Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Eŭropa ekzamen-normigo nun en Esperanto

Eŭropa ekzamen-normigo nun en Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2007-12-22 15:47
En januaro 2007, post kunlaboro inter la Konsilio de Eŭropo, UEA, la reta iniciato edukado.net kaj Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), aperis nova normiga broŝuro pri lingvoekzamenado kun la titolo "La Komuna Eŭropa Referenckadro - pri instruaj kaj taksaj metodoj por la akiro de modernaj lingvoj". Jam la apero de tiu broŝureto estis konsiderata granda sukceso, des pli ke samtempe la Lingva Departemento de la Konsilio de Eŭropo en Strasburgo donis permeson por la esperantigo de sia ĉefa dokumento pri la temo. La esperanta traduko de la 262-paĝa ĉefa dokumento nun aperis. Ĝi jam estas listigita apud la 31 nacilingvaj versioj en la retejo de la Konsilio de Eŭropo, kaj en la dua duono de la jaro 2008 povos okazi la unuaj lingvoekzamenoj de ILEI-UEA laŭ la komuna eŭropa normaro.

Meze de decembro finpretiĝis la esperantlingva traduko de grava lingvopedagogia verko de la Konsilio de Eŭropo. Per ĝi Esperanto atingis ankaŭ la atenton de eŭropaj instancoj kiel la Konsilio de  Eŭropo, ALTE (Asocio de Lingvo-Testistoj en Eŭropo) kaj la DIALANG-projekto  de la Eŭropa Komisiono, kiuj bonvenigis kaj aprobis ke aperu iliaj  dokumentoj en Esperanto.

La resuma verko Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj: lernado, instruado, pritaksado celas en travidebla kaj kohera maniero subteni lingvolernantojn, lingvouzantojn kaj instruistojn ĉe la difinado kaj atingado de siaj celoj.

La Referenckadro-projekto disvolviĝis sub la gvido de la porinstruista retejo www.edukado.net. La diplomatian kaj organizan laboron plenumis Katalin Kováts, kiun helpis en diversaj fazoj de la laboro Osmo Buller, Sylvain Lelarge kaj Renato Corsetti.

La tradukinto, Roel Haveman, dum monatoj esperantigis la dokumenton. Por la traduko de la Referenckadro kolektiĝis fakaj terminoj, kiuj sendube ekhavos normigan signifon.

En la kontrolo de la 262-paĝa dokumento partoprenis multnacia provlegantaro: Marc Bavant, Ranieri Clerici, István Ertl, Katalin Kováts, Rob Moerbeek kaj Brian Moon. La kovrilo de la eldonaĵo estas kreita de Francisco L. Veuthey. La traduklaboron financis Esperantic Studies Foundation (ESF), kaj la donaco de Fondaĵo Saliko estas uzata por eldonaj kaj organizaj kostoj.

La libro estas jam legebla en la retejo www.edukado.net kaj listigita inter la 31 nacilingvaj versioj en la retejo de la Konsilio de Eŭropo. Ĉe la Libroservo de UEA fine de januaro aĉeteblos paperaj ekzempleroj.

Libera Folio demandis al Katalin Kováts, por kio kaj kiuj utilas tiu dokumento.

kovats2Katalin Kováts:  Nu, ne estas amuzlegaĵo, certe – ĝi estas baza dokumento por kursoplanistoj, ekzamenistoj kaj lernantoj mem. La Referenckadro celas en travidebla kaj kohera maniero subteni lingvolernantojn, lingvouzantojn kaj instruistojn ĉe la difinado kaj atingado de siaj celoj. La ellaboritaj taksosistemoj ebligas unuecan mezuradon de lingvaj kapabloj, kun travideblo kaj internacieco, kiu faciligos kompari lingvokonojn en diversaj landoj. Laste sed ne balaste, la Referenckadro difinas vastan bazon da terminoj, kaj tio – se konsideri la relativan malklarecon en la Esperanta terminaro edukada kaj instruada – povas grande helpi el terminologia vidpunkto.

Libera Folio: Ĉu la nova traduko iel plu helpos en kontaktoj kun oficialaj instancoj?

Katalin Kováts:  Jes, Ŝajnas ke la Referenckadro povos funkcii kiel ia pasporto al la lingvopolitikaj instancoj de Eŭropo, kaj ankaŭ al aliaj prilingvaj internaciaj asocioj kaj institutoj. Krome gravas, ke per tio Esperanto (helpe de UEA) akceptiĝis ĉe la Konsilio de Eŭropo, kaj ni estis dankataj kaj aprezataj ĉe la Asocio de Lingvo-Testistoj en Eŭropo (ALTE) kaj ĉe la projekto Dialang de la Eŭropa Komisiono. Ni ne petis, sed ricevis inviton membriĝi al ALTE, kun kiu cetere delonge ekzistas malrekta kontakto: UEA-ILEI kunlaboras kun ALTE-membrorganizo, la Budapeŝta ITK (Fremdlingva Plukleriga Centro).

Libera Folio: Kion oni praktike povas fari helpe de la nova traduko?

Katalin Kováts: Nun pretiĝas por akreditado ekzamensistemo pri Esperanto por hungaroj. Rezulte de kunlaborkontrakto, ITK akceptis okazigi ankaŭ unulingvajn Esperanto-ekzamenojn, akrediteblajn same kiel ĝiaj dulingvaj. Se la afero sukcesos, ITK kunlabore kun ILEI (fakte Herzberg kiel unua eksterlanda ekzamencentro por Esperanto) jam en 2008 okazigos novtipajn unulingvajn ekzamenojn laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro. En la estonteco okazos trejnado de pliaj ekzamenistoj, kaj povos etendiĝi la ekzamenoj. Tiu nova sistemo dum certa tempo iros paralele kun la malnovaj UEA-ILEI ekzamenoj.

Libera Folio: Ĉu ne ankaŭ la Civito havis kontrakton kun ITK, eĉ antaŭ nelonge okazigis tie seminarion? Ĉu temas pri ia vetkurado?

Katalin Kováts: Nu, ILEI havas veran laborkontrakton kaj kunlaboras, al kio ITK sin tenas tre pozitive. La menciita trejnado de la Civito konsistis nur en tio, ke ĝia Konsulo, kun György Nanovfszky, prezidinto de HEA, eniris la konstruaĵon de ITK kaj duope pasigis tie iom da tempo, eble 20 minutojn, sen vera kontakto kun respondeculoj. Tiu traktado stagnis je la nivelo de la pordisto, sufiĉe rezistema. Sekve, mi havas iom da duboj pri la seriozeco de la civita kunlaboro kun ITK.

Libera Folio: Ĉu la Civito same havis la rajton por traduki la referenckadron?

Katalin Kováts: Jes, ili eĉ iom pli frue ricevis ĝin de Strasburgo, sed malgraŭ plurfoja urĝo de la Konsilio de Eŭropo kaj malgraŭ peto dividi kun ni la aplikendan terminaron, ili reagis nur prokrasteme kaj malklare. Nin Strasburgo konsideris seriozaj kaj esceptokaze donis pli ol unu permeson traduki la dokumenton, kun la kompreno ke tiu havos la publikigrajton, kiu pli frue prezentos la dokumenton. Tio gravas, ĉar la terminoj en unu lingvo devas esti la samaj, ne gravas kiu ekzamensistemo aplikas ilin. Tiel la publikigintoj de la referenckadra dokumento diktas fakte la normojn. Ni havis relative oftan kontaktiĝon kun la respondeculino, kiu estis tre afabla kaj helpema, kaj ni ricevis eĉ inviton partopreni interregistaran forumon. Ne nur ni ĝojas pri nia sukceso, sed ankaŭ ili kontentas pri tio, ke Esperanton reprezentas ne malgranda grupo, sed tutmonda asocio kun fakaj organizoj kaj kompetentaj kunlaborantoj.

Libera Folio:  Kiel plu?

Katalin Kováts:  Mi iom pretas ankoraŭ helpi direkti ILEI al ALTE kaj en la lanĉo de la ekzamensistemo, sed poste edukado.net reiras al la pli vasta kaj tutmonda subtenado de instruantoj de Esperanto aŭ trovas denove alian urĝe solvendan problemon.

Siaflanke, Roel Haveman rakontis al Libera Folio pri siaj spertoj kiel tradukanto de la Referenckadro.

Libera Folio: Laŭplane vi devis traduki la tuton en tri monatoj. Ĉu tio estis facile farebla?

Roel HavemanRoel Haveman: Surbaze de la amplekso de la teksto mi taksis, ke mi facile povus traduki la tuton en tri monatoj. Sed dumlabore montriĝis necese, ke mi laboru ankaŭ vespere, nokte kaj semajnfine por sukcesi pri tio. Mi, kaj ankaŭ miaj familianoj, do ĝojas, ke la traduko estas nun preta.

Libera Folio: Kial la tradukado montriĝis temporaba?

Roel Haveman: Estis ofte malfacile trovi aŭ elpensi taŭgajn terminojn. Alia temporaba afero estis la kreado de taŭga indekso. Sed tiu laboro montriĝis ankaŭ tre utila por la traduka procezo, ĉar dum la kreado de la indeksaĵoj, mi povis kontroli la konsekvencan aplikadon de la elektitaj terminoj. Alia malfacilaĵo estis, ke la originala teksto ne estis ĉiam tute klara. Feliĉe mi ofte povis kompari ĝin kun la germana, franca kaj nederlanda versioj de la Referenckadro.

Libera Folio: La teksto enhavas pli ol 100.000 vortojn. Ĉu vi tradukis ĉiujn tute sola?

Roel Haveman: Jes kaj ne. Mi tradukis ĉiujn vortojn. Sed poste venis armeeto da provlegantoj kun multaj utilaj korektoj, proponoj kaj plibonigoj. Sen iliaj ĝenerale tre valoraj kontribuoj, la traduko certe estus malpli bona. Mi tre ĝojas, ke ili savis min de kelkaj fuŝoj. Pro la proponitaj ŝanĝoj mi devis plurfoje tralabori la tutan dokumenton por konsekvence apliki ilin.

Libera Folio: Ĉu estas granda diferenco inter via normala traduklaboro kaj ĉi tiu?

Roel Haveman: Mi plej ofte tradukas en la nederlandan lingvon. Tiuj traduktaskoj estas kutime multe malpli grandaj. Alia rimarkinda diferenco estas, ke estas pli facile trovi jam pretajn fakterminojn por la nederlanda ol por Esperanto.

Libera Folio: Ĉu la Referenckadro estis por vi nur laboro, aŭ ĉu ĝi portis ion alian por vi?

Roel Haveman: En mia Esperantovivo mi multe okupiĝis pri instruado kaj ekzamenado en Esperanto. Tial estis por mi tre interese enprofundiĝi en modernajn teoriojn kaj konceptojn en tiu kampo. Mi vidis, ke la nederlanda versio de la Referenckadro estas nur duone tradukita. Eble mi proponu mian tradukservon...

arkivita en:
ladislao
ladislao diras:
2007-12-19 01:35
Nu, eraro: György Nanovfszky estas EKSprezidanto de HEA!
redakcio
redakcio diras:
2007-12-19 08:28
prezidinto = eksprezidanto
ladislao
ladislao diras:
2007-12-20 22:54
Leginto, komento, idiotaĵo...
redakcio
redakcio diras:
2007-12-19 16:00
Ĵus aperis en la retejo de la Esperanta Civito longa teksto, kiu komenciĝas jene:

"En intervjuo aperinta en reta skandalgazeto, redaktata de Kalle Kniivilä (ekde oktobro 2005 "persona non grata" ĉe la Esperanta Civito, pro oftaj mensogoj kontraŭ ĝi kaj ĝiaj paktintoj, sen ebleco refuti kaj sen kontakto kun la koncernatoj por montri alies version), al d-ino Katalin Kováts estas atribuitaj almenaŭ du eraraj respondoj."

Nur eta atentigo: ĝuste la asertojn aperantajn en la retejo de la Esperanta Civito ne eblas refuti, ĉar komentado tie estas malebligita. Male, en Libera Folio eblas komenti la artikolojn.

La tuta teksto de la Civita komuniko legeblas, sed ne komenteblas, en la jena adreso:

http://www.esperantio.net/index.php?id=469
bertilow
bertilow diras:
2007-12-20 00:56
La Civita komuniko diras, ke "La Esperanta Civito ne bedaŭras ke la KEFR-manlibro ricevis duan tradukon". Laŭ tio ŝajnas, ke jam ekzistas "unua" traduko. Ĉu estas ia substanco en tio?
redakcio
redakcio diras:
2007-12-20 10:14
Ne ekzistas sendependa konfirmo pri la ekzisto de alia traduko de la verko "Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj: lernado, instruado, pritaksado" ol tiu nun publikigita de UEA kaj ILEI. Alivorte, neniu vidis tian tekston, ankaŭ ne la Konsilio de Eŭropo. Sed eble la civitaj komunikantoj kiel kutime celas ion alian ol ili ŝajnigas celi.

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
dennis
dennis diras:
2007-12-20 11:33
La Referenckadro, en Esperanto, estas tre grava, utila, kaj bela dokumento. Estus interese kaj valore nun, ke la legantoj de LiberaFolio komencu prikomenti ĝian enhavon, ĝian utilecon, ĝian aplikon al la esperantaj movado(j). Ege valoraj estus la komentoj de verkistoj de lernolibroj, kursgvidantoj, kaj niaj ekzamenantoj, ktp. Gravas ankaŭ la opinioj de diverslandanoj ene kaj ekster Eŭropo. Por plifaciligi la legadon de la dokumento, tamen, eble iu povus meti ĝin en alian formaton krom pdf (Word, OpenOffice).
Katalin2593
Katalin2593 diras:
2007-12-20 14:23
Dankon por la komento, Dennis.
En januaro sur la pagxo http://www.edukado.net/pagina/REFERENCKADRO/18364// elsuxteblos la dokumento en la definitiva arangxo.
Pro teknikaj kaj kopirajtaj kialoj ni faras tion en PDF-formato.
Kiel en la kolofono estas indikite, por nekomercaj celoj la dokumento libere elŝuteblas, sed por ĝia reta disponigo, reproduktado aŭ ajnamaniera multobligo necesas la konsento de la eldonisto aŭ de www.edukado.net. Tio validas ankaux por verkantoj de lerniloj kaj ekzamenoj. Ne hezitu kontakti min por heligxi je adreso redaktanto@edukado.net.
Por la aktualaj versioj kaj informoj bv. konsulti la supre indikitan pagxon.
Viaj komentoj benvenas ankaux en la pagxara gastlibro http://www.edukado.net/pagina/Gastlibro/1257//
andreasvc
andreasvc diras:
2007-12-21 16:14
Per "pdftotext" je linukso, oni povas konversi PDF al plata teksto (se la enhafo estas teksto, ne nur skanita bildo).
Mi povus fari tion, sed ne scias chu mi rajtas publikigi ghin.