Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Komitatanoj de UEA elektitaj sen voĉdono

Komitatanoj de UEA elektitaj sen voĉdono

de Redakcio Laste modifita: 2007-03-04 12:18
Pro malgranda interesiĝo pri la posteno, ne necesis voĉdono pri komitatanoj B de UEA. Nur kvin kandidatoj sin anoncis por la elektado de komitatanoj B, kiuj reprezentas la individuajn membrojn en la supera organo de UEA. Povis esti elektitaj sep komitatanoj B. Ĉar estis malpli da kandidatoj ol postenoj, la kvin kandidatoj estas aŭtomate elektitaj kaj poŝta voĉdonado de membroj ne estas bezonata.

La kvin komitatanoj B, kies oficperiodo komenciĝos je la unua tago de la 92-a Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo, estas Marija Beloševic (Kroatio), Tomasz Chmielik (Pollando), Johan Derks (Nederlando), István Ertl (Luksemburgio) kaj Jukka Pietiläinen (Finnlando). Beloševic, Ertl kaj Pietiläinen membras ankaŭ en la nuna Komitato elektita en 2004. Chmielik kaj Derks eniros la Komitaton kiel novaj membroj.

Marija Beloševic (nask. 1965) estas konata i.a. kiel longtempa aktivulo kaj estrarano de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj kaj Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. Tomasz Chmielik (1957) estas aktiva eldonisto kaj estrarano de Esperantlingva Verkista Asocio. Johan Derks (1940) aktivas i.a. pri eŭropa agado kaj estis estrarano de Eŭropa Esperanto-Unio. István Ertl (1965) estas Esperanta verkisto kaj tradukisto kaj laboris dek jarojn kiel redaktoro de la revuo "Esperanto". D-ro Jukka Pietiläinen (1966) funkciis i.a. kiel prezidanto de Esperanto-Asocio de Finnlando kaj lastatempe kiel komisiito de UEA pri informado.

Laste la komitatanoj B estis elektitaj sen poŝta balotado en 1992. Kvankam en la antaŭa jaro UEA havis pli ol 8000 individuajn membrojn, unuafoje de 60 jaroj, por naŭ lokoj de komitatanoj B anonciĝis nur ok kandidatoj. En kvar postaj fojoj okazis balotoj, en kiuj partoprenis 30-33% de la individuaj membroj. Pri la ses lokoj de komitatanoj B en la nun deĵoranta Komitato konkursis antaŭ tri jaroj 16 kandidatoj. Voĉdonis tiam 1491 membroj, t.e. 31,4%.

[Laŭ gazetara komuniko de UEA]
arkivita en:
mousy
mousy diras:
2007-03-02 23:26
Estas nekredeble ke tiaj "kutimoj" plu ekzistas.
Mi protestas forte kaj lauxte pro elektoj sen baloto: la reguloj devas esti modifitaj. Mi invitas la Individuajn Membrojn postuli ke tiaj aferoj ne plu okazu.
Edvige
Johan_Derks
Johan_Derks diras:
2007-03-03 12:54
'postuli' sen doni alternativon ne estas sagha. Bonvolu diri kiun shanghon de la reguloj vi deziras, Edvige. Ankau mi miris pri la manko de interesigho pri B-komitataneco. Do estintus pli bone invitadi la individuajn membrojn de UEA preni sian respondecon por asocio, kiu bezonas pli klaran kurson kaj kandidatigi sin.
yves_bellefeuille
yves_bellefeuille diras:
2007-03-08 03:23
La propono de Edvige Tantin-Ackermann kontraŭas la nunan vortumon de la statuto, kiun oni devus ŝanĝi en almenaŭ du lokoj.

Unue, la statuto nun diras ke "La Komitato elektas inter siaj membroj Prezidanton" kaj aliajn estraranojn. Laŭ la propono, la estraranoj ne plu estos elektitaj inter la membroj de la komitato, sed nur inter la komitatanoj B.

Due, la statuto nun diras ke "Ĉiuj komitatanoj estas samrajtaj". Laŭ la propono, la komitatanoj ne plu estus samrajtaj, ĉar iuj povus fariĝi estraranoj kaj aliaj ne.

La propono de Edvige Tantin-Ackermann ankaŭ havus sekvojn kiuj ne estas tuj evidentaj. Ekzemple, laŭ la statuto, devas esti almenaŭ kvin estraranoj. Nun estas kvin komitatanoj B. Kio okazus se estus nur kvar kandidatoj, tiel ke estus nur kvar komitatanoj B, tiel ke nur kvar homoj entute rajtus esti estraranoj? Aŭ kio okazus se estus kvin kandidatoj, el kiuj estus elektitaj nur kvar dum la balotoj postulitaj de Edvige Tantin-Ackermann? Tiam ni ne povos respekti la statutan postulon ke estu almenaŭ kvin estraranoj. Kio estus la sekvoj de tio; ĉu la estraro tiam estos nevalida?

Por efektivigi la proponon de Edvige Tantin-Ackermann, necesus ŝanĝi la statuton, kaj tio postulas ĝeneralan voĉdonadon de ĉiuj membroj kaj de ĉiuj aliĝintaj Landaj kaj Fakaj Asocioj.