Prezidento de Kroatio honoris Zamenhof
Krom muziko en la centro de la programo estis voĉlegado el la libro Zamenhof-Strato de Roman Dobrzynski. Aktorino Vida Jerman legis Esperantan fragmenton el la libro kun tradukoj en la kroata kaj slovena. Estis prezentitaj fragmentoj el la ĉapitroj pri getto en la pola, slovaka, ĉeĥa, franca, japana...
Je tamburo akompanis Kaja Farszky kaj Vlad Vučeta. Violonis infana duopo de Setsuko Ŝimizu. La tuta programo komenciĝis per solena omaĝo, metado de florobukedo de la prezidento de Kroatio, Stjepan Mesić: delegacio de prezidento metis florojn al la strattabulo kun la nomo Lazaro Ludoviko Zamenhof.
Post la flor-omaĝo la publiko marŝis akompanata de tamburo al la provizora scenejo muntita en Zamenhof-Strato. Radio kaj tri ĵurnaloj raportis. Bela vetero allogis sesdekon da ĉeestantoj.
Spomenka Štimec