj?

Kiam Libera Folio restarigis la demandon post la aprila kunsido, li iom ŝanĝis la opinion.

Libera Folio: Ĉu ne eblus almenaŭ publikigi la tagordon de estraraj kunsidoj anticipe? Tiam la komitato, au unuopaj komitatanoj, povus esprimi sian opinion pri decidotaj, kaj ne deciditaj, aferoj. Tio ja estus pli demokratia, ĉu ne?

- Mi mem, nur nun ekpensante pri la afero, ne trovas tion malutila, eĉ oni povus alvoki al opinioj pri apartaj temoj, sed la afero, evidente, koncernas la novan estraron.

En mardo ekis diskuto pri la publikeco de la estraraj protokoloj en la retlisto de la komitato. Tie Osmo Buller amplekse komentis la temon, kiun li nomis "ŝtormo en tetaso". La decidon, kiun li antaŭ dek jaroj mem citis, li nun opiniis delonge foriginda.

- Se reveni al la decido el 1973, estas eble, ke iam ĝi jam estis formale nuligita, kvankam pri tio mi ne esploris. Jam kelkfoje mi intencis instrukcii ĝian forigon, sed same ofte mi tion forgesis, kio tamen ne tre gravis, ĉar la praktiko ĉiukaze estis konforma al la efektiva enhavo de tiu dokumento. Por ke neniu grumblu, ke la forigo el la retejo okazis sen formala decido, estis konvene, ke la Estraro faris tian decidon. Se iu estonta Estraro trovos tion utila, ĝi verku novajn gvidliniojn, kvankam laŭ mi sufiĉas apliki la ĝisnunan praktikon. Ĉiukaze ebla nova decido ne enhavu tiajn absurdaĵojn kiel tiu el 1973, kiu i.a. "preskribis", ke se oni malrespektas la konfidencecon de iu afero, ĝi ne plu estu konfidenca. Siatempe tio eble povis soni kohere, sed verŝajne temis pri malbona redaktado aŭ fuŝkompromiso. Nun ĝi ĉiukaze invitas malrespekti la konfidencecon.

arkivita en:
Peeter
Peeter diras:
2007-04-16 23:39
Sekreteco de estrarprotokoloj restigas por membraro kaj gxenerale eblon pensi pri manko de kontrolo kaj gxusta laboro de estraro. Se en landaj estraroj oni havas ministrojn kiujn kontraolas ne nur parlamentoj sed ankau la partioj kies membroj ili estas, en UEA-estraron kontrolas nur Komitato. Komitatanoj devas havi eblon kontroli estraranojn por scii kiu taugas por sia loko ankau estonte kaj kiu ne. Nun la decidoj pri publikeco de la protokoloj estas faritaj de estraro.
Cetere iom pli gxenerale kaj ne konkrete pri UEA mi devas noti ke oni komencas sekretigi estrarajn protokolojn kiam ekestas timo ke evidentigxas au politikaj au financaj misagoj. Pri politikaj misagoj oni komprenu intencan celkonscian influadon de decidoj favore al iu(j) partio(j) au iu(j) lando(j) kondicxe ke tio povas malbonigi la staton de la organizajxo. Mi ne diras tion pri UEA sed tio estas gxenerala trajto de sekretigantoj bedaurinde tre ofta.
Kiel eliri el la situacio. Se Komitato decidas ka ili havu surmane la estrarajn protokolojn por kontroli agadon de estraro kaj de cxiu estro aparte, do Estraro estas devigata tion fari (Lau la statuto Estraro ne povas sekretigi se Komitato ordonas sensekretigi.)
Gxis kiam mi estas tute certa pri agoj de la organizajxo mi diras ke gxi estas mia organizajxo. Se aperas sekretoj do mi plu ne kuragxas nomi gxin mia organizajxo, gxi farigxas nur organizajxo en kio mi membras...