Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Gregor Hinker iĝis prezidanto de TEJO

Gregor Hinker iĝis prezidanto de TEJO

de Redakcio Laste modifita: 2007-12-29 19:36
En eksterordinara komitata kunsido de TEJO en Germanio la 29-an de decembro estis elektita nova estraro de la organizaĵo. Prezidanto de TEJO iĝis Gregor Hinker el Aŭstrio.

La elekto de nova estraro devis okazi jam en aŭgusto, dum la Internacia Junulara Kongreso en Vjetnamio. Tamen, laŭ la regularo de TEJO, por ke la komitato estu decidopova, devas ĉeesti minimume la duono el la komitatanoj. Ĉar tiu kvorumo mankis dum la IJK, elekto de nova estraro ne povis okazi.

Anstataŭe oni kunvokis eksterordinaran kunsidon de la komitato dum la Internacia Seminario en Würzburg, Germanio. La nova estraro konsistas el Gregor Hinker (prezidanto) Anna-Laura H. Wickström (ĝenerala sekretario) Sergej Tyrin (kasisto), Rogener Pavinski kaj Vildana Delalić (estraranoj).

Anna-Laura Wickström jam en oktobro transprenis la taskon de ĝenerala sekretario. El la antaŭaj estraranoj de TEJO neniu restas en la nun elektita nova estraro.

arkivita en:
Sonja
Sonja diras:
2007-12-29 21:56
Gratulon Gregor!

Se vi volas audi lian vochon, mi intervjuis lin antau kelkaj monatoj por Radio Verda: http://radioverda.com/programoj/2007/8/10/rv106-20070810.html
Jorge
Jorge diras:
2007-12-30 17:41
... legeblas ĉe:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Mojosa

Mi ne konis la vorton, kaj trovas ĝin utila kaj simpatia.
Jorge
Jorge diras:
2009-08-04 22:21
Mi ŝatus legi ie klarajn, precizajn difinojn de vortoj kiel "frimozi", "ujutna" k.s., se eble kun indikoj pri deveno, efektiva uzado ktp.

Ĉu ekzistas ie listo de tiaj novaj vortoj?

Kaj mi profitas por plu reklami mian iaman artikolon pri t.misn. "neologismoj":

http://jorgecice.blogspot.com/2001/01/la-mava-lingvo-neologismoj-kaj.html
akueck
akueck diras:
2009-08-05 16:24
Jorge Camacho demandis: "Chu ekzistas ie listo de tiaj novaj vortoj?"
Jen listo, en kiu aperas "ujutna":
http://www.bonalingvo.it/index.php?title=Ssv:_U
Liston kun "frimozi" mi ankorau ne trovis.
uzs980
uzs980 diras:
2009-08-05 22:58
Mi dubas, ĉu la vorto entute havas difinitan (aŭ difineblan) signifon.
Oxartum
Oxartum diras:
2008-01-01 18:15
Geamikoj, gratulon pro via estrigo, kaj bonan laboron!

Gregor, nun vi igxis esperanta publika homo... Cxu vi kuragxus klarigi viajn polemikajn opiniojn, esprimitaj en Dublino pasintjare, pri la fakto, ke "la virinoj havas tro da akuzativoN"? Hehe! Bondezirojn el Irlando.