Itala radio silentos en Esperanto
Post dua mondmilito la esperantlingvaj elsendoj de RAI rekomenciĝis en 1950. Ekde la jaro 1971 kiel tradukisto kaj parolisto en la esperantlingva programo laboris Antonio De Salvo.
- Hodiaŭ mi registris la morgaŭan, lastan programon en Esperanto, kies lastaj vortoj estas "Ĝis ne-reaŭdo; nia programo en Esperanto estas finita, rakontas Antonio De Salvo en mesaĝo dissendita en la diskutforumo SCE.
La elsendoj lastatempe estis disaŭdigataj ĉiujn sabatan vesperon, kaj daŭris dudek minutojn. La esperantlingvaj elsendoj estis disvastigataj ne nur per mallongaj ondoj, sed ankaŭ per la eŭropa satelito Hotbird, uzante malnovan, analogan satelitan teknologion. Ankaŭ tiuj elsendoj ĉesos monatŝanĝe. La espero pri retaj elsendoj en Esperanto ne estas tute perdita, kredas Renato Corsetti, prezidanto de Itala Esperanto-Federacio:
- Itala Esperanto-Federacio sekvis la tutan procedon kaj intervenis interkonsente kun la prizorganto de la programo, faris gazetaran komunikon, kontaktis la decidontojn kaj aliajn politikistojn. La espero estis kaj ankoraŭ estas havi la dissendon en la reto, li komentis en la reta diskutejo uea-membroj.
Antonio De Salvo estas pli pesimisma, en repliko poste aperinta en SCE.
- Se, eventuale, restariĝos la Esperanto-programo (satelite kaj/aŭ interrete), la nova konvencio Registaro-RAI antaŭvidas, ke oni utiligu teknikajn rimedojn por kalkuli la nombron kaj la konsiston de la aŭskultantoj: tio eblas, precipe ĉe la retaj programoj, por kiuj oni povas registri kiom da kontaktoj estiĝas, de kie, dum kiom da tempo ktp. Nu, se la (eventuala) Esperanto-programo estos elmetita al tiaj kontroloj, probable ĝi ĉiukaze (kaj definitive) malaperos, ĉar la esperantistoj ne sufiĉe taksas la gravecon de la fakto, ke oficiala instanco elsendas en la internacia lingvo, kaj do ne emas aŭskulti. Ekde unu jaro kaj duono mi atentigis, en la reto, pri la ebla morto de la Esperanto-programo, sed tio neniel estigis kreskon de la aŭkultantoj kaj de la skribantoj.
Ĉu la radio neinterreta estas perdita tereno por Esperanto?
(Kaj ĉu ni tristu pri tio en ĉi cifereca mondo?)