Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Konsilio de Eŭropo kunlaboras kun UEA pri lingvotaksado

Konsilio de Eŭropo kunlaboras kun UEA pri lingvotaksado

de Redakcio Laste modifita: 2007-01-31 10:28
Post kunlaboro inter la Konsilio de Eŭropo, UEA, la reta iniciato edukado.net kaj Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), la 30-an de januaro en la reta katalogo de la libroservo de UEA aperis nova normiga broŝuro pri lingvoekzamenado. La apero de la broŝuro estas grava por unuecigi la ekzamen-sistemon kaj rilatan terminologion en Esperanto, diras unu el la ĉefaj aktivuloj de la projekto, Katalin Kováts. Sed aparta lingvopolitika sukceso estas laŭ ŝi ankaŭ la fakto, ke la Lingva Departemento de la Konsilio de Eŭropo en Strasburgo nun donis permeson por la esperantigo de sia ĉefa dokumento pri la temo, kaj pozitive rilatas al UEA kaj ILEI, kiel reprezentantoj de la tutmonda esperantistaro. En februaro reprezentanto de UEA kaj ILEI invitite partoprenos interregistaran forumon de la Konsilio de Eŭropo pri lingvotaksado.

La Komuna Eŭropa Referenckadro - pri instruaj kaj taksaj metodoj por la akiro de modernaj lingvoj, Rotterdam 2007. 24 paĝoj. 3,00 eŭroj ĉe la libroservo de UEA.

Ni demandis al Katalin Kováts, kial ĝuste nun aperis la ideo eldoni broŝuron pri la "Komuna Eŭropa Referenckadro".

Katalin Kováts: La ideo ne estas freŝa, nur la decido pri la publikigo naskiĝis antaŭ nelonge. Du gravajn partojn de la broŝuro ni jam publikigis en 2005 en la Manlibro pri instruado de Esperanto, poste prezentis en pluraj artikoloj kaj seminarioj de www.edukado.net. La broŝuro estas por orienti la interesatojn pri la lingvopolitike grava temo kaj pri la farata laboro. Tio necesis, ĉar montriĝis ke la Esperanto-instruantoj ofte ne estas sufiĉe informitaj pri sialandaj lingvolernaj reformoj, decidoj kaj ebloj. Tial UEA kaj la instruistaj ligo kaj paĝaro decidis kompletigi la informojn ankaŭ pri tiuj kampoj, por ke la instruistoj de la internacia lingvo ne postrestu fake siajn alilingvajn kolegojn. La nuna eldono de la informobroŝuro celas eĉ pli diskonigi la novajn tendencojn kaj normojn.

Libera Folio: Kial ĝi estas grava kaj bezonata?

- La sociaj klopodoj al la unuecigo de normoj ene de Eŭropo kaj la interesiĝo pri tio ankaŭ ekster Eŭropo faris la broŝuron bezonata kaj nun aktuala. La laboro estas tre ampleksa, nur la baza libro mem estas plurcentpaĝa faka teksto, kaj ĉiuj ellaborataj projektoj - kiel la ekzamensistemo, lingva dokumentujo, memtaksaj sistemoj - bezonas longan tempon por finpretiĝi. Ĝis ilia vera ekfunkcio necesas informi pri la temo, enkonduki la novajn terminojn kaj doni la unuajn helpojn, el kiuj oni jam povas tuj profiti. Tia helpo estas ekzemple la Laŭŝtupa Memtaksilo[pdf], kiun bone povas uzi kaj lernantoj kaj instruantoj de la lingvo. La eldonaĵo ankaŭ pro tio tre gravas, ĉar iusence ĝi ankaŭ formale atestas nian kunlaboron kun la Lingva Departemento de la Konsilio de Eŭropo en Strasburgo, kiu donis la permeson por la esperantigo de la ĉefdokumento kaj pozitive rilatas al kunlaboroj kun UEA kaj ILEI kiel reprezentantoj de la tutmonda esperantistaro. Tion ni opinias lingvopolitika sukceso.

Kiel vi ekhavis kontakton kun la Konsilio de Eŭropo?

- Delegacio de UEA/ILEI (Katalin Kováts, Mireille Grosjean, Sylvain Lelarge kaj Gilbert Stammbach) estis akceptita en Strasburgo en februaro 2006. Tiam ekis la kunlaboro kaj persona kontakto inter UEA-ILEI kaj la Lingva Departemento de la Konsilio de Eŭropo.  Unu el la sekvoj de tiu kontakto estas, ke en februaro Marta Kovács kiel reprezentanto de UEA kaj ILEI partoprenos interregistaran forumon de Konsilio de Eŭropo ĝuste pri la referenckadro. Ni petis la eblon reprezentiĝi kiel neregistara organizaĵo, kaj ni ricevis la inviton. La partopreno ebligos spertiĝon kaj pluan informadon pri disvolviĝo de lingvotaksaj agadoj ankaŭ en Esperanto, por kio bone servos ankaŭ la ĵus eldonita broŝuro.

Kiel progresis la laboro pri la broŝuro, kiuj partoprenis?

- La laboroj pri la temo jam delonge disvolviĝas en pluraj terenoj kaj grupoj. La pretigo de la broŝuro de post la decido eldoni ĝin progresis tre rapide kaj en efika kunlaboro kaj subteno de Renato Corsetti kaj Osmo Buller. La kernon de la eldonaĵo konsistigas la traduko de la unua ĉapitro de la Referenckadro. Tiun laboron kun granda zorgemo faris Roel Haveman konsultiĝante pri lanĉo de kelkaj terminoj kun István Ertl, Brian Moon, Marc Bavant kaj Rob Moerbeek.

- La redaktado kaj la kunordigado de la laboro estis en miaj manoj, kadre de la planoj de www.edukado.net, kie jam pli frue aperis informoj pri la temo. La du antaŭe de mi tradukitajn dokumentojn ni nun iom adaptis, kaj mi aldonis ankaŭ novan artikolon kun la klarigoj pri la signifo de la Referenckadro por ni esperantistoj.

Kiel oni nun uzu la broŝuron?

- Ĝuste tio estas kion lumigas la nomita artikolo, legebla en la broŝuro. La broŝuro ne nur utilos por instruistoj de Esperanto, sed bone uzeblas ankaŭ kiel informmaterialo en ne-esperantistaj rondoj, ekzemple ĉe naciaj lingvoinstruaj kaj lingvolernaj instancoj. Por helpi la plenumon de tiuj taskoj la materialo disponeblas en papera formo ĉe UEA, kaj ankaŭ elŝuteblas rete ĉe la Referenckadro-sekcio de edukado.net

Pasintjare la Civito de Valerio Ari komencis reklami sian propran lingvoekzamenan sistemon. Laŭ la oficiala komuniko de la Civito, ĝia sistemo estas "adaptita al la diaspora transnacia dimensio de Esperantio" kaj do ne sekvas la normojn de la Konsilio de Eŭropo. Kiel via laboro diferencas de la similkampaj iniciatoj de la Civito?

- La lingvouzantoj kaj laborantoj pri la lingvopolitikaj projektoj kadre de la Eŭropa Unio bezonas unuecan terminologion, kiun necesis difini kaj publikigi. Tion ni estas farintaj per tiu ĉi eldono. Ni scias ke ankaŭ la Civito kontaktiĝis kun Strasburgo kaj petis tradukpermeson, eĉ promesis por la pasinta aŭtuno la publikigon de la koncerna materialo. Ĝin nek la koncernuloj en Strasburgo nek ni povis legi. Plue la diferenco inter la celgrupoj kaj celoj de UEA-ILEI kaj la Civito estas evidenta. Ni ne parolu pri la proporcio rilate la grandecon de la membraro ĉe la du organizoj. Tio ankaŭ en Strasburgo estis okulfrapa.

arkivita en:
mateno
mateno diras:
2007-01-30 22:03
mi tre ĝojas kaj gratulas pri tiu ĉi sukceso!
Marteno