Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Probal Dasgupta vidas glatan kontinuecon en UEA

Probal Dasgupta vidas glatan kontinuecon en UEA

de Redakcio Laste modifita: 2007-11-04 17:01
Libera Folio petis la novan prezidanton de UEA rakonti pri siaj ĝisnunaj spertoj en la nova posteno. Probal Dasgupta ankoraŭ ne povas prezenti multajn konkretajn atingojn aŭ decidojn, sed lin pozitive surprizis la bone funkcianta kunlaboro inter la estraro kaj la Centra Oficejo. "Post tiom da aŭdaĵoj pri malstabiliĝo de la asocia vivo post la demisioj en Roterdamo, mi atendis vidi iom da nesolvita ĥaoso", li rakontas. La nova estraro laŭ li bone komencas formiĝi kiel teamo, kaj gravajn publikajn elpaŝojn la estraro kune formulas, eĉ se poste nur unu el la estraranoj subskribas la tekston por publikigo. La retejon de UEA atendas granda renovigo, kiun estraranoj diskutos kun teamanoj dum la malferma tago en la Centra Oficejo en novembro.

Libera Folio: Kiuj estas viaj ĉefaj, plej gravaj ĝisnunaj spertoj en la posteno de prezidanto?

Probal Dasgupta: Mi spertis la konkretan transdoneblecon de la instituciaj respondecoj en UEA. Estis klaraj ŝlosiloj, kaj estis klaraj metodoj por ilin transdoni kaj konservi. Oni povas, post la transpreno, ŝanĝi la uzon kaj celojn de iuj el ili. Sed ekzistas tute konkretaj sistemeroj, zorge konstruitaj de generacioj da laborantoj, kaj en la unuaj monatoj oni rerigardas ilin kun admiro - kaj en iuj kazoj oni rigardas ilin por la unua fojo.

Mi lernis ĉefe, ke la transdono de respondecoj rilate la Centran Oficejon kaj de tiuj rilate al la laborado en la medio de la Komitato kaj de la Landaj Asocioj sekvas iom malsamajn logikojn. La diverseco de la voĉoj en la Komitato kaj en la Landaj Asocioj estas fonto de grava riĉeco - kaj niaj mekanismoj por inventarii tiun riĉon kaj plene utiligi ĝin ankoraŭ evoluas. La bazo de tiu evoluo estas ĉefe la Subkomitatoj, per kiuj la Komitato organizas sian konkretan laboradon. Ĉi tio estis kontrasto al la laboroj de la Centra Oficejo, kiujn mi, kiel eksa stabano roterdama, bonete konis.

Kio en la funkciado de la asocio vin surprizis, se io? (Ĉu pozitive, ĉu negative.)

Pozitive surprizis min la fortikaj agordoj, kiuj regas la kunlaboron inter la estraro kaj la stabo de la Centra Oficejo. Post tiom da aŭdaĵoj pri malstabiliĝo de la asocia vivo post la demisioj en Roterdamo, mi atendis vidi iom da nesolvita ĥaoso en la kunfunkciado de la roterdama stabo kaj la estraro. Mi tute ne detektis spurojn de tio - nek kun la antaŭa estraro, nek kun la nuna.

Kiaj estis viaj plej gravaj ĝisnunaj konkretaj paŝoj kaj decidoj?

Ni novaj estraranoj, en la unuaj monatoj, funde interkonatigas niajn starpunktojn kaj stilojn por povi harmonie funkcii kaj trafi komunajn celojn. Jam dum ni restarigas la kutimajn komisionojn - ekzemple la IKU-Komisionon - ni zorge atentas la taskojn, kiujn ni rediskutas kaj kunkonceptas kune kun aliaj gekolegoj (ekzemple José Antonio Vergara, nia estrarano pri Faka kaj Scienca Agado, ĉi-rilate kunlaboras intime kun Amri Wandel, kiu sekretarias la IKU-Komisionon). Okazas tre detalaj, kaj zorge agordataj, transdonoj de respektivaj eksestraranoj al la nunaj - de Amri al José enkadre de tiel konstruita IKU-Komisiono, kaj de Ulla al Barbara aŭ de Ans al Loes sen tia formala kadro. Claude, kiu restas el la antaŭa estraro, ludas ŝlosilan rolon en la certigado de la glata kontinueco. Kaj ni restas en laŭbezona kontakto kun specifaj anoj de la antaŭa estraro.

Tio povas ne soni kiel konkretaĵo. Sed delikata interpersona agordaro, kiu ebligas al la nuna estraro detale engaĝiĝi kun siaj respektivaj antaŭuloj por konservi la koherecon de la entrepreno, ne estas io malkonkreta aŭ io facile atingebla sen aparta fortostreĉo.

Iuj ĝisnunaj paŝoj niaj aperis en la formo de facile troveblaj tekstoj. Mi reagis en La Ondo de Esperanto al pensinstiga kritika artikolo de Giorgio Bronzetti. Ni decidis atenti la jaron 2008, deklaritan de UN kiel Internacian jaron de la lingvoj, en maniero substrekata en la teksto de vicprezidanto Ranieri Clerici en la novembra numero de la revuo Esperanto (kies reta versio ĵus haveliĝis). Ni vigle diskutas diversajn demandojn en la estraro kaj zorge fasonas tekstojn per kolektiva pridiskutado antaŭ ol unu el ni subskribas konkretan tekston kaj sendas ĝin por aperigo. Mi ne scias, ĉu tio ĉi estas stilo nova, sed ĝi ŝajnis natura al nia teamo.

Kiajn konkretajn planojn vi havas por la proksimaj monatoj?

En novembro, dum la Malferma Tago en Roterdamo, iuj el ni renkontiĝos kun iuj junaj ciberspaconaŭtoj kaj kovos planojn por retile revolucii nian mondeton! Nu, serioze, ni havas planojn pri tia modernigo, kaj ni volas kiel eble plej rapide konkretigi ilin. Ni intencas funkciigi en la Komitato, laŭ la sugestoj de Johano Derks, sistemon de diskutado organizota surbaze de la temaraj Subkomitatoj; ni nun antaŭbakas tiun sistemon kaj esperas povi mobilizi la retan diskutadon en la Komitato kiel eble plej baldaŭ laŭ tiuj linioj.

El tio kreskos novaj kolektivaj memfido kaj diafaneco en la Komitato, kaj interne, kaj rilate al la Estraro kaj la administra aparato. Ni intencas, surbaze de jam aperigitaj pensoj (ĉefe en la artikolo de Ranieri), lanĉi vastan diskuton pri la elekto de preciza vortumo por kongresa temo, kiu ne povas ne rilati al la Internacia jaro de la lingvoj kaj al la jubileo de UEA, sed kiu ne fariĝas pro tio facile tuje vortumebla. Temas trovi vojon por maksimume profiti de la bonŝanco havi antaŭ ni lingvan jaron proklamitan kiel tian de UN mem.

arkivita en: