Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Inundo trafis svedan klubejon

Inundo trafis svedan klubejon

de Redakcio Laste modifita: 2007-09-03 11:00
La ĉi-someraj fortaj pluvoj en suda Svedio kondukis al multaj inundoj en keloj, kaj trafis ankaŭ la sidejon de la Esperanto-klubo en Malmö. La biblioteko kaj la aliaj plej gravaj posedaĵoj de la klubo ne difektiĝis, sed la planko devos esti riparita.

Meze de aŭgusto la tuta ejo tial estis malplenigita, kaj la havaĵoj deponitaj aliloke. Dum almenaŭ du monatoj la klubejo ne estos uzebla, kaj la deponado de la posedaĵoj kostos monon. La klubo tamen esperas rericevi de la urba administracio almenaŭ parton de la kosto - la inundo atingis la klubejon tra la municipa kloako, kiu ne eltenis la pluvegon.

"Do, okazis 'katastrofo', tamen konsiderante ke nenio ege grava difektiĝis, kaj ke ni fakte faris delonge bezonatan purigadon inter niaj havaĵoj, ni havos pli freŝan ejon kaj eblecon por nova starto en la kluba vivo", skribas la prezidanto de la klubo, Sten Svenonius, en loka bulteno.

arkivita en: