Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / La elekta komisiono rifuzas raporti

La elekta komisiono rifuzas raporti

de Redakcio Laste modifita: 2007-03-17 08:52
La elekta jaro por UEA komenciĝas malbone. Por la elekto de sep B-komitatanoj aperis nur kvin kandidatoj, kiuj sekve estis elektitaj sen baloto. Komence de februaro la elekta komisiono devis raporti al la komitato pri kandidatoj por la nova estraro de UEA, interalie pri eventuala kandidato por prezidanteco. Pli ol monaton post la limdato difinita de la regularo de UEA, la raporto daŭre ne ekzistas. Edvige Tantin Ackermann, kiu gvidas la laboron de la elekta komisiono, ne volas klarigi al Libera Folio, kial la komisiono malobservas la elektan regularon, aŭ kiam la jam malfruanta raporto pretos: "Mi ne devas al vi motivigi kialojn kaj kiamojn." Ŝi asertas, ke la laboro de la komisiono tamen bone progresas, kaj ke ĉi-jare estas pli facile trovi kandidatojn ol pasintfoje.

La elekta komisiono de Universala Esperanto-Asocio havas gravan rolon en la formado de la gvidaj organoj de la asocio. Ĝia ĉefa tasko estas esplori pri eventualaj kandidatoj por la nova estraro de UEA kaj aliaj gravaj postenoj, kunmeti raportojn pri la kandidatoj, kaj transdoni la raportojn al la supera organo de la asocio, la komitato.

La elekta regularo de UEA strikte difinas la minimumon kiun devas plenumi la elekta komisiono. La komisiono rajtas raporti al la komitato pli ofte kaj pli multe, sed minimume ĝi devas skribe raporti pri sia laboro, pri la validaj kandidatigoj, kaj pri siaj propraj proponoj trifoje dum la antaŭelekta jaro.

La unua skriba raporto devas esti transdonita al la komitato en la Universala Kongreso unu jaron antaŭ la efektiva elekto de nova estraro. Tiun raporton la komitato efektive  ricevis en Florenco la 4-an de aŭgusto 2006, lastmomente, en manskribita formo. (Sur la foto.) Tiam la elekta komisiono raportis, ke ĝi jam "invitis, ricevis kaj pridiskutis ne malmultajn kandidatecojn, sed en ĉi tiu fazo devas teni la koncernajn nomojn konfidence".

La raporto de la komisiono aparte menciis, ke "ne nepras pluraj kandidatoj por unu posteno, preferindas la kreo de unuece aganta teamo". Tamen la raporto aldonis, ke eĉ pli bone estus proponi por elekto pli ol unu teamon. "Ĉi tiu kaj sekvaj raportoj aperos en la retejo de UEA, la EK utiligos la revuon de UEA kaj ĉiujn oportunajn informilojn por daŭre raporti pri sia laborprogreso", la elekta komisiono konkludis sian raporton en Florenco.

La aŭgusta raporto efektive aperis en la retejo de UEA "kun kelkaj postaj korektoj", sed sen indiko, pri kio temis la korektoj. Post tio nenio aŭdiĝis publike pri la elekta komisiono, kiu konsistas el Lee Chong-Yeong, Edvige Tantin Ackermann, Janez Jug kaj István Ertl.

La 12-an de marto, kiam pasis jam pli ol monato post la limdato, Libera Folio turnis sin samtempe al ĉiuj kvar komisionanoj por peti informojn pri la mankanta raporto. Respondis nur Edvige Tantin Ackermann, kiu sendis sian akran reagon kopie al la tuta elekta komisiono.

Edvige Tantin-Ackermann- La elekta komisiono raportas al la estraro kaj ne al ĵurnalistoj kaj revuoj. Sekve, ĝi havas nenion por diri publike ĉi-rilate, nun kaj poste. Oficiala komuniko pri la proponoj kaj rekomendoj de la elekta komisiono aperos laŭ la indikoj de la elekta regularo per cirkulero de la ĝenerala sekretario.

Libera Folio responde al tio atentigis, ke la elekta komisiono laŭ la regularo tute ne raportas al la estraro, sed ja al la komitato, kaj refoje faris demandon pri la skriba raporto, postulata de la elekta regularo. Laŭ la respondo Edvige Tantin Ackermann oni povas konkludi, ke la elekta komisiono intence malobservis la regularon, same kiel ĝi faris antaŭ tri jaroj.

Edvige Tantin Ackermann: Ni ne faris ion skriban, ĉar ni estis tre ofte en kontakto kun pluraj komitatanoj kaj ĉar la tuta afero estis evoluanta, ne estis oportune agi alimaniere. Cetere la Elekta Komisiono kelkfoje sendis mesaĝon al al Komitato, el kio oni povis kompreni la situacion,  kaj verdire kelkaj Komitatanoj tre bone reagis.

Libera Folio: Tia raporto laŭ punkto 2 de la elekta regularo ne estis sendita al la komitato en la tempo indikita en la regularo. Do mi volus scii, kial ĝi ne estis sendita, kaj kiam ĝi ja estos sendita.

Edvige Tantin Ackermann: Pri tio, mi petas vian pardonon, mi ne devas al vi motivigi kialojn kaj kiamojn. Vi ja substrekis ke al la komitato ni respondas kaj respondecas, do... La elekta komisiono klopodas labori kiel eble plej efike por kunmeti taŭgan kaj valoran estraron: viaj klopodoj prijuĝi kaj taksi negative nian konduton povas nur ĝeni kaj endanĝerigi la rezultojn. Nia tuta laboro devas havi specialajn konfidencajn trajtojn, kiuj - vi certe konsentas - ne povas aperi en revuoj kaj/aŭ pridiskutitaj publike, eĉ se tiuj revuoj estas altnivelaj kaj merite taksataj kiel ekzemple Libera Folio. Pro la lastaj konsideroj, mi povas informi vin - kaj vi ja povas skribi en via revuo - ke la laboro bone progresas kaj kompare al aliaj tempoj, intereso pri kandidatiĝo plialtiĝis.

Yves Bellefeuille, kanada juristo kaj komitatano, konstatas ke la elekta komisiono - same kiel antaŭ tri jaroj - intence neglektas plenumi la postulojn de la regularo de UEA kaj formale raporti al la komitato pri sia laboro. Samtempe li opinias, ke la funda problemo estas la elekta regularo mem.

Yves Bellefeuille- Ĝia celo ŝajne estas, ke la elekto de la estraro estu granda farso. Ĝi starigas kiel eble plej da reguloj por ke okazu sovetecaj elektoj kun nur unu kandidato, post sekretaj diskutoj en politburo-simila elekta komisiono. Estas klare ke la elekta komisiono ne respektis la postulojn de la elekta regularo, same kiel antaŭ tri jaroj, sed iel tio ankaŭ perfekte sekvas la principojn de la regularo: sekreteco, intrigemo, kaj manko de demokratieco. Dum la UK en Florenco, en 2006, Edvige Tantin Ackermann kaj István Ertl, membroj de la komisiono, diris ke ili preferus ke estu pluraj kandidatoj por ĉiu posteno, kaj ili komprenigis ke venos proponoj pri ŝanĝoj al la proceduro. Mi atendas ke en Jokohamo, la komisiono proponos novan regularon kiu agnoskos ke "elektoj" signifas, ke oni povas elekti. Tiam la tuta demando pri apero de raportoj estos superflua, ĉar la komitato povos konsideri alian kandidaton ol tiu de la elekta komisiono.

Laŭ la pasintfoja sperto de antaŭ tri jaroj, la elekta komisiono tamen ŝajne povas fidi, ke la komitato ankaŭ ĉi-foje fermos la okulojn al la neobservo de la regularo. En la komitata diskutejo ĝis nun, pli ol monaton post la limdato, aperis neniuj plendoj pro la mankanta raporto.



arkivita en: