Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Rezultoj de la Belartaj Konkursoj

Rezultoj de la Belartaj Konkursoj

de Redakcio Laste modifita: 2007-08-22 13:19
La rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA 2007 estis diskonigitaj en Jokohamo vendrede la 10-an de aŭgusto. Ni publikigas la kompletan liston.

POEZIO

  1. Unua premio: Anja Karkiainen (Finnlando) pro "En ambaŭ";
  2. Dua premio: Michael Cayley (Britio) pro "Memoroj";
  3. Tria premio: ne aljuĝita.

Partoprenis 30 verkoj de 16 aŭtoroj el 13 landoj.

PROZO

  1. Unua premio: Tim Westover (Usono) pro "Ruĝvela ŝipo";
  2. Dua premio: Lena Karpunina (Rusio) pro "La botoj";
  3. Tria premio: Sten Johansson (Svedio) pro "Frotvundo".

Partoprenis 24 verkoj de 13 aŭtoroj el 11 landoj.

ESEO

  1. Unua premio: Geoffrey Sutton (Britio) pro "Pri la periodoj de la Esperanto-literaturo";
  2. Dua premio: Paulo S. Viana (Brazilo) pro "Psiko-memhelpa literaturo: utila? senutila? malutila?";
  3. Tria premio: Toño del Barrio (Hispanio) pro "La normala lingvo".

Partoprenis 8 verkoj de 6 aŭtoroj el 5 landoj.

TEATRO

  1. Unua premio: ne aljuĝita;
  2. Dua premio: Brian E. Drake (Usono) pro "Koroj en mallumo";
  3. Tria premio: ne aljuĝita;
  • Honora mencio: Stefan MacGill (Hungario) pro "La aŭto-mato".

Partoprenis  2 verkoj de 2 aŭtoroj el 2 landoj.

INFANLIBRO DE LA JARO

  • Eldonejo "Éditions pour penser á l'endroit" pro la libro "Ĉio fareblas" de Aline de

Pétigny, tradukita de Martine kaj Christian Riviére.
Partoprenis 5 verkoj el 5 landoj.

KANTO

  • Unua, dua, tria premioj: ne aljuĝitaj;
  • Honora mencio: Dina Lukjanec (Kazaĥio) pro "La urbo ora".

Partoprenis 8 verkoj de 4 aŭtoroj el 4 landoj.

laŭ gazetara komuniko de UEA

arkivita en: ,
Sten
Sten diras:
2007-08-10 18:09
...kaj ĉiuj rezultoj de la Belartaj Konkursoj ekde la komenco en 1950 troveblas ĉi tie: http://esperanto.net/literaturo/bk/
bab
bab diras:
2007-08-11 14:41
Ŝajne la plej eminenta belartisto de 2007 estis s-ro Ne Aljuĝita.

Nu, mi iomete miras… Kial oni plurokaze ne aljuĝis premion kiam jes troviĝis sufiĉe de partoprenantoj?
(Krom en kategorio Teatro.) Ĉu vere la averaĝa kvalito de la kontribuoj tiom aĉas ke la juĝantoj neniel povis disdoni ĉiujn premiojn? Ĉu ial estus honto por Esperant(i)o se oni sisteme disdonintus premiojn al la tri ”malplej mavaj” el ĉiu kateogrio? En sporta konkurso, ekz-e kura, oni kutime donas medalojn al la 3 mallastaj celatingintoj, eĉ se nur la unua kuris, kaj la du aliaj alvenis piedire duonhoron poste.
Sten
Sten diras:
2007-08-11 18:02
Kial ĝuste s-ro? Eble ĉar tri kvaronoj el la premioj estas gajnataj de viroj. Nu, la regularo permesas ne asigni premion, se la ĵurianoj trovas tion justa. 2007 tamen ne estas ekstrema. En 1991 kaj 1997 estis eĉ malpli da premioj. Kaj en 1973-74 oni asignis eĉ ne unu solan 1:an premion, kaj malmultajn 2:ajn. Supozeble ne estus bone, se oni devus nepre asigni 1:an premion en ĉiu branĉo, kie aperis konkursaĵo. Sed mi vere trovas iom strange, kiam oni asignas 1:an kaj 2:an sed ne 3:an, kiel ĉi-jare en poezio.

Alia strangaĵo estas, ke en la lastaj dek du jaroj oni asignis la premion "Nova Talento" nur dufoje, kvankam ja aperis novuloj inter la premiitoj.
bab
bab diras:
2007-08-11 19:42
Nu, mi supozis ke ”sinjoro” estus seksneŭtrala en nekonkreta situacio, same kiel ”amiko”.
Sed tiom longe la evoluo ŝajne ne progresis…

Kial ne estus bone se oni devus ”nepre asigni 1:an premion en ĉiu branĉo, kie aperis konkursaĵo”?
Tiel funkcias en preskaŭ ĉiuj aliaj konkursoj. Nedonado de l’ 1-a premio efektive signalas, ke la ĵurianoj cedis al dubo kaj hezitemo, kaj ke ili ne kapablis plenumi sian elekti-juĝan funkcion.
Sten
Sten diras:
2007-08-11 22:55
>Kial ne estus bone se oni devus ”nepre asigni 1:an premion en ĉiu branĉo, kie aperis konkursaĵo”?

Nu, simple imagu, ke alvenas nur unu konkursaĵo, kiun la ĵurianoj trovas tre malbona. Ĉu devige aljuĝi 1:an premion?

Iufoje "dubo kaj hezitemo" povas esti virto ;-)
Jorge
Jorge diras:
2007-08-11 23:12
Aŭ povus okazi ke, el 30 ricevitaj eroj, ĵuriano opinius premiinda(j) nur unu aŭ du erojn, ne pli. Aŭ neniun. Povus okazi ankaŭ, ke la takso de unu ĵuriano tute aŭ parte ne kongruus kun tiuj de la ceteraj. Nedonado de la unua premio povus signifi, ke neniu verko atingis (iliaopinie) la deziratan nivelon. Eble iun jaron estas neniu unua premio en difinita branĉo, sed la sekvan jaron du aŭ pli da konkursaĵoj devas kundividi la unuan premion. Kaj tiel plu senfine... Mi fakte trovas iom stranga la insistan miron de Bab. Ĉu eble li partoprenis ĉi-jare iun BK-branĉon? ;-)
bab
bab diras:
2007-08-12 10:54
Ĉiam eblas trovi la 3 plej malmavajn erojn el kvanto pli granda ol 3.
Se la ”unua premio” implicas ke la premiitaĵo havu certan kvalitan nivelon (anstataŭ simple esti la tiujara plejmalmavaĵo), tiam oni devus ŝanĝi la titolojn de la premioj. Nomi ilin 1-a, 2-a kaj 3-a premio, kaj tamen ne disdoni ĉiujn kiam jes eblas, estas konfuze, por mi kaj por aliaj (mi supozas). Estas kvazaŭ la Oskara akademio unu jaron ne donus premion por plej bona maskla aktoro, ĉar laŭ ili ĉiuj viraktoroj tiujare ludis ”subnivele”.
Do, mi ne kritikas la ĵurianojn kaj ties elekton; mi kritikas la sistemon, kiu laŭ mi estas kontraŭlogika.

Vian lastan komenton mi trovas iom aroga. Kial vi nomas min Bab, Jorge? Ĉu mi nomis min tiel iam ajn en Libera Folio?
Mi havas la rajton esprimi miajn opinion kaj miron. Ĉu mi partoprenis la konkurson aŭ ne tute ne tuŝas tiun rajton.
Jorge
Jorge diras:
2007-08-12 13:31
Mi nomis vin tiel char ghuste sub tiu formo aperis via nomo hierau kiam mi respondis al viaj mesaghoj. Diable!, fakte ankau nun, kiam mi skribas chi respondon, mi ne povas vidi la plenan formon de via nomo (kiun mi, cetere, ne parkeras senerare). Chu problemo de la retpagho? de mia navigilo?
redakcio
redakcio diras:
2007-08-12 13:49
Kiam oni skribas respondon al diskuteroj, videblas ne la plena nomo de la diskutantoj, sed la salut-nomoj. (Do, antataŭ "Jorge Camacho" montriĝas nur "Jorge", ekzemple. Kaj anstataŭ "Bjørn Bojesen" montriĝas "bab", ĉar tiu estas la salut-nomo, kiun elektis por si Bjørn Bojesen.)

Tiel ŝajne estis ĉiam, kvankam mi neniam antaŭe rimarkis tion. Eble la afero estos korektita en la nova versio de la enhav-administra sistemo, kiun Libera Folio ekuzos post kelkaj semajnoj.

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
bab
bab diras:
2007-08-12 17:06
Bone. Dankon pro la klarigo al ambaŭ. Mi ne rimarkis tion.
(Kaj cetere preskaŭ forgesis mian salutnomon, memoratan de mia komputilo…)

Aĥ, tiu interhoma komunikado pere de maŝinoj…
Loren
Loren diras:
2007-08-14 02:39
Bjørn, en la tutmonda mondeto de belarto ĵurioj kaj premioj ne funkcias tiel, kiel laŭ vi ili devus funkcii. Mi neniel vidas ke Libera Folio estas bona loko por plendado kontraŭ tiu fakto. Ne efikos.

Bonvolu kompreni ke ĉe la plej multaj belartaj konkursoj, premioj ĉe la antaŭanonco estas ne nepre aljuĝotaj, sed aljuĝeblaj. El inter la aljuĝeblaj premioj, decidas la ĵurio kion premii, kaj jen fino. Tiu praktiko estas jam de longege establita, kaj ĝiaj avantaĝoj estas tute klaraj al la ĝenerala partoprenantaro de tiu mondo. Vi ne devas kompreni tiujn avantaĝojn, sed kiam vi longe publike kontraŭas ilin kaj iu bone klarigas ilin por vi, iuj esperos ke vi almenaŭ penos.

En la mondo de pli popularaj artoj, ekz. la Oskar-konkurso, premiado laŭas la solan logikon kiun vi ĝis nun agnoskas.
bab
bab diras:
2007-08-14 20:47
Loren – mi estas farita nek el ligno nek el ŝtono. Certe mi povas absorbi alies argumentojn (se konvinkajn), kaj modifi mian propran opinion. Antaŭ via mesaĝo neniu ”bone klarigis” por mi la BK-an sistemon. Tamen, via vortumo (”aljuĝeblaj”) pli komprenebligis ĝin por mi. Dankon.

Rimarku ke mi ne plendis kontraŭ la premion ”Honora mencio”: Ĝi havas titolon kiu per si mem klarigas ke jen laŭokaza premio – kelkfoje oni volas honore mencii iun, alifoje ne. Male, la premio ”1-a premio” por mi aspektas kiel ”premio por la 1-a, t.e. plej bona”. ĈIAM eblas trovi la plej bona(j)n inter konkurseroj. Se la premio anstataŭe nomiĝus ekz-e ”Verda stelo”, kun la subklarigo ”premio por eksterordinare elstara laboro” – tiam evidentus, ke ne ĉiujare troveblas verko tia. Kaj en la kategorioj kie mankus tia premio, ne necesus mencii ĝin.
Mia simpla mesaĝo: la premisistemo ”1, 2, 3” apartenas al la sporta mondo, maltaŭge por nia ”belarta mondeto” (aparte kun tiom da truoj en la vicoj).

Mi silentu nun.
bab
bab diras:
2007-08-12 12:38
”Ĉu eble li partoprenis ĉi-jare iun BK-branĉon? ;-)”

Ha, vi pensas ke mi grumblas ĉar partopreninte mi ne gajnis premion! ;-)

Nu, certan humoron je tiu penso mi ja povas vidi…
Sten
Sten diras:
2007-08-11 23:06
>Ĉu vere la averaĝa kvalito de la kontribuoj tiom aĉas ke la juĝantoj neniel povis disdoni ĉiujn premiojn?

Ne eblas scii. La premiitaj verkoj estas publikigataj (ĉi-jare en Beletra Almanako, se mi ne eraras), sed la nepremiitaj ne.

Mi mem multfoje partoprenis en la BK. Kiam mi komparas miajn verkojn premiitajn kaj nepremiitajn, ŝajnas al mi ke la premiado okazas sufiĉe hazarde. Kompreneble ne facilas mem prijuĝi siajn verkojn. Tamen mi ofte surpriziĝis pro la juĝoj. Do, eble kaŝiĝas perloj inter la nepremiitaj konkursaĵoj. Sed kion fari? Prijuĝas homoj, ĉu ne (feliĉe).
Jorge
Jorge diras:
2007-08-11 23:18
Prave diras Sten, ke la premiitaj verkoj aperos ĉi-jare en Beletra Almanako. Sed la verkintoj de nepremiitaj konkursaĵoj kaj de nekonkursintaj beletraĵoj certe povas sendi siajn verkojn al BA por publikigo: http://www.librejo.com/beletra-almanako/autoroj-regularoj.html
Mamuto
Mamuto diras:
2007-08-14 06:52
Mi neniam partoprenas belartajn konkursojn pro eta dubo: se la konkursantoj estus ekz. Tolstoj kaj Dostojevskij, chu ilia sorto dependu de ia moshta decido? cetere, kiu venkus?
Tamen, sciante pri furora sukceso kiun havas kazaha varianto de la kanto "La urbo ora" de Dina Lukjanec en la nacia televido kaj radio, mi sxatus demandi la estimatan jxurion: kiom genia devas esti la kanto por ricevi la unuan premion en Esperantujo?
Sten
Sten diras:
2007-08-16 12:48
Evidente, multaj gravaj e-verkistoj rezignas partopreni en la Belartaj Konkursoj. La kialo povas esti altruisma – ili cedas la lokon al novuloj – aŭ tiu, kiun aludas Mikaelo – ili ne volas riski la embarason de nepremiado – aŭ ankoraŭ alia.

Kiel jam dirite, mi ofte surpriziĝis vidante la elektojn de la BK-ĵurioj, kvankam mi vidis nur la verkojn premiitajn plus miajn proprajn nepremiitajn. Plurfoje ŝajnis al mi, ke literatura valoro tie pezas malpli ol aliaj trajtoj. Ne miskomprenu; mi ne plendas. Eĉ male, mi fojfoje hontetis pri premio ricevita pro bagatelaĵo. Sed denove, kion fari? Temas pri elekto de homoj. Mi ne scias, kiuj homoj estas en la BK-ĵurioj. Sed eĉ la nobelpremioj ĉiam estas kontestataj. Objektiva juĝo ne ekzistas. Plej proksima al objektiva juĝo, laŭ mia opinio, estas la averaĝa juĝo de multaj homoj post longa tempo. Sed tiu metodo ne eblas en konkursoj. Do, eble oni rezignu konkursi pri arto? Tamen, se la Belartaj Konkursoj alportas ioman atenton al literatura kreado en Esperanto, eble ili havas etan valoron, eĉ por tiuj, kiuj pro diversaj kialoj mem ne partoprenas.
timwestover
timwestover diras:
2007-08-16 18:23
> Evidente, multaj gravaj e-verkistoj rezignas partopreni en la Belartaj Konkursoj.

La reguloj de la BK kuraghigas la gravajn e-verkistojn cedi lokon al novuloj. Gajnintoj de la unua premio ne rajtas partopreni dum la tri sekvaj jaroj en la brancho, en kiu oni gajnis la premion -- kaj malmultas la Camachoj inter ni, kiuj lertas en tri diversaj branchoj. Krome, la BK limighas al novaj, neniam antaue publikigitaj verkoj. Serioza konkurso pri publikigitaj romanoj / novelaroj / poemaroj eble allogos pli, da gravaj e-verkistoj. ("Verko de la Jaro" de LF ne estas aparte serioza konkurso lau mia takso.)

> ili ne volas riski la embarason de nepremiado

Temus nur pri privata embaraso, char ne estas publikigita listo de nepremiitoj.

> Mi ne scias, kiuj homoj estas en la BK-ĵurioj

La jhurioj ne estas sekretaj. Jen la listo por poezio: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=244#3. Lau mia memoro, la tuta listo aperas en la UEA Jarlibro.

> Temas pri elekto de homoj.

Oni rajtas konsenti au malkonsenti kun la jughistoj; oni povas reagi per leteroj, eseoj, literaturajhoj, parodioj. Kontestataj rezultoj povas esti al e-literaturo pli valoraj, ol nekontestataj.
Sten
Sten diras:
2007-08-17 13:36
Saluton kaj gratulon al via unua unua premio!

>Gajnintoj de la unua premio ne rajtas partopreni dum la tri sekvaj jaroj en la brancho, en kiu oni gajnis la premion --

Tio ne estas limigo por la famuloj kiuj ne gajnis la unuan premion ;-) Cetere, tri jaroj rapide pasas, do, baldaŭan bonan revenon!

>Krome, la BK limighas al novaj, neniam antaue publikigitaj verkoj.

Jes, sed eblas sendi tekston unue al BK, poste publikigi ĝin. Granda limigo tamen estas, ke konkursas nur mallongaj prozaĵoj.

>Serioza konkurso pri publikigitaj romanoj / novelaroj / poemaroj eble allogos pli, da gravaj e-verkistoj. ("Verko de la Jaro" de LF ne estas aparte serioza konkurso

Vi sendube pravas. Tia konkurso, kie kompetenta ĵurio prijuĝus la ĉefajn eldonitajn librojn, ja havus valoron. Sed ĝi postulus grandan laboron.

>oni povas reagi per leteroj, eseoj, literaturajhoj, parodioj. Kontestataj rezultoj povas esti al e-literaturo pli valoraj, ol nekontestataj.

Hm. Nu, diskutoj ja bonas. Sed se la nepremiito mem protestus, li riskus ridindiĝi. Same kiel ĉe recenzo-respondoj.

Jorge
Jorge diras:
2007-08-16 19:19
Kara Sten, mi skribis al vi retmesaghojn sed ne ricevis respondon. Bonvolu kontroli chu estas problemo de via retposhto, char la afero urghetas. Cetere, gratulon al vi kaj al Tim.
Sten
Sten diras:
2007-08-17 13:39
Dankon, ĉio en ordo.
Jorge
Jorge diras:
2007-08-19 10:08
Cetere, krom la BK de UEA ekzistas ankaŭ limerika konkurseto: http://esperantarespubliko.blogspot.com/2007/08/bonvenon-al-la-unua-limeriko.html
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2007-08-19 12:41
Cxu liberas la posteno de Ministro pri Promesoj Neniam Plenumotaj? Mi intencis subacxeti vin en Jokohamo, sed vi ne estis tie.

Kompreneble, ankaux la promeson pri subacxeto mi rifuzas plenumi...
Jorge
Jorge diras:
2007-08-20 23:56
Kiel nepromesite, mi listigis vin kiel Ministron, jam la 48an...