Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Libera Folio en nova servilo - komentado reŝaltita

Libera Folio en nova servilo - komentado reŝaltita

de Redakcio Laste modifita: 2007-12-13 19:33
Libera Folio nun transiris al nova servilo, kaj ĉio denove funkcias laŭ la kutima maniero. Dum kelkaj tagoj pro la translokiĝo ne povis aperi novaj informoj kaj komentado estis malŝaltita.

Artikoloj, kiujn legantoj en la 11-a aŭ 12-a de decembro proponis por publikigo, devos esti proponitaj denove, ĉar ŝanĝoj en la datum-bazo, faritaj dum tiuj tagoj, ne povis esti konsiderataj dum la translokiĝo. Ni pardonpetas pro la ĝeno, kaj esperas, ke la teknikaj problemoj, kiujn Libera Folio dum la lastaj semajnoj kelkfoje spertis pro problemoj en la servilo ne plu ripetiĝos.

Dank' al niaj afablaj subtenantoj, kiuj donacis diversgrandajn sumojn, Libera Folio nun funkcias per pli moderna servilo. La transiro al tiu nova servilo fine estis pli kaj pli necesa, en sur la malnova servilo ekokazis eraroj, kiuj indikis, ke eble la disko aŭ io alia parto de la servilo baldaŭ finiĝus labori. La malnova servilo jam servis senprobleme dum pli ol du jaroj.

Tiuj problemoj ja solveblus per nova disko, sed la servilo ne plu estis teknike aktuala, kaj tial ni decidis lui novan. Por interesiĝantoj, jen la teknikaj detaloj:

Procesoro:
 AMD Athlon 64 X2 5600+ Dual Core
Memoro:
 2 GB DDR2 RAM
Diskoj:
2 x 400 GB SATA II kun SoftRaid
Operaciumo:
Ubuntu 7.10 64-bit
Redaktilo:
Plone 2.5.5 / Zope 2.9.8 / ZEO
arkivita en: