Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Laborgrupo por la lingvojaro

Laborgrupo por la lingvojaro

de Redakcio Laste modifita: 2007-12-05 19:46
UEA starigis specialan laborgrupon por kunordigi agadojn dum 2008, Internacia Jaro de Lingvoj.

Unuiĝintaj Nacioj deklaris la jaron 2008 Internacia Jaro de Lingvoj. Por iniciati kaj kunordigi diversajn agadojn dum tiu jaro, kiu defie koincidos kun la jubileo de la 100-jariĝo de Universala Esperanto-Asocio, la Estraro de UEA elektis specialan laborgrupon.

Ĝi funkcios sub la gvido de vicprezidanto Ranieri Clerici kaj membras en ĝi Peter Baláž, François Bartsch, Charmian Common, Renato Corsetti, Barbara Despiney, Mark Fettes, Josep Franquesa Sole, Andrej Grigorjevskij, Aleks Kadar, Lee Chong-Yeong, Ulrich Lins, Hokan Lundberg, A. Giridhar Rao, Hans Michael Maitzen, Ileana Schroeder kaj Renée Triolle.

La Internacia Jaro de Lingvoj inspiris ankaŭ la elekton de la kongresa temo de la 93-a UK en Roterdamo (19-26 julio 2008), "Lingvoj: trezoro de la homaro".

(Gazetara Komuniko de UEA)

arkivita en: