Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Probal Dasgupta iĝis prezidanto de UEA

Probal Dasgupta iĝis prezidanto de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2007-08-07 08:25
Komence de la lunda kunsido de la komitato de UEA en Jokohamo estis diskonigita la rezulto de la fermita baloto pri la nova estraro de UEA. La nombrado de la balotiloj montris, ke la la komitato elektis estraron laŭ la rekomendoj de la elekta komisiono, tamen sen Marija Belošević el Kroatio. La nova prezidanto de UEA ekde lundo do estas Probal Dasgupta el Barato. Por Probal Dasgupta voĉdonis 49 komitatanoj, por Marija Belošević nur 9. "Ni okupiĝu ne nur pri la lingvo Esperanto, sed ankaŭ pri interkompreno", diris Probal Dasgupta post sia elektiĝo.

La nova estraro de UEA havas sep membrojn: Ranieri Clerici el Italio vicprzidanto, Probal Dasgupto el Barato (prezidanto), Loes Demmendaal el Nederlando, Hori Jasuo el Japanio, Claude Nourmont el Luksemburgio (vicprezidanto), Barbara Pietrzak el Pollando (ĝenerala sekretario) kaj José Antonio Vergara el Ĉilio.

El la sep estraranoj, tri estas virinoj, kaj same tri ekstereŭropanoj. El la malnova estraro de UEA restas nur Claude Nourmont.

El la personoj kiujn rekomendis la elekta komisiono, ne estis elektita kiel estrarano Marija Belošević el Kroatio. La landa asocio de UEA en Kroatio pli frue forte protestis kontraŭ ŝia elekto, ĉar ŝi fondis kaj gvidas konkurantan tutlandan asocion en Kroatio. Nur 9 komitatanoj voĉdonis por ŝia elekto, 36 voĉdonis kontraŭ, kaj 7 sin detenis.

Plej multajn voĉojn el la elektitaj estraranoj ricevis Probal Dasgupta, entute 49 por, 2 kontraŭ kaj 1 sindeteno. Sur dua loko estis Loes Demmendaal (46-3-3), poste sekvis Claude Nourmont (45-5-2), Barbara Pietrzak (44-4-4), Hori Jasuo (38-9-5), Ranieri Clerici (38-12-2) kaj José Antonio Vergara (37-10-5).

Jam en sabato la komitato de UEA decidis unuavice voĉdoni nur pri la kandidatoj rekomenditaj de la elekta komisiono. Ĉar el tiuj ok kandidatoj la komitato sukcesis elekti sepmembran estraron, oni neniam voĉdonis pri la aliaj estraraj kandidatoj, kiujn ne rekomendis la elekta komisiono: Yves Bellefeuille, Maritza Gutiérrez kaj Amri Wandel. La situacion dum la komitatkunsido komentis Amri Wandel:

Amri Wandel- Pluraj pledis por ke oni povu elekti inter ĉiuj 11 kandidatoj. Tio estis teknike farebla, sed la voĉdonilo disdonita ne spegulis la situacion. Estis absurda situacio: por voĉdoni por la aliaj 3, pli ol duono de la komitatanoj devus voĉdoni kontraŭ iu kandidato. Mi estas en situacio de "deja vu": en 1998, mi kandidatis, sed la komisiono lastminute elprenis mian nomon. En 2007, mia nomo ne aperis en la balotilo. Mi ne havas aparte amarajn sentojn; mi plu laboros por UEA. Tion vi konsideru nome de la 3 kandidatoj kiuj eĉ ne povis ricevi voĉojn, li diris, kaj ricevis aplaŭdojn.

Post la diskonigo de la rezulto, novaj estraranoj mallonge elpaŝis.

- Ni okupiĝu ne nur pri la lingvo Esperanto, sed ankaŭ pri interkompreno, diris Probal Dasgupta.

- Lingvo estu vera homa rajto, sed kiel formuli tion? Mi surpriziĝis, ke eĉ mi ne scias kiel mi vortumu tion, diris Ranieri Clerici.

Barbara Pietrzak opiniis, ke UEA estu "nukleo respektata inter la neregistaraj organizoj", kaj ke oni deziru kaj volu membri en ĝi.

La ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, dankis al Renato Corsetti kaj la eliranta estraro. Ŝajne aludante al komunikoj de la Esperanta Civito li diris:

- Nia kunlaboro estis tiel bona, ke mediteranea skandal-gazeto ne plu sciis kion diri pri tio kaj eksilentis entute.

La estrara kaj financa raportoj estas akceptitaj unuanime, kun du sindetenoj.

arkivita en: ,
unuel
unuel diras:
2007-08-06 14:50
Kia stranga elekto estas tio en kiu estas jam anticipe decidite kiuj gajnos? Kial oni ne voĉdonis pri ĉiuj kandidatoj?
malte
malte diras:
2007-08-08 17:49
Laŭ mi tio, kion vi kritikas, estas unu ekzemplo por la deficitoj, je kiuj UEA hodiaŭ suferas: Nekomprenata de ĝiaj membroj interna strukturo; nekonscio pri tio, ke UEA estas (ankaŭ) organizo de individuaj membroj samrajtaj; mankhava informpolitiko (t.e. fermiteco, kaj nesufiĉa eluzo de la interreto) al ĝiaj membroj. (La pinto de tiu lasta estas, kiam homoj riproĉas al Libera Folio skandalemon...)

Min ja interesus, ĉu la ideoj de Dasgupta pri »reinvento« de UEA iel tuŝas tiujn miajn ĝenajn impresojn.
bab
bab diras:
2007-08-06 20:18
Jen bona novaĵo, kiel bela punkto al la ĵusa tohuvabohuo en Libera Folio. Kiel kutima ”tujkritikemulo” mi volas nun doni al la nova prezidanto justan ŝancon, kaj mi instigas al miaj kungrumblantoj fari samon. Post unu jaro eble estos tempo por ”Tibetaj demandoj”.
espero
espero diras:
2007-08-07 11:23
Ankaux CEO de Esperanto naskigxis en Barato.
Jorge
Jorge diras:
2007-08-07 17:16
Evidente la mediteranea skandalgazeto menciita de Osmo Buller sendis spionon al Jokohamo, kiu siavice sendas al ĝi anonimajn raportojn pri la UK.
redakcio
redakcio diras:
2007-08-07 22:27
Verŝajne Jorge celas la jenon:

http://www.esperantio.net/index.php?id=390

Estas kompreneble tre pozitive, ke aperas rapidaj raportoj pri la UK diversloke. Poste la legantoj elektu, kiuj raportoj plej legindas.