Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Lernu-anoj kunsidis en Litovio

Lernu-anoj kunsidis en Litovio

de Redakcio Laste modifita: 2007-07-22 21:06
La retejo lernu.net estas la plej ampleksa kaj plej populara multlingva paĝaro por lernado de Esperanto. Dum junio ricevis 77.000 vizitojn, kaj estis legitaj 1,3 milionoj da paĝoj. De la 11-a ĝis la 16-a de julio la kerna teamo de Lernu kaj de la tegmenta projekto Esperanto@Interreto kunvenis en Kaunas en Litovio por prepari aliĝon al Eŭropa Junulara Fondaĵo kaj por diskuti la kreon de tute nova, granda Esperanto-portalo en la reto.

La ideo pri la retejo Lernu naskiĝis dum la unua seminario kun la nomo Esperanto@Interreto en Svedio printempe de la jaro 2000, kaj du jarojn poste la usona fondaĵo ESF (Esperantic Studies Foundation) donis financan subtenon, kiu ebligis la starigon de la paĝaro. En decembro 2002 la retejo ekfunkciis, kaj nun ĝi havas pli ol 36.000 registritajn uzantojn. Evidente ne ĉiuj uzantoj estas aktivaj aŭ finas la kursojn de Lernu, sed ĉiutage aliĝas dekoj da novaj lernemuloj.

La retejo ekzistas jam en 28 diversaj lingvoj. La plej populara lingvo estas la angla: pli ol 10.000 uzantoj indikis la anglan kiel sian preferatan lingvon. Sur la dua loko estas Esperanto kaj la hispana, ĉiu kun iom pli ol tri mil uzantoj. Pli ol du mil uzantoj po preferas la portugalan, francan kaj germanan, kaj po pli ol milon da uzantoj havas la rusa, pola, hungara, ĉina kaj la itala.

La julian kunsidon en Litovio ĉeestis Hokan Lundberg, Jevgenij Gaus, Bertilo Wennergren, Neringa Zasaite kaj Sonja Petrović-Lundberg (sur la foto). El la kernaj teamanoj ne povis ĉeesti Oleg Izjumenko kaj Erin Piateski. Parto de la ĉeestintoj daŭrigis sian restadon en Litovio per partopreno en Balta Esperanto-Tendaro.

Unu el la ĉefaj temoj de la julia kunsido estis la planata aliĝo de Esperanto@Interreto al Eŭropa Junulara Fondaĵo, kio ebligus ricevadon de subvencioj por pliaj seminarioj. En Litovio estis finpreparitaj la dokumentoj bezonataj por la aliĝo. En Litovio la teamo de Lernu diskutis ankaŭ la kreon de tute nova, granda retprojekto, rakontas Sonja Petrović-Lundberg:

- Por 2008 estas planata nova paĝaro kiu servos kiel multeg-lingva Esperanto-portalo - informejo kaj klubejo, kaj kiu de unu flanko espereble bone kunlaboros kun malpli vastaj sed jam establitaj similaj paĝaroj, kaj de alia estos proksime interligita kun Lernu.

Libera Folio: Lernu anoncas, ke estas planata pli proksima kunlaboro kun la cetera Esperanto-movado. Kiel?

- Unuavice pri la planata Esperanto-portalo. Se ĝi ne realiĝos, tiam ni, laŭ ideoj kaj petoj de la lingvohelpantoj ĉe Lernu, volos havi malpli grandan Esperanto-klubejon kadre de Lernu. Krome ni provos informi pri la iloj kiujn Lernu jam disponigas, sed pri kiuj malmultaj scias. Ekzemple estas sekcio pri movadaj novaĵoj al kiu oni povas aldoni ankaŭ novaĵojn pri siaj Esperanto-aranĝoj aŭ projektoj kaj kiuj estos tradukataj al aliaj Lernu-lingvoj kaj tiumaniere kompreneblaj por la 80 000 monataj vizitantoj. Estas serĉilo per kiu oni povas trovi kaj kontakti Lernu-uzantojn el certa lando kaj urbo, aŭ kun certaj aĝo, interesoj, gepatraj lingvoj, kaj multo plia.

Jam nun Lernu proponas al la uzantoj senpage diversnivelajn kaj diversmetodajn kursojn de Esperanto, testojn, vortarojn, apartan modulon por lerni pli da vortoj, ĉiutagan retleteron kun nova vorto, bibliotekon kun literaturo, filmoj kaj muziko, forumojn kaj tujmesaĝilon. En la nova laborplano estas pliaj kursoj kaj nova ejo por lingvohelpantoj. Krome oni planas pli profunde, sed anonime, analizi la konduton de la lernantoj, por plibonigi la servon.

- Tio al la uzantoj ebligos aŭtomatan konsiladon pri tio, kiel pli bone lerni la lingvon kaj pli efike uzi la paĝaron. Al ni tio donos pli klarajn indikojn pri tio, kiel plu evoluigi la projekton, kaj al esploristoj espereble ilon por interesaj esploroj pri lernado de Esperanto kaj ĝenerale lingvolernado per la reto, klarigas Sonja Petrović-Lundberg.

Lernu estas financata ĉefe de Esperantic Studies Foundation. La projekto havas centon da volontulaj tradukantoj, lingvohelpantoj kaj vortaristoj, dekon da helpantoj kiuj ricevas pagon por unuopaj taskoj. Regulan monatan pagon ricevas kelkaj el la kernaj teamanoj. La jara buĝeto de Lernu estas proksimume 50 000 usonaj dolaroj.


arkivita en:
javergara
javergara diras:
2007-07-20 15:25
Jen bela, altnivela, mejloshtona, utilega, altkvalita, prifierinda projekto en la tuta historio de Esperanto, kiu rekte daurigas en nova epoko la nekredeblan persistemon kaj sindonemon de la homoj, kiuj en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj produktis dekmilojn (eble centmilojn) da broshuretoj en multaj lingvoj sub la nomo Shlosilo de Esperanto.

Mi shategas ghin kaj aparte ties titolon, char ghi brile resumas nian homan, desuban, nediskriminacian alvokon klerighi kaj plivastigi chies personan mondon. La invito fakte signifas lernu (kaj ghuu)! Mi do salutas la teamon : fieru !

José Antonio Vergara