Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Lingvaj festivaloj debatigas en Rusio

Lingvaj festivaloj debatigas en Rusio

de Redakcio Laste modifita: 2007-03-13 20:45
Komence de marto okazis du esperantistaj Lingvaj Festivaloj en Rusio. Lige kun tio ekflamis debato pri la utilo de tiaj festivaloj en la diskutejo de Rusia Esperanto-Unio. Lingvaj Festivaloj celas en interesa kaj amuza maniero informi la publikon pri diversaj lingvoj, interalie Esperanto, kaj estas ofte aranĝataj de esperantistoj en diversaj landoj. La unua konata esperantista Lingva Festivalo estis aranĝita en Tuluzo en Francio en 1987. Dimanĉe la 4-an de marto okazis la unua Lingva Festivalo en Sankt-Peterburgo en Rusio. Alia Lingva Festivalo estis planata por la landa Esperanto-kongreso, nun okazanta en la urbo Tiĥvin.

La lingva festivalo en Sankt-Peterburgo estis aranĝita en ejo de la Peterburga Agrikultura Universitato. La pli ol cent partoprenintoj povis ricevi sciojn pri 22 lingvoj kaj pri kvin diversaj fakoj de lingvoscienco. Inter la prezentitaj lingvoj krom Esperanto estis ekzemple la sveda, la korea, la komia kaj kelkaj malgrandaj finn-ugraj lingvoj de nord-okcidenta Rusio. Kelkaj lingvoj (kiel la nogaja kaj la iĵora) estis prezentitaj probable la unuan fojon en historio de rusiaj lingvaj festivaloj.

Malgraŭ preparlaboroj ne venis ĵurnalistoj al la Lingva Festivalo, sed jam du tagojn antaŭ la evento la renoma peterburga gazeto Delovoj Peterburg publikigis artikoleton pri la festivalo, tamen ne menciinte la organizintojn. Oficialaj organizintoj de la Peterburga Lingva Festivalo estis REU kaj la jura fakultato de la Peterburga Agrikultura Universitato.

Lastatempe en Rusio okazas nova multiĝo de lingvaj festivaloj. Pasint-decembre okazis la unua tia festivalo en Moskvo (surbaze de mezlernejo kun 30 prezentoj), la 9-an de marto okazis lingva festivalo en Tiĥvin. Tamen tiu formo de publika informado ne estas subtenata de ĉiuj aktivuloj. En la diskutejo de Rusia Esperanto-Unio la nun usona esperantisto Boris Kolker forte kritikis la aranĝojn.

- El mia malproksimo mi neniel povas kompreni valoron de lingvaj festivaloj por Esperanto-movado. Nu, jes, inter trideko-kvindeko da ekzotaj lingvoj okazas N-minuta prezento de Esperanto. Tio estas, certe, utila, sed ĉu valoras la penon de esperantistoj-organizantoj? Kial la cento da venintoj ekinteresiĝu pro la festivalo ĝuste pri Esperanto, sed ne pri, ekzemple, la lingvo de la gento njam-njam? Kial ne organizi (kiel en malnovaj bonaj tempoj) simple renkontiĝon kun esperantistoj kun rakonto pri vojaĝo al fora lando, kun ekspozicio, kantoj ktp? Aŭ ĉu en Rusio la homoj ne plu venas al tiaj aranĝoj?

Replikis al tio Slavik Ivanov, unu el la aranĝintoj de la Peterburga Lingva Festivalo.

- Mi havas opinion, ke ne nur aktive interesiĝantaj pri Esperanto personoj havu eblecon konatiĝi kun la lingvo kaj la komunumo. Plej kutime dum Lingvaj Festivaloj la publiko ja ekhavas imagon pri Esperanto kaj esperantistoj, vidas, ke la lingvo estas uzata, kaj poste nenie ripetos stultaĵojn: "Ja neniu parolas en tiu morta lingvo". Ni havis tri prezentojn de Esperanto - kaj mi taksas, ke la tuta neesperantista publiko vizitis ilin, nu minimume 80%. Se paroli pri "valoro por Esperanto-movado", estas eble neĝusta serĉo de motivoj, almenaŭ en la kazo de Peterburga festivalo. La "Esperanto-movado" ne multe subtenis la aranĝon, dum la aktivuloj, kiuj en realeco faris ĝin, foje faras aferojn ne nur por kaj pro Esperanto. Mi ŝatas lingvojn kaj lingvan diversecon, mi ĝojis fari aranĝon pri tio. La unuaj impresoj de "simplaj partoprenintoj", aperintaj en la Reto, estas tre kortuŝaj. Do, la peno neniukaze estis vana.

La debaton partoprenis ankaŭ Aleksandr Blinov, aranĝinto de Lingvaj Festivaloj en la urbo Ĉeboksari:

- La Lingvaj Festivaloj instruas al esperantistoj agadi ne en fermita rondo sed montras ke esperantistoj estas soci-aganta movado, kiu havas sian vizaĝon, sian rolon en la socio. Dum la lasta tempo en Ĉeboksari aperis tiom multe da pozitivaj artikoloj, amaskomunikilaj raportoj, pozitiva sinteno en diversaj instancoj, ĉe homoj, ĉe gepatroj de esperantistoj ke apenaŭ eblas supertaksi la rolon de Lingvaj Festivaloj por la esperantista movado. Kelkcent da homoj (eble eĉ mil) lernis esperanton dum la lastaj jaroj en Ĉeboksari. Mi kredas ke ĝuste por la movado en Rusio, iusence ankau en Eŭropo, laŭ mia pritakso, mankas serioza agado por amasoj prilingva kaj interkultura. Kaj la Esperanto-movado estas ĝenerale prilingva kaj interkultura.

Rilata enhavo
Lingvaj Festivaloj
arkivita en:
javergara
javergara diras:
2007-03-10 14:10
Mi plene subtenas la ideojn de Slavik Ivanov kaj Aleksandr Blinov: lau la spirito de la Manifesto de Prago, ni konkrete realigu la abstraktan sintenon de la E-movado al lingva demokratio kaj lingvaj homaj rajtoj, i.a. ghuste per iniciatoj tiaj, por atentigi kaj celebri la lingvan diversecon.

Mi kelkfoje proponis plene malfermi la Universalan Kongreson al la ekstera publiko per Lingva Festivalo kiel konstanta programero, kaptante la nesupereblan trajton de nia movado esti multetna, samtempe plurlingva kaj unulingva, kaj do ke la UK fakte estas kvazau migranta, nomada plurlingva/unulingva komunumo. Tion mi proponis en la diskutlisto "uea-membroj" kaj en la fina sesio de la kongresa temo en Vilno 2005 (oni pritraktis la UK-ojn kiel 100-jaran kulturan tradicion), per la argumento ke nia movado povas trovi homojn pretajn kompreni la ideon pri praktika ilo kaj por lingva egaleco kaj por subtenado al lingva diverseco ghuste che la rondoj kiuj interesighas pri lingvoj. Mi plu proponos tion en la Komitato.

La kontrauargumentado de Boris Kolker shajnas al mi surprize malestima al "ekzotaj lingvoj" (kial estus io malbona ke danke al la laboro de la esperantistoj iu partoprenanto ekinteresighus pri "la lingvo de la gento njam-njam"?) kaj nostalgia pri la "malnovaj bonaj tempoj" kiam eble nur kelkaj esperantistoj disponis je ia shanco havi kontakton kun eksterlandanoj au ech vojaghi. Mi scias ke tiu fenestra karaktero iam allogis homojn al nia movado en politike fermaj reghimoj, kelkaj el kiuj simple forlasis Esperanton kiam la kondichoj shanghighis.

Amike,

José Antonio Vergara

slavik
slavik diras:
2007-03-10 19:56
Al tio necesas aldoni, ke rezulte de la diskuto s-ro Kolker ekhavis pli klaran imagon pri la aranĝoj kaj komentis en [reu-agado] la 8-an de marto tiel:

«Dankon al ĉiuj, kiuj skribis pri la temo. Mi vidas, ke - jes -
lingvaj festivaloj estas valoraj, ankaŭ por la Esperanto-movado. Ĉar
esperantistoj en tiuj festivaloj estas la plej organizita grupo, oni
povas disdoni post prezentoj de Esperanto flugfoliojn, kalendaretojn
kaj aliajn etajn informilojn».
dennis
dennis diras:
2007-03-12 00:02
Mi pensas, ke eble kelkaj volus iomete trarigardi retpagharon pri lingvaj festivaloj che www.linguafest.info
alboru
alboru diras:
2007-03-13 18:55
Malgrau ke en pluraj fontoj dauxre ripetigxas la informo ke LFoj ekis en Tuluzo, mi sxatus tamen gxustigi ke en Tuluzo okazadis standa (aux buda) LF, lancxita de okcitanistoj. Kaj tie cxe la budoj eblis ricevi informon pri la lingvoj, vidi folkloran prezentajxon ks, dum la ideo de LF estas enkondukaj lecionoj pri la lingvoj. Se oni parolas pri la LF kiuj cxene ekis en Rusio, Ukrainio kaj parte en aliaj landoj - ili estas cxefe lau la lingvoprezenta modelo de LinguaFest' farita laux la iniciato kaj gvido de usona esperantisto Dennis Keefe en Tours en 1995.