Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / La sekva prezidanto volas reinventi UEA-n

La sekva prezidanto volas reinventi UEA-n

de Redakcio Laste modifita: 2007-04-30 17:34
Probal Dasgupta el Barato kredeble estos la sekva prezidanto de Universala Esperanto-Asocio. La dua prezid-periodo de Renato Corsetti finiĝos en la Jokohama Universala Kongreso en aŭgusto, kaj ĝis nun ne aperis aliaj kandidatoj por la posteno. Se li iĝos prezidanto, Probal Dasgupta volas, lernante de Gandhi, "reinventi" Universalan Esperanto-Asocion en la komputila epoko. "Estas interese apudmeti la ideojn de Gandhi apud la tre malnova esperantuja debato inter la desupra kaj la desuba stiloj. Tradicie, niaj desuprismoj ekiras de la ŝtato, kaj niaj desubismoj kovas bildon de aparta, atoma unuopulo, kiu en soleco formulas foje strangajn planojn. Ni longe spertis la tipajn frustrojn de tiuj metodoj", li klarigas. La "reinventado" laŭ li ne signifas, ke okazos tujaj drastaj ŝanĝoj, sed li esperas, ke estiĝos vasta diskuto kaj multaj kritikoj "de kiuj ni ĉiuj lernos". Probal Dasgupta dum multaj jaroj estis profesoro pri aplika lingvistiko, kaj li estas konata interalie pro siaj intelekte postulaj tekstoj. "Mi sentime frontas la taskon labori por facila lingvo sed kun la reputacio de homo, kies tekstoj estas malfacilaj. Efektive, la facileco ne estas io facila", li klarigas al Libera Folio.

Probal Dasgupto instruis lingvistikon en tri barataj universitatoj. En la universitato de Hajderabado, li estis direktoro (2000-06) de “Programo por Studi Baraton” por fremdaj studentoj, kiu sub li iĝis tutlande konata pioniraĵo pontofaranta inter eŭropaj/usonaj gejunuloj kaj la barata universitata medio. Li estis en tiu universitato ankaŭ la dekano pri homsciencoj (2001-04). Ekde aŭgusto 2006 li laboras en la Barata Statistika Instituto. En la Esperanto-movado li aktivas de 1977. Pliaj informoj troveblas en Vikipedio.

Libera Folio: Kion vi volus entrepreni, al kio strebi, kion atingi dum via eventuala prezidanteco?

Probal Dasgupta: Mi volus entrepreni reinventon de la organizaĵo UEA - kaj de ĝiaj interpretoj de Esperanto kaj de la neŭtraleco - en la kunteksto de tiu reliefigo de la personaj kapabloj, kiun prezentas al ni la reta epoko. Por prezenti ĉi tiun reinventan deziron, mi bezonas iom bildigi al vi mian vizion, kiu interalie donas grandan rolon al la kontinueco kaj la inkluzivemo rilate la malnovajn laborfadenojn - kaj homojn.

Ĉi-rilate ni pensu pri ekzemplo el mia lando, Barato. En la unuaj jardekoj post la ekskoloniiĝo en 1947, preskaŭ ĉiuj konsentis, ke la industriiga modelo de Nehru, kiu emfazis la strukturajn industriojn de ŝtalo, elektro ktp. kaj celis centrigi la fortostreĉojn, taŭgas al la krizaj bezonoj de longe suferinta lando volanta kreski. Sed post la alveno de la komputila epoko, la komputilaj dekokjaruloj komencis diri, ke nun, fine, ni povas reiri al la pli malcentrigaj kaj person-reliefigaj ideoj de Gandhi. La komputilo ne nur ebligas tion; ĝi eĉ kuraĝigas serioze trakti la personon kaj ties kapablojn kaj dezirojn. Same kiel la komputilaj geknaboj reinventis Baraton kaj remalkovris Gandhi, ŝajnas al mi, ke ni nun atingis similan momenton en la esperanta movado, kaj povas permesi al ni tian reinventon - kompreneble ne vere idente al la barata sperto, sed tamen pro similaj kialoj.

Mi mencias Gandhi aparte pro tio, ke li pensis ne nur pri la saltemaj junuloj, kiuj senĉese kultivas novajn ĝardenojn, sed ankaŭ pri la maljunaj veteranoj, kies kapablojn la komunumo scipovu optimume florigi kaj utiligi. Lia stilo atingi tiajn inkluzivemojn en la komunumo ĉiam enfokusigis la fakton, ke ĝuste la personoj scipovas doni kaj ricevi helpon kaj taksi la kapablojn unuj de la aliaj. La ŝtatoj kaj la komercaj firmaoj ne estas tiaj bestoj, ke la helpado iĝu konsistiga celo por ilia ekzisto. Zamenhof kreis Esperanton kiel helpan lingvon en ia klare perceptebla ligiteco kun lia ideo, ke la homoj estas reciproke helpemaj estuloj. (Eble la novelo de Tolstoj, "Per kio la homoj vivas", plej memorinde prezentas tiun ideon.)

Estas interese apudmeti la ideojn de Gandhi apud la tre malnova esperantuja debato inter la desupra kaj la desuba stiloj. Tradicie, niaj desuprismoj ekiras de la ŝtato, kaj niaj desubismoj kovas bildon de aparta, atoma unuopulo, kiu en soleco formulas foje strangajn planojn. Ni longe spertis la tipajn frustrojn de tiuj metodoj. En Gandhi, la centro de la homa agado estas nek la tro ŝtona ŝtato nek la tro senforma individuo, sed la hejmo aŭ la familio. En tiu rilataro, la homo retrovas sin kiel unuavice rilatano, kiu kunkreas siajn komprenojn en kora ligo kun siaj samretanoj.

Mi diras "samretano" intence. Ni ja ne rajtas simple transpreni hodiaŭ la familiismon de gandhi. Tiu rilatara nukleo, kiun hodiaŭa versio de lia ideo devus akcepti kiel novan centron, devas flekseble loki sin en la plej energia kaj sencohava vivejo. Por mi, tiu vivejo estas eventuale la tradicia nuklea familio. Por mia filo, ĝi estas iu ciberspaca grupo; kaj tiel plu. Nia lerno de Gandhi prenu la formon de rilatismo, kiu pro sia flekseblo kapablas daŭrigi kaj la desuprismajn kaj la desubismajn agadojn kaj kreas por ili novan kuntekston de interhelpo.

Laŭ mi, estas utile rigardi ĝuste la helpadon - la kreskigadon de la personaj kapabloj rilate al la plej riĉaj potencialoj de ĉiu persono - kiel la temon de la esperanta ekzisto.

Ni devas kompreni, ke la helpado ekas jam en mi, en mia unua ago lerni la lingvon, en mia daŭra agado kultivi mian personan esperantan kapablaron.

Esperanto estas konsiste helpa lingvo; ĝia emfaza lerno-facileco ne estas simple instrumenta rimedo por iaj disvastigaj celoj; la temo de Esperanto estas ĝuste la faciligado, la helpado, por ĉiaj homaj aspiroj. Kaj la loko, kie sin lanĉas la helpado, estas ĝuste tiu Gandhi-a rilatara nukleo (la familio aŭ la komputila komunika grupo aŭ iu alia sencohava rilatejo, en kiu mi trovas min plej aŭtente). La funkciado de la angla hodiaŭ aŭ de la franca hieraŭ ne scipovis tuŝi ĉi tiujn klavojn. Pro tio, Esperanto restas grava homa agado eĉ en epoko, en kiu la angla estas vaste uzata kiel interlanda lingvo. Ni devas prezenti nin kiel movadon por la homa edukiĝo, en kiu la interhelpo akceptiĝas kiel io difina pri la homeco.

Antaŭa generacio volis ligi Esperanton al la homaj rajtoj. La rajtoj estas io necesa sed ne sufiĉa. Batali por niaj rajtoj estas devigi ŝanĝojn ĉe homoj, kiuj rifuzas doni al ni la minimumojn, kiujn ili ŝuldas al ni. Sed Esperanto devas labori ne nur por la minimumoj, sed ankaŭ por la vera florado de la homaj potencialoj. Ni devas demandi nin, kiaj inspiroj stimulas la interhelpadon en riĉa homara vivo. Temos do pri povigoj, kiuj preteriras nian iaman - kaj pravan - deziron devigi, ke la imperiestroj cedu al ni la minimuman ekzistorajton.

Libera Folio: Kiajn pensojn vi havas pri la rolo de la komitato kaj pri la malfermeco de la estraro al la komitato kaj al la membraro?

Probal Dasgupta: La rilato inter la estraro de UEA, la komitato, la kongresoj kaj la vivoj de niaj landaj asocioj kaj individuaj membroj laŭ mi estas io intertraktenda en la plena riĉeco de nia nova kunteksto. UEA ne estas farita por vivi en la reta epoko, sed niaj vivoj ankaŭ en UEA grandparte funkcias en tiu epoko. Ni devas reforĝi niajn rilatojn en tiu kunteksto sen forĵeto de niaj multaj lernoj, kiuj kunportas la odoron de diversaj tavoloj de nia riĉa arkeologio. Ni havas strukturan respondecon al la tuta esperanta komunumo - kaj respondecon al la eksteresperanta mondo, prezenti Esperanton kiel kernan ideon de la homeco kapablan kontraŭstari la tendencon al la perforto. UEA estas ĉefe struktura organizaĵo, kiu maksimumigas sian kapablon povigi. Tiu maksimumigado jam okazas, kaj mi provos laŭeble daŭrigi tiun procezon.

Libera Folio: Pli konkrete, ĉu sub via prezidado oni anticipe publikigos la tagordojn de estraraj kunsidoj? Ĉu oni publikigos ĉiujn decidojn de la estraro? Kion vi opinias pri la diskuto ĉirkaŭ la publikeco de la estraraj protokoloj?

Probal Dasgupta: Rilate la malkaŝecon - se ni ĉesos bazi niajn iniciatojn kaj formatojn sur diversaj timoj (ĉu ni estas tro malgranda movado? ĉu la homoj havas erarajn ideojn pri ni? ĉu ni pereos? ĉu ni kaŝu de la homoj la artefaritecon de Esperanto, aŭ almenaŭ fonigu ĝin, aŭ almenaŭ emfazu la naturecon de la lingvo? kaj tiel plu), ni ĉesos deziri kaŝi niajn interkonsiliĝojn. Kaj tiam ne necesos apartaj fortostreĉoj por devigi diversajn instancojn aspekti malfermaj.

Libera Folio: Bone, sed tamen, kiel vi persone opinias, ke tiu "aspekti malfermaj" funkciu praktike? Tute konkrete, ĉu oni anticipe rajtos scii, kiaj demandoj estos traktitaj en la estraraj kunsidoj? Ĉu oni tuj diskonigos ĉiujn decidojn de la estraro? Ĉu la nova estraro laŭ via supozo povus akcepti iajn formalajn (sin)devigojn tiurilate?

Probal Dasgupta:  Mi ne povas fari promesojn tuj, por la tagordo-informa kaj raporta sistemo, sed mi ja rekonas, ke tiuj demandoj, kiujn ĉi tie levas vi kaj kiujn kun pluraj aldonoj levis aliaj en la pasinteco, estas gravaj kaj atentindaj. Ĉiu tagordo enhavas la eron "aliaj tagorderoj", kaj necesas tie akcepti kaj trakti demandojn, kies leviĝon oni ne antaŭvidis en la momento de la dissendo de kunsida tagordo.

Se la estraro sukcesos resti engaĝita pri la demandoj per la regula reta kontakto, la premo sur la estrarajn kunsidojn iĝos malpli forta. Mi havas sperton pri la Akademio de Esperanto kaj pri la Internacia Ekzamena Komisiono, kie la skriba kaj reta kontakta vojo sufiĉas por atingi sufiĉe gravajn decidojn sen fizikaj kunsidoj. Tiu sperto konvinkas min, ke ni atingos multon ankaŭ ekster la kunsidoj; necesos do difini avertan kaj informan strategiaron, por ke la enmetojn kaj rezultojn de la reta konsiliĝado povu scii tiuj, kiujn la diskutoj tuŝas.

Libera Folio: Ĉu vi entreprenos iujn specifajn konkretajn paŝojn dum via unua jaro, se vi estos elektita prezidanto?

Probal Dasgupta: Mi nesufiĉe bone konas la laboran sistemon de la UEA-maŝino por povi fari konkretajn planojn. Mi devos konsiliĝi kun aliaj estraranoj pri tio. Mi konas la principojn, sed ne havas ĝisdatan sperton pri la ĉiusemajna labora situacio. Mi iam havis prian sperton, sed tio estis antaŭ la komputila epoko. Mi preferas ensalti sen konkretaj planoj pri munto kaj malmunto de specifaj funkciaĵoj, kaj lasi tiajn planojn elveni el la diskutoj.

Libera Folio: Ĉu vi sentas ke vi havas subtenon por viaj ideoj inter aliaj estraraj kandidatoj?

Probal Dasgupta:  Mi kredas, ke mi povos ilin relative facile vendi, kvankam mi ne diskutis ilin antaŭe - kaj kvankam ili tute ne identas al la pakaĵo "ni vivas per la reciproka gastigado", kiun prezentadis miaj iamaj tekstoj. Se ne, iuj el miaj ideoj restos en la ĉirkaŭa vizio, kaj aliajn oni povos traduki en konkretajn paŝojn. Ankaŭ vizio, el kiu nur iuj ideoj estas plenumataj, povas havi utilajn efikojn per sia ĉeesto kaj diskutateco.

Sonas kiel granda kaj drasta plano, tute utopia kaj nerealigebla. Mi kredas, ke se ni sentime provos prezenti ĝin kiel nian deziron, tiam tiu parto de la deziro, kiu estas efektivigebla, komencos efektiviĝi. Mi certe ne atendas lanĉi procezon, kiu havos draste tujajn rezultojn ene de tri jaroj. Mi atendas vastan diskuton, kaj multegajn kritikojn, de kiuj ni ĉiuj lernos.

Mi sentime frontas la taskon labori por facila lingvo sed kun la reputacio de homo, kies tekstoj estas malfacilaj. Efektive, la facileco ne estas io facila. Estis ege malfacile krei facilan lingvon, kaj ĝuste tial Zamenhof sukcesis, kie fiaskis tiomege multaj. Estas same malfacile ĝuste loki nian facilan klavon sur la mondan mapon. Kun ĉies helpo, mi tamen esperas sukcesi.

arkivita en:
Jorge
Jorge diras:
2007-04-22 14:10
Kia surprizo! Mi, korespondanta preskau chiutage kun Probal pri Beletra Almanako, sciighis pri lia kandidatigho pere de Libera Folio. Al Probal mi povas nur deziri, kun pigrula miro: kuraghon kaj paciencon!
Johano
Johano diras:
2007-04-28 19:11
Probal Dasgupta ne estas elektita ankorau. Aliflanke - kia elekto estas tia, en kiu trovighas nur unu kandidato? Chu la elekta komisiono havas respondon?
Loren
Loren diras:
2007-04-29 03:00
Laŭ mi estos helpe se la Elekta Komisiono diros ion publikan pri tio, kiel okazas ke ili sukcesas "produkti" nur unu kandidaton por tiu posteno. Sed mi ne konkludas ian nesufiĉecon en ilia servado. Unukandidataj elektoj eĉ por iom altaj oficoj okazas eĉ en grandaj landoj kun firme establitaj demokratiaj tradicioj kaj granda kvanto da homoj el kiuj povas aperi kandidatoj.