Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Esperantistoj memoris la neniigon de judoj

Esperantistoj memoris la neniigon de judoj

de Redakcio Laste modifita: 2007-04-28 15:31
Esperantistoj partoprenis la oficialan memorceremonion de Holokaŭsto (neniigo de judoj dum la dua mondmilito) en la centra muzeo Jad-Vaŝem en Israelo.

Inter 120 reprezentantoj de diversaj ŝtatoj kaj instancoj en la ceremonio dum la memortago de la Holokaŭsto la 16-an de aprilo estis ankaŭ reprezentantoj de Esperanto.

La israelaj esperantistoj partoprenis la malfermon de la memortago en “Placo de la Varsovia Getto” en muzeo de Holokaŭsto en Jerusalemo, Jad-Vaŝem, kaj poste metis florbukedon nome de Esperanto-Ligo en Israelo kaj la Universala Esperanto-Asocio. Oni voĉlegis la nomojn de la membroj de la familio Zamenhof kiuj pereis en la Holokaŭsto.

[laŭ esperantujo.org]

arkivita en: