Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / La papo bondeziris esperante

La papo bondeziris esperante

de Redakcio Laste modifita: 2007-04-15 18:02
La papo Benedikto la 16-a eldiris paskajn bondezirojn en Esperanto. Kiel la antaŭlasta inter multaj lingvoj, post la maoria kaj antaŭ la latina, aŭdiĝis la paskaj salutvortoj en Esperanto, kiam la papo en la paska dimanĉo la 8-an de aprilo 2007 post sia paska parolado bondeziris la aŭskultantojn en diversaj lingvoj. Ankaŭ ĉi-jare en la placo Sankta Petro en Vatikano ĉeestis grupo de esperantistoj, kiuj levis verdajn ŝildojn por montri la vorton Esperanto. La esperantaj ŝildoj plurfoje estis montritaj en la televida elsendo, kiu estis videbla en la tuta mondo.

La paska bondeziro de la papo en Esperanto sonis kiel kutime: "Feliĉan paskon en Kristo resurektinta".  En sia paska parolado la papo aparte deziris pacon al Orienta Timoro, Sri-Lanko kaj Meza Oriento.

La antaŭa papo, Johano Paŭlo la 2-a, ne estis esperantisto, sed li estis la unua papo kiu parolis en Esperanto dum publika ceremonio. Tio okazis en 1991 dum festado de la monda tago de la junularo en Częstochowa, Pollando. Poste, ekde 1994, oni ĉiujare inkluzivis ankaŭ esperantlingvan saluton en la vico de la multlingvaj salutoj, kiujn Johano Paŭlo la 2-a legis al hom-amasoj okaze de la pasko kaj kristnasko.

La nova papo, Benedikto la 16-a, ne havis kontaktojn kun esperantistoj kaj ne eldiris klaran opinion pri Esperanto. Dum vizito al la redakcioj de Vatikana radio printempe de 2006, oni diris al li, ke estas ankaŭ esperanta redakcio.

- Ankaŭ Esperanto! Mi havas bone ĉeestanta en mia menso Esperanton, li diris tiam.

Jam pli frue li parolis por refortigo de la rolo de latino en la katolika eklezio.  En 1999, ankoraŭ kiel kardinalo Ratzinger, li alvokis la katolikajn episkopojn "remalkovri la latinan meson".

Kiam li eldiris sian unuan kristnaskan saluton, la nova papo Benedikto ne daŭrigis la multjaran tradicion pri kristnaska saluto en Esperanto. La nova papo decidis duonigi la kvanton de lingvoj. Inter la 32 lingvoj kiujn li uzis,  krom Esperanto mankis interalie la litova, la ĉeĥa kaj la slovaka. La forfalo de Esperanto en la unua kristnaska saluto de la nova papo klare indikis ĝian malaltan prioritaton.

En sia unua paska saluto en la jaro 2006 la nova papo tamen reenkondukis Esperanton. Laŭ Renato Corsetti temis pri "granda afero por Esperanto". Same kiel ĉi-jare, la bondeziro en Esperanto estis la antaŭlasta, post la maoria kaj antaŭ la latina.

arkivita en: