Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Renato Corsetti aktivos loke kaj fake

Renato Corsetti aktivos loke kaj fake

de Redakcio Laste modifita: 2007-09-03 12:58
Renato Corsetti dum ses jaroj estis prezidanto de Universala Esperanto-Asocio. Post la fino de sia dua oficperiodo li nun intencas aktivi en sia loka klubo, sed ankaŭ kiel komitatano de UEA kunlabori kun la Araba kaj Afrika komisionoj de UEA, li rakontas al Libera Folio. Li krome intencas plu batali kontraŭ la "okcidenta dialekto de Esperanto".

Renato CorsettiRenato Corsetti estas esperantisto de la mezo de la 1960-aj jaroj. Dum la pasintaj kvar jardekoj li havis multajn postenojn en la movado, interalie kiel prezidanto de TEJO kaj kiel prezidanto de la landa asocio de UEA en Italio. Ni petis lin rakonti, kiel li intencas aktivi en la movado nun, post la fino de sia mandat-periodo.

- Nu, pli malpli kiel antaŭe sed pri aliaj temoj. Tre verŝajne mi iom pli okupiĝos pri mia loka klubo kaj la landa asocio. Mi faris tion ankaŭ en la pasinta tempo, sed tre malpli multe ol indus.

Renato Corsetti estas konata pro siaj debat-instigaj politikaj elpaŝoj kaj pro sia forta opozicio al la vastigo de la vortprovizo de Esperanto. Sur tiuj kampoj li intencas aktiviĝi.

- Mi estas zorganta pri kelkaj projektoj ankoraŭ ne finiĝintaj, ekzemple pri la traduko de la libro de Chomsky "Imperial ambitions" kaj daŭre mi restas en la Akademio de Esperanto, kiel sekretario, se la nunaj elektoj tion konfirmos, kaj klopodos iom pli intense defendi la bonan lingvon (vidu Claude Piron) kontraŭ la malbona lingvo (tro okcidenta dialekto de Esperanto).

Aparte proksima al la koro de Renato Corsetti ĉiam estis la plia tutmondigo de la Esperanto-movado.

- Mi kredas, ke kiel komitatano de UEA mi ankoraŭ kunlaboros certe kun la Araba Komisono de UEA (sen araboj kaj islamanoj en la movado, ni parolas inter ni) kaj ankoraŭ kun la Afrika Komisiono.

Libera Folio: Ĉu iajn konsilojn vi volus doni al la nova estraro?

- Ili ne aparte bezonas, ĉar ĉiuj estas bonaj esperantistoj kun longa sperto. Mi eble simple dirus: ne konfuzu la rimedon kun la enhavo. Mi volas diri, ke ni uzu la plej modernajn teĥnikajn rimedojn kaj senĉese modernigu UEA-n, sed tio estas nur parteto de nia laboro. Nia vera celo estas konvinki la homojn, la vivantajn homojn, pri la boneco de nia solvo kaj instigi ilin lerni Esperanton. Se ni estus en la fimao Kokakolao, oni juĝus nin laŭ la nombro da venditaj boteloj (ĉe ni nombro da homoj, kiuj lernas Esperanton), ne laŭ la enciklopedio pri historio de trinkaĵoj, kiun ni povus kunmeti.


arkivita en:
ClaudeNourmont
ClaudeNourmont diras:
2007-09-03 11:59
dum 8 jaroj? Sxajnis al mi, ke nur dum 6 jaroj Renaro prezidis UEA. Sed li estis estrarano dum pluraj antauxaj jaroj.

Kompreneble, la cxefa afero estas, ke Renato plulaboros en diversaj gravaj kampoj. Antauxdanokjn al li pro tio!

Claude Nourmont
redakcio
redakcio diras:
2007-09-03 12:57
Efektive. Renato Corsetti estis prezidanto 2001-2007. (Sed antaŭ tio li estis vic-prezidanto...)