Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Elekta komisiono rememoris forgesitajn kandidatojn

Elekta komisiono rememoris forgesitajn kandidatojn

de Redakcio Laste modifita: 2007-06-25 08:46
Kiam la elekta komisiono de UEA komence de junio dissendis al la komitato de UEA siajn rekomendojn pri novaj estraranoj kaj aliaj funkciuloj, ĝi kunsendis plenajn informojn kaj biografietojn nur pri tiuj kandidatoj, kiujn ĝi opiniis elektindaj. Post atentigo de Libera Folio la elekta komisiono nun oficiale konfesas, ke ĝi agis kontraŭ la regularo de UEA. La elekta komisiono provos korekti la mison, sendante la mankantajn informojn aparte - sed nur rete, ne paperpoŝte. La elekta komisiono krome proponos simpligon de la nuna regularo.

En sia konkluda raporto, sendita paperpoŝte al la komitatanoj, la elekta komisiono rekomendis, ke Barbara Pietrzak estu elektita kiel ĝenerala sekretario de UEA. El la 11 validaj estraraj kandidatoj du tute ne estis rekomendataj por ajna posteno: Yves Bellefeuille kaj Maritza Gutiérrez. Ties biografioj ne estis dissenditaj al la komitato, kvankam la kandidatiĝoj estas validaj.

Libera Folio samtempe turnis sin al ĉiuj anoj de la elekta komisiono kaj al la du neglektitaj kandidatoj por peti komenton. Unue respondis la juristo Yves Bellefeuille, kiu daŭre kandidatas por la estraro. Li opinias ke la elekta komisiono evidente malobservis la postulojn de la Elekta Regularo de UEA.

- Mi konsentas kun vi, ke la elekta komisiono malrespektis punkton 6.2 (iii) de la elekta regularo, kiu diras ke la konkluda raporto devas enhavi biografieton de ĉiuj kandidatoj valide kandidatigitaj (do, kiuj estis proponitaj de du komitatanoj al la elekta komisiono). Espereble la komisiono, kiu nun estas atentigita pri tiu manko, baldaŭ sendos la mankantajn biografietojn. Pli bone fari tion malfrue ol neniam.

Daŭris iom pli longe ricevi respondon de la elekta komisiono. Evidentiĝis, ke ne ĉiuj komitatanoj eĉ konsciis, ke mankis du biografietoj kun fotoj en la listo sendita al la komitatanoj. Des pli klare estas, ke la komitatanoj mem facile povos miskompreni, inter kiuj kandidatoj ili rajtas elekti la novan estraron.

Dek tagojn post nia peto, la elekta komisiono sukcesis interkonsenti pri komuna oficiala respondo al la demandoj de Libera Folio.

Libera Folio: En la raporto de la elekta komisiono, sendita al la komitato de UEA, mankas la biografietoj de du validaj kandidatoj: Yves Bellefeuille kaj Maritza Gutiérrez. Kial oni decidis ne sendi al la komitato plenajn informojn pri tiuj validaj kandidatiĝoj?

Elekta komisiono: Temas pri misinterpreto de la Regularo, kiu eble devus esti pli preciza, kaj ankaŭ pri pretervido pro la alta nombro de kandidatoj. Ĝi estos korektita per reta dissendo, kaj surloka papera disdono, de la mankantaj informoj.

Libera Folio: Ĉu oni konsideris, ke ne sendante al la komitato la biografietojn de ĉiuj kandidatoj, la elekta komisiono malobservas punkton 6.2 (III) de la Elekta Regularo de UEA?

Elekta komisiono: Ni klopodis observi ĉiujn punktojn de la Elekta Regularo. Pri kelkaj punktoj ni tamen malsukcesis. Ni deziras al la sekva Elekta Komisiono sufiĉe da forto kaj persisto por povi produkti elektan proponon kiu ne veku protestojn, kaj por sukcesi strikte respekti ĉiujn detalojn de la - eventuale simpliginda - Elekta Regularo. Cetere, nia komisiono planas fari kelkajn rekomendojn por plibonigi la Regularon.

arkivita en: