Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Konferenco pri la rolo de Esperanto en Rusiaj edukejoj

Konferenco pri la rolo de Esperanto en Rusiaj edukejoj

de Redakcio Laste modifita: 2007-04-05 12:57
La 13-an de aprilo sub la egido de la socia organizaĵo "Rusia Akademio pri Klerigo" en Moskvo okazos konferenco kun la titolo "Propedeŭtika rolo de Esperanto en lernado de fremdaj lingvoj". La intertraktadoj de rusiaj esperantistoj kun la registaro de Moskvo pri eventuala Universala Kongreso en Rusio akcelis la aranĝon, kiun aktive partoprenas la ministerio pri klerigo kaj scienco.

La planata konferenco estas subtenata de rusia ministerio pri klerigo kaj scienco, parte pro la letero de Eŭropa Jur-scienca Universitato Justo (esperantista iniciato en ligo kun AIS en San-Marino) kaj Rusia Esperantista Unio (la landa asocio de UEA).

Eŭropa Jur-scienca Universitato Justo estas malgranda privata universitato kun eble cento da studentoj. Interesa detalo pri ĝi estas, ke laŭ ĝia regularo fumantoj ne povas esti akceptitaj kiel studentoj. Ĉiuj studentoj studas ankaŭ Esperanton, sed malmultaj poste videblas en la movado, kun la elstara escepto de la konata pianisto Andrej Korobejnikov.

La letero sendita al la Ministerio pri klerigo enhavis proponon enkonduki Esperanton en studplanojn de rusiaj klerigejoj.

La laboron de la konferenco laŭ la planoj partoprenos "rusiaj kaj eksterlandaj sciencistoj, Esperanto-instruistoj, esperantistoj, sociagantoj, politikistoj, reprezentantoj de amaskomunikiloj". La laborlingvoj de la aranĝo estos la rusa kaj Esperanto.

En listo de partoprenontoj, disvastigata de la aranĝantoj estas interalie Anatolij Karpov (eksa mondĉampiono pri ŝako), György Nanofszky (eksa ambasadoro de Hungario en Moskvo) kaj Iosif Orĝonikidze, la vic-urbestro de Moskvo.

La rezulto de la konferenco laŭplane estos rezolucio, kiu poste iĝu la bazo por la decido de la Ministerio pri klerigo rilate studadon de Esperanto en rusiaj klerigejoj. Eventuale la rezolucio povos enhavi oficialan esprimon de subteno por tiuj klerigaj institucioj, kiuj aldonas Esperanton al la studprogramoj.

arkivita en: