Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / La ĝusta opinio

La ĝusta opinio

de Redakcio Laste modifita: 2007-08-04 20:10
Pri la koncepto "politika korekteco" skribas nia aŭtoro Maria Sandelin, kiu tamen konfesas ke ŝiaj opinioj ofte koincidas kun ĝi. "La alergio estas kontraŭ tiu kvazaŭ refleksa, senpripensa reago ĉe multaj homoj ĉiam aliĝi al tio kio en iu difinita momento, loko kaj kunteksto, elstaras kiel la sola vero. Ofte tia reago ŝajnas fonti el timo esti stampita kiel reprezentanto de la mala starpunkto, laŭ ia mirinda nigra-blanka vidmaniero" , ŝi diras, kaj interalie demandas pri landonomoj en Esperanto.

Unu el miaj alergioj estas politika korekteco. Komprenu ĝuste: mi ne aŭtomate malŝatas opiniojn reprezentantajn la politikan korektecon, ofte mia propra opinio ja koincidas kun ili. La alergio estas kontraŭ tiu kvazaŭ refleksa, senpripensa reago ĉe multaj homoj ĉiam aliĝi al tio kio en iu difinita momento, loko kaj kunteksto, elstaras kiel la sola vero. Ofte tia reago ŝajnas fonti el timo esti stampita kiel reprezentanto de la mala starpunkto, laŭ ia mirinda nigra-blanka vidmaniero.

Ĉu en Esperantujo ekzistas "ĝustaj opinioj"? Mi opinias ke jes. "Esperanto estas la plej taŭga internacia komunikilo", "lingvo de paco kaj amikeco", "la plej facila lingvo" aŭ "Esperantistoj estas aparte malfermaj kaj toleremaj homoj" povus esti ekzemploj de tiaj "veroj". En mia nuntempa sveda socio, tre politike korekta opinio estas ekzemple tio ke ĉiuj diferencoj inter virinoj kaj viroj, krom la tute evidentaj korpaj, estas socie konstruitaj kaj lernitaj, kaj tre polemike estas prezenti pli nuancan vidpunkton. La biologio kvazaŭ ne ekzistas.

Nu, neniu ja volas esti nomata "seksisto", ĉu ne? Tia estas lastatempe, laŭ iuj, konsiderata certa virina medicinprofesoro, kiu asertas ke la cerboj de viroj kaj virinoj iomete malsamas. Aŭ - aŭ, nigre aŭ blanke, ŝajnas esti la plej ofta pensmaniero en la mondo.

Kaj mi kredas ke la alia danĝero estas en tio - reagi al la politika korekteco kvazaŭ ĝi ĉiam estus esprimo de nesubteninda sinteno. Ekzemplo pri tia reago estas nefakuloj kiuj decidas kredi je tiuj malmultaj esploristoj, laŭ kiuj la forceja sindromo ne estus home kreita. Ĉu signo pri sendependa pensado? Prefere pri nekutime efikaj vidŝirmiloj, mi dirus.

Ĉu sintenojn oni povas influi ŝanĝante vortojn? Kreante eŭfemismojn? Mia kredo estas ke tiaj ofte havas malan efikon, ĝuste ĉar ili - male ol estas la celo - akcentas la malprestiĝon. Se oni travidas tion, oni povas anstataŭe mem rekapti la originan nomon kaj igi ĝin sia, kun fiero, kaj la sama ruzo kompreneble eblas ankaŭ por originaj skoldvortoj. En la sveda tiel okazis ekzemple pri vortoj kun origine pejorativa signifo por "gejo" kaj "enmigrinto".

En Esperanto eble ne ekzistas - almenaŭ ne same - eŭfemismoj, sed alia fenomeno kiun mi opinias iom interesa. Aŭ ĉu iu povas klarigi al mi kial estas konsiderate malbone diri "Hindio" anstataŭ "Barato", sed tute en ordo diri "Finnlando" kaj ne "Suomio" kaj "Hungario" anstataŭ "Madjario"? Sur alia nivelo, tamen laŭ la sama principo, oni nomas ankaŭ mian landon ne "Sverjo", sed pli internacie rekoneble "Svedio" aŭ "Svedujo". Kiu decidas kio estu akceptata kaj kio ne, kaj kio estas politike korekta, kio ne estas kaj kial?

En la sveda gazetaro la tagon post la Eŭrovido-Kantokonkurso, la politika korekteco videblis kiel levita fingro. Tio kio kaŭzis la alarmon estis plendoj pro la orient-eŭropa voĉdonado por najbaraj landoj. La sveda espero ja atingis nur la 18-an lokon. Ĉu la plendoj estas signo pri rasismo? Nu, mi konsentas ke estas mirinde ke tiu najbarlanda voĉdonado subite iĝas problemo kiam orienteŭropa lando gajnas, tamen ĝi estas statistike pruvebla fakto, samkiel tio ke ekzemple la nordiaj landoj voĉdonas unu por la alia. Ni nur ne estas tre multaj. Finfine eble rasisma estas la voĉdonado mem?

Kiu ajn estas "la ĝusta opinio", la ĝusta kanto kaj la ĝusta kantisto gajnis. Neniu kantis same belan kanton, nek same senteme kaj certe kiel Marija Šerifović el Serbio.

Maria Sandelin
Aperis ankaŭ en la blogo de Maria Sandelin, kie eblas komenti.

arkivita en: