Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Gepatra lingvo dividas esperantistojn

Gepatra lingvo dividas esperantistojn

de Redakcio Laste modifita: 2007-02-26 08:50
Okaze de la Tago de la Gepatra Lingvo la 21-an de februaro UEA disvastigis ampleksan deklaron de sia prezidanto Renato Corsetti. En sia deklaro Renato Corsetti akcentas la gravecon de kultura kaj lingva diverseco kaj la tiurilatajn avantaĝojn de Esperanto. "La parolantoj de Esperanto scias pri lingvaj rajtoj, kaj ilia agado celas protekti tiujn rajtojn ĉie en la mondo rilate al ĉiuj lingvoj, grandaj kaj malgrandaj", li skribis. En la diskutejo de la komitato de UEA la deklaro estis kritikata pro ĝia "tro konspir-teoria sinteno" al anglalingvaj amaskomunikiloj.

Renato Corsetti en sia deklaro aparte kritikis neesperantistajn lingvodefendantojn, kiuj laŭ li eraras en sia strategio kaj en la praktiko laboras por antaŭenigi la anglan, kiam ili "vidas nur sian lingvon kaj sian kulturon kaj pensas, ke ili povas sukcesi savi sin mem, eĉ se ĉiuj aliaj pereos. Ili nur revas resti kiel la dua plej granda lingvo en la mondo".

Tiun faceton de la deklaro kritikis komitatano István Ertl en la diskutejo de la komitato de UEA. Laŭ li estas tro pretende deklari, ke eraras pli-malpli ĉiuj lingvodefendantoj krom la esperantistoj. Aparte agacis lin la aserto, ke malrespektaj kaj malamikaj mencioj pri iaj mondkonkeraj ambicioj de Esperanto ofte aperas ne pro manko de scioj, sed pro intenca malico de anglalingvaj amaskomunikiloj.

- Tiu ĉi peco estas tute konspir-teoria: homoj, ĉu anglalingvaj ĉu ne, asertas tiaĵojn ne ĉar ili timas Esperanton, sed ĉar ili, plejparte niakulpe, ne estas sufiĉe informitaj pri ĝi kaj ĝiaj celoj.

Renato Corsetti samforume respondis la kritikojn.

- Mi agnoskas ke povus esti erare ĝeneraligi. Mi ĉefe havas antaŭ la okuloj la amindumadon kun la angla lingvo de kelkaj el la grandaj naciaj malplimultoj en Eŭropo, ekzemple la katalunoj, la eŭskoj, la bretonoj. Ili ne preterlasas okazon por antaŭenpuŝi la anglan kontraŭ la malamataj landaj lingvoj. Tio ŝajnas al mi tre mallongvida. Multaj urboj siatempe vokis Romon por helpi ilin batali kontraŭ la najbaraj urboj, sekve de kio ambaŭ urboj iĝis parto de la roma teritorio.

La Esperanta Civito en sia propra deklaro okaze de la Tago de la Gepatra Lingvo, subskribita de Giorgio Silfer (plumnomo de Valerio Ari) laŭ sia maniero traktis la temon de la gepatra lingvo. Centran lokon en lia rezonado havas la denaskaj esperantistoj, kiuj laŭ lia logiko devus aliĝi al la Esperanta Civito por eviti freneziĝon: "Konkludo: se mi estas denaska esperantisto, mi nature inklinas al raŭmismo – la sola alternativo estus milda skizofrenio."

La Internacia Tago de la Gepatra Lingvo estis starigita de Unesko en 1999 por festi la pli ol ses mil lingvojn parolatajn en la mondo. Ĉi-jare la oficiala festado en Parizo temis ĉefe pri antaŭenigo de lingva diverseco kaj multlingva edukado.

arkivita en: