Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / La rezolucio de la Moskva konferenco publikigita.

La rezolucio de la Moskva konferenco publikigita.

de Redakcio Laste modifita: 2007-04-18 14:47
La aranĝintoj de la internacia konferenco "Propedeŭtika rolo de Esperanto en lernado de fremdaj lingvoj", okazinta en Moskvo vendrede la 13-an de aprilo, nun dissendis la tekston de la konferenca rezolucio. En komuniko samtempe dissendita la aranĝantoj akuzas la rusian klerig-ministerion pri "atenco obstrukcii la aranĝon", ĉar la plej multaj invititaj personoj ne partoprenis ĝin. "Tio tamen ne havis sukceson, ĉar post viglaj diskutoj pri la titola problemo la ĉeestantoj unuanime akceptis rezolucion, pledantan subteni efektivigatajn en Rusio eksperimentojn celantajn riveli kaj konfirmi propedeŭtikan valoron de Esperanto kaj enkonduki la internacian lingvon Esperanto en studplanojn de rusiaj klerigejoj samrajte kun ĉiuj aliaj fremdaj lingvoj kiel propedeŭtikan rimedon antaŭ lernado de fremda lingvo", skribas Liana Tuĥvatullina en sia komuniko. Libera Folio publikigas la tekston de la rezolucio senŝanĝe.


REZOLUCIO

de Internacia konferenco
"Propedeŭtika rolo de Esperanto en lernado de fremdaj lingvoj"

La 13-an de aprilo 2007 u. Moskvo

  • Konsentante kun la motiveco de la Rezolucioj de Ĝenerala Asembleo de UNESKO (1954, 1985), kiuj rekomendis enkondukon de la internacia lingvo Esperanto en studplanojn de klerigejoj en la ŝtatoj-membroj;
  • konsiderante la internacian pozitivan sperton de eksperimenta instruado de Esperanto kiel propedeŭtika rimedo dum lastaj pli ol 100 jaroj (Britio, Hungario, Germanio, Italio, Rusio, Slovenio, Usono k.a.);
  • substrekante la unikan rolon de ĉiujaraj internaciaj esperantistaj kongresoj kiel ilo por sentradukista interkomunikado kaj interkompreniĝo de reprezentantoj el diversaj ŝtatoj;
  • taksante modernan signifon de Esperanto kiel baza lingvo de internacia kunlaboro en scienco, tekniko, literaturo, arto kaj aliaj sferoj, en agado de Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino, Internacia Akademio "Komenius" (Slovakio), Akademio de Esperanto (Francio) kaj multaj aliaj aktive funkciantaj en la lingvo Esperanto internaciaj organizaĵoj;
  • pozitive taksante Esperanton kiel rimedon, kontribuantan al forigo de ksenofobio, de nacia kaj religia malamikemo;
  • konfirmante, ke la lingvo Esperanto neniukaze celas anstataŭi per si mem iun el la etnaj lingvoj, sed male, strebas kontribui konservon de la lingvoj de ĉiuj popoloj, inkluzive la plej malmultnombrajn;
  • atentigante, ke en Esperanto en diversaj ŝtatoj estas eldonata originala literaturo – beletra (inkluzive porinfanan), scienca, teknika, jura, medicina k.a., kaj oni efektivigas tradukojn el naciaj lingvoj en Esperanton kaj el Esperanto en la lingvojn de popoloj de la mondo;
  • strebante pli vaste uzi Esperanton kiel propedeŭtikan rimedon por lernado de fremdaj lingvoj;
  • atentante la rezultojn de praktika instruado de la lingvo Esperanto, kiuj atestas pri multe pli facila ekposedo de tiu lingvo, ol de ajna etna;
  • bazante sin sur la konkludojn de Internacia ekologi-lingvistika eksperta komisiono pri celkonformo de Esperanto-lernado en mezaj kaj superaj klerigejoj;
  • konsiderante la konkludon de la katedro pri internaciaj lingvoj de Eŭropa Universitato Justo pri senelspeza enkonduko de Esperanto en studplanojn;

la konferenco opinias necesa turni sin al Ministro pri klerigo kaj scienco de Rusia Federacio kun la propono subteni la efektivigatajn en Rusio eksperimentojn celantajn riveli kaj konfirmi propedeŭtikan valoron de Esperanto kaj enkonduki la internacian lingvon Esperanto en studplanojn de rusiaj klerigejoj samrajte kun ĉiuj aliaj fremdaj lingvoj kiel propedeŭtikan rimedon antaŭ lernado de fremda lingvo.

arkivita en:
povilas
povilas diras:
2007-04-18 13:17
Cxu iu rimarkis, ke la konferenco okazis nome en la 13-a tago de la monato kaj ankaux vendrede? Kredu aux ne, tamen oni diras ke tiaj tagoj estas malfavoraj...
mbavant
mbavant diras:
2007-04-18 20:05
Mi miras ekscii, ke Akademio de Esperanto situas en Francio.
bertilow
bertilow diras:
2007-04-19 04:05
Eble oni tro fidis al "Ethnologue", kiu asertadas, ke la tuta lingvo Esperanto estas lingvo de Francujo:

http://www.ethnologue.org/show_language.asp?code=epo

Sendube do ankaŭ la Akademio de Esperanto devas esti Franca.
jxano
jxano diras:
2007-04-23 14:11
Ve ! Post eta vizito en Ethnologue, mi ankaǔ miras ekscii, ke 1,3 miliono francoj denaske parolas la aǔvernjan lingvon ! Vere tre fidinda retejo.

Mi konas nur kelkajn vortojn de la frakontǔa (franc-comtois) lingvo. Ĉu mi kalkulu min en la frakontǔa-lingvanoj ?