Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Kvalito, ne kvanto - nemovada esperantismo

Kvalito, ne kvanto - nemovada esperantismo

de Redakcio Laste modifita: 2008-01-06 00:54
La Esperanto-movado ade forpelas kvalitajn interesatojn, konstatas Ken Miner en sia teksto. Tipaj periodoj en la movada vivo de ordinara esperantisto estas unue la pinto de la interesiĝo, poste periodo de seniluziiĝo, sekvata de periodo de obstina optimismo, kaj fine la lasta pajlero, kiu gvidas al forlaso de la movado. Grava kialo de tio laŭ li estas, ke la organizita Esperanto-movado per sia "informado" kreas falsan bildon kaj misajn atendojn. "Ne eblas seniluziiĝi pri aferoj, kie neniam estis iluzioj. Do ni ne donu pliajn iluziojn al mondo jam ĝisnaze profundigita en iluziojn", li skribas.

Ni ĉiuj scias (mi supozas), ke homoj emas ne longe resti kun nia lingvo: la Esperantistoj de hodiaŭ ĝenerale ne estas la Esperantistoj de hieraŭ. Pro tio (interalie) la lingvo ne evoluas tute normale. La sperto ofte sekvas jenan progreson (vidu la apudan bildon - alklaku por grandigi.).

Komparu tion kun la maniero, kiel oni interesiĝas pri ordinara priokupo. Kiel Vi unue interesiĝis pri muziko, la franca lingvo, la belartoj, la literaturo - pri io ajn, kio daŭre plenigas Viajn tagojn? Ĉu Vi aliĝis al movado? Ĉu Vi subskribis manifeston? Aŭ ĉu Vi simple sinkis en la aferon sen specifaj atendoj? Ĉu oni "kabeas" el ekzemple sia interesiĝo pri fotografiado de birdoj? Pri sia amo al motorciklado, futbalo, naĝado?

kvalito2Tute ne. La pli natura ŝablono pli aspektas jene (klaku por grandigi):

Ŝajnas al mi, ke la celo de serioza esperantisto devus esti, ke interesitoj sekvu la duan, kaj ne la unuan, manieron de progreso. Tion eblas instrui nur per ekzemplado. Ne eblas seniluziiĝi pri aferoj, kie neniam estis iluzioj. Do ni ne donu pliajn iluziojn al mondo jam ĝisnaze profundigita en iluziojn. Mi ne scias kiom ĝeneralas la tendenco, sed estas fakto de mia vivo, ke la Esperanto-movado forpelas kvalitajn interesatojn (kaj tio certe ne estas nova konstato).

Mi iam esperantigis homon senintence, kiam li aŭdis min paroli telefone kun alia esperantisto. Bedaŭrinde li ne restis esperantisto, ĉar li aliĝis al la movado, kaj kiel oni envenas, oni tre facile eliras per la sama vojo. Mi interesigis alian, profesiulon, neintence per mia esperantlingva blogo; li tamen vidis la movadaĵojn sur la reto kaj decidis, ke Esperanto estas "unu el tiaj aferoj, kiujn ŝatas homoj, kiuj ŝatas tiajn aferojn".

Neniu el la du iam atingis la efektivan lingvon. Neniu el la du iam vidis NPIV. Neniu el la du iam vidis Astronomian Vortaron, aŭ la gramatikojn de Wennergren aŭ de Mattos.

Ekzempleroj de NPIV kaj/aŭ PMEG en publika biblioteko povas interesi almenaŭ du-tri homojn jare, kaj tre eble, unu restos interesata. Ĉu eble la akumuliĝintaj kotizoj dum pluraj jaroj prefere elspeziĝu por tia "propagando"? Kiel interesiĝas ordinara scivolema homo pri iu ajn lingvo, kiun ŝli ne bezonas pro sia kariero?

La usona populariganto de la lingvistiko Mario Pei (1901-1978) iam diris en intervjuo, ke li interesiĝis pri la rusa ĉar li ŝatis "tiujn strangajn literojn". Elstara esperantisto en Nov-Jorko en la 60-aj jaroj interesiĝis pri Esperanto ĉar li "ŝatis la ĉapeletojn". Mi mem interesiĝis pri la jida ĉar mi ŝatis la hebreajn literojn, kaj tro pigris por studi la hebrean.

Tiaj estas naturaj, normalaj kvankam ne tute raciaj interesiĝ-manieroj. Ili ne dependas de logiko, de propagando (en la kutima senco), de allogo surbaze de praktikaj konsideroj. Sed ili funkcias senĉese inter ni homoj.

Mia blogo estas konata al miaj iamaj kolegoj en la universitato, ĉar retpaĝoj de ĉiuj emeritoj estas listigitaj en la sama loko. Ili scias, ke mi ne estas "strangulo" sed serioza lingvisto, kaj ili povas adicii 2 kaj 2 senhelpe. Nur necesas tri paŝoj por "propagandi":

  1. Lernu la lingvon bone.
  2. Faru ion publikan per ĝi, ne pri ĝi.
  3. Zorgu, ke paŝo 2 sekvu paŝon 1.

Kaj ne forgesu: neniu povas scii la finajn rezultojn de siaj agoj.

Ken Miner




arkivita en:
limako
limako diras:
2008-01-06 03:04
La problemo pri l' evito de iluzioj estas ke ĉio estas iluzio, ĉu ne? Tio, kion vi taksas "iluzio" estas aliies veraĵo -- eĉ eble kialo de la vivo. Tio simple estas, ĉu oni pripensas esperantismo aŭ io ajn alia en la vivo: religio, famiĝo, riĉeco, ktp. Homoj neniam povas atingi la veron aŭ la certecon -- nur alproksimiĝi. En la fino, ni mortas kaj la iluzio finiĝas.

Kvalito havas kelkajn el la samajn problemojn: por kelkaj PIV aŭ PMEG estas la alta pinto. Por aliaj estas <a href="http://www.esperanto.mv.ru/Kruko/">Kruko kaj Baniko</a>. Mi ne volas disputi pri kion signifas "kvalito", sed oni nur povas vidi la fenomenon de "Youtube" por kompreni ke kvalito ne estas la nura grava afero en la vivo.

Mia sperto dumlonge estas ke homoj lernas kaj daŭre studas Esperanton pro ege malsamaj kialoj. Tio, kio allogas unu homon, forpelas alian. Por mi, mi daŭre Esperantumas plejparte pro du kialoj. Verŝajne la plej grava por mi estas ke Esperanto donas al mi ligon kun aliaj homoj de apartaj komunumoj. Per Esperanto, mi ekkonas homojn kiujn mi nenial havus alian okazon renkonti -- ne nur internacie, sed ankaŭ trans ras kaj klasdividojn en mia propra lando. La dua kialo, verŝajne la kialo mi unue lernis ĝin, estas ke ĝi estas iu mensa defio esprimi sin kaj kompreni aliajn alilingve.

Kiam mi iris al Brazilo, mi tute surpriziĝis ĉar la homoj tie lernas Esperanton pro tute malsamaj kialoj. Tie, oni vere amas la ideon de Esperanto kaj multaj ligas ĝin al plibonigo de sia menso kaj spirito. Tio estas por multaj, esprimo de sia spiritismo. Mi ne bone komprenas spiritismon, nek emas sekvi tiun padon, sed mi ne nomus ĝin pli iluzia ol aliio.

Plej amuze al mi, en via rakonto, vi diras ke vi alogis homojn, sed la movado forĉasis ilin. Jen la problem kun la Esperanto movado: esperantistoj! Tiun problemon, mi timas, vi neniam solvos.

Ni semas kaj semas, ĉu? Ni ĉiuj tamen devas sekvi la propan sulkon -- la proprajn iluziojn. Esperanto aŭ taŭgas por iu aŭ ne. Ni ĉiuj vidis kio okazas kiam ege entuziasma komencanto volas tuj varbi. (Fakte, kelkaj el ni iam estis tiu komencanto.) Ne estas mi, nek vi, kiu seniluziigos ilin.
goulo
goulo diras:
2008-01-06 11:37
Mi konsentas pri la kernaj punktoj, ekzemple ke indas simple lerni Esperanton kaj inspiri aliajn lerni per nia uzo de ĝi, anstataŭ tro fanfaroni kaj tro promesi iluziajn bonaĵojn.

Sed mi tute ne konsentas pri via modelo pri aktiveco kaj tempo. Ŝajnas al mi ke multaj homoj ja havas unuan periodon de entuziasmo kaj poste iom post iom pedas intereson, ne nur pri Esperanto, sed pri la franca, pri muziko, pri literaturo, ktp. Krome ili fojfoje hazarde revenas al la ŝatokupo poste. Plurfoje en mia vivo, ekzemple, mi eklernis ludi pianon kaj poste forlasis ĝin. Antaŭ 8 jaroj mi obsede ludis komputilajn ludojn; nun mi preskaŭ neniam ludas ilin. Estas pluraj lingvoj (sed ne Esperanto!) kiujn mi ekstudis entuziasme sed poste ĉesis studi, pro diversaj kialoj. Mi serioze studis Latinon 3 fojojn en mia vivo je tre diversaj aĝoj. Mi havis periodojn kiam mi neniam legis fikcian literaturon; lastatempe mi legas ĝin denove.

Do por mi via dua grafiko (kiu montras daŭre kreskantan aktivadon) ŝajnas pli escepta ol normala. Via unua grafiko tute ne speciale rilatas al Esperanto. Kaj devas esti tria grafiko kiu montras iom ĥasosajn pintojn kaj valojn, kiuj spegulas multajn homojn spertojn pri aktivado (laŭ miaj spertoj kaj observoj de aliaj).
limako
limako diras:
2008-01-06 15:15
Laŭ mi, la x-akso en la unua grafiko ne sufiĉe longas. Mi ofte interesiĝas pri iu afero, ekscitiĝas, poste forvagas, tiam revenas, re-entuziasmas, enuiĝas denove, fojon post fojo. Se la x-akso estus pli longa, oni povus vidi pli da altaĵoj kaj subaĵoj. Ne ĉiuj kabeoj kabeiĝas nur unufoje. :-)
msandelin
msandelin diras:
2008-01-06 14:00
Laŭ mia sperto la reagoj de neesperantistoj en Svedio al mencio de Esperanto estas esence tri: la unua - kaj eble plej ofta - estas tiu de homoj iam aŭdintaj pri Esperanto kiel "fiaskinta pacprojekto". Kun oblikva rideto ili demandas: sed Esperanto, ĝi ja vere malsukcesis, ĉu ne? Ĉu iu ĝin plu parolas? La duan kategorion reprezentas homoj kiuj miksas ĝin kun la lingvo "transpiranto" en konata sveda satiraĵo. Ili plej ofte ne ridetas oblikve, sed vere ridas demandante ĉu tiun lingvon entute eblas paroli. La tria speco de reago venas de homoj kiuj facile entuziasmas pri facilaj solvoj: "jes, vere estus ja bonege ĉu ne, se trans malamikaj limoj oni parolus Esperanton: dum la malvarma milito, en la nuna Kenjo, en Irako" ili povas diri. Mi timas ke ĝuste ene de ĉi tiu grupo troviĝas la plej multaj potencialaj esperantistoj. Se mencii ankoraŭ kvaran reagon, ĝi estas la plej simpatia kaj povas ofte esti priskribata kiel trankvila miro, sincera interesiĝo: "ĉu fakte ekzistas rokmuziko en Esperanto, ĉu romanoj, ĉu amikaj kaj amaj rilatoj?"

Mi principe konsentas kun Ken Miner pri la kerna ideo de "kvalito, ne kvanto", kvankam mi vidas ke tia vidmaniero starigas demandojn, ekzemple pri tio, kiu rajtu informi, en movado baze demokratia.

El mia bibliotekista vidpunkto mi devas tamen malaprobi la proponon pri donacado de PIV kaj PMEG al publikaj bibliotekoj cele ke du-tri homoj jare interesiĝu pri tiuj libroj. Almenaŭ en landoj kun evoluintaj biblioteksistemoj kun propraj rimedoj nemizeraj, oni ne senkritike enigas kion ajn en la propran stokon, kvankam multaj homoj - neniel nur esperantistoj - tion kredas kaj terure seniluziiĝas rimarkante, ke iliajn donacojn oni ne tuj dankeme akceptas. Almenaŭ en publikaj bibliotekoj en Svedio, libro kiu estas pruntata mezume du-foje jare estas en riskzono post kelkaj jaroj trafi en la tenejon au esti forkribrita.

Ĉiel ajn - en la plej multaj iom grandaj bibliotekoj en mia lando oni per propra mono aĉetas ankaŭ esperantajn librojn, same kiel oni aĉetas librojn en la indonezia kaj en interlingua kaj (en la sveda) pri fiŝkaptado, pri la 30-jara milito kaj pri alternativaj naskmetodoj. Tial mi instigas lokajn esperantistojn kiuj faras ekspoziciojn en sia loka biblioteko informiĝi pere de la katalogo aŭ bibliotekisto, kiujn esperantlingvajn librojn la koncerna biblioteko posedas, kaj uzi ilin aldone al la propraj broŝuroj kun verdaj steloj. Ja ne ĉie troviĝas esperant-lingva bibliotekisto kiu proprainiciate povas kompletigi la ekspozicion :-)

Maria Sandelin
http://mariasandelin.livejournal.com/
KenMiner
KenMiner diras:
2008-01-08 14:44
Verŝajne la Svedia biblioteka politiko pri elkribrado ĝeneralas. La seminto devus mem prunti la librojn regule por tion preventi. Kaj mia publika biblioteko kategorie rifuzis mendi NPIV, *malgraŭ* ke ĝi jam havas ĉ. 40 E-lingvajn librojn.

Universitataj bibliotekoj aliflanke kutime (laŭ mia sperto almenaŭ) retenas ĉion por ĉiam; sed bedaŭrinde (kiel mi lernis jam per provoj) ili ofte rifuzas donacojn, kaj/aŭ rifuzas mendi ion ne eldonatan de unu el siaj preferataj mendofontoj. La mia rifuzis mendi ekz. NPIV pro tiu kialo.

Ŝajne estas konspiro eviti konspirojn... ;)

Ken
msandelin
msandelin diras:
2008-01-08 18:47
Ken: "Universitataj bibliotekoj aliflanke kutime (laŭ mia sperto almenaŭ) retenas ĉion por ĉiam".

Tiun oficialan devon ofte havas Universitataj bibliotekoj male ol publikaj. Laŭ simpla logiko la unuaj pro tio povas do eterne kreski laŭ kaj fizika spaco kaj katalogo... Se tiu rajto / eblo ne ekzistas, necesas labori laŭ la principo ke por ĉiu nova libro akirita necesas unu forkribri.

Maria
Jorge
Jorge diras:
2008-01-06 15:42
"Ni ĉiuj scias (mi supozas), ke homoj emas ne longe resti kun nia lingvo: la Esperantistoj de hodiaŭ ĝenerale ne estas la Esperantistoj de hieraŭ."

Mi havas precize la malan impreson. Nome, ke jam de 27 jaroj mi renkontas preskaŭ la samajn aktivulojn en Esperantujo: en kongresoj, UEA, rondoj de verkistoj, muzikistoj, vojaĝemuloj, eternaj komencontoj, "salutonuloj" ktp ktp. Evidente ĉiun kvinan aŭ dekan jaron iu nova homo enfalas aŭ enkaptiĝas en niajn vicojn kaj, se li iĝas sufiĉe aktiva kaj konata, lian nomon oni aŭdos aŭ legos dum jardekoj. Ekzemple, Ken.
Dirk
Dirk diras:
2008-01-06 16:08
Ĉu la asertoj de Ken Miner baziĝas sur iuj sociologiaj esploroj? Ĉio sonas tre serioze, sciencule. Li eĉ prezentas diagramojn! Ĉu el faktoj aŭ el fantazioj?

"Ni ĉiuj scias". Ĉu vere? Mi havas tute aliajn spertojn pri esperantistoj. Multaj esperantistoj, kiujn mi konas, uzas Esperanton jam dum multaj jaroj. Certe: mi konas ankaŭ novulojn. Tio estas bona. Kaj certe: mi konas ankaŭ (eblajn) kabeintojn. Tio estas malbona. Tamen la kabeintoj ne pli oftas ol homoj, kiuj perdis la interesiĝon pri neesperantaj aferoj.

Do ŝajne Ken Miner vivas en tute alia mondo ol mi.
KenMiner
KenMiner diras:
2008-01-06 18:46
Iusence mi ja vivas en alia mondo, ĉar mi esperantiĝis en 1950 :) Do iom longa daŭro. (Kompreneble mi ne intencis sociologian esploron; tial mi ne diris ion tian.)

Mi povas mencii tamen guteton da neformala apogo. Jam de antaŭ 5 jaroj mi tenadas notojn pri gebabilantoj en du, tri E-babilejoj. En tiuj notoj ĝis nun estas konsiderinde pli ol 1000 nomoj. Proksimume 80%-e tiuj estas unufojuloj - ili neniam revenis. Tio sugestas al mi, ke E-o sukcesas interesi multe pli da homoj, ol restas inter ni.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2008-01-06 19:29
... aŭ ke multaj homoj facile perdas la intereson pri reta babilado.
Tonyo
Tonyo diras:
2008-01-07 12:49
Mi havas tute malsaman impreson: la cikloj de interesiĝo kaj seniluziiĝo rilate al nia lingvo estas tre malsamaj de unu al aliaj homoj, kaj tre similaj al tiuj rilate al aliaj (ŝat)okupoj.

Mi mem partoprenis en diversaj movadoj kaj havis aliajn eksterprofesiajn okupojn, kaj ĉie mi rimarkis la samajn fenomenojn. Vi jam konas mian tezon ke Esperanto estas _normala lingvo_, kaj Esperantujo, normala movado: www.liberafolio.org/2007/normalalingvo/ (bedaŭrinde, en tiu mia teksto, homoj ŝajne rimarkis miajn rimarkojn pri la lingvo, kaj apenaŭ atentis tiujn pri la movado).

Mi havas la impreson ke la fontoj pri seniluziiĝo fontas el alia loko. Homoj (permesu ke mi ĝeneraligu) estas altirataj de Esperanto ĉefe pro ideaj aŭ idelistaj kialoj. Sed ili restas aŭ foriras ĉefe pro emociaj aŭ personaj motivoj. Ili restos se ili trafas en medion interesan por ili: ĉu ĉar ili trovis amikan etoson, ĉu ĉar ili renkontis homojn interesajn (intelekte aŭ emocie), ĉu ĉar ili trovis interesajn aferojn por okupi sian tempon. Kaj ili foriros se neniu aŭ nenio retenas ilin.

Ĝis antaŭnelonge lokaj kluboj estis la ĉefa kialo por reteni aŭ forpuŝi homojn: ili fariĝis amika rondo, kiu kunigis homojn porlonge. Se novalveninto trovis sian lokon tie, aŭ sukcesis subgrupon tie, ĝi restos; se oni konsideras ĝin fermita rondo, oni foriros. Nun en la reto la kreado de tiaj grupoj malsimilas, sed mi vetas ke la afero ne estas tiom malsimila.

Mi konsentas kun Ken ke oni ne devas krei falsajn iluziojn: sed tio pli koncernu la personan aferon. Oni avertu al novinteresito ke homoj en Esperantujo estas tre diversaj, ke oni ne atendu nur amikajn pacajn batalantojn, aŭ nur probatalantoj por lingva diverseco, aŭ brile intelektaj personoj. Resume, ke oni ne atendu nur kvalitajn personojn, ĉar la renkontota realo kondukos al seniluziiĝo.
KenMiner
KenMiner diras:
2008-01-16 14:34
Kelkaj komentantoj dubis mian aserton, kiun mi (ŝajne erare) kredis evidenta pro sperto, pri alta anstataŭiĝa rapido inter E-istoj, t.e., "la Esperantistoj de hodiaŭ ĝenerale ne estas la Esperantistoj de hieraŭ".

Mi ne scias, ĉu UEA, ekzemple, iam kompilis statistikon tiurilate pri sia membraro. Sed certe eblus fari tion, kaj tia statistiko des pli indikus malrestemon de tiuj, kiuj ne aliĝas al UEA.

En la libro de Forster (Peter G. Forster, <em>The Esperanto Movement</em>, Mouton De Gruyter, 1981), pĝ. 279, la aŭtoro, skribante pri aktivuloj en la junulara sekcio de BEA, mencias ke "the turnover of these is high". <a href="http://donh.best.vwh.net/Esperanto/EBook/chap04.html">Donald Harlow</a>, skribante pri "magazines, UEA delegates, and the like" rimarkis pri "the turnover in these fields".

Sed jes, ĉiam eblas argumenti, ke la (supozeble ne neebla) anstataŭiĝa rapido de aktivuloj kaj publikaĵoj ne pruvas anstataŭiĝan rapidon de unuopuloj.
Lu
Lu diras:
2008-01-17 10:28
Eble ni distingu du sentojn ĉe la alvenantaj kaj eble restantaj homoj: La senton, ke oni devus oficiale enkonduki Esperanton, ĉar ĝi estas bona, kaj la senton, ke eblas bone vivi en Esperantujo. Mi havas la impreson, ke via grafikaĵo validas por la unua, sed ne por la dua.

La dua temas pri socia enplektiĝo kaj tiu povas varii dum la jaroj: Eble oni lernis Esperanton kiel gimnaziano - kaj post la lernejo ĉiuj samaĝuloj disiĝas en diversajn direktojn, oni sentas sin sola kaj ne plu iras al Esperanto-medio. Eble la samo okazas fine de la studado. Eble tuj post la kurso oni ne trovas interesajn homojn en la loka klubo. Eble iam alvenas homoj nesimpatiaj por oni mem - kaj oni ne plu iras tien. Eble la iama konatularo iom post iom malaperas, la klubo ne varbas novulojn, la resto estas tro malgranda por esti interesa. Ktp. por la loka sfero.

Kontraste la internaciaj renkontiĝoj, almenaŭ en meza Eŭropo, ofertas pli konstantan grupon. Se temas pri tiuj por plenkreskuloj, oni povas tien iri dum jardekoj kaj ĉiam denove renkonti tre multajn el la malnovaj amikoj kaj konatoj. Mi revidis dekojn da homoj, kun kiuj mi partoprenis renkontiĝojn dum la okdekaj jaroj. Renkontiĝoj (aŭ eble indas paroli pri "renkontiĝaj grupoj") havas la grandan avantaĝon antaŭ lokaj kluboj, ke tie oni kunvenas laŭ persona ŝato. Se la stilo de la renkontiĝo kaj la partoprenantaro plaĉas al vi, vi revenos - se ne, vi serĉas ion alian aŭ entute forlasas Esperantujon. Tiel en la daŭro de la jaroj estiĝas iom kohera grupo, kiu ne facile perdas siajn anojn. La amikecoj kaj bonaj rilatoj estas sufiĉe firmaj kaj mi eĉ kredas, ke ili en multaj kazoj donas simile aŭ eĉ pli da firmeco ol la lokaj ligoj (en kaj ekster Esperantujo); ja estas tiel, ke multaj homoj pro profesiaj kialoj vagas tra la landoj - la renkontiĝaj amikoj restas dume relative konstantaj.

Verŝajne tiu situacio estas iom malsama laŭ la landoj kaj la kontinentoj. Eble en Eŭropo, kie estas multaj lingvaj limoj, la internaciaj renkontiĝoj ludas pli grandan rolon ol en kelkaj aliaj kontinentoj.

Alimaniere dirite: Eble via aserto validas por la "Esperant-istoj" kaj la agantoj (eble ankaŭ por junuloj), sed ne tiom por la (plenkreskaj) uzantoj de Esperanto, la (simplaj) Esperanto-parolantoj.

Cetere ni ne tro uzu ĉi-kampe membrecajn (aŭ aktivulajn) statistikojn - ili parolas nur pri kotizo-pago (kaj aktiveco), ne pri fakta uzado de Esperanto inter amikoj kaj konatoj. Kaj, krome, ni ne miksu la kutimojn de junuloj kaj ilian rapidan ŝanĝiĝemon kun la sintenoj de plenkreskuloj.
esperanto
esperanto diras:
2008-04-05 01:45
Sendube la temo estas interesa kaj kompleksa. Esperantisto oni povas fariĝi pro diversaj kialoj ka ankau resti pro diversaj kialoj. Oni povas interesiĝi kaj resti nur pro la lingvo, do lingvistike, aǔ por serĉi kontaktojn kun aliaj homoj. Oni povas resti ĉar turismo pere de Esperanto estas alloga au oni restas, ĉar oni deziras verki. Antau ol homoj forlasas Esperanton ili devas mem fariĝi konsciaj kial ili restu esperantistoj au kiel ili restu ligita kun la Esperanto-movado. Mi opinias, ke unuavice ĝi devus oferti al ili ion interesan, prefere en la lando mem, se ili, ekzemple pro financaj kialoj, ne havas la okazon veturi eksterlanden. Ofte esperantistoj forlasas lingvon kaj movadon ne pro interhomaj kvereloj, sed ili perdas la intereson pro „banalaj“ kialoj au ne plu havas tempon, ĉar ili devas prizorgi la familion. Aliaj restas ĝuste, ĉar ili kreis, pere de Esperanto, familion. Kverelemaj homoj ofte restas en la movado kiel aktivuloj, mem serĉante sian vojon. Eĉ se la Esperanto-movado ne donas multajn okazojn por pergajni monon, homoj restas en ĝi, ĉar ili volus tamen „labori“ pere de esperanto, au ili konsideras Easperanton simple kiel hobion. Do necesus sociologie analizi la diversajn facetojn de resto kaj forlaso.
En la supra modelo mi ne komprenas, kial post seniluziiĝo sekvu periodo de obstina optimismo. Nelaste, oni povas resti esperantisto sen esti aktivulo en la Eo-movado. Jes prefere oni ne havu iluziojn, ĉar neplenumitaj iluzioj nepre kondukos al seniluziiĝo, ne nur en la Eo-movado.
Andreas Künzli