Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Finiĝis la Universala Kongreso en Jokohamo

Finiĝis la Universala Kongreso en Jokohamo

de Redakcio Laste modifita: 2007-08-14 09:22
La UK en Jokohamo finiĝis sabate matene per solena fermo. Aŭskultu la ferman paroladon de Probal Dasgupta en Libera Folio! Dum la ferma ceremonio esperantlingve parolis ankaŭ la urbestro de Bjalistoko Tadeusz Truskolaski, kiu bonvenigis la Universalan Kongreson de la jaro 2009 en sia urbo. Vendrede, en la lasta kunsido de la komitato de UEA dum la nuna jaro, estis akceptita la buĝeto por la venonta jaro. Kiel nova landa asocio de UEA estis akceptita Asocio de Esperantistoj de Taĝikio, kaj kiel nova komitatano C estis elektita Josep Franquesa Solé, prezidanto de Kataluna Esperanto-Asocio, kiu ne estas landa asocio de UEA, kaj tial ne havas la rajton nomumi propran komitatanon A. En la lasta tago de la kongreso aliĝis ankoraŭ tri novaj kongresanoj, tiel ke la sumo de aliĝintoj iĝis ekzakte 1.900. Krome multaj japanoj, kiuj ne povis ĉeesti la tutan aranĝon, aĉetis tagajn biletojn.

La ferma parolado de Probal Dasgupta sabate matene aŭdeblas ĉi tie: [mp3, 10 minutoj]

La lasta kunsido de la komitato de UEA komenciĝis vendrede matene ja la 9-a horo, kaj ĝin gvidis la nova prezidanto, Probal Dasgupta. En la komitata kunsido estis nekutime granda publiko, proksimume kvindek personoj.

La komitato vendrede diskutis pri la raportoj de ok subkomitatoj. Yves Bellefeuille, la gvidanto de la subkomitato pri financo kaj administrado, deklaris, ke la multobligita raporto, kiun oni disdonis al la komitato, ne estis tiu raporto, kiun li verkis - de ie aperis modifoj en la teksto. Poste same deklaris la gvidanto de la subkomitato pri edukado, Helen Fantom.

Post kontrolo montriĝis, ke la ano de la eliranta estraro, kiu respondecis pri la multobligo de la raportoj, ne nur multobligis ilin, sed ankaŭ retajpis kaj redaktis ilin. Interalie malaperis el la raporto de la subkomitato pri financo kaj administrado la mencio pri Meksika Esperanto-Federacio. La subkomitato konstatis, ke la membrokvanto de tiu asocio denove estas super 25, kaj sekve la asocio rajtas konservi sian statuson de landa asocio. El la disdonita teksto estis forigita la nomo de la asocio.

En la disdonitaj versioj de la raportoj estis ankaŭ kelkaj aliaj malgravaj ŝanĝoj, kiuj tamen foje aldonis erarojn. Spite tion, la raportoj estis akceptitaj.

La komisiono pri statutoj de landaj kaj fakaj asocioj raportis pri la aliĝ-peto de Asocio de Esperantistoj de Taĝikio.

- Nome de la komisiono, mi raportis ke la aliĝ-peto estas en ordo. Persone, mi diris, ke mi maltrankvilas ke laŭ la statuto la asocio "kontribuas al fortigo de sento de patriotismo kaj internaciismo, edukas maltoleremon al naziismo...", kaj ke rajtas esti membroj de la asocio civitanoj kiuj "kontribuas al establo kaj disvastigo de internaciaj kulturaj rilatoj, fortigas la amikecon kaj interkomprenon inter la popolo de Taĝikio kaj popoloj de fremdaj landoj...". Kiom ajn laŭdindaj estas tiuj celoj, ankaŭ povu membri tiuj kiuj ne speciale volas eduki maltoleremon al naziismo, kaj tiel plu, rakontas Yves Bellefeuille.

komitato kunsidasLa komitato decidis akcepti la aliĝ-peton de la nova landa asocio. Post la akcepto, la nova komitatano Saidnabi Saidilĥomzoda el Taĝikio dankis la komitaton.

La Internacia Ekzamena Komisiono de UEA kaj ILEI havos novan konsiston post konfirma voĉdono de ILEI en la sekva semajno. Laŭ la decido de la komitato de UEA, Probal Dasgupta, kiu ĝis nun estis prezidanto de la Ekzamena Komisiono, forlasas sian postenon por dediĉi sin al sia nova tasko kiel prezidanto de UEA. Prezidanto de la Ekzamena Komisiono iĝos Mireille Grosjean.

Josep Franquesa Solé estis elektita kiel komitatano C, kun la celo ke li estu reprezentanto de UEA ĉe la Linguapax-instituto de Unesko en Barcelono, Katalunio. Li estas ankaŭ prezidanto de Kataluna Esperanto-Asocio, kiu tamen ne rajtas je rekta reprezentiĝo en la komitato de UEA, ĉar en Hispanio estas nur unu landa asocio de UEA: Hispana Esperanto-Federacio.

Post la komitata kunsido, okazinta en salono Hodler, en la apuda salono Lapenna estis diskonigitaj la rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA. Ĉi-jare estis neniu konkursaĵo en la sekcio filmoj. La lastan tagon de la kongreso kronis la aŭkcio, laŭtradicie sub la gvido de Humphrey Tonkin, publika kunsido de la Akademio de Esperanto, kaj la internacia arta vespero.

Sabate matene je la deka komenciĝis la Solena Fermo de la ĉi-jara kongreso. Dum la ferma ceremonio apartan atenton vekis la urbestro de Bjalistoko, Tadeusz Truskolaski, kiu parolante en bona Esperanto bonvenigis la kongresanojn al la jubilea Universala Kongreso en Bjalistoko en la jaro 2009.

Post la solena fermo jam ne estis programeroj, sed ankoraŭ dum du horoj funkciis la kongresa libroservo. Je la dua horo posttagmeze fermiĝis la pordoj de la ĉi-jara Universala Kongreso de Esperanto.

arkivita en: ,