Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Primitiva renkontiĝo

Primitiva renkontiĝo

de Redakcio Laste modifita: 2007-01-24 15:26
Ĉu vi ŝatas renkonti viajn amikojn en mojosa etoso? Ĉu vi volas ekkoni novajn amikojn dum gemuta nederlandumado? Tio eblos dum la Primitiva Renkontiĝo en Den Dolder.

Detaloj de evento

Kiam

2007-05-16 je 02:20 ĝis
2007-05-20 je 20:20

Kie

Den Dolder, Nederlando

Aldoni eventon en la kalendaron.

Ni invitas vin ludi, babili, muziki kaj ekskursi en nia primitivejo. Nia renkontiĝejo estas primitive ekipita: sen fiksa elektro (sed kun sunradikolektilo kaj ventmuelilo) kaj sen fluanta akvo. Duŝi eblas per mem-varmigita pluvakvo kaj trinkakvo akireblas ĉe la najbaroj. Se malvarmos, ni hejtos per lignohejtiloj kaj aĉetaĵojn ni transportos per ŝarĝbiciklo.

Pli da informo pri tiu evento…