Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Lingva festivalo ne estas lingva foiro

Lingva festivalo ne estas lingva foiro

de Redakcio Laste modifita: 2007-09-27 13:32
La konata usona fakulo pri merkatiko, Dennis Keefe, en sia artikolo atentigas pri la diferenco inter lingvaj foiroj, kiel la ĵusa, okazinta en Kopenhago, kaj pri lingvaj festivaloj. Lingvaj foiroj ekzistis longan tempon ekster Esperantuo, sed ne la Lingva festivalo, kie oni instruas lingvojn. Laŭ li, ambaŭ specoj de aranĝoj povas esti valoraj, sed gravas distingi inter la du, por bone kompari, pri kio temas. Lingva Festivalo laŭ li estas evento en kiu la kerna parto konsistas el la instruado de lingvoj. La nuntempaj pli grandaj Lingvaj Festivaloj, tiuj de Tours, Francio kaj Ĉeboksaro, Rusio, kutime instruas 40-70 lingvojn dum ĉiu festivalo. La kursetoj estas mallongaj, specimenaj kursetoj, sed ili estas veraj lecionoj en kiuj oni studas la lingvon.

Multaj esperantistoj jam aŭdis pri la esprimo lingva festivalo, sed en la lastaj jaroj, tiu vortparo ne ĉiam estis utiligata kun la sama senco en la esperanta gazetaro, kaj tial estiĝis iom da konfuzo rilate ĝuste kio kaj kia Lingva Festivalo estas. Por iel helpi elimini la konfuzon inter niaj ĵurnalistoj kaj esperantistoj kiuj interesiĝas pri la temo, mi unue provos klarigi la diferencon inter Lingva Festivalo kaj Lingva Foiro, kaj en posta artikolo pri strategio, mi klopodos klarigi kial kaj kiam Esperantistoj povos bone utiligi ambaŭ lingvajn kaj kulturajn eventojn por antaŭenigi Esperanton. Mi pensas, ke speciale tiu sekva artikolo estos interesa al niaj movadanoj, sed unue gravas, ke ni ne miksu koncepte la du aferojn.

Do kiamaniere difini la esprimon Lingva Festivalo? Ni diru, ke Lingva Festivalo estas evento en kiu la kerna parto konsistas el la instruado de lingvoj. La nuntempaj pli grandaj Lingvaj Festivaloj, tiuj de Tours, Francio kaj Ĉeboksaro, Rusio, kutime instruas 40-70 lingvojn dum ĉiu festivalo. La kursetoj estas mallongaj, specimenaj kursetoj, sed ili estas veraj lecionoj en kiu oni studas la lingvon. Por vidi specimenajn horarojn de tipaj Lingvaj Festivaloj, bonvolu konsulti la ĝeneralan retejon por Lingvaj Festivaloj www.linguafest.info, rubrikon historio,

Lingvaj Foiroj, aliflanke, estas la prezentado de lingvoj kaj kulturaĵoj sur tabloj, ĉe standoj, aŭ en budoj. La kerna parto de tia festivalo estas libroj, afiŝoj, gravaj kulturaĵoj, kaj deĵoranto kiu parolas kaj klarigas pri sia lingvo, sia lando, kaj sia kulturo, kutime utiligante la lingvon de la ĉeestanto, ne la lingvon de la prezentanto. Krome, alispecaj Lingvaj Foiroj povas centriĝi multe pli pri kulturaj aferoj rilatantaj la koncernajn lingvojn. Do en Foiro ofte videblas regionaj dancoj, aŭdiĝas eksterlandaj muzikoj, kaj eĉ oni povas sperti akrobataĵojn de la koncerna lando de iu lingvo! (Laŭ anonco pri la Tuluza Lingva Foiro).

Ni faru pluan interkomparon, dirante ke Lingva Festivalo okazas en klasĉambroj, dum Lingva Foiro okazas ekster lerneja loko. Festivalo instruas la lingvojn; Foiro parolas pri la lingvoj, la kulturo, la lando, ktp. Festivalo bezonas instruistojn kaj instruantojn kiuj estas speciale trejnitaj por la okazo; Foiro bezonas dediĉitajn deĵorantojn kaj eventuale, artistojn, dancistojn, kantistojn, ktp. La publika kontakto en Festivalo okazas dum rigore difinita lecionotempo kaj daŭras dum la tuta leciono kiu havas fiksitan ekan kaj mal-ekan momenton; la publika kontakto en Foiro okazas en iu ajn momento, kaj tiu kontakto povas daŭri unu minuton aŭ unu horon!

Finfine, dancoj, kantoj, kaj ĉiaspecaj artaĵoj povas ludi gravan rolon en Lingva Foiro, sed ne en Lingva Festivalo ĉar en la Lingvaj Festivaloj aŭ tiaj nelingvaĵoj tute ne surlokas aŭ ili ludas nur malgrandan akcesoran rolon. Lingva Festivalo estas multe pli limigita ol Lingva Foiro, kaj ni diru, ke Lingva Festivalo pro sia limigita naturo neniam altiros tiom da publiko kiel Lingva Foiro. Intelektaĵoj ne varbas tiom kiom viglaj, buntaj artaĵoj. Tamen, spite al ĝia inteleka, limigita naturo, Lingva Festivalo forte altiras, kaj tre favore, la amaskomunikilaron – televidon, radion, kaj gazetaron. Finfine, Lingva Festivalo estas nova speco de evento, neniam antaŭe farita, dum Lingvaj Foiroj speciale kaj Foiroj ĝenerale havas longan tradicion, pri kio mi nun parolos.

Grandaj Lingvaj Foiroj jam ekzistis en la fruaj okdekaj jaroj, kaj se oni inkluzivas la internaciajn eventojn de internaciaj asocioj kiel la MLA (Modern Languages Association – Asocio pri Modernaj Lingvoj) kaj aliaj grupoj, la ekesto de foiroj povas datiĝi de antaŭ pli ol unu jarcento, fakte ekde 1883! Do internaciaj lingvaj foiroj ne estas tutnova ideo parte pro la fakto, ke ĝi fontas el la jarcentaj, eĉ jarmilaj tradiciaj komercaj foiroj kiuj ĉie kaj ĉiam ekestis kiam individuoj aŭ firmaoj transiris landlimojn. Internaciaj foiroj, kiel internaciaj pontlingvoj (inter ili, piĝinoj, vehiklaj lingvoj kiel la svahila, ktp.), nature naskiĝas ĉar ili devenas de sociaj, ekonomiaj bezonoj de interlanda, interpopola, internaciaj interkontaktoj.

Niaepokaj ekzemploj de Lingvaj Foiroj estas facile troveblaj ĉar ili nun abundas multlande. Expolangues de Parizo, Expolingua de Madrido estas du ekzemploj el multaj en Eŭropo. Pli kaj pli la Esperantistoj mem partoprenas tiajn foirojn, kiel ekzemple tiujn de Parizo kaj Berlino. Ni rigardu iomete pli proksime la lingvan foiron nomatan Expolangues por pli bone kompreni ilin.

Expolangues fondiĝis ĉirkaŭ 1983 en Parizo, kaj nun havas pli ol 60 lingvojn reprezentatajn. Kiel dirite, ankaŭ Esperanto partoprenas. Ĝi estas klasika lingva foiro kun centoj da standoj (plejparte por la angla lingvo), miloj da libroj, dekmiloj da vizitantoj, kun centmiloj de eŭra budĝeto. La ĉefa celo de tia foiro estas komerca. Vendistoj de lernolibroj, lernejoj pri fremdlingvoj, lingvaj voaĝ-agentejoj kaj aliaj renkontiĝas kun lingvo-instruistoj, fremdlingvaj lernantoj, kaj aliaj personoj por doni kaj ricevi informon pri la diversaj lingvoj. Antaŭ kelkaj jaroj, pro la influo de la Lingva Festivalo de Tours, Expolangues komencis ankaŭ okazigi kelkajn lingvajn prezentadojn. Tamen, la ĉefa rolo de Expolangues restas foira kaj ne festivala. Expolangues, Expolingua kaj aliaj tiaspecaj foiroj estas komercaj dum la foiro de Tuluzo, la Forom des Langues du Monde estas nekomerca. Estas grave substreki tiun distingon pri kio mi parolos en mia dua artikolo pri Strategio kaj Lingvaj Eventoj.

Lingvaj Foiroj kiel Expolangues de Parizo havas, kiel dirite, relative longan historion, kaj baziĝas sur modelo de komercaj foiroj jam ekzistantaj dum jarcentoj. Lingvaj Festivaloj, aliflanke, estas verŝajne nova ideo. Laŭ la skemo de Everett Rogers, aŭtoro de la libro The Diffusion of Innovations (La Etendiĝo de Novaj Ideoj kaj Produktoj), Lingva Festivalo estus vere nova nocio en la socio. Laŭ mia scio, la ideo instrui lingvojn, ĉiujn eblajn lingvon, en festivalo por la ĝenerala publiko, en la formo de specimenaj lecionoj, ne ekzistis antuahe. Tamen la ideo en si ne estas komplete nova. Lingva Festivalo baziĝas sur aliaj ideoj kiuj jam ekzistis en nia socio kaj eĉ en Esperantio. Ekzemple, la koro de Lingva Festivalo estas la kursetoj kiuj daŭras nur 40 minutojn. Ili estas fulmokursoj kaj mi multfoje utiligis tiun vorton por priskribi tiujn lecionojn.

Sed la vorton fulmokurso mi prenis, se mi bone memoras, de Jozefo Horvath en Budapeŝto en la jaro 1983 kiam mi konversaciis kun li en lia hejmo pri lia ideo altiri novajn gelernantojn al siaj specialaj kursoj dum foiro en majo. Eĉ antuahe, sed tion mi ne sciis tiam, Andreo Cseh estis parte fama pro siaj provlecionoj – kiuj iasence similas la kursetojn de Lingva Festivalo.

Tamen, Cseh kaj Horvath estis kaj estas tre spertaj instruistoj por unu lingvo Esperanto, kaj neniam intencis starigi Festivalon faritan el multe da lingvoj kun kursgvidantoj kiuj neniam instruis sian lingvon. Por la leganto kiu interesiĝas pri aliaj kialoj pro kiuj mi konceptis la LF-ojn, bonvolu konsulti la koncernajn artikolojn en Heroldo de Esperanto 1995, 1996, kaj 1997, kaj intervjuo kun Istvan Ertl en la revuo Esperanto en 1996. Mi nun vojaĝas en Japanio, do mi ne havas la precizajn datojn ĉe-mane, sed kelkaj el tiuj artikoloj troviĝas en la ĝenerala retpaĝaro por Lingvaj Festivaloj, kiu troviĝas en la retejo www.linguafest.info, rubriko gazetaro.

Do pro la fakto ke Lingva Festivalo estas nova koncepto, mi pensas ke estas pli bona ideo nomi ĝin per la speciala termino Lingva Festivalo, kaj samtempe nomi la standajn, budajn, lingvajn kaj kulturajn eventojn per sia kutima, tradicia nomo Foiro. La nomo en la angla lingvo por tiaj manifestaĵoj estas Fair, aŭ Trade Fair, aŭ eĉ Forum. La vorto antaŭe uzata por la plej granda, nekomerca Lingva Evento kiun mi konas, tiu de Tuluzo Francio estas Forum des Langues, kiu nuntempe nomiĝas Forom des Langues du Monde. Pri la nun 14-jara tradicio de eventoj por fulmokursoj en Tours Francio, kaj la 12-jara tradicio de Ĉeboksaro, kaj Dennis Keefe, patro de Lingvaj Festivaloj kaj Alexandr Blinov, fondinto de la Ĉeboksara evento, kaj estiginto de la gefilaj eventoj en Rusio, nomas iliajn eventojn Lingvaj Festivaloj. Tiuj kiuj sekvis Dennis kaj Aleksandr kiel gvidantoj de tiuj festivaloj daŭre uzas la terminon Lingva Festivalo. (Fakte, en Francio oni diras kaj Festival des Langues kaj Linguafest, kaj Lingva Festivalo depende de kun kiu vi parolas).

Do, resume, Lingva Festivalo NE estas Lingva Foiro. Lingva Festivalo estas la instruado de lingvoj en specialaj kursoj en klasĉambro. Festivalo, jes. Festo, ne. Lingva Foiro, aliflanke, estas la prezentado de lingvoj parte, kaj aliaj kulturaĵoj ĉefe. Nun, post ĉi tiu klarigo, mi poste verkos specialan artikolon pri la apliko de tiu difino al la antaŭenigo de Esperanto, do mi transiros de Difino al Decido, de Koncepto al Kreskigo, de Semantiko al Strategio.

Dennis Keefe

arkivita en:
imas
imas diras:
2007-11-23 10:57
Mi opinias ke oni tre sukcese povas miksi la du aranĝojn. Tion ni faris en Kopenhago, kie ni havis foiron en unu granda salono kaj festivalon de lingvoj, kun specifajn lingvokursojn en aliaj ĉambroj.Tiamaniere ni atingis intereson de pli vasta publiko, kaj certe multaj kiuj unue ne interesiĝas precipe pri lingvaj kursoj, tamen scivoleme partoprenis ilin!
dennis
dennis diras:
2007-12-08 15:20
Vi pravas. Tiu miksado de Lingva Festivalo kaj Lingva Foiro certe povas esti tre bona afero. Kutime Lingva Foiro povas altiri multe pli da personoj ol Lingva Festivalo char Foiro povas esti tre distra (kun internaciaj muziko, dancoj, kaj kulturajhoj) kaj plachas al pli vasta publiko. Lingva Festivalo, aliflanke, neniam estos tiel interesa, char tiu festivalo estas la INSTRUADO de fremdaj lingvoj. Tamen, tiu instruado de lingvoj jam komencas influi ech edukajn instancojn en kelkaj landoj kiel ni vidis lastsemajne en la 13a Lingva Festivalo de Tours, Francio. LF ankauh okazigis multajn longajn favorajn artikolojn en jhunaloj kie oni substrekis la esperantan originon de la Lingva Festivalo. Se lokaj Esperantistoj en multaj urboj rekte sponsoros Lingvajn Festivalojn, tio, lauh mi, tre favore influos la publikan opinion pri Esperanto, char oni vidas KONKRETE, ke Esperanto akceptas la ekziston de chiuj lingvoj. Tio estas, Esperanto estos konata kiel defendanto de chiuj lingvoj. Pli da informo che www.linguafest.info
dennis
dennis diras:
2011-03-11 06:38
Hodiau komencighas la Lingva Festivalo de Britio, che la Universitato de Sheffield. Chi tiu Festivalo estas ekzemplo de tio pri kio mi skribis en la supra artikolo LINGVA FESTIVALO NE ESTAS LINGVA FOIRO.

La retejo de la Brita Festivalo trovighas che http://intlangfest.union.shef.ac.uk/index.html

Se vi kontrolos la horaron de la Brita Festivalo, vi konstatos, ke muziko, dancado, standoj, kulturajhoj ne havas rolon en tiu festivalo.

Ghuste pro tiu ekstrema emfazo pri LINGVOJ, LINGVOJ kaj LINGVOJ estas la bona momento por Esperanto, char al lingvemuloj, kiuj shatas lingvojn, Esperanto povas esti alloga.

Starigu kulturan festivalon kun internaciaj dancoj kaj muzikoj, vi eble, se vi estas bonshanca, trovi unu homon kiu poste lernos Esperanton.

Starigu Lingvan Festivalon kun kursetoj pri Esperanto, vi eble trovos dekojn kiel ni jam spertis dum niaj pure-lingvaj aranghoj.

Kore, Dennis Keefe
www.linguafest.info