Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Gary Mickle: "UEA ne parolu nome de ĉiuj"

Gary Mickle: "UEA ne parolu nome de ĉiuj"

de Redakcio Laste modifita: 2007-02-26 08:51
Ne ĉiuj parolantoj de Esperanto apartenas al "Esperanto-sekto, en kiu ĉiuj unuanime pensas pri gepatraj lingvoj, lingvaj rajtoj aŭ iu ajn alia temo", skribas Gary Mickle en sia debat-artikolo pri la deklaro de Renato Corsetti okaze de la Tago de la Gepatra Lingvo. La deklaro forte iritis nian aŭtoron, kiu atentigas, ke Esperanto estas lingvo, ne ideologio. "Fakte, Esperanto ne celas ion ajn. Estas ĝiaj parolantoj, kiuj celas atingi aŭ ne atingi ion per ĝi", li skribas.

UEA disvastigas ĉi-jare Deklaron, verkitan de Renato Corsetti okaze de la Tago de la Gepatra Lingvo. Tiu Tago (la 21-a de februaro) estas ĉiujara evento proklamita de Unesko en 1999. Pluraj asertoj en la Deklaro iritas.

Renato Corsetti petis, ke oni traduku la Deklaron en naciajn lingvojn. Ĝi asertas pri la esperantistoj: "Ĉiu parolanto de la internacia, neŭtrala lingvo Esperanto certe aprobas ilin [la vortojn de la ĝenerala direktoro de Unesko Koichiro Matsuura], ĉar la parolantoj de Esperanto scias pri lingvaj rajtoj…"

Kiel jam plurfoje en la pasinteco, UEA proklamas al neesperantistoj sian opinion pri io en la nomo de ĉiuj esperantistoj. La ekstera publiko kredu, ke ĉiuj esperantistoj samopinias kun la UEA-gvidantaro pri lingvopolitikaj aferoj. La vero estas alia. "Ĉiu parolanto" de Esperanto ne estas ano de ia Esperanto-sekto, en kiu ĉiuj unuanime pensas pri gepatraj lingvoj, lingvaj rajtoj aŭ iu ajn alia temo. Tiaj eldiroj estas nek veraj nek taktike prudentaj, ĉar ili estigas la impreson, ke la esperantistoj estas aŭtoritatisme regata grupo, en kiu la gvidantoj decidas, kion "ĉiuj parolantoj" devas pensi.

Per kiu rajto UEA pretendas paroli por ĉiuj esperantistoj en siaj politikaj deklaroj? "La" parolantoj de Esperanto ne havas ĉiuj la saman lingvopolitikan celon. Laŭ la Deklaro, "la parolantoj de Esperanto celas protekti ĉies lingvon kaj ĉies identecon". Sed fakte estas diverse. Kelkaj aprobas "lingvodefendadon" kaj politikumadon per esencisma, lingvobazita identeco-nocio. Kelkaj ne.

Ankaŭ la eldiroj de Koichiro Matsuura (kiujn "ĉiuj" esperantistoj "certe" aprobas) pri la gepatraj lingvoj meritas kritikan ekzamenon. Ĉiuj de li menciitaj atutoj de la gepatra lingvo – ĝia funkcio ĉe la disvolviĝo de la personeco, lernado de respekto al si mem kaj aliaj, ktp. – estas aferoj, kiujn multaj homoj alstrebas ankaŭ per lingvoj, kiujn ili lernas post la gepatra. Estas strange mencii ilin kiel apartajn funkciojn de la gepatra lingvo. Se la gepatra lingvo estas "la" ŝlosila rimedo por ĉio ĉi, ĉu tio ne ankaŭ Esperanton malvalorigas? Ĝi ja ne estas gepatra lingvo por 99% de ĝiaj uzantoj.

Koichiro Matsuura bele retorikumas, dirante, ke la gepatra lingvo estas "kara al ĉiu el ni", sed li trosimpligas malsimplan aferon. Ĉu eblas tiel ĝeneraligi pri "ĉiu" homo? Antaŭ kelkaj tagoj Seán Ó Riain (prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio, kiu volas utiligi Esperanton kiel "eŭropan identec-lingvon") skribis en unu reta forumo, ke li provas minimumigi sian uzadon de la angla (kiu estas unu el liaj gepatraj lingvoj) interalie pro kialoj, kiuj koncernas la "emocian flankon": li konsideras ĝin la lingvo, kiu sufokis lian nacian lingvon (la irlandan, kiu estas lia alia gepatra lingvo). Ĉi tie estas politikaj motivoj – naciismaj – kiuj decidas, kiom malsame karaj estas la du gepatraj lingvoj.

Sed pli ofte homoj simple indiferentas pri sia gepatra lingvo. Ekzemple homoj, kiuj pro translokiĝo en junaĝo al alia lingvoregiono pli kaj pli forgesas ĝin – sen klopodi reteni sian lingvokapablon en la laŭdire al ili "kara" lingvo. Mi renkontis en mia vivo plurajn tiajn kazojn.

Utilus eviti troĝeneraligojn pri la gepatra lingvo kaj sugestadon, ke ĝi peras al homo esencajn vivovalorojn, kiujn neniu poste lernata lingvo povas peri, ĉar tiu imago estis dum la historio ofte konstruero de naciismaj ideologioj. Etnonaciismaj teorioj ofte traktas la gepatran lingvon kiel determinanton de la etneco (kiu do prezentiĝas kiel "esenca" trajto de ĉiu homo, ĉar la gepatra lingvo de ĉiu homo estas biografia fakto, kiu ne ŝanĝiĝas dum la vivo). Precipe etnistoj funkciigas la gepatran lingvon tiumaniere.

En la unua duono de la 20-a jc. lingvistoj disvastigis precipe en Germanio la superstiĉon, ke infanaĝa dulingveco estas danĝera, ĉar ĝi povas konduki al skizofrenio ĉe infano, kiu pro la dulingveco ne povas ekkoni sian ĝustan "identecon". Hodiaŭ tiu ideo jam malaperis, sed aperas ĉiam ankoraŭ ideoj kun simila tendenco. Oni rigardu la lingvonaciisman broŝuron de László Gados (Brilu ĉiu lingvo samrajte!), kiun UEA-rondoj eldonis en pluraj lingvoj antaŭ kelkaj jaroj. Ĝi temigas la laŭdiran perdon de la identecotransdona povo ĉe tiuj gepatraj lingvoj, kiuj suferas "damaĝon" per anglismoj.

Renato Corsetti diras, ke "Esperanto ne celas anstataŭigi la naciajn kaj lokajn lingvojn". Fakte, Esperanto ne celas ion ajn. Estas ĝiaj parolantoj, kiuj celas atingi aŭ ne atingi ion per ĝi. Multaj esperantistoj opiniis tra la jaroj, ke Esperanto – se ĝi iĝus la universale uzata internacia lingvo – tendencus anstataŭigi aliajn lingvojn.

Lanti estis entuziasma pri tiu perspektivo. Zamenhof opiniis ĝin almenaŭ ne fortimiga, kvankam li preferis lasi al estontaj generacioj la decidon pri ĝi. La konata esperantisto Francisko Simonnet demandas en unu dokumento farita por la asocio "Libero por la lingvoj", ĉu ne devus ĉiam resti kerno de unulingvuloj en ĉiu lingvo-komunumo – por garantii al ĉiu lingvo estontecon. Ankaŭ li konscias, ke Esperanto – en la pure hipoteza kazo, ke la tuta homaro lernus kaj uzus ĝin internacie – tendencus anstataŭi aliajn lingvojn.

La Deklaro parolas pri amaskomunikiloj, kiuj "atentigas kontraŭ la ebla forigo de ĉiuj lingvoj fare de Esperanto". Jes, de tempo al tempo amaskomunikiloj starigas la demandon, ĉu Esperanto ne povus tiel efiki, se ĝi fariĝus la ĉefa rimedo de internacia komunikado.

Kial ne, se ankaŭ esperantistoj demandas al si tion? Tio estas legitima demando kaj ne "akuzo". Kredi, ke ĝi estas celita malicaĵo de anglalingvanoj, kiel Renato Corsetti aludas, limas ĉe paranojo.

Gary Mickle

arkivita en:
slavik
slavik diras:
2007-02-25 15:21
Kiel eblas kritiki defendon de malpli grandaj lingvoj kaj strebon al konservo de lingvo-kultura diverseco?..

Alia demando: ĉu la organizo devas esti tute senspina kaj nur peri servojn inter esperantistoj? La Praga manifesto deklaras iom aliajn celojn, pli-malpli enkadre de kiuj estas la deklaro de Corsetti... Kio elstare malbonas? Eble nur la vortigo en la deklaro estas iom tro forta, sed estas ne pli ol redaktaj komentoj, ĉu ne?
fabhenrique
fabhenrique diras:
2007-02-25 17:57
Tiu sinteno estas treege malutila al la esperanto-movado. Se UEA ne celus ion ajn, ĝi farigus sentaŭga institucio. Do estus pli bone fermi ĝin, ĉar ĝi ne havus kialon por daŭrigi sian ekzistadon. S-ro Mickle verŝajne neniam legis la verkojn de Zamenhof, precipe tiujn, kiuj temas pri la interna ideo. Zamenhofaj idealoj ne estas utopiaj aŭ naivaj. Ili estas veraj iloj por alfronti tiun ĉi materialisma mondo, ŝanĝante ĝin. Rondo família, internacia kunfratiĝo kaj kulturo de paco ne estas vanaj vortoj. Oni nepre devas relegi la Zamenhofan verkaron por ne malalproksimiĝi la veran celon de esperanto. S-ro Corsetti kaj UEA tute pravas.
grikha
grikha diras:
2007-02-28 11:47
Mi subtenas s-ron Mickle almenaux en tio, ke UEA ne parolu nome ne cxiuj esperantistoj. Tio estas minimume tre malhonesta, kvankam tute komprenebla demagogia metodo. Mi bone konscias, ke apenaux UEA-estraro legas cxi komentojn, sed tutegale: cxu UEA bone memoras, ke esperantisto estas iu ajn homo, kiu scias Esperanton, kun kiu ajn celo tiu homo uzas la lingvon? Se UEA dirus ne pri "cxiuj esperantistoj", sed pri "cxiuj malpli ol 7000 membroj de UEA" tio aspektus multe malpli interese kaj alloge.
herezanto
herezanto diras:
2007-03-01 21:42
Mi tute konsentas kun Gary Mickle kiam li skribas ke U.E.A. ne reprezentas cxiun Esperanto parolanton. Mi mem estas konvinkita, ke, post kiam Esperanto estas parolata de suficxe multaj homoj en cxiu lando, la naciaj lingvoj kaj kulturoj forvelkigxas kaj kreigxos nova, memvole akceptita Universala Kulturo.
aleks
aleks diras:
2007-03-10 16:02
Kara Gary,
Kion devus diri UEA lau vi ?
" UEA estas asocio kun cxirkaux 7000 homoj, kiu kredas, ke estus eble bone, se gazetoj parolus pli multe pri Esperanto. Kelkaj el la UEA-anoj, precipe gxia gvidantaro, opinias, ke Esperanto povus eble protekti naciajn lingvojn, ke gxi eble estas bona afero por la mondo. Cxu vi povus esti iom afable, ke vi publikigus nian timoplenan leteron, estimata gazetaro ? "

Cxu suficxe milda, timema eldiro ? Cxu vi opinias, ke UEA ne devus komuniki al ekstero ? ke la UEA-komunikad-arto estas ankoraux tro profesia, tro klarvorta ? cxu UEA devus senkulpigxi havi fortajn, kuragxajn, pionirajn sintenojn pri lingvopolitiko ? Estas jam malsuficxe da agantoj en la kampoj Komunikado, Informado, rilatoj kun Amaskomunikiloj por senti bezonon fortimigi ilin ! :( Anstatauxe bonvenus kunlabor-proponoj. Suficxas la -us vortoj. Ne malkuragxigu la malmultajn laborantojn pri Informado, pri Eksteraj Rilatoj, bonvolu. Cxu pli bonas nenion fari ol tion ? Trankvilu, plej ofte tiel okazas :(
gmickle
gmickle diras:
2007-03-17 19:23
Kion UEA opiniu aŭ ne opiniu, ne estas mia afero, ĉar mi ne plu estas membro de ĝi. Ĉiukaze, UEA kaj ĝiaj aktivuloj havas rajton maltime esprimi sian opinion, same kiel mi havas. Mi volas nek, ke UEA havu inhibojn, nek ke ĝi estu politike neŭtrala. Sed alia afero estas, kiam UEA provas paroli nome de "la" esperantistoj. Ĝi por tio mandaton ne havas.

Antaŭ kelkaj tagoj kun via (Aleks) helpo sendiĝis letero al Amnestio Internacia pri lingvaj rajtoj en la EU. (Vd. http://groups.google.com/group/linguarum-democratia/browse_thread/thread/2a187dcf42409029) Surbaze de antaŭaj diskutoj en tiu listo, eblas supozi, ke tio okazis por reagi je la starpunkto alprenita de AI pri la diskriminacio de ruslingvanoj en Estonio (vd. http://web.amnesty.org/library/Index/ENGEUR510012007). Kelkaj konataj esperantistoj kiel Renato Corsetti kaj Claude Piron montris la kuraĝan kaj pioniran lingvopolitikan sintenon, ke en tiu kazo oni devas pli kompreni la diskriminaciantojn ol apogi (kiel faras AI) la viktimojn de diskriminacio. Mi tamen ne scias, ĉu tia estis la enhavo de la letero sendita al Amnestio Internacia.

Ĉu mi rajtas demandi, kio estis en la letero, kaj en kies nomo oni esprimis sin?

Gary
aleks
aleks diras:
2007-03-26 00:12
Kara Gary,
Jes, vi rajtas demandi :)

Kore,
Aleks
esperanto
esperanto diras:
2011-05-28 17:02
Mi ne scias, chu UEA konscias, ke Amnestio Internacia farighis 50-jara

http://www.nzz.ch/nachricht[…]um_50_jahre_1.10733684.html


UEA eble povus lerni el ghiaj spertoj.

gxirafo
gxirafo diras:
2007-05-09 08:56
Mickle tauge reliefigas la malhonestajn absurdajxojn de Corsetti kaj la desperon de la oficiala E-movado kiu kapablas nur papagi sloganojn kaj malhonestajn propagandajxojn. Fakte, kaj UEA kaj esperantistoj gxenerale estas importentajn en la aktuala monda situacio. La Esperanto-movado povas dauri servi kiel internacia komunikilo por homoj kiuj sxatus uzi gxin por transnacia amikeco, kaj ankau atentigi la mondon pri lingvaj problemoj kaj la uzebleco de Esperanto, sed pli gxi ne kapablas postuli au anticipi. La supozata defendo de naciaj lingvoj kaj kulturoj en paranoja, regresema, sxovinisma maniero nek efikas nek senchavas. Fakte, nur grandaj politikaj kaj ekonomiaj sxangxoj tute ekster la kampo de lingvopolitiko povus sxangxi la mondan lingvoordon, kaj la senefikaj kriacxoj de esperantistoj-kultistoj estas nur furzado en la vento.