Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Kritiko mankis kiam CO respondis

Kritiko mankis kiam CO respondis

de Redakcio Laste modifita: 2007-08-08 16:35
La programo de la kongreso en Jokohamo marde matene komenciĝis per la tradicia programero "Centra Oficejo respondas". Ĉi-jare mankis plendoj kaj kritikoj pri la laboro de la Centra Oficejo de UEA. Pri eventuala Universala Kongreso en Moskvo Osmo Buller diris, ke ĝi certe okazos en proksima estonteco, sed li esprimis dubon, ĉu tio eblus jam en 2010. Post "CO respondas" la programo de la kongreso daŭris per kunsido memore al William Auld, "Tago de la lernejo", ekspresa kurso de la japana, nova kunsido pri la kongresa temo, internaciaj ekzamenoj kaj prelegoj en la kongresa universitato.

Estis neniu kritika demando en la kunsido "Centra Oficejo respondas". Plejparte temis pri sugestoj, interalie oni proponis, ke aperu en la revuo Esperanto nova rubriko kun la titolo "CO repondas", al kiu membroj povu sendi demndaojn. Unu el la ĉiam aperantaj temoj estis la ebleco al reta aliro al uea-kontoj, kiun multaj membroj opinius oportuna.

Al tiu demando Osmo Buller donis la jam kelkfoje aŭditan respondon: li ne fidas, ke eblas komplete garantii, ke neniu eksterulo povus aliri la komputilan sistemo de UEA de ekstere, kaj tial reta kontrolo ne estos permesita almenaŭ dum lia periodo kiel Ĝenerala direktoro. Eblas ricevi retpostan informon pri pagoj, se la membroj tion petas, li atentigis.

Krome aperis demandoj pri diversaj fondaĵoj kaj kontoj, interalie pri Azia kapitalo kaj Azia Fondaĵo. Osmo Buller klarigis ke Azia kapitalo estas netuŝebla, sed ĝia rento iras al Azia fondaĵo, pri kies uzo decidas la ĝenerala direktoro laŭ rekomendo de Azia Komisiono (KAEM).

Osmo Buller ankaŭ reklamis la eblecon havi fiksdatan mondeponon ĉe UEA, kaj al tio unu malnova membro komentis ke necesus pli informi pri tiu ebleco. Krome li reklamis la eblecon "aĉeti" libroŝrankon en nova biblioteko Hector Hodler en la oficejo. El naŭ libroŝrankoj nun estas venditaj 5, kaj la plano estas vendis ĉiujn je prezo de 2.000 eŭroj al donacemuloj, kies nomoj aperos sur tiuj ŝrankoj jam venontjare, kiam la riparlaboroj estas finitaj.

Osmo Buller komentis ankaŭ planojn pri UK en 2010 kaj diris ke momente ne estas invito el ekstereŭropo sed en aero ŝvebas invitoj el Kubo kaj Argentino. Krome troviĝas invito de Ruslando. Osmo diris ke kun granda probableco okazos UK en Ruslando en proksima estonteco sed ĉu jam en 2010 li iom dubas pri tio. Li krome atentigis ke Moskvo estas la plej multekosta urbo en la mondo kaj tio kaŭzos kromajn dubojn por organizo de UK tie.

Al Konstanta Kongresa Sekretario Clay Magalhães venis eĉ ne unu demando. Tio laŭ Osmo Buller indikis, ke ne estis problemoj en organizado de kongreso ĉi-jare.

[Raportis Jukka Pietiläinen]

arkivita en:
espero
espero diras:
2007-08-07 11:14
Se ni atentis la laborojn de la CO, ni certe povas hovi kritikojn al gxiaj laboroj .
blahma
blahma diras:
2007-08-07 12:36
Mi ne vere komprenas tiun klarigon... Ĉu Osmo timas, ke cimo en la retkonta programo povus alirebligi al ekstera pirato pli ol nur la transpagan sistemon? Se jes, do certe, ke laŭ tiu vidpunkto estas nun pli sekure lasi la kasiston mem okazigi la ĝirojn laŭ alvenitaj skribaj petoj de kontoposedantoj. Tamen - por la koncernaj UEA-membroj tio male estas ege malsekura, kaj tio laŭ mi ja estu la ĉefa kialo malantaŭ tiuj plendoj de membroj - ke ja retpoŝto estas tute nesekura protokolo kaj tian ĝirpeton, ŝajnigantan deveni de retadreso de alia membro, povas tre facile forsendi al UEA ĉiu ajn, eĉ komputila komencanto. Ĉu tio ĉi neniun en UEA maltrankviligas?
andrejg
andrejg diras:
2007-08-09 17:38
Kredeble Osmo Buller volis esti bone komprenita de la auxskultantaro, tial li uzis la plej simplan klarigon. Kiam mi antaux tri jaroj parolis kun li pri la afero, li diris aliajn kialojn - suficxe fortajn. Mi tamen ne pensas, ke mi rajtas ilin rerakonti sen lia permeso.

Osmo Buller, cetere, tute ne estas ignoranta pri la eblecoj kaj oportunajxoj de la Reto. Kaj koncerne UEA-n li estas la plej granda fakulo en la mondo. Kredu, ke liaj kialoj pri la nedezirindeco de enretigo de la konta sistemo ne estas fantaziaj.

Amike,
Andrej
(la administranto de UEA.ORG)
dmalkoc
dmalkoc diras:
2007-08-09 19:05
Post kelkminuta pripensado, mi pensas ke mi scias la veran kialon por neenretigo de la konta sistemo. Se mi divenis, mi pensas ke oni prefere ne diru ĝin en publikaj forumoj.
blahma
blahma diras:
2007-08-10 15:22
Andrej, dankon pro viaj klarigoj. Same kiel Damir, mi pensas ke ja la aliaj kialoj estas kompreneblaj - mi nur demandis origine, ĉar mi kiel programisto ne povis kompreni la esencon de tiu plej simpla klarigo menciita en la artikolo. Certe mi tre estimas la agadon de Osmo Buller kaj ankaŭ viajn paŝojn en efektivigado de la retaj iniciatoj de UEA. Amike, Marek.